Tekst'ar'o de Esperant'o

Unu tekst'o el kolekt'o de Esperant'a'j tekst'o'j

Vesper'a ruĝ'o anonc'as vent'eg'o'n

Sved'a novel'ar'o

Proksim'um'a traduk'o'jar'o: 1950

Kre'is la Esperant'a'n tekst'o'n: Szilágyi

LARS AHLIN

Al'ven'o per paraŝut'o

El'lit'iĝ'i fru'e ... Est'i sol'a ... Reg'i la korp'o'n ... Est'i fort'a ... Est'i ... Stig daŭr'ig'is form'i tia'j'n i-fraz'o'j'n. Est'is ia'spec'a lud'o, sed pli ol lud'o. Li'a'j okul'o'j bril'is en la mal'lum'o, kaj en ĝi est'is io, kio streĉ'iĝ'is kaj labor'is por la liber'o. Li ĵet'is flank'e'n la kovr'il'o'n kaj kuŝ'is pret'a el'salt'i en iu ajn moment'o. La i-fraz'o'j funkci'is kiel balanc'il'o, en kiu li'a vol'o sid'is kaj las'is si'n incit'i. Sed subit'e halt'is la balanc'il'o.

Ne iĝ'i tia, kia li, li pens'is. Li ferm'is la okul'o'j'n. Li'a korp'o ne inert'iĝ'is en la lit'varm'o. Ĝi iĝ'is rigid'a, kvazaŭ ĝi est'us rilat'iĝ'int'a kun io, kies kontakt'o'n li eĉ minimum'e ne vol'is. Sed tio, kio'n li tim'is tamen puŝ'is si'n antaŭ'e'n al li. Li ced'is. Li'a'j muskol'o'j inert'iĝ'is, kaj li don'is si'n al tio, kio kapt'is li'n.

Ekzempl'e hieraŭ vesper'e! Ĉiu'j sabat'vesper'o'j est'u mal'ben'it'a'j. Ali'a'j'n vesper'o'j'n oni pov'as est'i lac'a. Oni pov'as dir'i, ke oni stud'as leter'kurs'o'n, ke oni ir'os al sport'ekzerc'o, ke oni ir'os al la Kler'ig'a Asoci'o, oni pov'as dir'i, ke oni hav'as renkont'o'n, aŭ ke oni ir'os al vapor'ban'ej'o. Sed sabat'vesper'e oni hav'as neni'o'n konven'a'n por pretekst'o, neni'o'n, kio est'us akcept'it'a de la kamarad'o'j. Kaj se ili ver'e observ'as i'o'n special'a'n, oni iĝ'as mark'it'a. Unu'e kiam li ven'is al tiu ĉi aĉ'a tru'o, ven'is la bub'o'j kaj fajf'is antaŭ la fenestr'o. Ili star'is tie en la krepusk'o kun ĉapel'o'j laŭ la last'a mod'o kaj kun kravat'o'j laŭ la last'a mod'o, ili star'is tie kaj fajf'is kaj post'e ili tambur'danc'is ard'e kaj incit'e kaj kri'is:

— Ĉi'vesper'e ni hav'os in'o'n. Huj! Sed se oni pretekst'as pri io dum pli ol du sabat'vesper'o'j, tiam ili ne plu ven'as. Tiam oni aparten'as al la kategori'o de la velk'int'o'j kaj ili'a interes'o esting'iĝ'as. Tiam oni pov'as aŭd'i, ke la bub'o'j star'ant'e sub la fenestr'o'j fajf'as kaj tambur'danc'as. Hieraŭ vesper'e lum'is ili'a'j ruĝ'a'j kravat'o'j kun la film'stel'o, sub la fenestr'o de Gustav. Kaj Gustav ĵet'mal'ferm'is la fenestr'o'du'on'o'n kaj kri'is plen'gorĝ'e, dum li ĝust'ig'is la kravat'nod'o'n:

— Ĉi'vesper'e Anna est'os la mi'a! Huj! Kaj Gustav salt'is sur seĝ'o'n kaj aranĝ'is tambur'e intens'a'n paŝ'danc'o'n. La bub'o'j — ili est'is tri'op'e tiu'n foj'o'n — met'is la brak'o'j'n sur la ŝultr'o'j'n unu al la ali'a kaj en ring'form'o tambur'danc'is ĉirkaŭ'e kaj est'is viv'e vigl'a'j kiel Mickey Rooney.

Sed post kiam ili for'ir'is, Stig kuŝ'iĝ'is sur'dors'e'n kaj atend'is la mal'hel'o'n kaj la silent'o'n. (Kial oni ne pov'as far'i i'o'n prudent'a'n sabat'vesper'e? Kial oni ne pov'as ir'i al sport'ekzerc'o aŭ leg'i? Kial oni dev'as nepr'e kuŝ'i kaj imag'i al si, kio'n la ali'a'j far'as?) Stig tut'e ne sci'is, kial li est'as tia, kia li est'as? Li ne kompren'is kial li diferenc'as de tiu'j ali'a'j ul'o'j. Kial li ne lern'is danc'i? Kial li ne pov'is renkont'i la rigard'o'n de Rut, aŭ Eivor? Li est'is minimum'e tiel bon'aspekt'a kiel la ali'a'j. Jes, pli bon'a ol la plej mult'a'j. Li aŭd'is, ke la knab'in'o'j mem dir'as tio'n. En manĝ'o'paŭz'o ili ŝtel'is li'a'n fotograf'aĵ'o'n. Tiu'n fot'o'n, sur kiu li star'as en gimnastik-vest'o. Li est'is elit'gimnastik'ist'o, kaj li'a korp'o est'is unu'a'klas'a, kvankam li ne est'is tre alt'a. Kaj li'a situaci'o est'is sam'e bon'a — aŭ sam'e mal'bon'a — kiel tiu de ali'a'j bub'o'j, kiu'j loĝ'is-manĝ'is ĉi tie kaj labor'is en la fabrik'o. Kial do li tim'is?

Ebl'e ĉar li neni'e est'as hejm'e. Li neni'e'n pov'is re'tir'iĝ'i. Li est'is mem si'a'j propr'a'j mur'ar'o kaj plafon'o. Neni'u ŝirm'is li'a'n dors'o'n. Neni'a'j parenc'o'j. Neni'u kon'is li'a'j'n parenc'o'j'n. Neni'a'j infan'memor'o'j. Li est'is ekzil'it'a en Siberio. Kie'n ajn li ven'is, li est'is ekzil'it'a en Siberio. Per paraŝut'o.

Sed hieraŭ vesper'e li el'ŝtel'is si'n, post kiam iĝ'is tut'e mal'hel'e kaj post kiam ĉiu'j ir'is al si'a'j sabat'a'j plezur'o'j. Mi ne ir'os tie'n, li pens'is. Mi rond'ir'os en la direkt'o de Ljungnes, mi far'os et'a'n elast'ig'a'n marŝ'o'n. La torak'o dev'as pur'iĝ'i, est'as klar'e. — Sed tamen laŭ kurb'iĝ'ant'a hok'voj'o li ven'is mal'supr'e'n al la Popol'a Park'o, al la mizer'e mal'grand'a Popol'a Park'o, per kies kost'o'j tiu ĉi komun'um'o ŝarĝ'is si'n. Long'e tir'it'a blek'o el saksofon'o puŝ'is si'n antaŭ'e'n tra la arb'o'j, kiam li ven'is mal'supr'e'n sur la arb'ar'a voj'et'o. Slowfox. Nun mult'a'j hom'o'j danc'as vang-ĉe-vang'e. Li for'las'is la arb'ar'o'n. Kvin'dek metr'o'j'n pli sub'e, kiel sur kamp'o, star'is bosk'et'o ĉirkaŭ la danc'ej'o kaj kaf'ej'o. Ĉirkaŭ la bosk'o pend'is punkt'it'a'j elektr'a'j lamp'o'j kiel rozari'o de volupt'ul'in'o.

Stig daŭr'ig'is la voj'o'n laŭ'long'e de fos'aĵ'o, kie salik'arb'et'o'j kresk'is. Li kon'is kaŝ'it'a'n lok'o'n, kie oni pov'as sid'i ne vid'at'e kaj rigard'i al la danc'ej'o. Est'as komfort'a rok'o tie. Oni pov'as sid'i bon'e. Sed ĝust'e kiam li vol'is de mal'antaŭ'e supr'e'n'grimp'i la rok'o'n, li aŭd'is, ke iu jam est'as tie kaj zum'kant'as. Li ek'kaŭr'is kaj esplor'e rigard'is. Baldaŭ li sci'is, kiu est'as tiu. Milton Berg! La labor'estr'o, mal'jun'a fraŭl'o, avar'ul'o kaj ŝtel'rigard'ant'o, kiu pens'as nur pri mon'o kaj hav'as neni'a'n ali'a'n interes'o'n krom pri mon'o, kiu du'on'fast'as kaj est'as ĉifon'a, por ke li vid'u la bank'o'kont'o'n bril'i per alt'a'j cifer'o'j. Milton, la plej mal'estim'ind'a diabl'o en tiu ĉi komun'um'o! Ne iĝ'i tia, kia li, pens'is Stig de'nov'e, kaj nun li far'is salt'o'n de la mol'a lit'o al la lak'it'a'j plank'bret'o'j. Li frot'is si'n en mal'varm'a akv'o, frot'is si'n per mal'mol'a bros'o, li sekv'is la maten'a'n program'o'n de punkt'o al punkt'o. Fin'e li star'iĝ'is antaŭ la grand'a'n spegul'o'n (kiu'n li mem aĉet'is per propr'a mon'o) por ke li pov'u observ'i la lud'o'n de la muskol'o'j. (Li lum'ig'is la plafon'lum'o'n. La tabl'o'lamp'o'n li met'is sur la plank'o'n, de'pren'int'e la flav'a'n lum'ŝirm'il'o'n). Li observ'is si'a'n korp'o'n de la tibi'karn'muskol'o'j supr'e'n ĝis la biceps'o kaj kol'tenden'o'j. Kiel fin'o'n, li far'is korp'ring'o'n antaŭ la spegul'o. Li far'is tio'n tut'e konsci'e. Laŭ'ebl'e li prov'is observ'i en la spegul'o, kia'j'n ark'o'j'n la pied'o'j far'as, ĝis ili ating'as la plank'o'n tuj apud li'a'j man'o'j.

Post'e li dev'is hav'i de'frot'ad'o'n de'nov'e, sed far'int'e tio'n, li vest'is si'n. La dom'o ankoraŭ dorm'is. Est'is ja dimanĉ'o. Kelk'a'j cert'e ĵus en'lit'iĝ'is. Li ĵet'is la pantalon'o'n ŝultr'e'n kaj en du'on'ŝtrump'o'j ir'is en la kuir'ej'o'n. Emma prepar'is al li i'o'n, kio est'is sur plad'o en la bak'uj'o. Li silent'e ek'sid'is ĉe tabl'o'angul'o, manĝ'is kaj trink'is lakt'o'n. Li trink'is glas'o'n post glas'o. Emma prepar'is al li ankaŭ pak'aĵ'o'n da buter'pan'pec'o'j. Ĝi ne est'is tre grand'a, tiel ke li pov'is en'poŝ'ig'i ĝi'n. Li ne pet'is pli grand'a'n.

Nur ekster'e sur la pont'o li rimen'is sur si'n la marŝ'o'ŝu'o'j'n. Oni daŭr'e dorm'is en la dom'o. Eĉ Emma dorm'is, Emma, kiu far'is preskaŭ ĉio'n, kio'n oni pet'is de ŝi, se ŝi ricev'is li'a'j'n kaf'kupon'o'j'n. Dum li rest'is sid'ant'a sur la pont'o, jen ek'lum'iĝ'is fenestr'o. Unu'e li kred'is, ke ĝi aparten'as al dom'o, situ'ant'a pli mal'supr'e, sed kiam li ek'ir'is, li konstat'is, ke est'as ĝust'e la fenestr'o de Emma, kaj nur nun li rimark'is, kiel dens'a la nebul'o est'as.

*

Tiu'n dimanĉ'maten'o'n la nebul'o ŝtel'ir'is ĉirkaŭ'e kiel glu'ec'a est'aĵ'o. Ĉu ĝi dens'iĝ'os je pluv'o dum la tag'o, aŭ solv'iĝ'os pro la radi'o'j de la sun'o? Stig pren'is la kompas'o'n kaj direkt'is si'n al M. La unu'a'n kilo'metr'o'n li kuret'is. Post'e li energi'e kur'is laŭ la unu'a alt'aĵ'o. Nur post'e li far'is la el'labor'it'a'n, egal'ritm'a'n trot'ad'o'n. Post du hor'o'j li ating'is la cel'o'n.

La nebul'o star'is kiel mur'o super la arb'ar'a lag'o. Est'is preskaŭ sen'son'e ĉi tie. Eĉ kolimb'o'j ne est'is aŭd'ebl'a'j. Stig far'is fajr'o'n en rok'fend'o. Dekstr'e kresk'is mal'jun'a, inert'a, de liken'o'j venk'it'a abi'o. Kiam li ek'pren'is la griz'verd'a'j'n kvast'o'j'n, li'a man'o plen'iĝ'is de akv'o. Li varm'ig'is si'n zorg'e. Li met'is lad'glas'o'n sur la ard'aĵ'o'n kaj tiel, iom post iom bol'ig'is la akv'o'n. Nun la pluv'o mal'rapid'e komenc'is kribr'iĝ'i tra la nebul'o. Ven'is do mal'sek'o anstataŭ sun'o. La griz'a mur'o tir'is si'n pli kaj pli al la mez'o de la arb'ar'lag'o. Iu aŭ ali'a nigr'a ŝton'o pik'is si'n super la akv'o'surfac'o'n kiel spion'ant'a fok'o'kap'o. Nun aŭd'iĝ'is ankaŭ la kolimb'o. Ĝi plor'is kiel infan'o.

Unu'e Stig intenc'is si'n rekt'e re'turn'i. Sed la kolimb'o log'is li'n. Est'is ia kun'prem'it'a sopir'o en la voĉ'o de la bird'o. Stig kur'is ĉirkaŭ la lag'o. Du'foj'e li ek'glit'is sur la glit'ig'a boac'liken'o. La branĉ'o'j de la aln'o'j bat'iĝ'is al li'a vizaĝ'o. Akr'a'j ŝton'o'j far'is et'a'j'n, blank'a'j'n en'tranĉ'o'j'n sur la supr'a led'o de li'a'j marŝ'o'ŝu'o'j. Sed la kolimb'o'n li ne vid'is. Kelk'foj'e li pens'is, ke li vid'as grand'a'j'n, etend'it'a'j'n flug'il'o'j'n, mal'hel'a'j'n kiel ombr'o, kiu'j divid'as la blank'a'n dens'aĵ'o'n. Sed tio est'is ebl'e io ali'a. Ebl'e ne kolimb'o plor'is? Ĉu la kolimb'o ne aparten'is al la kristal'klar'a'j maten'o'j, kiam la akv'o kuŝ'as mal'varm'a kaj sen'mov'a kaj la ĉiel'o ruĝ'iĝ'as orient'e? Li re'ven'is al la rok'fend'o, kie li far'is fajr'o'n. Ĝi esting'iĝ'is. Li prov'is re'flam'ig'i ĝi'n, sed li ne sukces'is. Ĉio iĝ'is tra'e mal'sek'a.

Kaj la pluv'o nur kresk'is. La nebul'o bat'iĝ'is pli kaj pli mal'supr'e'n. Nun li pov'is vid'i la flav'pal'a'j'n kron'o'j'n de la pigme'o'abi'o'j. Intern'e en la arb'ar'o oni ne sent'is tiel fort'e la pluv'o'n. Sed la ir'ej'o est'is mal'sek'a kaj suĉ'is fort'e la pied'o'j'n. Ŝmac'is mal'agrabl'e. Ankaŭ en li'a intern'o io komenc'is ŝmac'i mal'agrabl'e. Est'is tiu ĉi mal'ben'it'a i-fraz'o: Ne iĝ'i tia, kia li!

De'nov'e li komenc'is cerb'um'i: Kial mi tim'as? Kial mi fal'is en la viv'o'n per paraŝut'o? Kial mi ne el'kresk'is normal'e de la hejm'o al la lern'ej'o, al la labor'o? — Ĉi tie trov'iĝ'as neni'u, kiu re'memor'as, kiam li'a patr'in'o port'is li'n, aŭ kiam li'a patr'o mort'is, neni'u memor'as, kiam li respond'is ĝust'e je ekzamen'a demand'o, kiam li romp'is fenestr'o'tabul'o'n, kiam li lud'is i'o'n mal'dec'a'n kun knab'in'o mal'antaŭ la brut'ej'o'j, kiam li ricev'is si'a'n unu'a'n long'a'n pantalon'o'n kaj si'a'n unu'a'n kur'knab'a'n posten'o'n. Li est'is send'at'a de la komenc'o de lok'o al lok'o. Neni'e, kie li est'is, trov'iĝ'is hom'o'j, kiu'j re'memor'as i'o'n pri li'a'j pas'int'aĵ'o'j. Ĉie li est'is fal'int'o per paraŝut'o.

La unu'a'j dom'o'j komenc'is vid'iĝ'i inter la trunk'o'j. Nun fin'iĝ'is la argil'o. La ĉef'a voj'o est'is el beton'o. Ĉi tie la pluv'o ven'is kun subit'a'j vent'ĵet'o'j. Inter ili fal'is preskaŭ neni'u gut'o. Nun kontur'iĝ'is la komun'um'o, la mal'ben'it'a et'a tru'aĉ'o kun si'a'j puf'a'j, et'a'j vila'o'j kaj mal'bel'a liber-religi'a kapel'o kaj mal'hel'a'j kazern'o'j, la kooperativ'o en “funkis” est'is raci'a kiel ĉiam. Viv'u la kooperativ'o! Post'e trov'iĝ'is neni'o pli raci'a. Jes, ebl'e ankaŭ io ali'a, sed la vir'in'pli'mult'o est'is fantast'ik'a ĉi tie. La proporci'o est'is tri ne-edz'in'iĝ'int'o'j kontraŭ unu fraŭl'o. La komun'um'o fetor'is de vir'in'o'j. Industri'o por vir'in'o'j. Ĉi tie vi dev'us hav'i ŝanc'o'n, knab'o! Ĉu la jun'ul'o'j ne ven'is bicikl'ant'e de la ali'a komun'um'o ĉi tie'n? Kaj ĉu la knab'in'o'j ne bicikl'is al ali'a'j komun'um'o'j de ĉi tie?

La vent'o pren'is li'n mal'mol'e ĉe la dors'o kaj grand'a'j, mal'mol'a'j pluv'gut'o'j frap'is la vent'imun'a'n jak'o'n. Est'is preskaŭ nub'fal'o, kiu ven'is. Li tir'iĝ'is al mur'o, post'e pas'is al profund'iĝ'o de pord'o. Tiam li vid'is, ke trov'iĝ'as suker'aĵ'ej'o vid'al'vid'e. Li ne mult'e pri'pens'is, sed trans'ir'is la strat'o'n kaj en'ir'is. Li aper'is en ton-nest'o de sub'rid'o'j. Knab'in'o'j sub'rid'is el ĉiu direkt'o.

— Fin'e vir'o, knab'in'o'j! kri'is mal'hel'a ald'o de dekstr'e.

Ho jes, ho jes, kri'is iu rekt'e de antaŭ'e. Trankvil'iĝ'u nur. Li est'as pli ver'e nur infan'o.

Oni rid'is nun eĉ pli eksplod'e.

— Ni vol'as li'n ĉi tie'n! kri'is rid'aĉ'a voĉ'o de mal'dekstr'e.

— Fi, do! kri'is la unu'a kri'int'o. Mi est'as la unu'a, kiu ek'vid'is li'n.

— Tio ne est'as ver'o, kri'is nov'a, akr'a voĉ'o de mal'dekstr'e. Mi vid'is li'n, kiam li kun'tir'is si'n al mur'o vid'al'vid'e. Mi invit'os li'n je kaf'o.

Mi turn'os mi'n, pens'is Stig. Kiel, je la infer'o, mi pov'is est'i tiel stult'a kur'eg'i tie'n ĉi? Li ne turn'is la korp'o'n, sed en si jam li turn'is si'n kaj fuĝ'is el tiu ĉi in'kaf'ej'o. Li est'us ankaŭ turn'int'a la korp'o'n kaj est'us el'kur'eg'int'a, se la pel'o de la mal'nov'a ifrazo ne est'us re'sving'int'a li'n: ne iĝ'i, kia li. Ne, nun aŭ neniam! li pens'is, kaj li'a rigard'o, kiu fiks'iĝ'is ie ĉe la serv'tabl'o, flug'is rapid'e dekstr'e'n kaj ankaŭ mal'dekstr'e'n. Ĉirkaŭ preskaŭ ĉiu tabl'o sid'is knab'in'o'j. Eĉ ne unu vir'seks'ul'o trov'iĝ'is ĉi tie. Nur nun Stig re'memor'is, ke la knab'in'o'j nom'is tiu'n ĉi suker'aĵ'ej'o'n “La virg'ul'in'ej'o”. Ceter'e ĝi aspekt'is kiel ali'a'j kaf'ej'o'j. La mur'o'j est'is koler'e verd'a'j.

— Ne tim'u ni'n! kri'is la mal'hel'a ald'o. Ne, li ne for'kur'os. Li dev'as tra'bat'i si'n ĉi tie pro si mem, li sent'is, kaj li ir'is antaŭ'e'n kaj sid'iĝ'is. Li sid'iĝ'is mez'e. Est'is preskaŭ sam'e mult'a'j knab'in'o'j en la mez'o. Iom pli dens'e ili sid'is dekstr'e kaj mal'dekstr'e ĉe la fenestr'o'j. Oni daŭr'ig'is la rid'aĉ'o'n kaj koment'is li'a'j'n mov'o'j'n. Neni'u rigard'is nun tra la fenestr'o. — Sensaci'o! kri'is knab'in'o, tiel vulgar'a, kiel nur knab'in'o'j pov'as est'i.

— Cert'e mi'a vizaĝ'o est'as ruĝ'a, kiel kankr'o, pens'is Stig. — Oni kutim'as de'met'i la ĉap'o'n en tiu ĉi ej'o! kri'is la akr'a voĉ'o de mal'dekstr'e.

La dekstr'a man'o de Stig ek'sku'iĝ'is. Sed li ne de'pren'is la ĉap'o'n. Mi'n ne interes'as, kio'n ili dir'as, li pens'is. Mi est'os suveren'a, kiel ĉiu'j, kiu'j al'ven'as per paraŝut'o. Ĉu li dev'us lev'iĝ'i, de'pren'i la ĉap'o'n kaj riverenc'ant'e dir'i ĉiu'direkt'e'n: “Mi est'as dank'a pro ĉiu'j inform'o'j. Mi ven'is per paraŝut'o ĉi tie'n. Mi ne kon'as la lok'a'j'n kutim'o'j'n ĉi tie.” Je Di'o, kiu pov'us kondut'i suveren'e malgraŭ ĉio? li pens'is. Sed li ne est'is suveren'a. Li sid'is rigid'e, strang'e kaj fiks'is si'a'n rigard'o'n al la mur'o. Ho, se la kelner'in'o ven'us baldaŭ! Mi mend'os nur oranĝ-akv'o'n, verŝ'os en mi'n kaj kur'os.

— La knab'o bezon'as help'o'n, kri'is la mal'hel'a ald'o de dekstr'e (ŝi'a voĉ'o est'is krud'e varm'a). Mi re'ord'ig'os li'n.

Kaj ŝi ven'is mal'rapid'e al li'a tabl'o. Li ne mult'e vid'is el ŝi, nur la sin'o'n, ventr'o'n kaj brust'o'n kaj la brak'o'j'n kaj man'o'j'n. Sed li vid'is, ke ŝi est'as gras'a kaj rimark'is, ke ŝi est'as super tri'dek. Ŝi de'pren'is li'a'n ĉap'o'n kaj pren'is el si'a valiz'et'o komb'il'o'n kaj komenc'is komb'i li'n. Mi bat'os ŝi'n! pens'is Stig. Mi bat'os krud'e ŝi'a'n vizaĝ'o'n per ferm'it'a pugn'o. Post'e mi kur'os. Sed li far'is neni'o'n. Li las'is, ke ŝi kares'u li'a'n kap'o'n. Li en'spir'is plu la abomen'a'n odor'o'n, kiu'n la vir'in'o dis'ŝut'is.

— Nun li aspekt'as ver'e agrabl'a, ŝi dir'is, ver'e, kiel bon'a knab'et'o.

Ankaŭ du ali'a'j ven'is al li. Ili ankoraŭ est'is pasiv'a'j, — sed eg'e rid'aĉ'is. Tiam la kelner'in'o en'ven'is. Cert'e la posed'ant'in'o mem. Ŝi est'is super kvin'dek, mal'alt'a, tenden'a kaj ekscit'it'a.

— Kio'n vi far'as pri la knab'o! ŝi kri'is, kaj ven'is antaŭ'e'n kaj viŝ'is la tabl'o'n per ĉifon'o.

— Tas'o'n da bol'it'a lakt'o kun du bulk'o'j, li mend'is. Tuj li surpriz'iĝ'is pro si'a voĉ'o. Kiel li pov'is est'i tiel trankvil'a. Kial li ne mend'is oranĝ-akv'o'n? Li sci'is. Li dev'is montr'i al la knab'in'o'j, ke li'n oni ne pov'as ofend'i. Ho ne, ĉi tie est'as bub'o, kiu'n kelk'a'j flirt'aĉ'a'j knab'in'o'j ne pov'as el'pel'i.

La knab'in'o'j las'is li'n dum mal'long'a temp'o. Sed li sent'is, kiel ili'a'j rigard'o'j brul'ig'as li'n ĉie. Li est'us vol'int'a far'i i'o'n. Almenaŭ per man'o'j. Unu'a'n foj'o'n li dezir'is, ke li est'us komenc'int'a la fum'ad'o'n. Li est'us vol'int'a lev'i la man'o'n al la buŝ'o. Nun anstataŭ'e li'a'j man'o'j palp'is si'n'gard'e sub la tabl'o. Tie kuŝ'is gazet'o. Li pren'is ĝi'n kaj komenc'is foli'um'i.

— Li'a naz'o dev'us est'i pli rekt'a, li aŭd'is de knab'in'o. Tiam ili re'komenc'is. Preskaŭ ĉiu'j komenc'is ŝerc'i pri li'a ekster'aĵ'o. Sed li ŝajn'ig'is daŭr'e indiferent'ec'o'n. Li sent'is, ke li dev'as venk'i. Se li montr'us nur si'n tiel suveren'a, ke li pov'us far'i i'o'n.

Fin'e al'ven'is la varm'a lakt'o. Li tuj pag'is. Post'e li konsum'is ĝi'n tre rapid'e. Li tremp'ad'is la bulk'o'j'n. Jes, tio est'is iom tro rapid'a. Est'ant'e ĝust'e pret'a, li vid'is, ke Eivor en'ven'as. Subit'e li ek'sci'is, kio'n li dev'us far'i. Li ne sci'is, kiel est'os. Li sci'is nur, ke li dev'os prov'i, ke li dev'as risk'i ĉio'n per unu kart'o.

— Mi est'as ĉi tie! li kri'is al ŝi. Tio est'is ne pri'pag'ebl'a ide'o. Li sent'is kiel la knab'in'o'j mut'iĝ'as. Est'is kvazaŭ du'dek kvin akv'o'kran'o'j est'us ĉes'int'a'j ŝpruc'i. Eivor, kiu hav'is grand'a'j'n, esprim'riĉ'a'j'n okul'o'j'n, sed hont'em'a'n, sent'em'a'n buŝ'o'n, re'ag'is mut'e, sed post moment'a hezit'o ŝi ven'is al li.

— Vi ven'is mal'fru'e, dir'is Stig laŭt'e. Eivor sid'iĝ'is. Ŝi de'pren'is la rond'ĉap'o'n kaj sku'is si'a'j'n long'a'j'n, hel'a'j'n har'o'j'n, mal'sek'a'j'n pro la pluv'o. Stig sent'is, kvazaŭ li est'us far'ant'a korp'ring'o'n antaŭ publik'o, kvazaŭ li rekt'ig'us si'n ĝust'e nun. La pied'o'j dev'as far'i la ĝust'a'n elegant'a'n ark'o'n kaj ven'i mal'supr'e'n tie, kie konven'as.

— Kio'n vi dezir'as? li demand'is kaj sent'is, kiel li dev'as pen'i por ten'i la ekvilibr'o'n, kiel ĉiu vort'o, ĉiu gest'o, ĉiu sekund'o pov'us li'n bankrot'ig'i. — Tio'n mi mem ord'ig'os, ŝi dir'is.

Subit'e li rimark'is, ke ŝi'a'j okul'o'j rid'et'as al li kaj ŝi'a'j lip'o'j ek'trem'et'as en mal'fort'a em'o al ironi'o. Ŝi pren'is la valiz'et'o'n kaj rigard'is si'n en la spegul'o. Stig sent'is, ke nov'a kaj ne pri'skrib'ebl'a ĝoj'o flu'as al li. La korp'ring'o sukces'is. Eivor est'is li'a help'ant'o. Ŝi lud'os la rol'o'n.

Nun la kelner'in'o ven'is al ili.

— Kio'n vi dezir'as? ŝi demand'is sen'humor'e.

— Mi ven'is nur ven'ig'i li'n, dir'is Eivor.

Ŝi lev'iĝ'is kaj ankaŭ li lev'iĝ'is. Li met'is la man'o'j'n en la poŝ'o'j'n de la mal'long'a, vent'imun'a jak'o. Ŝi met'is si'a'n man'o'n sub li'a'n brak'o'n. Ne aŭd'iĝ'is eĉ flustr'et'o de la knab'in'o'j. La kran'o'j ne plaŭd'is ĝis ili'a for'ir'o.

Ekster'e filtr'iĝ'is la pluv'o. Dum long'a moment'o ili dir'is neni'o'n. Ŝi daŭr'e las'is si'a'n man'o'n sub li'a brak'o. Kiam ili ven'is al la strat'o de la Teks'ej'o, ŝi prem'is li'a'n brak'o'n.

— Ĉu vi sekv'os mi'n supr'e'n? ŝi demand'is. — Ĉu mi ne dev'us ir'i hejm'e'n kaj ŝanĝ'i vest'o'j'n? li dir'is. — Tio tut'e ne grav'as, ŝi dir'is.

— Sed Emma cert'e hav'as pret'a la manĝ'o'n, li dir'is kaj tio'n li dir'is, ĉar li volont'e aŭd'is, ke ŝi far'as kontraŭ'rimark'o'j'n.

— Vi pov'as manĝ'i supr'e ĉe mi. Mi hav'as ĉambr'o'n kun kuir'forn'o.

— Sed cert'e vi ne hav'as tia'n manĝ'aĵ'o'n, kia'n mi ŝat'as, li dir'is. Mi est'as krud'vegetar'an'o.

— Stult'aĵ'o, ŝi dir'is kaj ŝi'a hont'em'a, pur'a buŝ'o rid'is kaj bril'is mal'sek'ec'e.

— Kio'n vi sci'as pri tio? li dir'is.

— Ven'u! ŝi dir'is kaj tir'is li'a'n brak'o'n. Kaj li sekv'is ŝi'n, kaj li est'is ĉe ŝi dum la tut'a tag'o. Je la sep'a kaj kvar'on'o ili ir'is al la kin'o, sed post'e neni'u el ili re'memor'is, kio teks'iĝ'is sur la blank'a ekran'o. Est'is ili'a intenc'o post kin'o vizit'i suker'aĵ'ej'o'n, sed el'ven'int'e, ili ne hav'is em'o'n.

— Ni ir'os al vi'a hejm'o, dir'is Stig. Kaj li rest'is ĉe ŝi dum la tut'a nokt'o, kaj nun la unu'a'n foj'o'n li kuŝ'is kun knab'in'o. Jen kaj jen li vek'iĝ'is kaj ĉiu'foj'e li pens'is, ke tio est'as tiel ne'percept'ebl'a, jes, est'as preskaŭ rid'ig'e kuŝ'i tiel en la sam'a lit'o kun knab'in'o, kiu'n li ver'ver'e eĉ ne kon'as. Sed li ne pov'is re'memor'i, ke iam li est'is tiel feliĉ'a antaŭ'e. Li rid'is. Li ne pov'is ne rid'i.

Je la kvar'a li vek'iĝ'is la last'a'n foj'o'n. Ankaŭ tiam li dev'is rid'i. Li'a rid'o est'is mal'long'a kaj pur'a. Ŝi demand'is, kial li rid'as, sed li ne pov'is respond'i je tio. Tiam ŝi pet'is li'n ĉes'ig'i la rid'o'n, sed li ne pov'is inter'romp'i. Ŝi cert'e ĉagren'iĝ'is. Ŝi ŝov'is si'n al li kaj li sent'is kiel sen'help'a kaj konfuz'it'a ŝi est'as. Sed li dev'is ĉiu'kaz'e rid'i.

— Respond'u! ŝi flustr'is en la mal'lum'o. Sed anstataŭ respond'i li lum'ig'is ŝi'a'n mal'grand'a'n tabl'o'lamp'o'n kun ruĝ'a silk'o. Post'e li el'ramp'is el la lit'o unu'e per la man'o'j. Li firm'ig'is si'n mol'e kaj si'n'gard'e sur la lit'rand'o kaj li'a'j pied'fingr'o'j ating'is preskaŭ la alkov'plafon'o'n. Post'e li mal'supr'e'n'ir'is al la plank'o sen perd'o de la ekvilibr'o. Tie li far'is la ĝis nun plej bel'a'n korp'ring'o'n de si'a viv'o.

Far'int'e tio'n, li kares'is ŝi'n mild'e. Sen'vort'e li komenc'is vest'i si'n. Sed antaŭ la for'ir'o li ir'is al ŝi kaj de'nov'e kares'is ŝi'n. Li ankaŭ kis'is ŝi'n. Tiam ŝi mal'mol'e ek'pren'is li'a'n nuk'o'n kaj ard'e prem'is li'n al si. Kiam ŝi'a pren'o inert'iĝ'is, li lev'iĝ'is. Kaj li sid'is tut'e silent'e dum kelk'a'j minut'o'j sur la lit'rand'o. Tiam subit'e re'ven'is la rid'o, sed tuj post'e li klin'is si'n al ŝi kaj flustr'is.

— Oni ĉiam al'ven'as per paraŝut'o. Post'e li ir'is kaj neniam li est'us kred'int'a, ke est'is tiel facil'e venk'i i'o'n, kio sent'iĝ'is tiel mal'facil'a. Ĉu ebl'e, ĉar li rid'is? Ebl'e li rid'is, ĉar li sci'is en si'a plej en'a intern'o, ke la i-fraz'o neniam plu tim'ig'os li'n, kaj neniam plu la vir'in'o'j. Neniam plu li mal'ben'os la sabat'vesper'o'j'n kaj neniam plu li kuŝ'os sur'dors'e kaj atend'os la silent'o'n kaj mal'hel'o'n. Sed ebl'e li rid'is, ĉar li lev'is si'n super la kap'o'n de la bub'ar'o. Neniam li kur'os kun ili. Neniam li halt'os ekster la fenestr'o de iu knab'o kaj fajf'os, tambur'paŝ'os kaj huj-ad'os. Li al'ven'is per paraŝut'o ali'flank'e de ili'a'j metod'o'j. Ili bezon'os ebl'e du jar'o'j'n por ating'i li'n.

Li ir'is tra la silent'a komun'um'o, kie la lantern'o'j lum'is sam'e sol'ec'a'j kiel la nud'a'j ŝultr'o'j de Eivor lum'is kontraŭ la mal'hel'a fenestr'o, kiam hieraŭ vesper'e ŝi sen'vest'ig'is si'n. Stig ir'is supr'e'n al si'a ĉambr'o por ŝanĝ'i vest'o'j'n por la labor'o. Sed Eivor sid'is sur la lit'o ankoraŭ kelk'a'j'n minut'o'j'n, kvankam ŝi'a manĝ'pak'aĵ'o ankoraŭ ne est'is en ord'o. Ŝi kompren'is el li'a rid'o, ke ŝi pov'os ten'i li'n dum unu monat'o, maksimum'e dum unu monat'o. Post'e li far'os korp'ring'o'n por ali'a'j knab'in'o'j.

ERIK ASKLUND

La band'o

La knab'o'j kutim'is renkont'iĝ'i ĉe Jakobsdal, la nun'temp'e ne plu ekzist'ant'a, mal'nov'a kornik'rezid'ej'o ĉe Hornstull, tut'e apud la mal'nov'a Liljeholm-pont'o, ĉe ĝi'a nord'a sur'ter'a sokl'o en la fin'o de Horn-strat'o. Tie hav'is fer'fal'aĵ-komerc'ist'o si'a'n et'a'n butik'o'n en mal'nov'a, kolaps'pret'a remiz'o. Ĉiu'sabat'e post'tag'mez'e la knab'o'j kolekt'iĝ'is tie por vend'i la kapt'aĵ'o'n de la semajn'o kaj ricev'i mon'o'n, per kiu ili aĉet'is kin'o'bilet'o'j'n por la dimanĉ'a'j post'tag'mez'a'j prezent'ad'o'j. Dum la pas'int'a semajn'o, post la fin'o de la lern'o'tag'o, ili ĉirkaŭ'vag'ad'is sur la teritori'o de la ŝip'far'ej'o kaj de la grand'a'j mekanik'ej'o'j ĉe la periferi'o kaj kolekt'is fer'fal'aĵ'o'j'n: rust'a'j'n fer'pec'o'j'n, tord'iĝ'int'a'j'n klink'o'j'n el kupr'o, amas'o'n da kurb'a'j najl'o'j kaj ali'a'j'n aĵ'o'j'n, pez'a'j'n kaj est'ant'a'j'n el fer'o. Gis'aĵ'o'j hav'is pli mal'alt'a'n valor'o'n; iu'sabat'e ili al'ven'is tren'ant'e mal'nov'a'n kamen'fris'o'n, por kiu ili ricev'is nur 15 oer'o'j'n. Tiu'n foj'o'n la fer'aĵ'komerc'ist'o, mal'grand'a, mal'gras'a aĝ'ul'o, kiu'n la knab'o'j nom'is Simi'o, pro li'a'j goril'simil'a vizaĝ'o kaj long'a'j, sving'pend'ant'a'j brak'o'j, far'is al ili long'a'n preleg'o'n, per kiu li zorg'e instru'is ili'n pri la diferenc'o inter fer'fal'aĵ'o'j. Li atent'ig'is ili'n, ke el ĉiu'j metal'o'j la kupr'o est'as la plej bon'a, post'e sekv'as la latun'o, la nikel'o, post tio la fer'o kaj fin'e la zink'o, galvan'iz'it'a lad'o, divers'a'j aloj'aĵ'o'j kaj plej last'e, sub'e de la rang'list'o, la gis'aĵ'o, por'oz'a, plej oft'e fend'it'a kaj et'valor'a. Kaj la knab'o'j obe'is la instrukci'o'j'n de la mal'jun'ul'o kaj zorg'e sortiment'is la fer'fal'aĵ'o'n en divers'a'j'n part'o'j'n.

antaŭ ol ili al'ven'is al la remiz'o por vend'i la kapt'aĵ'o'n. Ili divid'is la tut'a'n sum'o'n por ĉiu, egal'e inter si, se io rest'is post la cert'ig'o de la kin'o'bilet'o'j, tio sen'mank'e uz'iĝ'is por frand'aĵ'o'j, glob'et'o'j kaj ali'a'j aĵ'o'j, pri kiu'j du'on'kresk'a'j knab'o'j hav'as interes'o'n.

Tut'e apud la remiz'o de la fer'fal'aĵ'komerc'ist'o trov'iĝ'is et'a, griz'a dom'o kun makul'o'j post de'fal'int'a plast'o sur la fasad'o, kun et'a'j, mal'alt'a'j fenestr'o'j kaj kun ĉiam ferm'it'a pord'eg'o, kies ŝtup'o'j est'is fend'it'a'j. En la supr'a etaĝ'o unu el la grup'o'j de la Sav'arme'o hav'is si'a'n ej'o'n kaj la sub'a'n etaĝ'o'n de la dom'o okup'is — polic'arest'ej'o, la tim'ind'a “Verd'a Kaĝ'o”, jam de jar'dek'o'j kon'at'a kiel fin'staci'o de ĉiu'j fam'a'j inter'bat'iĝ'o'j inter drink'diboĉ'ul'o'j kaj bat'hero'o'j de la sud'a urb'o'part'o, kaj ĉiu'n sabat'vesper'o'n ĝi est'is centr'o de rond'o de sovaĝ'a kaos'batal'o, kie la polic'ist'o'j hav'is sang'a'n kaj streĉ'a'n labor'o'n por dis'elekt'i la plej sen'brid'a'j'n batal'em'ul'o'j'n kaj iel en'ig'i ili'n en la pri'pent'ej'o'n.

Manne kaj li'a fer'kolekt'ant'ar'o kelk'foj'e tra'viv'is dum la sabat'a'j vesper'o'j strang'a'j'n kaj terur'a'j'n scen'o'j'n antaŭ tiu ĉi dom'o. Jen kaj jen pov'is okaz'i, ke ven'is du polic'ist'o'j, kun'tren'ant'e inter si ebri'ul'o'n, kiu afabl'e kaj obe'e ven'is kun ili ĝis la pord'eg'o. Tie est'is halt'o. Ne atend'it'e li el'ŝir'is si'n, est'is ating'at'a tuj de la polic'ist'o'j kaj far'is sen'esper'a'n kontraŭ'star'o'n, bat'is per man'o'j kaj pied'o'j ĉirkaŭ si, sed plej oft'e li iĝ'is venk'it'a kaj en'karcer'ig'it'a. Tra la fenestr'o aŭd'is la streĉ'e aŭskult'ant'a'j knab'o'j li'a'n furioz'a'n bru'o'n kaj la minac'o'plen'a'j'n ĵur'o'j'n, kelk'foj'e obtuz'ig'it'a'j'n de la baston'bat'o'j, kiu'j'n la polic'ist'o'j don'is al li, por ke fin'e la tut'o dron'u en la ĥor'o'n de la hel'a'j virg'sopran'o'j sav'arme'an'a'j el la loĝ'ej'o, unu etaĝ'o'n pli supr'e. Kelk'foj'e la polic'ist'o'j pov'is far'i halt'o'n kun ebri'ul'o, inert'e pend'ant'a inter ili'a'j krud'a'j brak'o'j, dum mal'grand'a trup'o de sav'arme'an'o'j en'paŝ'is tra la pord'eg'o kaj mal'aper'is sur la ŝtup'o'j, tuj sekv'at'e de polic'ist'o'j, kiu'j si'n'gard'e en'pel'is la arest'it'o'n kaj post'e ferm'is la pord'eg'o'n post si. Ekster la en'ir'ej'o star'is ĉiam hom'amas'o, kiu sekv'is la polic'ist'o'j'n de iu strat'angul'o, kie la kapt'iĝ'o okaz'is, kaj form'is ia'spec'a'n post'grup'o'n de la mal'gaj'a procesi'o; ĉio fin'iĝ'is per ĵet'ad'o de mal'bel'a'j kri'o'j, krud'a'j blasfem'o'j kaj insult'o'j al la en'marŝ'ant'o'j, kio kutim'e ĉes'is per la re'ven'o kaj dis'ig'a manovr'o de la polic'ist'o'j.

La fal'aĵ'komerc'ist'o neniam part'o'pren'is tiu'j'n ĉi ĝen'a'j'n scen'o'j'n. Li sid'is kurb'iĝ'ant'e post si'a vend'o'tabl'o kaj kaŝ'is la kap'o'n en la man'o'j'n, lul'ad'is la korp'o'n tie'n-re'e'n kaj murmur'is: — Tia'j ’om'o'j, tia'j terur'a'j ’om'o'j...

Ceter'e li est'is establ'int'a ia'spec'a'n fili'o'n de la karcer'o, kie li las'is ebri'ul'o'j'n, trov'it'a'j'n en la danĝer'a proksim'o de la “Verd'a Kaĝ'o”, el'dorm'i si'a'n narkot'o'n intern'e de li'a vend'ej'o. Tio iĝ'is iom post iom li'a kutim'o, ver'a mani'o; kelk'foj'e li ir'is long'a'j'n voj'o'j'n ĉie en la kvartal'o por serĉ'ad'i mizer'ul'o'n, kiu tro fund'e plen'ig'is la glas'o'n, prov'is li'n help'i al li'a hejm'o, kaj se li ne sukces'is pri tio, li tren'is li'n kun si al la butik'aĉ'o, kie li post'e fidel'e dorm'is flank'e de la plej tim'ind'a'j bat'provok'ant'o'j, ĝis ili vek'iĝ'is dimanĉ'maten'e; tiam li for'ig'is ili'n, por ke ebl'e jam la sam'a'n vesper'o'n ili re'ven'u sam'e sen'konsci'e ebri'a'j kiel antaŭ'e. La fal'aĵ'komerc'ist'o ne drink'is. Laŭ'dir'e li viv'is en si'a jun'aĝ'o sovaĝ'a'n kaj sen'brid'a'n viv'o'n, kies fin'o est'is katastrof'o. Foj'e, influ'at'a de la ebri'ec'o, li bat'is si'a'n fil'o'n ĝis tiu perd'is la konsci'o'n. La sekv'o est'is koks'difekt'o, kiu lam'ig'is la knab'o'n por ĉiam. La mal'nov'a dir'o pri la mal'bon'far'o'j de la ge'patr'o'j, per tio ricev'is terur'a'n adapt'iĝ'o'n, ĉar la fil'o plen'kresk'is je mal'bon'fam'a bat'hero'o kaj diboĉ'ul'o. Kun long'a'j inter'spac'o'j li kutim'is aper'i ĉe si'a patr'o en la et'a, mal'lum'a butik'o kaj postul'i de li mon'o'n por brand'o. Tia'okaz'e la fal'aĵ'vend'ist'o ek'furioz'is, for'ig'is si'a'n fil'o'n, vok'is iu'n el la karcer'polic'ist'o'j, kiu'j en'ŝlos'is li'n. Post'e li ĉiam tim'is pro la sekv'o'j, ĉar la fil'o promes'is ĉiu'foj'e venĝ'o'n. “Simi'o” fuĝ'is de si'a butik'o, simpl'e ferm'is ĝi'n, ĝis li ek'sci'is, ke la fil'o ir'is ali'direkt'e'n, aŭ est'is arest'it'a kaj send'it'a al la pun'labor'ej'o Svartsjö.

Tiel pas'is la temp'o. La aŭtun'o iĝ'is vintr'o kaj ĝi proksim'iĝ'is al Krist'nask'o. Konstant'e, ĉiu'sabat'e la fal'aĵ'vend'ist'o hav'is ĉe si kelk'a'j'n el la plej fam'aĉ'a'j diboĉ'ul'o'j kiu'j rajt'is el'dorm'i la ebri'o'n sur la sak'o'j kaj post'e dum mild'a kontraŭ'star'o ili est'is el'pel'it'a'j maten'e, kaj kiu'j post iom da temp'o re'ven'is por propon'i brand'o'n al la mal'jun'ul'o, rekompenc'e, ĉar li pri'zorg'is ili'n. Sed la fal'aĵ'vend'ist'o sku'is la kap'o'n kaj dir'is:

— Dank'o'n, ne! Mi uz'as neni'o'n fort'a'n! Sed la ali'a'j est'is obstin'a'j. Ili trud'is kaj trud'is ĝis la fal'aĵ'vend'ist'o por fin'i la diskut'o'n, dir'is:

— Nu, verŝ'u do iom ĉi tie'n, mi pov'os hav'i ĝi'n, se mi est'os mal'san'a.

Kaj li pren'is mal'plen'a'n botel'o'n, kies du'on'o'n la trud'ant'o plen'ig'is. Post ili'a for'ir'o la fal'aĵ'vend'ist'o kaŝ'is la brand'o'n en iu angul'o, kie ĝi forges'iĝ'is. Ĉiu'kaz'e li ne tuŝ'is ĝi'n. Pri nov'a'j plen'ig'o'j li far'is simil'e.

La scen'o'j ĉe la “Verd'a Kaĝ'o” ripet'iĝ'is de'nov'e kaj ĉirkaŭ la Krist'nask'o ili kulmin'is en bru'a'j scen'o'j, ĉar la ĉie'kon'at'a'j alkohol'ist'o'j hav'is si'a'j'n propr'a'j'n kutim'o'j'n por solen'i la Krist'nask'o'n. Ili kondut'is laŭt'voĉ'e en la kaf'ej'o'j, aranĝ'is inter'bat'iĝ'o'j'n ĉe ĉiu strat'angul'o kaj kontraŭ'star'is sovaĝ'e, kiam la polic'o vol'is ili'n kapt'i. La grup'o de la Sav'arme'o ĉe la supr'a etaĝ'o pli'grand'ig'is si'a'j'n kun'ven'o'j'n kaj la miks'iĝ'o de la ebri'a kri'o kaj unison'a kant'o kelk'foj'e don'is strang'a'j'n impres'o'j'n al la konstant'a, sci'vol'a hom'amas'o ekster'e, re'aper'ant'a okaz'e de ĉiu nov'a scen'o.

Manne kaj li'a band'o trov'iĝ'is ĉe la fal'aĵ'komerc'ist'o kun nov'a kolekt'o da fal'aĵ'o'j, ĉar est'is sen'neĝ'a vintr'o, kaj ili far'is ekstr'a'n esplor'ekspedici'o'n por ricev'i pli abund'a'n kapt'aĵ'o'n por la krist'nask'o. Je si'a mir'o ili trov'is la mal'jun'ul'o'n, sid'ant'a en angul'o, tut'e ebri'a. Star'ant'e antaŭ li, si'n lul'ant'e tie'n-re'e'n, est'is vid'ebl'a mal'long'statur'a, jun'a vir'o, kies statur'o hav'is strang'a'n, oblikv'a'n ten'o'n, la mal'dekstr'a koks'part'o lev'iĝ'is grav'e pli alt'e'n ol la dekstr'a; tio dev'ig'is unu krur'o'n pend'i en la aer'o kaj don'i la impres'o'n de kripl'ec'o. Li est'is la fil'o de la fal'aĵ'vend'ist'o.

Ĉe la en'marŝ'o de la knab'o'j la mal'jun'ul'o pen'e lev'is si'a'n kap'o'n kaj murmur'is i'o'n. Post'e li fal'is kap'al'ter'e kaj rest'is kuŝ'ant'a sur la plank'o. Apud li la jun'ul'o, ĵus el'las'it'a el Svartsjö, lev'is li'n rid'ant'e kaj kri'is en li'a'n orel'o'n:

— Supr'e'n, pa'ĉj'o, supr'e'n, vi! Vi hav'as klient'o'j'n ... Manne kaj la ali'a'j knab'o'j star'is kvazaŭ ŝton'iĝ'int'a'j. Ili neni'o'n kompren'is. Manne sent'is ne'venk'ebl'a'n angor'o'n. Ĉirkaŭ si li aŭd'is la flustr'o'n de la kamarad'o'j:

— La aĝ'ul'o ’stas ebri'a ... La simi'o drink'as ... Manne lev'is atent'ig'e si'a'n man'o'n. La flustr'o'j ek'silent'is ĉirkaŭ li. Si'n'gard'e li de'met'is la pez'a'n sak'o'n de fer'aĵ'o'j, turn'is si'n kaj el'ir'is, sekv'at'a de la ali'a'j. La rest'o'n de la tag'o ili pas'ig'is ĉe la periferi'o, mal'rapid'e inter'parol'ant'e pri la strang'a afer'o, okaz'int'a al “Simi'o”. Kio okaz'is? Manne diven'is iom post iom, ke la fil'o iĝ'is liber'a, ir'is al la mal'jun'ul'o kun minac'o de per'fort'o kiel kutim'e, pro kio tiu, por mild'ig'i li'n, propon'is al li brand'o'n el tiu sen'nombr'a ar'o da gut'o'j, kiu'j'n li hav'is je dispon'o. Por ebl'e tut'e mol'ig'i la fil'o'n, ankaŭ li mem trink'is kaj ebl'e pro si'a mal'fort'a korp'o'konstru'o kaj alt'a aĝ'o, li ne toler'is la alkohol'aĵ'o'j'n, sed iĝ'is komplet'e ebri'a. Nun li kuŝ'is tie kiel ali'a aĉ'ul'o inter si'a'j rust'fer'aĵ'o'j, dum la fil'o daŭr'ig'is ebri'ig'i si'n per la magazen'it'a brand'o. Baldaŭ al'ven'os la ali'a'j kompani'an'o'j kaj la pac'a fer'fal'aĵ'komerc'ej'o, kie neniam oni rajt'is trink'i glas'o'n da brand'o, trans'form'iĝ'os je kaŝ'drink'ej'o kun kri'aĉ'o kaj bru'o de ebri'ul'o'j, ebl'e eĉ kun sovaĝ'a'j inter'bat'iĝ'o'j.

La knab'o'j desegn'is al si la scen'o'j'n, unu post la ali'a, sed ili dum la tut'a temp'o sci'vol'is, kiel la fer'fal'aĵ'vend'ist'o, ili'a amik'o kaj protekt'ant'o, fal'is antaŭ la tent'o por drink'i. Ili ebl'e neniam pov'os ricev'i respond'o'n je la demand'o.

Dum la sam'a vesper'o la etern'e sci'vol'a hom'amas'o antaŭ la karcer'o tra'viv'is la kurioz'a'n fin'scen'o'n de tiu metamorfoz'o, kiu okaz'is al la fer'aĵ'vend'ist'o. Li ven'is ŝancel'iĝ'ant'e el si'a vend'ej'o kaj ir'is per stumbl'ant'a'j paŝ'o'j al la ferm'it'a pord'eg'o de la arest'ej'o kaj frap'is sur ĝi. De'supr'e oni klar'e aŭd'is la ĥor'kant'o'n de la sav'arme'an'o'j. Per trem'ant'a'j man'o'j li ripet'is la frap'eg'o'j'n sur la pord'eg'o. Unu el la polic'ist'o'j ven'is kaj mal'ferm'is, la fer'aĵ'vend'ist'o far'is kelk'e da oblikv'a'j paŝ'o'j kaj ek'ir'is palp'ant'e kaj ŝancel'iĝ'ant'e supr'e'n sur la ŝtup'o'j. La polic'ist'o rest'is sam'lok'e pro la surpriz'o kaj mir'e rigard'is post li'n. La mal'jun'ul'o ir'is mal'rapid'e supr'e'n sur la ŝtup'ar'o kaj mal'ferm'is la pord'o'n de la sav'arme'a kun'ven'ej'o; muĝ'o de hel'a'j voĉ'o'j plen'ig'is la atend'o'plen'a'n silent'o'n, post'e aŭd'iĝ'is skrap'ad'o de pez'a'j pied'o'j kaj mal'pez'a fal'bru'o. Post'e iu kri'is al la polic'ist'o, daŭr'e star'ant'a ĉe la mal'supr'o de la ŝtup'ar'o, ne pov'ant'e kompren'i, kio okaz'is al la ferajvendisto, al tiu ĉi prudent'a, mal'laŭt'a hom'o, kiu ceter'e kondut'is tiel sobr'a kaj ord'em'a. Post iom da temp'o la mal'jun'ul'o re'aper'is, nun inter du sav'arme'an'o'j, kiu'j mal'rapid'e gvid'is li'n mal'supr'e'n al la atend'ant'a polic'ist'o, nun percept'int'a kio okaz'is. Mild'e li pren'is la mal'jun'ul'o'n inter la brak'o'j'n, mal'ferm'is la pord'o'n de la arest'ej'o kaj en'puŝ'is li'n.

Subit'e iĝ'is silent'o. La ĥor'o de la hel'a'j voĉ'o'j silent'iĝ'is. La sci'vol'em'ul'o'j instinkt'e re'tir'is si'n iom. La polic'ist'o el'ven'is kaj ferm'is la pord'eg'o'n. Unu'ton'a mesanta voĉ'o penetr'is ekster'e'n en romp'it'a'j fraz'o'j al la obstin'e rest'ant'a'j grup'o'j. Iom post'e ili dis'iĝ'is kaj mal'aper'is. Est'is la tag'o antaŭ la Krist'nask'a vesper'o. Facil'a neĝ'fal'o kovr'is la mal'pur'a'j'n strat'o'j'n. Sed sur la trotuar'o trov'iĝ'is la mal'hel'a, mal'pur'a post'sign'o de la paŝ'o'j de la hom'o'j, la ŝancel'iĝ'a'j oblikv'aĵ'o'j de ebri'ul'o'j, la rapid'em'a'j paŝ'o'j de gaj'a'j, feliĉ'a'j hom'o'j, paŝ'o'j de lac'a'j kaj labor'ŝir'it'a'j vir'in'o'j, facil'a'j, delikat'a'j pied'spur'o'j de knab'in'o'j kaj pied'sign'o'j de infan'o'j kaj la mal'rapid'a'j, si'n'gard'a'j paŝ'o'j de la mal'jun'ul'o. En ĉiu fenestr'o est'is lum'o, la mal'hel'a'j dom'o'j radi'is vibr'ant'a'n lum'o'n, el la montr'o'fenestr'o'j de la butik'o'j el'verŝ'iĝ'is lum'river'o'j kaj mem la tram'o'j ŝajn'is est'i pli hel'a'j, pli varm'a'j, mal'em'e si'n turn'ant'a'j ĉe la kurb'o'j sub pluv'o de verd'a'j fajr'er'o'j el la supr'a elektr'a konduk'il'o. En la lum'cirkl'o'j de la lantern'o'j, la neĝ'o fal'is kiel blank'a polv'o, sen'bru'e, mal'rapid'e, subit'e eksterm'ant'e la nigr'a'j'n tru'o'j'n post la paŝ'o'j de la hom'o'j.

El la arest'ej'o oni transport'is la fer'aĵ'vend'ist'o'n al la mal'jun'ul'hejm'o Rosenlund. Oni mal'plen'ig'is la butik'o'n kaj mal'konstru'is la remiz'o'n. Manne kaj li'a band'o serĉ'is ali'a'j'n por'viv'ebl'ec'o'j'n akir'i mon'o'n por kin'o'bilet'o'j. La polic'ist'o'j post'e konstat'is grav'a'n pli'grand'iĝ'o'n koncern'e la nombr'o'n de ebri'ul'o'j en la tim'ind'a arest'ej'o, sed iom post iom ĝi mal'pli'iĝ'is. Post kelk'e da jar'o'j oni mal'konstru'is la dom'o'n kaj nun flam'as la lum'reklam'o'j front'e de modem'a lu'dom'ar'o sam'lok'e, kie antaŭ'e la mal'lum'a'j kaj hel'a'j fort'o'j renkont'iĝ'is en obstin'a batal'o pri la korp'o'j kaj anim'o'j de hom'o'j — .

HARALD BEIJER

Liber'ig'it'a

La sun'o okup'is la ĉambr'o'n de la kurator'o ĉe la alt'a supr'o de la mal'liber'ej'o. Bel'a ĉambr'o ĝi est'is, kun profund'a'j fenestr'o'angul'o'j en la mal'nov'a ŝton'konstru'aĵ'o el la mez'o de la pas'int'a jar'cent'o. Antaŭ la fenestr'o pend'is hel'a'j, flor'ornam'it'a'j kurten'o'j kaj sur la fenestr'o'rand'o star'is flor'ant'a pelargoni'o. Sur la mur'o'j pend'is bild'o'j, pentr'it'a'j de mal'liber'ul'o kaj sur la tabl'o star'is buked'o da freŝ'a'j flor'o'j. La kurator'in'o sid'is si'n klin'ant'a al la paper'o kaj skrib'is, dum ŝi las'is stri'vest'a'n mal'liber'ul'o'n leg'i leter'o'n. Ŝi est'is takt'em'a kaj tial ŝi ne rigard'is supr'e'n al li, dum li leg'is.

La mal'liber'ul'o dum'temp'e jam est'is fin'leg'int'a la leter'o'n kaj sid'is tie kun ĝi en la man'o. Li rigard'is la pelargoni'o'n, star'ant'a'n ĉe la fenestr'o, lum'ant'a'n en la sun'bril'o. Li vid'is mult'e da pelargoni'o'j en mult'a'j ĉambr'o'j. Li'a patr'in'o, li'a fianĉ'in'o kaj li'a'j frat'in'o'j okup'is si'n mult'e pri tia'j flor'o'j. Li hav'is ombr'o'simil'a'n imag'o'n pri tiu'j vir'in'o'j kaj dron'is en kelk'minut'a rev'ad'o, ĝis li'n vek'is la voĉ'o de la kurator'in'o. Ŝi'a rigard'o est'is lev'it'a de la labor'o kaj ŝi rigard'is li'n dum mal'long'a temp'o, antaŭ ol ŝi parol'is.

— Nu, kio'n vi dir'as pri la leter'o, Jansson?

— Kio'n mi dir'u? Tre afabl'e de ŝi.

Jansson rigard'is de'nov'e mal'supr'e'n al la leter'o kaj percept'is kelk'a'j'n lini'o'j'n, kiu'j special'e kapt'is li'n, sed li ne sci'is, ĉu ili plaĉ'as al li aŭ ne. “Mi kred'as, ke trov'iĝ'as mult'e da bon'o en li, tio'n ni ĉiu'j kred'as, li'a'j frat'in'o'j kaj mi.” Ĉu oni parol'as tiel pri hom'o'j? Li mem ne pens'is pri tio, ĉu io bon'a est'as en iu, sed kiam tem'as pri iu, kiel li, est'as ja io ali'a. Li sent'is, ke laŭ la vol'o de la kurator'in'o li dev'us dir'i iom pli.

— Jes, tio est'as tre bel'a. — Ĉu vi do vojaĝ'os hejm'e'n al vi'a fianĉ'in'o nun? — Est'os plej bon'e tiel. Se ŝi tiel vol'as mi'n re'akcept'i. — Sed vi ne ŝajn'as est'i gaj'a.

— Ĉu vi sci'as, sinjor'in'o: gaj'a oni neniam est'as en tiu ĉi dom'o. Kaj est'as bon'e, kiel est'as, mi opini'as ...

— Ĉio est'os bon'a, vi vid'os, Jansson, kiam vi el'ven'os kaj al'kutim'iĝ'os. Per tio la aŭdienc'o fin'iĝ'is.

Re'ven'int'e tra la koridor'o'j de la mal'liber'ej'o al la labor'ej'o, Jansson pens'is plej mult'e pri la pelargoni'o en la fenestr'o de la kurator'in'o. Kaj pri la esprim'o en la leter'o, “trov'iĝ'as io bon'a en li”. Kio est'as propr'a'senc'e la bon'a en la hom'o? Tio'n li ne sci'is.

Tiel ven'is la tag'o de la liber'iĝ'o. Antaŭ la pord'eg'o li renkont'is Friĉjon, kiu liber'iĝ'is unu semajn'o'n pli fru'e. Jansson ŝat'is Friĉjon kaj tut'e ne est'is surpriz'it'a ek'vid'int'e li'n. Tem'is pri ia ŝtel'romp'o; Friĉjo sci'is pri io, kio'n oni pov'as far'i sen'risk'e kaj nun li vol'is hav'i kompani'an'o'n, pri kiu li pov'as fid'i. Friĉjo salut'is kaj propon'is cigared'o'n. Post iom da temp'o li demand'is:

— Vi ven'os, ĉu ne?

— Mi ne sci'as.

— Ni hav'as kun ni gorĝ-stimul'il'o'n, la ul'o'j atend'as en kaf'ej'o.

Jansson tord'is kaj turn'is si'n kaj ne sci'is, kiel kondut'i, ne'i est'is sam'e, kvazaŭ li montr'us mal'estim'o'n al kamarad'o kaj brand'o cert'e gust'us bon'e; sed li ne vol'is kun'ir'i.

Sed Friĉjo kompren'is li'n.

— Mi kompren'as. Vi vol'as de'nov'e prov'i, sed rimark'u, tio ne est'as ebl'a.

— Sed oni pov'as prov'i.

— Prov'i oni ja pov'as, sed tio ne ebl'as.

— Mi kred'as, ke mi tamen por ĉiu okaz'o prov'os.

— Sed vi pov'us kun'ir'i kaj trink'i brand'o'n, vi pov'as vojaĝ'i pli mal'fru'e.

— Ne, ne est'as bon'e komenc'i per brand'o, oni daŭr'ig'os kaj ili hejm'e sent'os la odor'o'n.

— Far'u do kiel vi vol'as. Est'us bon-bon'e, se vi sukces'us. Friĉjo sekv'is li'n al la tram'o direkt'e al la centr'a staci'dom'o, rigard'is, kiel li en'tram'iĝ'is kaj kiel la vagon'o ek'vetur'is, star'is tie dum iom da temp'o kaj rigard'is post la vagon'o, dum li ek'brul'ig'is cigared'o'n. Est'is iom da envi'o kaj ankaŭ iom da ironi'a mond'kon'o en li'a rigard'o.

Jansson star'is ĉe la bilet'giĉet'o de la centr'a staci'dom'o. Est'is tumult'o, hom'o'j puŝ'iĝ'is kaj urĝ'is kaj li prov'is laŭ'ebl'e simil'i al la ali'a'j. Li ne est'is mal'bon'e vest'it'a, li hav'is bon'aspekt'a'n surtut'o'n kaj mol'a'j'n, nigr'a'j'n ŝu'o'j'n, sed tamen li sent'is, kvazaŭ li ŝveb'us mal'firm'e en la aer'o. Ebl'e est'os pli bon'e, kiam li est'os al'ven'int'a hejm'e'n. Ne mult'a'j sci'is i'o'n pri li: la instru'ist'o, la prezid'ant'o de la komun'um'a konsil'ant'ar'o, li'a'j frat'in'o'j kaj fianĉ'in'o. La patr'in'o sci'as neni'o'n, oni dir'is. Kaj fin'fin'e est'as io bon'a en li. La pens'o'j zigzag'is, dum li star'is en la vic'o ĉe la kas'o. Subit'e li imag'is vid'i pelargoni'o'n en fenestr'o. Tiam est'is li'a vic'o ĉe la kas'o. Li dir'is la nom'o'n de la staci'o kaj la ofic'ist'o demand'is:

— Simpl'a'n?

Nnne, mi ne sci'as.

— Ĉu vi ne sci'as? Jansson rigid'e rigard'is en la aer'o'n, ĉu li dev'us aĉet'i simpl'a'n aŭ tie'n-re'e'n-bilet'o'n? Laŭ la leter'o li hav'as i'o'n bon'a'n en ŝi. Kaj la pelargoni'o'j. Sed la hom'o'j mal'antaŭ li iĝ'is sen'pacienc'a'j, komerc'a vojaĝ'ist'o tambur'is per la pied'o'j por li'n urĝ'ig'i kaj la ofic'ist'o en la kas'o prezent'is surpriz'mien'o'n.

— Ĉu vi ne sci'as, kia'n vi dezir'as, simpl'a'n aŭ tie'n-re'e'n? — Don'u do tie'n-re'e'n-bilet'o'n! La fer'voj'ofic'ist'o komenc'is manovr'i per la bilet'maŝin'o. Jansson kri'is tra la apertur'o:

— Se oni ne uz'as la tie'n-re'e'n-bilet'o'n, oni re'ricev'as la mon'o'n, ĉu ne?

— Jes, kun re'ten'o de la kost'o por la simpl'a bilet'o plus kvin'dek oer'o'j.

Dum la vojaĝ'o Jansson sid'is kvazaŭ ŝton'o, li tim'is la al'ven'o'n hejm'e'n. Pasaĝer'o el'trajn'iĝ'is kaj las'is si'a'n gazet'o'n, li pren'is ĝi'n kaj komenc'is ĝi'n leg'i, sed la liter'o'j star'is sen'viv'a'j, ili ne em'is kun'iĝ'i je vort'o'j. Li sent'is vom'em'o'n kaj li sid'is kaj glut'ad'is dum mal'long'a temp'o. Tiel for'pas'is la vom'em'o, sed la mal'plen'o rest'is. Sed li pov'is trankvil'iĝ'i, io bon'a ĉiam trov'iĝ'as en li. Li rigard'is la pejzaĝ'o'n, kiu preter'flug'is en mol'a'j ond'o'j. Tut'e subit'e est'iĝ'is stri'o'j sur la fenestr'o, et'a'j ruband'o'j el glim'ant'a'j kristal'perl'o'j. Tio est'is ja bel'a, sed signif'is, ke pluv'as. Post iom da temp'o ven'is tut'a'j fask'o'j el tia'j perl'o'j, kaj baldaŭ iĝ'is la tut'a vitr'o'tabul'o torent'a akv'o'flu'o.

Est'is bel'e rigard'i la mol'a'n pejzaĝ'bild'o'n ekster'e, sed Jansson pens'is pri si'a'j mal'dik'a'j ŝu'o'j kaj pri la du'on'mejl'a ŝose'o, kiu'n li hav'as antaŭ si de la staci'o por ating'i si'a'n hejm'o'n. Li met'is si'a'n mal'dekstr'a'n pied'o'n sur'genu'e'n kaj rigard'is la pland'o'n. Ĝi nun est'is dis'iĝ'int'a de la lig'pland'aĵ'o kaj tie en'penetr'os akv'o. Post'e li rigard'is la dekstr'a'n ŝu'o'n kaj vid'is, ke est'is preskaŭ sam'e ankaŭ pri ĝi.

Li jam pent'is, ke li ne pren'is par'o'n da mal'pli delikat'a'j, sed pli fortik'a'j labor'ŝu'o'j, li ja pov'is elekt'i kaj li memor'is la acid'a'n rimark'o'n de la karcer'gard'ist'o, kiam li pren'is la pli mol'a'n par'o'n. Sed li vol'is est'i net'a, kiam li ven'os hejm'e'n. Li de'nov'e rigard'is ekster'e'n; nun la ĉiel'o est'is ĉie egal'e griz'a. La pluv'o iom lac'iĝ'is, la unu'a'j, per'fort'a'j puŝ'o'j de la tempest'o mild'iĝ'is, sed nun komenc'iĝ'is la persist'a pluv'o. Por li rest'is nun nur unu'hor'a vetur'o en la trajn'o, li el'rigard'is tra la fenestr'o por trov'i hel'iĝ'o'n, sed iĝ'is pli kaj pli griz'e.

Ne mult'a'j hom'o'j est'is ĉe la staci'o, kiam la trajn'o al'ven'is. La inspektor'o, la staci'a gard'ist'o kaj ankoraŭ unu pasaĝer'o. Kaj tio est'is bon'a, ĉar li tut'e ne est'is cert'a, kiom da hom'o'j sci'is pri li, neniam li pov'is est'i cert'a pri tio. La pasaĝer'o, por li ne'kon'at'a, pren'is la tie atend'ant'a'n taksi'o'n, ver'ŝajn'e li mend'is la vetur'il'o'n. Ceter'e ne est'is konven'e, ke li al'ven'u hejm'e'n en aŭt'o, al la frat'in'o'j tio ne plaĉ'us. Kaj al Ingegerd tio ne plaĉ'us, ĉar la frat'in'o'j ne aprob'us tio'n.

Jam antaŭ ol li ven'is al la plac'o mal'antaŭ la staci'dom'o, la akv'o penetr'is en la ŝu'o'j'n. Mal'varm'et'a, kot'a ond'o flu'is inter la pied'fingr'o'j. Baldaŭ li ven'is al kelk'a'j sen'ŝirm'a'j kamp'o'j, kie est'is kontraŭ'vent'o. La vent'o bat'ad'is li'a'n vizaĝ'o'n. Li batal'is si'n antaŭ'e'n en la pluv'o kaj li pens'is nur pri tio, ke li ne hav'os sek'a'j'n ŝu'o'j'n kaj ŝtrump'o'j'n, kiam li al'ven'os. Post'e li pens'is pri Friĉjo kaj la kamarad'o'j, kiu'j sid'as en bier'trink'ej'o en la urb'o nun kaj sent'as varm'o'n. Ebl'e est'is stult'e de li, ke li ne sekv'is li'n ĉi'maten'e. Ĉu li iam ating'os la fin'o'n de tiu ĉi kamp'o?

La pens'o'j kirl'iĝ'is intermit'e tra li'a cerb'o, inter la vent'atak'o'j. Nun ankaŭ la dik'a surtut'o mal'sek'iĝ'is tiel, ke li sent'is kvazaŭ la pluv'o fal'us tra ĝi. Li ebl'e est'us far'int'a pli saĝ'e, se li est'us rest'int'a en la atend'ej'o ĝis la fin'o de la pluv'o. Sed tie'n iu est'us pov'int'a ven'i, kiu sci'as i'o'n. La plej bon'a, kio koncern'is Friĉjon kaj la kun'ul'ar'o'n, est'as, ke ili sci'as ĉio'n, sed neni'u don'as grav'o'n al ĝi. Inter li kaj la kamarad'o'j ne est'as mur'o.

Ingegerd atend'is li'n, ŝi liber'ig'is si'n por tiu tag'o de la fabrik'o, por ke ŝi pov'u aranĝ'i la hejm'o'n ver'e bel'e. Ŝi aĉet'is freŝ'a'n kaf'kuk'o'n, la fajr'o brul'is en la fajr'uj'o, kaj ŝi dev'is nur sur'met'i la kaf'uj'o'n, kiam li ven'os sur la ŝtup'o'j. Ŝi ne est'is tut'e cert'a, per kiu trajn'o li ven'os, ŝi tut'e ne sci'is, ĉu li en'tut'e ven'os. Kaj ĉu li unu'e ven'os al ŝi, aŭ al iu el la frat'in'o'j? Ĉu ŝi en'tut'e vol'is, ke li ven'u? Ŝi ne sci'is, kio'n ŝi dezir'us! Li est'is en karcer'o kaj ŝi sent'is, ke la sang'o jam ĉe la pens'o ruĝ'ig'is ŝi'a'n vizaĝ'o'n, ŝi sent'is ankaŭ, kvazaŭ ŝi prem'us si'n al li, ŝi ferm'us si'n ĉirkaŭ li por ŝirm'i li'n kaj ne nur por ŝirm'i li'n. Ne, est'is mult'e, mult'e pli. Kaj trov'iĝ'as io bon'a en li. Nun, kiam ŝi sent'is tiel, ŝi star'is kun sen'mov'a'j okul'o'j kaj el'rigard'is en la spac'o'n.

Tiam ŝi aŭd'is paŝ'o'j'n en la sub'a peron'o, ili ven'is supr'e'n sur la ŝtup'o'j. Li, tiu est'as li, ŝi'a kor'o tambur'is. Ŝi far'is paŝ'o'n al la pord'o kaj aŭskult'is. Kiam li ven'is al la supr'a ŝtup'a plat'o, subit'e ŝi far'is du paŝ'o'j'n al la fajr'uj'o, ke li ne rimark'u, ke la en'ven'ant'o ne rimark'u, ke ŝi sen'mov'e aŭskult'is. Ŝi ne vol'is, ke li sci'u, kio okup'as ŝi'a'j'n pens'o'j'n. Neni'u rajt'as sekv'i ni'a'j'n pens'o'j'n, ebl'e tio reprezent'as ni'a'n liber'ec'o'n. Propr'a'senc'e ni lev'as ja mur'o'j'n.

Oni frap'is sur la pord'o. — Bon'vol'u en'ven'i! Ingegerd mem sent'is, ke ŝi'a voĉ'o est'is mal'mol'a ĉe la el'parol'o de tiu'j vort'o'j, sed ŝi ne pov'is help'i pri tio, ŝi'a mal'trankvil'o est'is tiel grand'a. Ŝi re'turn'is si'n sam'moment'e, kiam li mal'ferm'is la pord'o'n. Li ne est'is tia, kiel ŝi imag'is, li est'is mal'sek'a, la akv'o glit'is de li. Li'a'j har'o'j est'is mal'sek'a'j kaj ili fiks'iĝ'is sur la frunt'o, la vizaĝ'o est'is pal'a. Li ne hav'is bukl'o'j'n ĉe la frunt'o kaj pri ili ŝi sonĝ'is dorm'e-rev'e dum du jar'o'j. Ŝi re'memor'is kiel li aspekt'is, kiam li for'vetur'is antaŭ du jar'o'j dum varm'a juli'a tag'o. Nun li est'is tre pal'a, kaj ŝi pens'is pri tio, ke tiu'j, kiu'j'n oni mal'liber'ig'is, hav'as krim'ul'aspekt'o'n. Kaj kiel ŝi pov'us evit'i, ke ŝi efektiv'e pens'is tio'n.

Sed la plej grav'a est'is tio, ke ek'vid'ant'e li'n, ŝi mal'antaŭ'e'n'iĝ'is iom'et'e, nur iom'et'e, sed tamen tut'e rimark'ebl'e. Kaj ŝi tuj vid'is, ke li re'tir'as si'n, ke li en'ŝel'ig'as si'n. Ŝi prov'is ripar'i la erar'o'n, dir'ant'e en pli mol'a ton'o, bon'ven'o'n. Sed nun est'is io ali'a en ŝi'a voĉ'o: nun aŭd'iĝ'is, ke tio est'is io pri'pens'it'a, io el'serĉ'it'a, io, kio ne ven'is spontan'e el'intern'e. Kaj ŝi klar'e vid'is, ke li rimark'as tio'n.

Li star'is daŭr'e rigid'e ĉe la pord'o. Li hav'is mal'agrabl'a'n percept'o'n pri tio, ke akv'o'makul'o form'is si'n ĉirkaŭ li, tie kie li star'is. Est'is io humil'ig'a en tio. Kaj li est'is konvink'it'a, ke fakt'e li ne est'as bon'ven'a. Oni kred'as mult'o'n, kiam oni est'as en tia situaci'o. Ŝi'a vort'o, bon'ven'o'n, sonor'is tiel fals'e en li'a'j orel'o'j. Post'e li vid'is, ke Ingegerd ŝanĝ'iĝ'is. Pri tio oni ne pov'is ja mir'i, pas'is du jar'o'j. Ŝi'a voĉ'o iĝ'is iom pli fort'a, ŝi'a'j brak'o'j iom pli rond'a'j kaj ŝi'a'j okul'o'j iom pli esprim'plen'a'j. Jam tio efik'is iom'et'e kiel sku'o je li.

Nun la lang'o de la pes'il'o star'is kun apenaŭ'a mov'o inter ili. Ĉio de'pend'as de la plej proksim'a mov'o.

Ingegerd far'is la unu'a'n iniciat'o'n. Ŝi sekv'is si'a'n instinkt'o'n kaj ir'is al li por ĉirkaŭ'brak'i li'n. Ŝi ating'is tiom, ke ŝi ek'tuŝ'is li'n,

sed ŝi'a unu'a percept'o per la fingr'o'pint'o'j est'is, ke li'a surtut'o est'as tra'mal'sek'a kaj mal'varm'a. Ŝi re'tir'iĝ'is kaj ne fin'is si'a'n mov'o'n. Tiam ven'is mal'amik'a esprim'o en li'a'j'n okul'o'j'n kaj li far'is paŝ'o'n mal'antaŭ'e'n.

Est'is mal'facil'e kaj neni'u el ili sci'is, kiel kondut'i. De'nov'e Ingegerd est'is tiu, kiu pren'is la iniciat'o'n, sed nun ŝi tir'is si'n el la mal'facil'aĵ'o, ŝi prokrast'is por gajn'i temp'o'n kaj hav'i la afer'o'n pli ĉiu'tag'e simpl'a. Ŝi demand'is:

— Ĉu vi est'is ĉe Ester?

Li respond'is tut'e mal'long'e:

— Ne.

La vort'o fal'is tiel brutal'e for'mord'it'a, ke li tim'ig'is si'n mem. Kaj nun ĉio est'is efektiv'e detru'it'a. Ester est'is tiu el li'a'j frat'in'o'j, kiu plej mal'facil'e pov'us forges'i, ke li est'is karcer'ul'o. Li decid'is, ke si'a'n si'n'ten'o'n li zorg'e observ'os, eĉ se Ingegerd kaj la ali'a'j frat'in'o'j est'os tia'j, ke est'os ind'e prov'i de'nov'e.

Ingegerd dir'is:

— Sed ne est'u tiel abrupt'a!

Li rigard'is rekt'e en ŝi'a'j'n okul'o'j'n kaj respond'is:

— Ne est'as tiel facil'e, tio'n mi pov'as dir'i.

Li star'is ankoraŭ kaj hezit'is, est'is mal'facil'e ŝir'i si'n de la ĉambr'o kaj la knab'in'o, li kompren'is, ke ŝi dezir'as re'ten'i li'n. Io en li instig'is li'n ĵet'i si'n sur ŝi'n kaj prem'i ŝi'n sur la plank'o'n, sed li ne ag'is tiel. Est'is tiel mult'e, kio batal'is en li. Fin'e li perd'is si'n en io mal'hel'a, kio lev'is si'n en li. Kaj li ek'hav'is la pens'o'n, ke li ne plu pov'as rest'i.

— Mi ir'os mal'supr'e'n al Ester kaj parol'os kun ŝi, ebl'e est'os plej bon'e, se mi parol'os kun ŝi unu'e.

— Sed vi cert'e re'ven'os? Li kred'is aŭd'i, ke ŝi sent'as mal'pez'iĝ'o'n, ĉar li for'ir'as; est'is ekstrem'e delikat'a seren'iĝ'o en si'a voĉ'o kaj por li est'is dolor'e aŭd'i, kiel ŝi dir'is tio'n al li. Sed li respond'is nur, por pli facil'e for'las'i ŝi'n.

— Kompren'ebl'e, mi re'ven'os. Tiel li ir'is, unu'e prokrast'em'e ĉe la unu'a'j ŝtup'o'j, post'e li pli'ig'is la rapid'o'n. Kiam li ven'is al la vilaĝ'a strat'o, ĉes'is la pluv'o. Li ir'is mal'supr'e'n al la barak'o, kie Ester loĝ'as, sed li ne en'ir'is, li re'ir'is al la direkt'o de la staci'dom'o. Apenaŭ li pens'is, li nur ir'is. Foj'e-foj'e kroz'is tra la cerb'o imag'o pri bel'et'a ĉambr'o kun pelargoni'o en la fenestr'o, sed baldaŭ ĝi for'mort'is. Li ven'is preciz'e al la staci'o por ating'i la last'a'n trajn'o'n al la urb'o. Ĉirkaŭ la dek'unu'a vesper'e, li ven'is al la bier'trink'ej'o en la Klar'a-distrikt'o. La kamarad'o'j sid'is ĉirkaŭ tabl'o, kaj ĉiu vizaĝ'o ek'lum'is, kiam ili ek'vid'is li'n. Iu sam'moment'e mend'is ankoraŭ unu botel'o'n da bier'o. Jansson sent'is, ke li est'as bon'ven'a, kvankam neni'u rekt'e dir'is al li. Friĉjo dir'is:

— Nu, vi vid'as, ke est'as ne'ebl'e.

Jansson respond'is:

— Jes, mi komenc'as kompren'i tio'n. La bier'o al'ven'is, iu verŝ'is glut'o'n da brand'o en la glas'o'n kaj post'e oni trink'is. Kaj post tio oni daŭr'ig'is la flustr'a'n inter'parol'o'n pri la grand'a serur'romp'o.

GUSTAF RUNE ERIKS

La ne'ating'it'a ĝoj'o

Est'is tre sun'bril'a kaj verd'a maten'o fin'e de maj'o. Est'is nur du'on'o post la sep'a, kaj la strat'o'j de la urb'o est'is ankoraŭ mal'plen'a'j. Fru'em'a kur'knab'o bicikl'is fajf'ant'e antaŭ'e'n laŭ la Grand-strat'o, post'e de'nov'e est'is silent'e.

Arvid Johansson, kontor'ist'o, sent'is si'n du'on'vek'iĝ'int'a kaj ĉifon'iĝ'int'a, ir'ant'e en la direkt'o de la park'o. La kap'o'n martel'ant'a dolor'o turment'is. Dum la nokt'o li'n ating'is la mal'bon'ŝanc'o, ke li ek'dorm'is dum grog'drink'ad'o kaj kart'lud'o. La ali'a'j ne vol'is vek'i li'n — kelk'a'j'n hor'o'j'n li est'is dorm'ant'a plen'vest'it'e en fotel'o. Kaj nun li serĉ'eg'is suker'aĵ'ej'o'n, kie li pov'us ricev'i lakt'o'n kaj buter'pan'o'n, kaj friz'ej'o'n, kie li pov'us raz'ig'i si'n antaŭ ol li ek'ir'us al la mebl'o'fabrik'o, kie li est'as dung'it'a.

Li hav'is mult'e da temp'o kaj est'us pov'int'a ating'i si'a'n hejm'o'n por iom da temp'o inter'e, sed li opini'is ne'neces'e renkont'i si'a'n edz'in'o'n kaj parol'i kun ŝi antaŭ la vesper'o. Ŝi'n li pov'os ankoraŭ vid'i kaj aŭd'i sufiĉ'e, li opini'is.

Ali'flank'e sur la strat'o oni konstru'is unu'etaĝ'a'n dom'o'n, ĝi est'is preskaŭ pret'a, sed la stabl'ar'o ankoraŭ rest'is tie. Pli antaŭ'e li vid'is ruĝ'a'n ŝild'o'n kun la vort'o Suker'aĵ'ej'o, kontrast'i al la verd'o. Sed ĝi'n oni ankoraŭ ne mal'ferm'is. Li preter'ir'is la dorm'ant'a'j'n dom'o'j'n, aŭd'is la ne'lac'ig'ebl'a'j'n kant'o'j'n de la bird'o'j sur la arb'o'j de la strat'o.

Li sent'is mal'feliĉ'o'n kaj prem'o'n pens'ant'e pri la atend'ant'a labor'tag'o kaj pri la edz'in'o vesper'e. Nun — ĉe aĝ'o de tri'dek ses jar'o'j — li labor'is jam de pli ol dek'sep jar'o'j en la sam'a fabrik'kontor'o kaj li est'as edz'o de iom pli ol dek'unu jar'o'j. Li est'is kontent'a nek pri la labor'o, nek pri la edz'in'o, — ne plu! Tial li pli kaj pli oft'e drink'is, kart'lud'is kun si'a'j mal'nov'a'j fraŭl'o-amik'o'j. Tiel est'is. Se li vol'us est'i sincer'a, li est'is sam'e mal'kontent'a ankaŭ pri ili. Sed kiam oni ne el'ten'as est'i hejm'e, apenaŭ trov'iĝ'as io por far'i, li pens'is kaj sent'is la apati'o'n, kiel naŭz'o'n en si'a intern'o.

Li decid'is trans'ir'i la park'o'n. Ĝi vast'iĝ'is antaŭ li — grand'a kaj freŝ'a kaj silent'a sub la hel'a tend'o de la ĉiel'o. Siring'o flor'is ĉie ĉirkaŭ la verd'a'j park'benk'o'j kaj plen'ig'is la aer'o'n per si'a fort'a odor'o. Ĉe la rand'o de la herb'ej'o paser'o'j en'kav'ig'is si'n en la mal'sek'a'n, mol'a'n hum'o'n — ili kuŝ'is tie kiel et'a'j, griz'brun'a'j pilk'o'j.

Arvid Johansson halt'is sur la sabl'o'voj'o, star'is tie sen'mov'a kaj per profund'a'j spir'o'j en'spir'is la freŝ'a'n aer'o'n. Dekstr'e de li est'is fontan'o, kies akv'o kun mild'a, trankvil'ig'a son'o verŝ'iĝ'is sur ŝton'grup'o'n, prezent'ant'a lud'ant'a'j'n infan'o'j'n. Kaj ĉirkaŭ la fontan'o kresk'is mult'kolor'a'j flor'o'j. La plej bel'a'j est'is la flav'a'j flor'o'j — ili est'is kvazaŭ verd'a'j ĝoj'kri'o'j en la silent'o maten'a. La odor'o de la flor'o'j kaj la akv'o kaj la maten'o, don'is al li subit'a'n kaj strang'a'n sent'o'n de pac'o, pur'o; — ia du'on'e ne'klar'ig'ebl'a feliĉ'o'sent'o penetr'is tra la apati'o kaj kap'dolor'o; li kred'is, ke profund'e en li trov'iĝ'as ĝoj'o kaj ne'el'uz'it'a'j ebl'o'j. Tio est'is delikat'a kaj ne'kutim'a sent'o. Li tim'is ke ĝi tro rapid'e for'vapor'iĝ'os kaj est'os mal'fidel'a al li. Ĝi vek'is li'n kaj li port'is ĝi'n si'n'gard'e kun si, ir'ant'e mal'rapid'e plu laŭ la sabl'o'voj'et'o. Ĝi'n li opini'is sam'temp'e fremd'a kaj bon'e kon'at'a.

Ne plu est'is tiel grav'e pri la buter'pan'o'j kaj raz'iĝ'o, plej esenc'e por li est'is, konserv'i tiu'n ĉi sent'agord'o'n en si'a mem'o.

Li ven'is al la sid'ej'o kaj sid'iĝ'is sur benk'o. Ankoraŭ ne est'is infan'o'j tie, est'is tro fru'e maten'e. La sun'radi'o'j tre mild'e filtr'iĝ'is mal'supr'e'n tra la arb'o'kron'o'j kaj form'is hel'a'j'n model'o'j'n sur la sabl'o. En angul'o de la lud'ej'o kuŝ'is forges'it'a, difekt'it'a pup'o; ĝi etend'is si'a'j'n brak'o'j'n kurioz'e, kaj ĝi'a'j bril'a'j okul'o'j fiks'iĝ'is obstin'e al la ĉiel'o.

Arvid Johansson sid'is sol'a mez'e de la park'o kaj ĝu'is la bel'o'n kaj silent'o'n kaj si'a'n propr'a'n trankvil'a'n ĝoj'o'n. Por moment'o li forges'is la labor'tag'o'n kaj don'is si'n tut'e al la nun'o. Mal'rapid'a vent'o foli'um'is iom en la arb'foli'ar'o; ĝi kun'port'is la dorm'ig'a'n son'o'n de la plaŭd'ant'a fontan-akv'o.

La silent'o'n proksim'iĝ'ant'a'j infan'voĉ'o'j romp'is. Li aŭskult'is la gaj'a'j'n voĉ'o'j'n kaj pens'is, ke ili aparten'as al la maten'o, ke ili mem'kompren'ebl'e hav'as lok'o'n en la agord'o. La infan'o'j ne ĝen'is li'n, kvankam ili tint'ad'is per sitel'o'j kaj fos'il'o'j. Li aŭd'is ven'i la paŝ'o'j'n pli kaj pli proksim'e'n kaj subit'e li ek'aŭd'is la rid'et'o'n de jun'a vir'in'o. Ŝi'a rid'o est'is bel'a, kiel la ĉiel'o kaj la aer'o kaj la maten'o. Est'is bel'a rid'o, kiu vek'is melankoli'a'n dolor'o'n en li, ia'spec'a'n mank'sent'o'n kun stri'o'j de atend'o. Li ne turn'is si'n.

La infan'o'j kaj la jun'a vir'in'o al'ven'is la lud'ej'o'n. Est'is ĉirkaŭ kvin'jar'a knab'in'o kaj iom pli jun'a knab'o. La jun'a vir'in'o hav'is proksim'um'e du'dek jar'o'j'n. Ŝi hav'is hel'blu'a'n rob'o'n sur si, kaj ŝi'a statur'o est'is jun'a kaj firm'a. Mal'hel'a har'ar'o pend'is liber'e al si'a dors'o. Ŝi'a vizaĝ'o ne est'is preciz'e bel'a, sed ĝi est'is sincer'a kaj viv'o'plen'a. Ŝi mov'is si'n elast'e, mol'e.

Li sid'is kaj rigard'is la maten'gaj'a'n tri'o'n kaj la mank'sent'o alt'iĝ'is en li. Li rigard'is la jun'a'n vir'in'o'n kaj kompar'is ŝi'n en'pens'e al la edz'in'o. Li rigard'is la knab'o'n kaj la knab'in'o'n kaj pens'is pri si'a sen'infan'a kaj sen'ĝoj'a ge'edz'ec'o. Li aŭd'is la mol'a'n voĉ'o'n de la jun'a vir'in'o kaj re'memor'is la grumbl'a'j'n vort'o'j'n kaj avar'a'j'n okul'o'j'n de si'a edz'in'o. Li de'nov'e pens'is pri tio, ke li neniam kuŝ'is apud ali'a vir'in'o, nur apud la edz'in'o, ke li eĉ ne kis'is iu'n ali'a'n.

Li sid'is tie kaj rigard'is la tri hom'o'j'n kaj li kred'is, ke ili reprezent'as ĉio'n, kio'n li ne trov'is en la viv'o. Li sent'is, kvazaŭ li neniam est'us viv'int'a ver'e, la real'o neniam est'us respond'int'a al li'a'j atend'o'j, est'is, kvazaŭ li'a tut'a viv'o est'us konsist'ant'a el sen'fin'a ĉen'o de el'rev'iĝ'o'j. Li opini'is, ke li est'as kvazaŭ arest'it'o, kiu est'as kondamn'it'a migr'i tie'n-re'e'n inter du ĉel'o'j: la fabrik'a kontor'o kaj la hejm'o ... Impuls'o trud'is li'n lev'iĝ'i. Li sent'is si'n iom ekzalt'it'a, kiam li turn'is si'n al la infan'o'j.

— Nun vi vid'os, kiel oni balanc'as si'n en Saharo, li dir'is kaj ir'is al la balanc'il'o'j.

Dir'int'e tio'n, li sent'is tim'o'n, li pent'is. Li kred'is, ke la infan'o'j opini'os, ke li est'as strang'a kaj ek'tim'os. Sed ne est'is tiel — ili ven'is al li kaj rigard'is li'n sci'vol'e kaj sen'kaŝ'e. Kaj la jun'a vir'in'o — ŝi kred'ebl'e est'is infan'vart'ist'in'o — rid'et'is afabl'e kaj en'tut'e ŝi impres'is mir'ant'a.

Cert'e pas'is du'dek jar'o'j de kiam li last'foj'e sid'is en balanc'il'o. Li ek'sving'is si'n kaj rimark'is, ke li ne forges'is, kiel oni dev'as far'i. Li ven'is pli kaj pli alt'e'n, kaj li daŭr'ig'is la krur'fleks'ad'o'n kaj tiu'n de la korp'o ĝis la lul'il'o preskaŭ sam'nivel'iĝ'is kun la kruc'trab'o, sur kiu la ĉen'o'j est'is fiks'it'a'j. Li vid'is mov'ant'a'n perspektiv'o'n de la park'o; kiam li est'is plej supr'e, la sun'o radi'is sur li'a'n vizaĝ'o'n kaj kiam li est'is plej mal'supr'e, li est'is en ombr'o. La infan'o'j star'is sub li kaj rid'is kaj kri'is. Li mal'rapid'ig'is la ritm'o'n, iom brems'is per la pied'o'j sur la sabl'o kaj post'e de'salt'is.

— Ĝust'e tiel oni balanc'as si'n en Saharo, li dir'is. Kaj la infan'o'j rid'et'is al li kaj aspekt'is tre rav'it'a'j!

— Nun onkl'o dev'os vetur'i sur la de'glit'ej'o!

Ho jes, li dir'is, est'as klar'e, ke mi vetur'os sur la de'glit'ej'o. Li grimp'is supr'e'n sur la ŝtup'o'j, sid'iĝ'is laŭ'regul'e kaj vetur'is mal'supr'e'n.

— Ankoraŭ unu'foj'e! kri'is la knab'in'o.

— Jes, ja, li dir'is, oni dev'as vetur'i minimum'e du'foj'e. Ripet'int'e la vetur'o'n li ir'is al la karusel'o. La infan'o'j kaj la jun'a vir'in'o sekv'is li'n.

— Li est'as bon'a onkl'o, ĉu ne? dir'is la infan'vart'ist'in'o. — Jes jes, dir'is ĥor'e la infan'o'j.

Laŭ si'a sent'o li neniam est'is tiel liber'a, tiel gaj'a, tiel sen'kaŝ'a, eĉ ne kiel knab'o. Li ek'ir'ig'is la karusel'o'n kaj sid'iĝ'is sur unu el la et'a'j benk'o'j. Li lok'is si'a'j'n pied'o'j'n sub la antaŭ'a'n benk'o'n, for'pren'is la man'o'j'n kaj kun man'o'j etend'it'a'j super la kap'o'n li klin'is si'n el la karusel'o. Est'is agord'o en la maten'fru'a park'o kaj li'a propr'a sent'o de melankoli'a mal'esper'o est'is, kiu far'ig'is per li tiu'j'n akrobat'a'j'n ekzerc'o'j'n. En unu manier'o est'is kompren'ebl'e tut'e frenez'e — sed al li plaĉ'is tio kaj la infan'o'j klar'e ŝat'is tio'n kaj la vart'ist'in'o ŝajn'e almenaŭ ne hav'is i'o'n kontraŭ tio. Li ne pent'is.

Babil'int'e iom da sen'senc'aĵ'o'j kun la infan'o'j kaj balanc'int'e si'n ankoraŭ unu'foj'e, li sent'is, ke li'a'j membr'o'j est'as pez'a'j kaj li spir'as mal'facil'e. Tio tir'is kvazaŭ ombr'o'n inter li'n kaj la lud'ej'o'n. De'nov'e li sent'is si'n tre inert'a kaj mal'feliĉ'a, vid'ant'e la bel'a'n, pur'plen'a'n maten'o'n ĉirkaŭ si. Li sent'is si'n pez'aĉ'a kaj rid'ind'a, kiam li rigard'is la infan'o'j'n kaj la jun'a'n vir'in'o'n. Li tim'is, ke li trov'os kompat'o'n en ŝi'a rigard'o — sed tie trov'iĝ'is nur akcept'em'a viv'o'ĝoj'o. Kaj la infan'o'j pren'is li'a'j'n man'o'j'n kaj vol'is, ke li daŭr'ig'u la lud'o'n kun ili. Sed la lac'ec'o kaj la pens'o pri la temp'o efik'is tiel, ke li'a ĉiu'tag'a prudent'o de'nov'e ek'funkci'is.

Li klin'is si'a'n kap'o'n al la jun'a vir'in'o kaj murmur'is i'o'n ne'aŭd'ebl'a'n, pri kio li mem ne sci'is, kio'n ĝi signif'as. Kaj post'e mal'rapid'e li for'ir'is de la lud'ej'o. La infan'o'j kur'is kun li iom'et'e kaj babil'is, kaj li respond'is al ili kaj prov'is rid'et'i. Sed en si'a mem'o li est'is tre mal'ĝoj'a kaj tre lac'a.

Li ir'is plu sol'a laŭ la sabl'o'voj'et'o. Ir'int'e dek'o'n da metr'o'j li halt'is kaj turn'is si'n. Li vid'is la infan'o'j'n kaj la jun'a'n vir'in'o'n, sid'ant'a'j'n en la karusel'o kaj aŭd'is tra la silent'o ili'a'j'n gaj'a'j'n voĉ'o'j'n. Li star'is sen'mov'a por moment'o, antaŭ ol li daŭr'ig'is. Li pens'is, ke li las'is ĉiu'j'n si'a'j'n ebl'ec'o'j'n en la viv'o mal'antaŭ si. Ĉe la infan'o'j kaj ĉe la jun'a vir'in'o trov'iĝ'is ebl'o'j kaj la ĝoj'o, al kiu li neniam ven'is, kiu'n li neniam ating'os. Li hav'is antaŭ si nur la konstant'a'j'n ripet'iĝ'o'j'n de la apati'o — neniam li prov'os el'romp'i si'n el la viv'o'form'o, kiu nun ferm'is li'n simil'e al trud'jak'o. Por li ne ekzist'as senc'o, por li rest'as nur la narkot'o.

La bird'o'j kant'is daŭr'e en la arb'ar'foli'ar'o kaj la sun'o lum'is sam'e mild'e kaj klar'e al la herb'o kaj flor'o'j, kaj la ĉiel'o est'is simil'e blu'a. Kiam li for'las'is la park'o'n, la urb'o jam est'is vek'iĝ'int'a. La strat'o'j ne plu est'is mal'plen'a'j, ili ek'plen'iĝ'is de hom'o'j kaj vetur'il'o'j. La horloĝ'o de la preĝ'ej'o bat'is du'on'o'n post la ok'a kaj la gigant'a horloĝ'o antaŭ la butik'o de la horloĝ'ist'o, montr'is preciz'e la sam'a'n temp'o'n.

Arvid Johansson ek'vid'is friz'ej'o'n, ĝust'e kiam nub'o glit'is inter la urb'o'n kaj sun'o'n. La strat'o subit'e ven'is en du'on'krepusk'o'n kaj la hom'o'j iĝ'is ombr'o'simil'a'j kiel en sonĝ'o. La ton'o'j obtuz'iĝ'is kaj iĝ'is flustr'o'j kaj la strat'son'o mal'laŭt'a susur'o, kun minac'o de la mort'o.

Arvid Johansson sent'is si'n mal'real'a kaj mekanik'a, kiam li trans'is la strat'o'n al la direkt'o de la friz'ej'o. Antaŭ li est'is sen'senc'a tag'o kaj sen'senc'a vesper'o kaj sen'senc'a somer'o. Antaŭ si li hav'is maksimum'e la du'on'o'n de sen'senc'a viv'o.

JAN FRIDEGÅRD

Debut'o en et'a urb'o

Est'is long'a atend'o inter la aper'o de la klient'o'j en la vend'ej'et'o, kie mi vend'is mal'bon'a'j'n vest'o'j'n je part'o'pag'o. Mi konjekt'is, ke la fam'o de la vend'ej'o ne est'as la plej bon'a, sed kiel mal'bon'a ĝi est'is, tio'n mi ek'sci'is, kiam mi aŭd'is, ke urb'an'o kompat'e dir'as al iu ali'a, montr'ant'e al vilaĝ'an'o, kiu hezit'ant'e pas'is tra mi'a sonor'ant'a pord'o:

— Kompat'ind'a diabl'o, kiel li aĉet'as vest'o'j'n tie! Nu, nek la vest'o'j, nek la prez'o'j est'is mi'a'j kaj la el'dir'o ne tuŝ'is mi'n tro fort'e. Sed por iel antaŭ'ig'i la temp'o'n, mi prunt'is libr'o'j'n el la bibliotek'o de la bon'templ'an'o'j. Mi leg'is plej'part'e lirik'o'n, kaj est'is tiel, kiel kutim'e est'is — fin'e ankaŭ mi komenc'is verk'i poem'o'j'n. Ili pri'trakt'is ekskluziv'e jun'a'n, interes'a'n vir'o'n, lok'it'a'n antaŭ la mond'problem'o'j, kaj li'a'j trajt'o'j konsider'ind'e simil'is mi'a'j'n propr'a'j'n.

Mi ne memor'as, ĉu mi mem ek'hav'is la ide'o'n verk'i mok'o'kant'o'n pri la komerc'ist'o'j en Enköping. Pov'as est'i, ke iu est'is koler'a je ili kaj uz'is mi'n kiel medium'o'n. Mi tut'e ne est'is kontraŭ ili kaj esper'is, ke ili konsider'os la kant'o'n ŝerc'o, kiel mi mem opini'is.

Kelk'foj'e ven'is en la vend'ej'o'n kurioz'ul'o kaj babil'is kun mi. Li est'is teozof'o kaj li est'is ĉirkaŭ 50-jar'a. Li hav'is i'a'n mal'san'o'n, kiu kaŭz'is, ke li ne pov'is labor'i, sed li star'is sur la plac'o kaj ĉe iu mal'grand'a vend'tabl'o vend'is legom'o'j'n. Li'a vend'tabl'o kelk'foj'e est'is la sol'a sur la grand'a plac'o, kaj pov'is pas'i tag'o'j sen aĉet'ant'o'j.

Mi deklam'is la mok'o'kant'o'n al li kaj li opini'is ĝi'n bon'a. Ver'ŝajn'e est'is li'a ide'o, ke mi pres'ig'u ĝi'n en mil ekzempler'o'j por gajn'i iom per ĝi. Mi inter'trakt'is post'e kun Edhagen, la pres'ist'o, kaj li pretend'is 50 kron'o'j'n por la labor'o. Laŭ vend'o'prez'o de po 25 oer'o'j, mi dev'us per'labor'i ne mal'grand'a'n ekstr'a'n en'spez'o'n. Al la afer'o aparten'as, ke mi labor'is preskaŭ sen salajr'o en la vest'vend'ej'o. Est'is tia'j temp'o'j, kiam oni est'is feliĉ'a ricev'ant'e manĝ'o'n kaj ĉambr'o'n.

Por ke la eventual'a'j aĉet'ant'o'j de la kant'o ricev'u pli da valor'o por si'a mon'er'o, mi verk'is al'don'e et'a'n kant'aĉ'o'n pri danc'ej'o ekster la urb'o, kie'n mult'a'j el la urb'a jun'ul'ar'o vetur'is por amuz'o. La lok'o hav'is la nom'o'n Ulvsunda kaj mi'a'j ge'patr'o'j est'is tie bien'serv'ist'o'j dum 8 jar'o'j. Tio est'is antaŭ mi'a nask'iĝ'o en la naŭ'a jar'dek'o, antaŭ la jar'cent'turn'o.

La legom'vend'ist'o ne kuraĝ'is sen'kaŝ'e vend'i la kant'o'j'n ĉe si'a vend'lok'o, tio est'is ja mal'permes'it'a kiel plej'part'e ĉio en tiu ĉi mond'o. Sed li ĉif'is grand'a'n kvant'o'n el ili en si'a'n poŝ'o'n kaj dir'is, ke mi baldaŭ pov'os vid'i diabl'a'n svarm'o'n. La fam'o pri la kant'o'j flustr'o'voj'e ating'os la hom'o'j'n kaj est'os vigl'o ĉirkaŭ li'a vend'o'tabl'o.

Mi atend'is streĉ'e post mi'a mal'plen'a vend'o'tabl'o, kaj post'tag'mez'e ven'is kon'at'o al la vend'ej'o kaj dir'is:

— Vi pov'us don'i kant'o'n donac'e al mi. Mi sci'as, ke vi verk'is kaj pres'ig'is ĝi'n. Andersson vend'as ĝi'n kaŝ'e ĉe la plac'o.

— Aĉet'u do de li. 25 oer'o'j'n vi pov'as el'spez'i.

— Jes ja, sed tiu diabl'o ne vol'as vend'i al mi, se mi ne aĉet'as nap'o'n, aŭ du kilo'gram'o'j'n da ter'pom'o'j.

Oho, tiel do li pri'zorg'is mi'a'n negoc'o'n! Malgraŭ tio, ke mi promes'is al li la du'on'a'n gajn'o'n. Renkont'ant'e li'n dum la sam'a vesper'o, mi antaŭ'dir'is, ke iam li'a anim'o re'nask'iĝ'os en la korp'o de uzur'ist'o. Sed li rid'is kaj dir'is, ke li jam sci'as, kio est'os el li. Arb'o kun bel'e susur'ant'a foli'ar'o.

Dum la sekv'ant'a'j tag'o'j mi ricev'is plezur'o'n kaj ĉagren'o'n pro mi'a poezi'a eksperiment'o. Bicikl'o'komerc'ist'o en la apud'a dom'o ricev'is la kant'o'n por favor'i la bon'a'n najbar'ec'o'n. Nun li ven'is al mi kaj demand'is, kial, je la infer'o, li ne rajt'as est'i en ĝi. Ĉu li ne est'as sam'e bon'a negoc'ist'o kiel kiu ajn en la urb'o? Kaj li mal'mol'e frap'ferm'is la pord'o'n kaj for'ir'is.

La unu'nur'a bier'kaf'ej'o de la urb'o est'is en posed'o de ne'jun'a sinjor'in'o kaj ŝi ig'is tre koler'a pro si'a poem'part'o. Mi kred'is, ke ĝi ne est'is tiel danĝer'a, sed ŝi hav'is ali'a'n opini'o'n. Tiel ĝi son'is.

Al la kaf'ej’ en'ir'as oni rekt'e, sen'balanc'e,
sed el'ven'ant'e oni si'n balanc'as danc'e,
kaj post'e oni kurb'as ĉe la plac'o'rand'o,
al strat'kanal'o flu'as mult'a brand'o.

Post tio mi ne kuraĝ'is en'ir'i la kaf'ej'o'n. Sed iu'n foj'o'n la posed'ant'in'o star'is ĉe la pord'o, kiam mi preter'ir'is kaj ŝi demand'is mi'n kun glaci'e'frost'a mal'estim'o, ĉu mi est'as tiel mal'saĝ'a, ke mi kred'as, ke la ul'o'j ir'as al la plac'o, kiam ili fart'as mal'bon'e. Tie ja ĉiam ir'ad'as polic'ist'o. Ŝi sukces'is dir'i si'a'n opini'o'n pri tio, ke mi est'us dev'int'a rest'i en mi'a provinc'a angul'o kaj ne ven'i al la urb'o kaj skrib'i diabl'aĵ'o'j'n pri honest'a'j hom'o'j.

Sed dank'e mi en'kas'ig'is kelk'a'j'n rid'et'o'j'n de vend'ist'in'o'j, pri kiu'j mi skrib'is laŭd'o'j'n. Mi est'us pov'int'a cert'e el'uz'i la okaz'o'n, se mi ne est'us est'int'a mal'riĉ'a kiel pedik'o. Mi ne pov'is ili'n invit'i eĉ al

Ĉe Lundevalls, la rav'a tru'o
kun serv'ist'in’ impertinent'a kaj pian'o'bru'o.

Mult'a'j komerc'ist'o'j konsider'is la kant'o'n amuz'a, kaj unu el ili kant'is ĝi'n laŭt'eg'e al si'a'j klient'o'j. Ali'a'j est'is rigid'a'j kaj ŝajn'ig'is indiferent'ec'o'n. Post kelk'e da tag'o'j ĝi est'is forges'it'a pro ali'a'j sensaci'o'j, kaj sam'e honor'e kiel ekonomi'e la rezult'o est'is mal'riĉ'a por la aŭtor'o.

Iom pli da bru'o est'is ĉirkaŭ la Ulvsunda-kant'o, la kant'o sur la last'a paĝ'o de la kajer'o. La pri'zorg'ant'o de la danc'ej'o ricev'is 100 ekzempler'o'j'n por komisi'a vend'o kaj post'a pri'kalkul'o. La kant'o vek'is ĝeneral'a'n furioz'o'n tiu'lok'e kaj kontraŭ tio oni dir'u neni'o'n. Ĝi est'is mal'just'a kaj mal'bel'a. La last'a strof'o est'is jen'a:

Ĝis la genu'o'j la jup'o'j si'n etend'as,
kaj sub'e la krur'o'j trem'ant'a'j pend'as.
Sed nun ramp'as ili laŭ la muzik'ad'o,
kiel lam'a'j muŝ'o'j ĉirkaŭ iu plad'o.

La jun'ul'o'j promes'is al mi pugn'e ŝtop'i mi'a'n buŝ'aĉ'o'n, se mi montr'us mi'n ankoraŭ'foj'e en la ej'o, kaj mi si'n'gard'e rest'is mal'proksim'e de tie. La sekv'o de tiu evolu'o est'is, ke la pri'zorg'ant'o ne tre fervor'is pri la aranĝ'o de la kalkul'o'j koncern'e la vend'it'a'j'n kajer'o'j'n. Kiam mi respond'ec'ig'is li'n, li deklar'is, ke la ge'jun'ul'o'j leg'int'e la kant'o'n, re'postul'is si'a'n mon'o'n.

La plej mal'facil'a afer'o ankoraŭ rest'is — pag'i al la pres'ist'o. Li hav'is grand'a'n famili'o'n kaj est'is preskaŭ tiel mal'riĉ'a kiel mi. Preskaŭ ĉiu'tag'e li send'is al mi knab'o'n kun kvitanc'o de 2, 3 aŭ 5 kron'o'j, por ke li hav'u mon'o'n por manĝ'aĵ'o kaj tio puŝ'is mi'n en mal'esper'o'n. Plur'foj'e mi pren'is la sum'o'n el la kas'o kaj neniam mi pent'is pro tio.

Kie'n la mil kant-ekzempler'o'j ven'is, mi ne plu sci'as. Mi hav'as unu ekzempler'o'n kaj la Reĝ'a Bibliotek'o unu. Se iu pov'as akir'i kelk'a'j'n, volont'e mi pag'os la sur'pres'it'a'n prez'o'n, 25 oer'o'j'n.

La legom'vend'ist'o mort'is antaŭ long'e kaj li est'as ebl'e nun arb'o kun bel'e susur'ant'a foli'ar'o. Mi ne envi'as li'n.

JAN FRIDEGÅRD

La Arbino

La eks'soldat'o bat'is mal'rapid'e, sed mal'mol'e per la angul'o de la hak'il'o sur la lign'o'kojn'o'n, kaj ĝi penetr'is pli kaj pli en la trunk'pec'o'n, fend'ot'a'n en du du'on'o'j'n. Klak'is protest'o en la arb'o pro ĉiu bat'o, sed la fend'o pli'grand'iĝ'is kaj fin'e la trunk'pec'o ced'is. La du du'on'o'j dis'iĝ'is kun klak'o, simil'ant'a al mal'fort'a kri'o kaj fal'is post'e rezign'e du'flank'e'n. La eks'soldat'o aer'kapt'ant'e, kontent'e rigard'is la du nud'ig'it'a'j'n du'on'o'j'n kaj li hav'is mal'klar'a'n ide'o'n pri tio, ke li vid'as i'o'n, kio'n neniam okul'o antaŭ li vid'is — la intern'o'n de la arb'o. Io el la makul'it'a ĉast'ec'o ŝveb'is super la blank'a'j du'on'o'j kaj freŝ'a aer'o, kiu lev'iĝ'is de ili supr'e'n, memor'ig'is pri parfum'o.

— Fin'e mi kapt'is vi'n, li dir'is laŭt'e, kvankam li est'is sol'a en la arb'ar'o.

Iom re'kolekt'int'e la spir'o'n, li kuŝ'ig'is unu el la lign'o'pec'o'j sur'brak'e'n por met'i ĝi'n sur la stapl'o'n. Ĝi est'is mal'sek'a kaj pez'a, pli pez'a ol li supoz'is. Kiam li vol'is far'i la mal'mult'a'j'n paŝ'o'j'n al la stapl'o, li ek'glit'is pro io kaj fal'is kap'al'ter'e. Li'a'j mal'dekstr'a'j rip'o'j fort'e puŝ'iĝ'is al la lign'o'pec'o kaj dum mal'long'a temp'o li perd'is la spir'o'n.

— Diabl'o, li dir'is unu'e, kaj la voĉ'o son'is mal'dik'e kaj pep'ant'e, antaŭ ol li pov'is spir'i normal'e. Li preskaŭ ek'tim'is pro la fremd'a voĉ'o kaj pens'is, ke li vund'is si'n pli fort'e ol li supoz'is. Sed tuj post'e li pov'is dir'i “diabl'o” de'nov'e kaj tiam ĝi son'is sam'e kiel kutim'e. Li sent'is si'n pli trankvil'a kaj mal'rapid'e re'star'iĝ'is.

— Mal'jun'a'j vir'kapr'o'j hav'as solid'a'j'n korn'o'j'n — li murmur'is. Oni ankoraŭ toler'as bat'eg'o'n, kvankam oni est'as pli ol 79jar'a.

Kiam li de'nov'e lev'is la lign'o'n, de'nov'e li sent'is la parfum'odor'o'n. Iel ĝi gvid'is li'n al tiu region'o, kiu'n li for'las'is 50 jar'o'j'n pli fru'e kaj sci'vol'e li esplor'is si'n. Pri kio parol'is kaj pri kio li'n la odor'o memor'ig'is? Pri io, kio hav'is valor'o'n, kiam oni est'is pli jun'a. Komenc'iĝ'is kiam la du blank'a'j du'on'o'j mal'ferm'iĝ'is, proksim'um'e kvazaŭ la trunk'o est'us vir'in'o, pens'ant'a, ke plu ne est'as ebl'e kontraŭ'star'i. Nun oni dev'as ced'i al la pli fort'a. La odor'o simil'is al tiu de la flor'o'j. Jes, oni ja far'as parfum'o'n el flor'o'j. Ebl'e ankaŭ la arb'o'j hav'as i'o'n simil'a'n en si.

Li lev'is la ali'a'n lign'o'pec'o'n kaj met'is ĝi'n apud la unu'a'n. — Vi pov'as bon'e kuŝ'i kun'e, li dir'is laŭt'e kaj fin'decid'e. Proksim'a'n foj'o'n mi pren'os vi'n, tiam vi est'os konven'e sek'a'j.

— Se mi viv'os, post'e li pens'is silent'e. Dum la last'a'j jar'o'j ĉiu'foj'e li pens'is tiel, kiam tem'is pri io, kio est'as en la est'ont'o.

Subit'e li perd'is la em'o'n plu labor'i, kvankam ankoraŭ hor'o'j da tag'lum'o rest'is. La spir'ad'o ankoraŭ est'is tro rapid'a kaj ĝi ne vol'is mild'iĝ'i. Ebl'e li tamen domaĝ'is si'n. La brust'o est'is sent'em'a, kie la lign'o puŝ'iĝ'is al ĝi kaj li est'is mal'jun'ul'o.

Li kaŝ'is la hak'il'o'n kaj seg'il'o'n en la dens'ej'o, kiel kutim'e, kaj ek'ir'is hejm'e'n el la arb'ar'o. La aer'o est'is mild'a kaj la neĝ'o est'is du'on'solid'a. Kelk'foj'e fal'is neĝ'flok'o de arb'o kaj ating'is la ter'o'n kun son'o. La liber'iĝ'int'a abi'branĉ'o sving'is adiaŭ'o'n al si'a frost'a ŝarĝ'o, kaj est'is vid'ebl'e, ke ĝi sent'is si'n pli mal'pez'a. Tio est'is fin'e de mart'o kaj la arb'ar'o star'is en silent'a atend'o. Ĉe la sud'a flank'o la arb'ar'o jam est'is sek'ŝel'a, kaj kiam la sun'o bril'is, oni sent'is odor'o'n, kvazaŭ blu'a'j anemon'o'j est'us tie.

*

— Ĉu vi do ven'as hejm'e'n pli fru'e? demand'is la aĝ'ul'in'o.

— Jes, mi ne hav'is em'o'n daŭr'ig'i ĉi'vesper'e. Tio koncern'as neniu'n diabl'o'n, kiam oni ven'as kaj ir'as, kaj est'as bon'e tiel.

Li al'tabl'iĝ'is, pur'ig'is la okul'vitr'o'j'n kaj komenc'is rigard'i la gazet'o'n. Sed la interes'o est'is for, kaj baldaŭ li met'is ĝi'n flank'e'n. La mal'jun'ul'in'o mal'ferm'is la fajr'ej-tru'o'n kaj blov'is la karb'o'n tiel, ke la vang'o streĉ'iĝ'is. La eks'soldat'o al'rigard'is ŝi'n kaj subit'e memor'is, kia ŝi est'is kiel jun'ul'in'o. Sam'moment'e li ek'vid'is de'nov'e ankaŭ la du blank'a'j'n lign'o'du'on'o'j'n, kiu'j mal'ferm'iĝ'is, kiam la trunk'o ced'is al la kojn'o. Kaj li de'nov'e sent'is mal'fort'a'n parfum'odor'o'n en la naz'o. Est'is sam'temp'e plaĉ'e kaj mal'trankvil'ig'e.

— Ĉu ĝi'a rezult'o est'as, ke mi al'bat'is la brust'o'n, li pens'is. Ebl'e mi iĝ'is kurioz'a iel. Pri vir'in'o'j kaj tia'spec'aĵ'o'j oni ne zorg'is dum plur'a'j jar'o'j nun.

La edz'in'o babil'is kiel kutim'e, kaj li respond'is sen interes'o pri tio, kio'n ŝi dir'is. Sed li rigard'is ŝi'n kaj prov'is trov'i plur'a'j'n post'sign'o'j'n de la mal'aper'int'a'j bel'ec'o kaj jun'aĝ'o. Li ne vol'is rakont'i, kio okaz'is en la arb'ar'o. Tio ne est'is kutim'a akcident'o, kaj li ne vol'is parol'i pri tio, antaŭ ol li klar'ig'is ĝi'n en si mem. Sed manĝ'int'e kaj kuŝ'iĝ'int'e sur la kun'ŝov'ebl'a'n lit'o'n sur la mal'dekstr'a flank'o de la brust'o li ricev'is malic'a'n kaj pik'a'n dolor'o'n. Ĝi grand'iĝ'is kaj radi'is al la brak'o'j kaj supr'e'n al la kol'o. Li dev'is ĝem'i kaj suspir'i iom, kvankam propr'a'senc'e li ne est'is sent'em'a.

— Kio est'as al vi? demand'is la aĝ'ul'in'o. Li parol'is pri la dolor'o, sed ne pri tio, kiel li akir'is ĝi'n. La aĝ'ul'in'o el'lit'iĝ'is kaj ĉagren'e pantofl'is al la komod'o por serĉ'i nerv'mild'ig'a'j'n gut'o'j'n kaj la kamfor'odor'o baldaŭ lev'iĝ'is al la konserv'it'a'j sang'kolbas'aĵ'o'j sub la tegment'o. La gut'o'j mild'ig'is la dolor'o'n, kaj li sent'is, ke li'a mal'trankvil'o ced'as. La aĝ'ul'in'o vest'is si'n por kur'i al la najbar'o por termo'metr'o.

— Ne neces'e. La gut'o'j mal'aper'ig'is ĝi'n. Sed la aĝ'ul'in'o em'is pli al la nov'a mod'o kaj li las'is ŝi'n ir'i. Ver'ŝajn'e ŝi vol'is ankaŭ parol'i pri tio, ke li est'as mal'san'a. Est'is tiel io nov'a en la sol'ec'o.

*

— Je la kruc'o, dir'is ŝi mal'trankvil'e iom pli post'e. Mi kred'as, ke vi hav'as febr'o'n de 39 grad'o'j. Kaj ŝi turn'is kaj flank'ig'is la termo'metr'o'n antaŭ la lamp'o.

La eks'soldat'o ek'atent'is. Li sci'is, ke est'as danĝer'e hav'i alt'a'n febr'o'n, kiam oni est'as mal'jun'a. Est'is pez'e spir'i, sed ceter'e li ne sent'is mal'san'o'n.

— Ebl'e la diabl'o fin'e do for'port'os ĉio'n, li pens'is. Kaj la tut'a'n nokt'o'n li kuŝ'is mal'dorm'a kaj pens'is pri la mort'o kaj kelk'foj'e la dolor'o re'ven'is kvazaŭ re'memor'ig'o. La aĝ'ul'in'o dorm'is period'e, spir'eg'is kaj oft'e demand'is, kiel li fart'as.

*

Kelk'a'j tag'o'j pas'is; ven'is la Sankt'a Vendred'o kaj la Sankt'a Sabat'o. La plej long'a'j kaj plej mal'facil'a'j tag'o'j, kiu'j'n li spert'is. Li trink'is glas'o'n da brand'o, sed sen'efik'e. Ekster'e est'is printemp'o kaj la tegment'o gut'is. En la kaban'o est'is mal'lum'e kaj iĝ'is pli kaj pli mal'facil'e spir'i.

En la pask'antaŭ'vesper'a krepusk'o ili kuŝ'is de'nov'e en la lit'o, post kiam la aĝ'ul'in'o pri'zorg'is la bov'in'o'n kaj ord'ig'is ĉio'n por la nokt'o. La kat'o kuŝ'is kiel varm'a pilk'o ĉe ili'a'j pied'o'j.

— Ĉu vi sci'as, pri kio mi pens'as? demand'is la aĝ'ul'in'o kuŝ'int'a dum kelk'e da temp'o.

— Ne.

— Jes, vi sci'as pri tiu febr'o'termo'metr'o. La fil'in'et'o de la najbar'o hav'is sam'e 39-grad'a'n febr'o'n kelk'a'j'n tag'o'j'n antaŭ la prunt'o. Ebl'e tio rest'is post ŝi.

La eks'soldat'o sent'is lev'iĝ'i en si grand'a'n mal'pez'iĝ'o'n. Cert'e est'is tiel, kiel pa'nj'o pens'is. Ankaŭ li opini'is, ke ne est'as sign'o'j por tiel alt'a febr'o.

— Pri tio vi prav'as — je la diabl'o! li dir'is kaj la voĉ'o est'is pli fort'a ol dum plur'a'j tag'o'j. Ili forges'is de'sku'i la termo'metr'o'n. Ili komenc'is parol'i kaj rid'i en si'a grand'a mal'pez'iĝ'o. Kaj nun la krepusk'o antaŭ ili'a fenestr'o ne plu est'is tiel prem'a. Mal'e, li pov'is ver'e sent'i la odor'o'n de degel'akv'o kaj dis'fal'int'a foli'ar'o ĉe la avel'arbust'a dekliv'o, kaj vid'i la avel'branĉ'o'j'n kvazaŭ vertikal'a'j'n lini'o'j'n antaŭ la disk'o de la lun'o, ĵus lev'iĝ'int'a. Kaj aŭd'i la font'radi'o'n vezik'um'i el la hum'o en la nebul'et'a kaj varm'et'a printemp'a vesper'o.

Kaj nun li de'nov'e sent'is moment'a'n odor'o'n el la lign'o'du'on'o'j kaj vid'is ili'a'n blank'o'n en la mal'hel'o. Io ven'is en li'a'n korp'o'n, kio koncern'is vir'in'o'j'n kaj la jun'aĝ'o'n. Ĉu la printemp'o pov'is inspir'i mal'jun'ul'o'n en tia rilat'o? Jes, kial ne? Tra la mal'lum'o hel'is la vizaĝ'o de la edz'in'o de-sur la kusen'o kaj ŝi tut'e ne aspekt'is mal'jun'a. Nu jes, ŝi tut'e ne est'as mal'jun'a — 19 jar'o'j'n pli jun'a ol li. Ŝi impres'is ne tre gaj'a, kiam antaŭ kelk'e da jar'o'j li dev'is ĉes'ig'i ven'i al ŝi. Sed ŝi est'is bon'a kaj ne plend'is.

La dolor'o ĉe la flank'o kelk'foj'e memor'ig'is li'n pri ŝi, sed nun ĝi ne pov'is detru'i li'a'n bon'a'n humor'o'n. Li daŭr'e pens'is pri la est'int'o en la ge'edz'ec'o kaj pri la viv'o en la tag'o'j de la jun'o. Nun ne ŝajn'is al li tut'e ne'ebl'e, re'ek'prov'i tiu'n afer'o'n. Li sen'dub'e est'is vir'o el mal'nov'a gent'o. Kaj de'nov'e tra'ŝveb'is mild'a odor'o la kaban'o'n kaj la lign'o'pec'o'j vent'um'is si'n.

Li flank'e'n'pugn'is la edz'in'o'n kaj rid'is sub la lip'har'o'j. Ŝi mal'ferm'is la okul'o'j'n kaj rigard'is mir'e, sed ne mal'amik'e al li tra la mal'lum'o.

— Ĉu vi est'as tiel vigl'a nun? ŝi demand'is. Kaj post iom da temp'o ...

— Sed ne ... ĉu vi ne kred'as ... ĉu tio est'as bon'a por vi, ĉu vi kred'as tio'n? Sed la eks'soldat'o ne re'tir'is si'n kaj long'temp'e est'is la mal'lum'a kaban'kuir'ej'o plen'a de pez'a'j spir'o'j.

*

Li pli rev'is ol dorm'is kaj dum long'a temp'o li sent'is si'n tut'e for. Ĉirkaŭ la maten'o iĝ'is pli klar'e, kaj li memor'is pri la plej mult'a'j okaz'aĵ'o'j. Sed nun li est'is indiferent'a por ili. Est'is ankoraŭ pli mal'facil'e en'spir'i, kaj li sopir'is ekster'e'n en la nokt'o. La krud'a kaj freŝ'a aer'o ekster'e cert'e pli'bon'ig'os la brust'o'n. Li'a kap'o turn'iĝ'is, kiam li vest'is si'n, sed el la brust'o mal'aper'is la dolor'o. La aĝ'ul'in'o dorm'is kaj ne rimark'is, kiam li el'ir'is. La kat'o el'glit'is, kiam li mal'ferm'is la pord'o'n, sed ĝi sekv'is li'n nur ĝis la arb'ar'rand'o. Tie ĝi sid'iĝ'is kaj rigard'is per mal'varm'a'j pra'temp'a'j okul'o'j post li'n.

Li ir'is al la lign'o'stapl'o kun mal'fort'a sent'o, ke tie trov'iĝ'as io, kio'n li bezon'as. Ebl'e li pov'us re'gajn'i la san'o'n sam'lok'e, kie li perd'is ĝi'n. Li vol'is rigard'i ankaŭ tio'n, kio fal'ig'is li'n.

La du lign'o'pec'o'j kuŝ'is kiel li met'is ili'n, sed nun li sent'is nur ili'a'n freŝ'a'n lign'odor'o'n. La parfum'odor'o mal'aper'is. Li klin'is si'n super la lign'o'stapl'o'n kun la korp'o'supr'o kaj sent'is, ke la brust'o mal'pez'iĝ'as, Est'is strang'e, kiel simpl'a kaj facil'a ĉio est'is ĉi tie — facil'e por spir'i kaj jen ced'is ankaŭ la angor'o. Kiel tio rilat'is unu al la ali'a. Nu, pov'is est'i kiel ajn ...

*

La aĝ'ul'in'o sekv'is li'a'j'n post'sign'o'j'n ĝis la lign'o'stapl'o, kaj li star'is sur'pied'e kaj klin'is si'n super ĝi'n, kvazaŭ li dorm'us. Li ne fal'is, kiam ŝi ek'pren'is li'a'n brak'o'n.

— Tio ja ĉiu'okaz'e ne est'is bon'a, ŝi pens'is, kiam plor'ant'e ŝi re'kur'is por help'o.

Kiam ŝi preter'kur'is la kaban'o'n, ŝi aŭd'is la blek'o'n de la bov'o en la stal'o kaj vid'is la kat'o'n sur la ŝtup'o. La pask'a tag'o solen'is alt'e en la vilaĝ'o kaj for'a preĝ'ej'sonor'il'o komenc'is sonor'ig'i je ek'ir'o al la preĝ'ej'o.

FOLKE FRIDELL

Port'u la ŝarĝ'o'n unu por la ali'a

Unu el ili est'is mal'san'a. Io tia, kompren'ebl'e, pov'as okaz'i; ĉiu'j ne pov'as est'i ĉiam san'a'j. Mal'san'o'j aparten'as al la viv'o. Nur la mort'o liber'ig'as ni'n de la mal'san'o'j. Tiu ĉi okaz'o ven'is, kompren'ebl'e, mal'oportun'e, kaj ĉagren'o dens'iĝ'is ĉirkaŭ la lit'o de la mal'san'ul'o. Ili kuŝ'is long'e kaj mal'am'et'is li'n pro la mal'san'o; ili opini'is, ke li sabot'as kontraŭ ili'a kolektiv'o nun, kiam fin'fin'e ili ricev'is bon'a'n arb'ar'a'n hak'ej'o'n kaj akcept'ebl'a'n pag'o'n. Sam'temp'e ili iom'et'e tim'is ankaŭ infekt'iĝ'o'n, ĉar li tre suspekt'ind'e tus'ad'is kaj sput'is amas'o'n da muk'o ĉirkaŭ si'n.

Jonas, la gvid'ant'o, mal'ferm'is la kurac'libr'o'n, ĉar Persson vol'is tiel kaj mal'san'ul'o valor'ig'as si'a'n vol'o'n. Neni'u el la ul'o'j tro'taks'is la libr'o'j'n, tiel ke tiu ĉi kurac'libr'o est'is la sol'a trov'ebl'a, kiu koncern'is literatur'o'n. Kiam ili ĉiu'j est'is san'a'j, Persson kutim'is uz'i ĝi'n, kiel sub'met'aĵ'o'n, por lard'o'tranĉ'ad'o, ĝi est'is stabil'a kaj dik'a kiel predik'ar'o kaj donac'is iom'a'n nuanc'o'n da onkl'in'ec'a bon'far'a asoci'o al la kaban'a grup'o.

Jonas blasfem'is kaj mal'ben'is ĉiu'j'n, kiu'j verk'as kurac'libr'o'j'n, ĉar apenaŭ trov'iĝ'is iu mal'san'pri'skrib'o, kiu ne agord'is al la mal'san'o de Adri'a'n Persson. Preskaŭ ĉio, kio est'is infekt'a, pov'is stern'iĝ'i el li, de ĉiu'tag'a angin'o ĝis pest'o.

Dum Persson hav'is iom da konsci'a ĉe'est'o, Gvid-Jonas leg'is laŭt'e, sed li fin'is subit'e, opini'ant'e, ke la mal'san'ul'o kvazaŭ aplik'us si'n laŭ la divers'a'j pri'skrib'o'j. Persson tus'is dum la du'on'o de la nokt'o laŭ la ftiz'o'simptom'o'j, aŭ li re'ten'is la spir'o'n, ĝis li'a vizaĝ'o blu'iĝ'is, kiam la labor'estr'o leg'is la ĉapitr'o'n pri la angin'o tonsil'a.

Plej mal'facil'a'j est'is por la san'ul'o'j la nokt'o'j. Tag'e ili las'is li'n kuŝ'i sol'a, ĉar oni ne pov'is ofer'i la tut'a'n viv'o'n por hom'frat'o, kaj ili hav'is si'a'n hak'ej'o'n kaj si'a'j'n mal'sat'a'j'n id'o'j'n tie hejm'e. Sed dum la nokt'o'j ili ne hav'is fort'o'n kuŝ'i kaj aŭskult'i li'a'n spir'mank'o'n kaj ĝem've'o'j'n. Kiam Persson vom'is, ili altern'e mal'plen'ig'is la vaz'o'n por liber'iĝ'i de la fetor'o.

Li est'is nur por mal'facil'ig'i ili'a'n situaci'o'n, kaj ne montr'iĝ'is pli'bon'iĝ'o. Persson iĝ'is nur pli mal'san'a. Jonas hav'is respond'ec'o'n kiel komisi'it'o de la entrepren'o kaj li vol'is li'n re'hejm'ig'i trans mult'a'j'n mejl'o'j'n jam komenc'e de la mal'san'o, sed tiam la mal'san'ul'o protest'is kaj kred'is ke ili vol'as li'n sen'ig'i ankaŭ de li'a hak'ej'o.

Pli mal'fru'e, post'e, kiam la alt'a febr'o ven'is, iĝ'is tut'e ne'ebl'e li'n transport'i. Persson est'is antaŭ'e tre util'a por ili kaj ebl'e tial ili mal'am'is li'n nun, kiam li kuŝ'as sen'pov'a. Li est'is tre lert'a en la kuir'ad'o kaj bon'eg'a en la pri'zorg'o de la labor'il'o'j.

Sen'dub'e est'is kelk'a'j, kiu'j ek'suspir'is pro mal'pez'iĝ'o tiu'n nokt'o'n, kiam Persson for'las'is la lard'odor'o'n kaj la kurac'libr'o'n. Oni ne dorm'is post'e, ĉar lit-ĉe-lit'e kun la mort'o oni iĝ'as mal'dorm'a kaj tiu'j, kiu'j mal'am'et'is li'n dum la mal'san'period'o, nun post la fin'o de la turment'o'j, ricev'is konscienc'riproĉ'o'n. Tiel est'as preskaŭ ĉiam.

La kontent'ec'o subit'e fin'iĝ'is, kiam iĝ'is klar'e, ke Persson iel dev'os al'ven'i al si'a hejm'o. Ne est'is ebl'e hav'i kadavr'o'n en la kaban'o, nek pro la parenc'ar'o, nek pro ili'a propr'a trankvil'o. Pli ol 30 kilo'metr'o'j'n ili dev'is port'i li'n tra la arb'ar'o, kie ne trov'iĝ'as ver'a'j voj'o'j. Ili tiom'grad'e perd'is la em'o'n pro la pens'o pri tiu ĉi transport'o, ke fin'e ili rezign'is pri la labor'o kaj decid'is ek'ir'i kun si'a strang'a ŝarĝ'o.

Ne est'as facil'e gast'ig'i la mort'o'n inter viv'ant'o'j. Ho jes, ili ĉiu'j prov'is si'n sen'kulp'ig'i, sed tut'e ili ne sukces'is. Angor'e ili kalkul'is ĉiu'j'n foj'o'j'n, kiam ili mal'plen'ig'is la nokt'o'vaz'o'n post Persson, aŭ la foj'o'j'n, kiam ili don'is al li help'o'n, ke ili for'ig'u la pik'o'j'n de la konscienc'o. Ili re'memor'ig'is al si ĉiu'j'n afabl'a'j'n vort'o'j'n al la mal'san'ul'o kaj prov'is forges'i la krud'a'j'n pens'o'j'n. Por kelk'a'j est'is fin'e toler'ebl'e. Ili far'is si'a'n dev'o'n, kaj eĉ kadavr'o ne hav'as rajt'o'n postul'i pli ol kutim'a'n kompat'o'n.

Nun, kiam Persson est'is mort'int'a, tiu afer'o est'is tre grav'a. Pro io ĉiu'j pent'is; ke ili ne help'is al Persson ven'i hejm'e'n antaŭ la plej mal'facil'a part'o de la mal'san'o. Eĉ kontraŭ li'a vol'o ili est'us pov'int'a'j influ'i li'n. Nun ĉiu'okaz'e ili dev'is pri'zorg'i, ke li al'ven'u hejm'e'n por est'i en'ter'ig'it'a. Ili ne kuraĝ'is hav'i mort'int'o'n kiel sam'ĉambr'an'o'n.

Pli fru'e ili est'is ses vir'o'j krom la labor'estr'o. Ili est'is tiom, sed nun unu el la ses est'is mort'int'o. Ili port'is altern'e po du kaj est'iĝ'is komplik'a sistem'o por ŝanĝ'i la kvin'a'n. Neni'u kuraĝ'is pet'i la estr'o'n akcept'i si'a'n dorn'aĵ'o'n. Li est'is koler-impuls'a kaj fort'a. Ceter'e tio est'us simpl'ig'int'a la problem'o'n, tiam ili est'us pov'int'a'j hav'i tri-altern'a'n divid'o'n.

Jonas ir'is antaŭ'e kaj montr'is la voj'o'n. Li far'is si'a'n part'o'n al la lign'aĵ'ist'a labor'o kaj nun incit'iĝ'is, ĉar la transport'o okaz'is tro mal'rapid'e, jen kaj jen li halt'is kaj atend'is la mort'transport'o'n.

Jonas ne pov'is ne rimark'i la furioz'a'j'n rigard'o'j'n, sed li ten'is si'n al si'a estr'a dign'o kaj met'is si'a'j'n man'o'j'n en la pantalon'poŝ'o'j'n. Laŭ la kresk'o de la koler'o mal'pli'iĝ'is la respekt'o al la danĝer'a humor'o de la estr'o. Fiŝ'ist-Anders — Di'o sci'as kial li hav'is tiu'n nom'o'n, fiŝ'ist'o li ne est'is — la kuz'o de Jonas fin'e koler'iĝ'is. Estr'o li est'is ja tiu Jonas, sed nun ne tem'is pri arb'fal'ig'o, sed pri kadavr'o'transport'o.

— Cert'e vi est'as lac'a kaj el'ĉerp'it'a, Jonas? Ĉu ni ne dev'us port'i ankaŭ vi'n? Tio efik'is. Jonas ne hav'is fort'o'n kontraŭ'star'i kaj akcept'is si'a'n dorn'aĵ'o'n, sed tio ne pli'bon'ig'is la agord'o'n. Mal'rapid'e ili marŝ'is, ĉar apenaŭ est'is trov'ebl'a voj'o, kaj oni dev'is far'i long'a'j'n ĉirkaŭ'voj'o'j'n pro la printemp'a inund'o. Dum la tag'o'j ili prosper'is iel, kiam la sun'o pel'is la obskur'ombr'o'j'n kaj diabl'aĵ'o'j'n for, kaj la vent'o ven'is kun ĉiu'j freŝ'a'j spir'o'j de la printemp'o. La tag'o'j est'is kvazaŭ salut'o'j al la viv'ant'o'j. Sed la nokt'o'j est'is mal'facil'a'j. Tiam silent'iĝ'is la bird'kant'o preciz'e tiel, kvazaŭ mucid'a ĉifon'o ŝtop'us la kol'o'j'n de la et'a'j mizer'ul'o'j.

Kun la silent'o ven'is ankaŭ la mal'bon'a konscienc'o de la viv'ant'a'j vir'o'j. Dum tiu'j mal'mult'a'j hor'o'j, kiu'j'n ili permes'is al si mem, ne ebl'is dorm'i. Dorm'i ĉirkaŭ kadavr'o, kiu ĵus est'is bon'a kamarad'o, ŝajn'is al ili sen'moral'a mal'sankt'ig'o de la memor'o. Kaj las'i li'n sol'a kun la sol'ec'o ne konven'is.

Fin'e ili inter'konsent'is par'e mal'dorm'i. Tiel ĉiu'j pov'is iom dorm'i.

Unu'e ili port'is li'n sur'ŝultr'e, preskaŭ dum la tut'a unu'a tag'o ili far'is tiel, ĉar tiel est'is mal'pli pen'ig'e, sed ĉirkaŭ la vesper'o, kiam ili ĉirkaŭ'ir'is akv'o'kav'o'n kaj la vent'o blov'is kontraŭ ili, Fiŝ'ist-Anders dir'is:

— Mi kred'as, ke li odor'as. Baldaŭ ili ĉiu'j sent'is la fetor'o'n kaj tiam ili decid'is port'i li'n laŭ'kutim'e per la man'o'j.

Est'is fort'o'streĉ'a migr'ad'o kaj iom post iom oni forges'is la mort'int'a'n amik'o'n pro si'a'j propr'a'j zorg'o'j. Est'is frenez'e pez'e tren'aĉ'i si'n antaŭ'e'n. Ili iĝ'is incit'em'a'j kaj blasfem'is unu kontraŭ la ali'a pro si'a mort'a ŝarĝ'o, kiam la takt'o ne est'is bon'a, aŭ iu ek'glit'is.

Tio ating'is tiu'n grad'o'n, ke ili silent'e mal'am'is si'a'n mort'int'a'n kamarad'o'n eĉ pli ol dum la mal'san'o. Tiam li pov'is almenaŭ el'ig'i voĉ'o'n el si, sed nun li kuŝ'is supr'a'klas'e-indiferent'e por krud'a'j pens'o'j kaj frost'a mal'am'o. Ili ne pov'is sibl'i kaj mal'ben'i li'n, kiel ili pov'us far'i pri viv'ant'o. Est'as mal'facil'e insult'i mort'int'o'n, part'e, ĉar li aŭd'as neni'o'n, part'e, ĉar oni ne kuraĝ'as.

Sed ne mal'am'i li'n ili ne pov'is dum la tag'o'j pas'is kaj la pen'eg'o pri la port'il'o iĝ'is pli kaj pli grand'a.

Nun iĝ'is tiel, ke Gvid-Jonas kaj Fiŝ'ist-Anders iĝ'is par'o, ebl'e tio de'pend'is de la tim'o ĉe la ali'a'j, aŭ ili opini'is, ke parenc'o'j dev'us kun'labor'i. La kuz'o'j port'is kun'e, gard'is kaj ripoz'is kun'e. Neni'u el ili sci'is, kiam la nigr'a'j pens'o'j renkont'iĝ'is; la zigzag'ir'o de la pens'o'j iĝ'as tiel strang'a ĉe la hom'o'j kelk'foj'e. Oni ne pov'as tie far'i protokol'o'j'n, neni'u kapabl'as met'i si'a'n nom'o'n kaj dat'o'n kiel supr ... Ili hav'is nokt'o'gard'o'n ĉe la port'il'o. Iom opal'e la lun'lum'o ek'hel'is jen kaj jen, inter rapid'eg'a'j printemp'a'j nub'o'j kaj la ombr'o'lud'o tim'dev'ig'is ili'n proksim'iĝ'i unu al la ali'a. Ili du'on'kuŝ'is flank-ĉe flank'e kaj pro la fetor'o ili sid'is laŭ la direkt'o de la vent'o.

— Baldaŭ ni est'os du'on'voj'e. Ĉe la Sun-river'et'o. Gvid-Jonas parol'is mal'laŭt'e kaj tio'n last'a'n pri Sun-river'et'o li murmur'is preskaŭ nur al si mem. Sed Fiŝ'ist-Anders renkont'is la pens'o'j'n du'on'voj'e.

— Est'os mal'facil'e trans'ir'i tie kun Persson.

— Jes.

Anders pren'is pli firm'e la ŝnur'o'n.

— Est'os plej bon'e atent'i, ke oni ne ek'glit'u.

— Jes.

Tiam ek'silent'is ankaŭ Anders. Tiu diabl'a, silent'em'a kuz'o ne sukces'os log'i el li i'o'n special'a'n, ne! Long'temp'e ili kuŝ'is kaj batal'is en si mem, sed tiam Jonas ne plu pov'is silent'i.

— Est'os plej bon'e, se vi kaj mi port'os li'n ĉe tiu danĝer'a lok'o.

— Jes. Akcident'o okaz'as tre facil'e! Nur simpl'a mis'paŝ'o. Ili ne dir'is iom pli, sed sufiĉ'is. La pens'o'j trov'iĝ'is tie kaj ver'e lev'i la rigard'o'j'n unu al la ali'a ili ne kuraĝ'is.

En la vilaĝ'o oni babil'os — kompren'ebl'e. Sed rekt'e neni'u kuraĝ'os akuz'i la port'ant'o'j'n, se okaz'us akcident'o. Tio'n eĉ mem Persson ne far'us; kuŝ'i sub la pont'et'o ne est'is la plej mal'bon'a afer'o.

Sed tio mal'pez'ig'us la ŝarĝ'o'n de la viv'ant'o'j. Kompren'ebl'e unu el ili ir'os hejm'e'n al la vilaĝ'o kaj rakont'os la funebr'a'n okaz'aĵ'o'n al la famili'o. Tio est'os la task'o de Gvid-Jonas, pens'is Anders kun ia'spec'a strang'a agrabl'a sent'o. Sed la ali'a'j kvin pov'us re'turn'iĝ'i al la arb'hak'ej'o.

Je la dek'a hor'o la rot'o ven'is al la danĝer'a lok'o. Est'is preciz'e la vic'o de Jonas kaj Anders, pren'i si'a'n pen'porci'o'n kaj la kompani'an'o'j ne pov'os dir'i i'o'n, se akcident'o okaz'us.

La pont'et'o est'is glit'a kiel ŝmir'sap'o ... Mal'rapid'e, paŝ'o'n post paŝ'o palp'ad'is antaŭ'e'n la kuz'o'j kun si'a mort'a ŝarĝ'o. La printemp'a torent'o ŝpruc'is mal'varm'et'a'n akv'o'n sur ili'a'j'n ard'iĝ'int'a'j'n vizaĝ'o'j'n. Jonas ir'is unu'a. Li ja est'is estr'o.

Ili pens'is pri la sam'a afer'o: ili atend'is la ek'sku'o'n de la ali'a.

La et'a'n mal'lert'aĵ'o'n, kiu en'tomb'ig'us Persson ie sub la ŝaŭm'ant'a'j akv'o'amas'o'j. Sed neni'u vol'is komenc'i. La tim'o kaj la mal'bon'a konscienc'o mal'help'is ili'n. Tiu strang'e ego'ist'a konscienc'o, kiu vol'is sav'i nur la propr'a'n pent'minac'o'n, sed tut'e ne est'is kontraŭ tio, ke la ali'a hav'u ŝarĝ'it'a'n konscienc'o'n.

Du hom'o'j sopir'is far'i tiu'n et'a'n sku'o'n, sed neni'u kuraĝ'is, aŭ vol'is pro la tim'o. Est'is tre grav'e ten'i mal'mol'e kaj firm'e, ir'i cert'a kaj las'i la ali'a'n komenc'i. Est'is grav'e, ke oni sent'u pro la ven'ont'a'j sen'sonĝ'a'j nokt'o'j tut'e klar'e tio'n, ke mi, mi est'as sen'kulp'a.

Mi, Gvid-Jonas ten'is tiel fort'e kiel ebl'e ... Mi, Fiŝ'ist-Anders prov'is ten'i de'nov'e, kiam la sku'o ven'is ... Tial neni'a sku'o kaj neni'a subit'a en'tomb'ig'o por Persson. La ali'a'j vir'o'j trans'pren'is la serv'o'n tuj post la pont'et'o. Est'is pez'a labor'o trans'ig'i la port'il'o'n tie. Est'is ebl'e pli pez'e atend'i la akcident'o'n ... Sed pri tiu batal'o la ali'a'j sci'is neni'o'n. Nun ili bezon'is ripoz'o'n.

La parenc-am'o ne iĝ'is preciz'e pli ard'a post la ŝancel'ir'o. La mal'am'o est'is dens'a inter ili, silent'a, korod'a mal'am'o. Sed kiam la last'a'n foj'o'n ili ripoz'is antaŭ la ating'o de la vilaĝ'o, la mal'amik'ec'o fin'iĝ'is. Nun ven'is la kontent'ec'o kaj konscienc'a pac'o. Ili est'as far'int'a'j si'a'n dev'o'n kaj spit'int'a'j ĉiu'j'n nigr'a'j'n pens'o'j'n. Ili pov'is trankvil'e dorm'i dum la nokt'o'j. Kaj Gvid-Jonas dir'is:

— Est'is bon'ŝanc'e, ke vi kaj mi hav'is la vic'o'n ĉe la pont'et'o. La ali'a'j ebl'e est'us fal'ig'int'a'j la kompat'ind'ul'o'n. Kun propr'a vol'o. Oni ne pov'as fid'i la hom'o'j'n.

— Sed ni cert'ig'is li'a'j'n re'al'ven'o'n kaj krist'an'a'n en'ter'ig'o'n ... Pi'e kontent'e ven'is la vort'o'j. Sed tio est'is nur la lingv'o de la lip'o'j, post tio est'is la insid'a'j pens'o'j:

— Diabl'o vi, vi nur atend'is tiu'n sku'o'n ... Persson ricev'is bel'a'n en'ter'ig'o'n kiel preskaŭ ĉiu, kiu sufer'is ne'ĉiu'tag'a'n mort'o'n kaj kiu hav'is mult'a'j'n id'o'j'n por form'i plor'ĥor'o'n ĉe la tomb'o.

Gvid-Jonas parol'is pri la tem'o: Port'u la ŝarĝ'o'n unu por la ali'a. La tut'a arb'hak'ist'a grup'o streĉ'is si'n kun la konsci'o, ke ĉiu far'is si'a'n dev'o'n.

La sekv'a'n tag'o'n ili re'turn'is si'n al si'a bon'a arb'hak'ej'o. Kaj ili dorm'is bon'e dum la nokt'o'j ...

HELMER GRUNDSTRÖM

Mam'o'n al Johana

“La semajn'o de la in'o'j” komenc'iĝ'is per fojn'o'falĉ'ad'o kiel kutim'e. Ĝis la mal'fru'a vesper'o, ĉirkaŭ la nokt'o-mez'o, susur'is la akr'ig'rad'o'j kaj fru'e, ĉirkaŭ la kvar'a sibl'is la falĉ'il'o'j. La somer'o est'is ĉarm'a tiu'jar'e kaj la trifoli'o kaj timoteo est'is for'falĉ'it'a'j en bon'odor'a'j stri'o'j.

Est'as ne'oportun'e nask'i infan'o'n dum tiu ĉi semajn'o, tio'n sci'is ankaŭ Eva-Kristina. Kun si'n'trud'a obstin'o ŝi ten'is si'n sur'pied'e, sed ĵaŭd'e la dolor'o'j decid'is. Neni'u krom la vilaĝ'a akuŝ'ist'in'o, Teolina, hav'is temp'o'n por help'i ŝi'n.

Ĉio est'os en ord'o, konsol'is Teolina. Ŝi est'is mal'jun'a kaj mem'instru'it'a, la arĝent'blank'a har'ar'o est'is supr'e'n'komb'it'a kaj la sulk'a'j man'o'j pur'e lav'it'a'j.

Sed la afer'o ne est'is en ord'o. Johana sukces'is al'ven'i la mond'o'n, sed Eva-Kristina komenc'is for'sang'ad'i. Teolina far'is, kio'n ŝi pov'is, por bar'i la flu'o'n. Sed ŝi est'is sen'pov'a kaj dev'is kur'i ekster'e'n al Fabian, li labor'is anstataŭ du nun, kiam Eva-Kristina ne pov'is est'i je help'o.

Fabian blasfem'is iom por si mem. Sed en'ven'ant'e, li rimark'is, kiel stat'as kaj li kur'eg'is al la najbar'o, kun griz'a vizaĝ'o kaj trem'eg'ant'a kiel tremol'foli'o.

— Mi'a Di'o, ŝi for'las'os mi'n, li ĝem'is. Kaj nu li'n far'iĝ'is egal'e, kiel urĝ'e est'is pri la fojn'o. Eva-Kristina dev'is ricev'i help'o'n.

La vilaĝ'a voj'o, dek kilo'metr'o'j'n long'a ĝis la grand'a ŝose'o,

est'is mal'larĝ'a, kurb'a kaj krut'a. Ĉiu vilaĝ'an'o hav'is si'a'n deĵor'o'n, kiam oni dev'is ripar'i, egal'ig'i kaj rast'ad'i la ŝton'o'j'n. Sed tiu'j labor'o'j est'is mal'zorg'it'a'j, la rad'spur'o'j est'is du'on'metr'o'n profund'a'j, la tra'ir'ej'o'j kaduk'iĝ'is, ŝton'o'j kaj arb'radik'o'j puŝ'is si'n supr'e'n ĉe la plej mal'bon'a'j lok'o'j. Est'is ne'ebl'e transport'i Eva-Kristin'a'n per ĉeval'o, oni do port'is ŝi'n sur port'il'o.

Est'is post'tag'mez'e, proksim'e al la vesper'o. La fojn'o odor'is. La burd'o'j zum'is. Papili'o'j kaj libel'o'j flirt'is ĉirkaŭ'e. Laŭ la mal'glat'a vilaĝ'a voj'o ses vir'o'j port'is Eva-Kristin'a'n. Ili evit'is la kav'o'j'n, ramp'is si'n'gard'e trans la radik'o'j'n, prov'is ir'i sam'ritm'e. Je ĉiu mal'si'n'gard'a mov'o ek've'is Eva-Kristina. Kaj la sang'o flu'is. Ĝi kolor'ig'is la port'il'o'n kaj glit'is sub'e'n en la gruz'o'n.

Fabian est'is unu el la port'ant'o'j. La angor'o flug'is subensupren en li'a kol'o, la flar'tabak'o glu'iĝ'is en li'a'j'n lip'har'o'j'n kaj la kor'o frap'eg'is.

Kaj ekscit'it'e por ĉiu metr'o, li rapid'ig'is:

— Rapid'u, rapid'u! Eva-Kristina kuŝ'is kun kret'blank'a vizaĝ'o kaj du'on'ferm'it'a'j okul'o'j. Ĉiu sekund'o glut'is viv'o'n el ŝi. Tiu ĉi est'is ŝi'a unu'a feri'a tag'o. Ĉiu'n somer'o'n antaŭ'e ŝi star'is de maten'o ĝis vesper'o. Ambaŭ'flank'e de la voj'o kuŝ'is la lag'o'j kaj la arb'ar'a'j lag'et'o'j tut'e silent'a'j. La arb'ar'o ne kuraĝ'is susur'i. La okul'o'j de la bird'o'j rigard'is serioz'e el la foli'ar'o. La marĉ'a rubus'o kaŝ'is si'n en la verd'e'brun'a marĉ'o. Kaj sur la grand'a ŝose'o ir'is tienreen la vetur'ig'ist'o. Ĉiu'minut'e li rigard'is, ĉu la buŝ'rimen'o est'as tie, kie ĝi dev'as est'i, ĉu la rimen'o'j ne implik'iĝ'is, ĉu la rad'o'j ne hav'is i'a'n mank'o'n. De la voj'dis'iĝ'o al la lok'o por la unu'a help'o est'is 20 kilo'metr'o'j. La grand'a ŝose'o est'is glat'a kaj larĝ'a, kaj la ĉeval'o est'is ripoz'int'a. Sed la vetur'ig'ist'o dev'is ne mort'lac'ig'i la ĉeval'o'n. Kiam la port'ant'o'j al'ven'is tie'n, Eva-Kristina jam est'is mort'int'a. Laŭ'long'e de ĉiu'j ne'zorg'it'a'j voj'part'o'j kuŝ'is ŝi'a viv'o el'stern'it'a. Gut'o'j de tiu viv'o fal'is en la rad'spur'o'n, kolor'ig'is la radik'o'j'n kaj met'is sign'o'n en la gruz'o'n.

La port'ant'o'j ŝancel'iĝ'is hejm'e'n, kurb'e kaj mal'esper'e. Fabian sekv'is la mort'int'o'n al la preĝ'ej'o. Kaj hejm'e, en la vart'o de Teolina, trem'is la mal'grand'a, bru'a, kri'ant'a hom'id'et'o Johana. Ŝi ne est'is dezir'it'a infan'o, ĉar ŝi al'ven'is en tiel ne'taŭg'a temp'o. Kaj nun ŝi est'is sen patr'in'o. Kiu hav'is temp'o'n pren'i ŝi'n al si, mam'nutr'i ŝi'n, zorg'i pri ŝi, ke ŝi ne mal'sat'mort'u? Fabian star'is sol'a, la brust'o de Teolina est'is el'ĉerp'it'a, kaj ĉie urĝ'is la falĉ'ad'o.

Ĉe la rand'o de la vilaĝ'o, ĉe la lag'a golf'o, loĝ'is la famili'o Sparrman, mal'riĉ'a'j ter'prolet'o'j. La kaban'o est'is vent'ŝir'at'a kaj kaduk'a kaj la infan'o'j svarm'is kiel muŝ'o'j. Est'is oft'e kverel'o ĉe la famili'o. Se Kalle ne, Amanda ĉiam trov'is motiv'o'n por ĝi. Oft'e la kverel'o trans'ir'is en inter'bat'iĝ'o'n; tiam la infan'o'j kur'is arb'ar'e'n kaj kaŝ'is si'n ĝis la plej danĝer'a part'o for'pas'is.

Amanda ne de'ven'is de la vilaĝ'o. Ŝi ven'is de iu for'a, arb'ar'a farm'et'o kaj ŝi est'is hont'em'a, mal'rapid'a kaj melankoli'a, kiam Kalle kapt'is ŝi'n.

Post kiam ili ek'loĝ'is kun'e, li ne far'is eĉ prov'o'n por ig'i ŝi'n pli taŭg'a. Li rest'is oft'e ĉe la najbar'o'j, las'is ŝi'n sol'a en la kaban'o. Per tio ŝi iĝ'is jam de komenc'e izol'it'a de la vilaĝ'o. La infan'o'j ven'is unu post la ali'a; mal'san'em'a kaj mal'fort'a ŝi mal'facil'e ating'is ord'o'n pri si'a'j okup'o'j. Mal'pur'o kaj mal'bon'fart'o kresk'is kaj Kalle fuĝ'is de'hejm'e tuj, kiam li hav'is okaz'o'n por tio. Amanda mal'oft'e sci'is, kie'n li ir'as. En si'a tro'lac'iĝ'o ŝi iĝ'is facil'e incit'ebl'a kaj komenc'is suspekt'i ĉiu'n vir'in'o'n. Kelk'foj'e ŝi ŝtel'ir'is post li'n por rigard'i, ĉu li ebl'e renkont'as vir'in'o'n kaj post la arbust'o'j kuŝ'iĝ'as kun ŝi. Kalle venĝ'is tiel, ke li dir'is mal'bon'o'n pri ŝi kaj la afer'o iĝ'is pli mal'facil'a por ŝi. La vir'in'o'j kred'is, ke ŝi ne est'as tut'e mens'fort'a kaj la vir'o'j konsil'is al Kalle, ke li fort'e bat'u ŝi'n; ili opini'is tio'n san'ig'a medikament'o.

La infan'o'j, kompren'ebl'e, ĵet'iĝ'is inter ili. Dum si'a'j plej mal'facil'a'j moment'o'j ek'sving'is Amanda ĉirkaŭ si ĉio'n, kio'n ŝi hazard'e ek'pren'is. Tiam ŝi uz'is la plej krud'a'j'n insult'o'j'n, mal'laŭd'is, furioz'is, plor'is kaj blasfem'is. Se la infan'o'j ven'is al ŝi'a voj'o, ŝi vang'o'frap'is ili'n kaj ĵet'is ili'n al la pord'o.

— Bastard'o'j, ŝi pov'is ek'kri'i, id'aĉ'o'j de vi'a patr'o! Sed la sekv'ant'a'n moment'o'n ŝi pent'is, ĉirkaŭ'brak'is la infan'o'j'n, prem'is ili'n al si kaj sen'kulp'ig'is si'n.

— Mi tiel am'as vi'n, ŝi plor'et'is. Se vi tamen sent'us, kiel mi pen'as por vi'a bon'o. Sed tio est'as la kulp'o de Kalle. Li est'as ver'a brut'o. Se li est'us ali'a, mi est'us la plej bon'a patr'in'o por vi.

La infan'o'j am'is kaj ankaŭ tim'is ŝi'n. Period'e ŝi est'is sen'lim'e bon'a al ili. Kiam la manĝ'aĵ'o, kiel jen kaj jen okaz'is, est'is ne'sufiĉ'a, ŝi atent'is, ke ili manĝ'u unu'a'j, oft'e ŝi kontent'iĝ'is per la pork'rest'aĵ'o aŭ manĝ'is neni'o'n.

Hejm'e Kalle est'is brut'a kaj tiran'a. Li kri'eg'is kaj blasfem'is ĉiu'tag'e al la infan'o'j, for'manĝ'is la plej bon'a'j'n manĝ'pec'o'j'n kaj mal'atent'is ili'a'n mal'sat'o'n. Kelk'foj'e li log'is ili'n je stult'aĵ'o'j, en ali'a'j moment'o'j li bat'is ili'n, se ili nur ek'rid'et'is, bat'is ili'n per betul'verg'o'j, tir'ad'is ili'a'j'n orel'o'j'n, pied'um'is ili'n. Oft'e li mem ne sci'is, kia'n mal'bon'o'n ili far'is; tio'n ili neniam ek'sci'is. Kiam li est'is tut'e net'orel'ebl'a, inter'ven'is Amanda; tiam iĝ'is kverel'o kaj de'nov'e inter'bat'iĝ'o kaj la infan'o'j dev'is kur'i en la arb'ar'o'n. Ceter'e la famili'o viv'is kiel la ali'a'j en la vilaĝ'o. La mank'o pri ili est'is, ke ili neniam kun'lut'iĝ'is; per tio ili diferenc'is de la ali'a'j famili'o'j. Tial la farm'et'o mal'riĉ'iĝ'is, la am'o ŝrump'is. La infan'o'j est'is kiel bird'id'o'j. Ĉifon'a'j, mal'pur'a'j, malic'a'j kaj vek'is atent'o'n pri si.

Al tiu hejm'o ven'is Johana. Fabian kur'is ĉirkaŭ'e en la vilaĝ'o por akir'i mam'o'n al Johana. Sed ĉie oni rifuz'is li'n. Oni ne hav'is temp'o'n. La fojn'o'n oni dev'is falĉ'i. Sen'okup'a vir'in'o ne ekzist'is. Kaj neni'u hav'is patr'in'lakt'o'n en tiu temp'o. Teolina eksperiment'is pri kapr'in'lakt'o kaj dolĉ'a ĉifon'suĉ'aĵ'o. Johana glut'is, sed vom'is.

— Mam'o'n ŝi dezir'as, dir'is Teolina. Fabian, kiu ĝust'e tiam est'is intern'e, el'ir'is. Li sent'is la kor'o'n pez'a, kiel plumb'o. Li pens'is pri Eva-Kristina.

Ho, se ŝi tamen viv'us, li el'prem'is la vort'o'j'n.

Kaj post'e:

— Se la et'a mizer'ul'in'o est'us sekv'int'a si'n! Sam'moment'e ven'is Amanda trans la kamp'o'j'n. Ŝi ir'is rapid'e kun et'a'j, mol'a'j paŝ'o'j, Fabian ne sci'is, ĉu ŝi hav'as i'o'n por li aŭ intenc'as preter'ir'i. Amanda halt'is, hont'em'e ŝi salut'is li'n mal'laŭt'e, kiel ĉiam. Fabian respond'is kaj ili star'is silent'e dum moment'o.

— Mi est'as sci'vol'a, dir'is Amanda fin'e, ĉu vi trov'is iu'n mam'o'n por la knab'in'et'o.

— Ne, respond'is Fabian amar'e, trov'iĝ'is nur unu'lok'e kaj ŝi ne rajt'is rest'i.

— Sed la knab'in'et'o dev'as hav'i patr'in'lakt'o'n, ali'e ŝi for'velk'as, dir'is Amanda.

— Ankaŭ Teolina dir'is sam'e, respond'is Fabian. Sed neni'u hav'as temp'o'n por ŝi. Van'e mi kur'ad'is tra la tut'a vilaĝ'o. Kaj nun ni ne sci'as kie'n ir'i.

Amanda rigard'is supr'e'n por moment'o, tiam ŝi de'nov'e mal'lev'is la rigard'o'n al la herb'o.

— Vi ne est'is ĉe ni, ŝi dir'is mal'cert'e. Trem'o kur'is tra Fabian. Er'o da esper'o ek'brul'is en li'a'j funebr'a'j okul'o'j. Mal'oft'e li vizit'is la famili'o'n Sparrman. Kaj ili loĝ'is ĉe la ali'a ekstrem'o de la vilaĝ'o.

— Kari'n ja mort'is, daŭr'ig'is Amanda kaj mi hav'as ankoraŭ patr'in'lakt'o'n, mi est'is en la vend'o'butik'o kaj tie mi aŭd'is, ke vi mal'facil'e trov'as iu'n por nutr'i ŝi'n. Kaj tiam mi pens'is iel, ke mi pov'us prov'i. Unu infan'o pli aŭ mal'pli, por mi tut'e ne grav'as.

Fabian ne sci'is, sur kiu pied'o li star'u. Est'is kvazaŭ la ĉiel'o est'us mal'ferm'iĝ'int'a por li. Post'e li hav'is la pens'o'n, ke est'os ja tro mal'facil'e por Amanda. Sed Amanda ne ali'ig'is la afer'o'n. Kaj tiel ven'is Johana al ili. Est'is iu mal'fru'a vesper'o, kiam la strig'o'j est'is tro'kuraĝ'a'j kaj la vespert'o preter'flug'is tuj apud'e. Fabian port'is ŝi'n en korb'o kaj Amanda kaj Teolina ir'is tuj post'e.

Ĉiu'j infan'o'j est'is mal'dorm'a'j. Ili gap'is sci'vol'e al Johana. Kalle sid'is ĉe la fajr'uj'o; li est'is de'met'ant'a si'a'j'n ŝu'o'j'n.

— Kio'n vi opini'as? demand'is Fabian, kiam Kalle iĝ'is inform'it'a pri la cirkonstanc'o'j. Ĉu vi opini'as, ke est'is konsil'ind'e, ke Amanda, kiu hav'as zorg'o'n jam pri tiom da infan'o'j, pren'u Johanan al si?

— Ŝi pov'as far'i preciz'e kiel ŝi vol'as, respond'is Kalle. Tio est'as ŝi'a afer'o. Mi komenc'os morgaŭ far'i fos'aĵ'o'n en la Grizamarĉo.

— Sed ĉu vi ne falĉ'os fojn'o'n? Est'as nun bon'eg'a veter'o. — Jes, la veter'o est'as cert'e bon'a. Sed tiu'n skrap'aĵ'o'n, kiu trov'iĝ'as ĉi tie antaŭ ni, mi pren'os post'e. Ne urĝ'as.

Fabian kaj Kalle implik'iĝ'is en babil'o'n pri fos'aĵ'labor'o kaj falĉ'ad'o. Pri la sek'a “semajn'o de in'o'j”. Pri la bar'il'o'j kaj nov'plant'aĵ'o'j. Teolina lul'is Johanan kaj Amanda kuir'is kaf'o'n. La infan'o'j en'lit'iĝ'is. Ili est'is dorm'em'a'j. Sed ili batal'is kontraŭ la dorm'em'o, aŭskult'is kaj flustr'is. La kaf'odor'o incit'is ili'a'j'n naz'tru'o'j'n. Ĉiu'n sorb'o'n el la sub'tas'o ili tra'viv'is. La mal'sat'o ŝir'is ili'a'j'n stomak'o'j'n. Ne'vol'e ili si'n turn'is al la mur'o, kiam la kaf'o est'is el'trink'it'a. La okul'o'j mal'klar'iĝ'is de larm'o'j kaj ili sent'is si'n for'las'it'a'j. Fabian for'ir'is post hor'o kaj Teolina ir'is kun li. Tuj post ili'a for'ir'o Kalle ramp'is en la lit'o'n; li est'is lac'a vesper'e kaj dev'is el'lit'iĝ'i fru'maten'e. Amanda ne en'lit'iĝ'is tuj. Est'is ŝtrump'o'j por ripar'i, vest'o'j por re'ord'ig'i. La manĝ'o'sak'o de Kalle dev'is est'i pret'a. La okul'o'j brul'um'is; la nebul'o de okul'ar'o preskaŭ mal'ebl'ig'is por ŝi la vid'o'n. Sed la mal'dorm'o ne turment'is ŝi'n tiel kiel dum pli fru'a'j vesper'o'j. Ŝi'a ekzist'o ne plu ŝajn'is est'i tiel sen'senc'a kiel antaŭ'e. Ŝi ricev'is i'o'n, por kio ŝi pov'is viv'i, i'o'n krom la ĉiu'tag'aĵ'o'j. Klin'ant'e si'n kun nud'a brust'o al la buŝ'o de Johana, ŝi sent'is, kvazaŭ ŝi de'nov'e est'us jun'a. Kiam ŝi rigard'is tra la mal'ferm'it'a fenestr'o, ŝi'n frap'is la bel'ec'o de la vesper'o. La lag'o est'is spegul'bril'a. Plej for'e ĝi kun'flu'is kun la krepusk'o. De la kamp'o'j aŭd'iĝ'is la trankvil'ig'a tint'ad'o de la bov'in'sonor'il'o'j. Jam de'long'e ŝi ne sent'is si'n tiel gaj'a kaj trankvil'a. Dum plur'a'j jar'o'j.

Nun Kalle turn'is si'n fin'e je si'a dors'o, li ronk'is eg'e. La fum'o komenc'is mal'dens'iĝ'i; est'is plej bon'e sur'met'i ankoraŭ unu betul'pec'o'n sur la fajr'o'n.

Kiam Fabian ven'is hejm'e'n, li sid'iĝ'is sur la peron'o de la dom'et'o. Li'a kor'o mal'pez'iĝ'is, kompren'ant'e, ke Amanda pri'zorg'os Johanan. Proksim'a'n maten'o'n li dev'os daŭr'ig'i la inter'romp'it'a'n falĉ'ad'o'n. Li dev'is streĉ'i si'a'j'n fort'o'j'n, nun kiam li est'is sol'a, sed li dev'is ven'i al rezult'o. Ĝis la plej proksim'a dimanĉ'o li dev'as prepar'i si'n por la en'ter'ig'a festen'o, ĉar tiam Eva-Kristina est'os en'ter'ig'it'a.

Li lev'iĝ'is kaj mal'ferm'is la pord'o'n, sed li ne hav'is fort'o'n en'ir'i. Nun kiam Johana ricev'is mam'o'n kaj Teolina ir'is al la si'a'j, la mal'plen'o est'is tre kompakt'a. Li ne hav'is fort'o'n penetr'i tra ĝi.

Tie, kie li star'is ĉe la pord'apertur'o, li'a rigard'o fiks'iĝ'is al la divers'a'j objekt'o'j, per kiu'j Eva-Kristina okup'is si'n. Ŝi ne plu tuŝ'os ili'n. Ali'a'j ven'os kaj aranĝ'os por li dum la proksim'a temp'o. La bo'frat'in'o'j altern'os ĉe la melk'ad'o. Kiel est'os ĝis la vintr'o, est'is ne'cert'e; li ne kuraĝ'is cerb'um'i pri tio.

Kun pez'a'j paŝ'o'j li re'ir'is ekster'e'n kaj konfuz'e li rest'is sur la peron'o. De'supr'e el la vilaĝ'o aŭd'iĝ'is rid'o de kelk'a'j ge'jun'ul'o'j, kiu'j mal'facil'e dis'iĝ'is. Ie sibl'is daŭr'e falĉ'il'o. Odor'o'j de ĵus'falĉ'it'a herb'o kaj fum'o tikl'is li'a'j'n naz'tru'o'j'n.

Kiel est'as pri Johana nun? Palp'ant'e li etend'is si'a'n man'o'n, kvazaŭ por ricev'i la apog'o'n de Eva-Kristina, sed subit'e li re'tir'is ĝi'n. Romp'it'a kaj for'las'it'a li mal'rapid'e ir'is al la remiz'o. Tie li de'met'is la falĉ'il'o'j'n kaj re'met'is ili'n. Ne pov'int'a re'turn'i si'n, li daŭr'ig'is si'a'n voj'o'n al la fojn'ej'o kaj kap'al'ter'e li ĵet'is si'n en la fojn'o'n. Trem'eg'ant'e kvazaŭ de frost'o, el li eksplod'is sen'help'a plor'o, kiu neni'ig'is kaj ankaŭ liber'ig'is li'n.

GUSTAV HEDENVIND ERIKSSON

Mi ricev'is tag'labor'ist'o'n

Kiel fajr'er'o'j kur'eg'is la ŝark'dent'simil'a'j tranĉ'lamen'o'j tra la trifoli'o'j kaj ĵet'is kastanjet'muzik'o'n en la vesper'o'n. La ĉeval'o'j rapid'is rond'o'n post rond'o, blu'verd'a, suk'o'plen'a herb'o fal'is post la tranĉ'il'o'n kaj lok'iĝ'is laŭ stri'o'j, simil'a'j al rigid'iĝ'int'a'j, verd'a'j ond'o'j.

Jen la mort'o de la trifoli'o'j, mi pens'is kaj en'spir'is kun plezur'o ili'a'n bon'odor'a'n anim'o'n. Jes, la teknik'o far'is atenc'o'n eĉ kontraŭ la klasik'a simbol'o de la mort'o. La tut'e aktual'a'n simbol'o'n de tiu morn'a gast'o mi vid'is foj'e desegn'it'a sur fojn'ej'pord'o ĉe Kristiansund. Kelk'a'j tank'o'j est'is antaŭ grand'eg'a falĉ'maŝin'o. Sur ĝi'a sid'ej'o sid'is skelet'o de simi'o kaj vetur'ig'is. La art'ist'o intenc'is dir'i per tio, ke la teknik'o eĉ sen'labor'ig'is la mal'jun'a'n, fam'a'n falĉ'ist'o'n kaj ke la hom'o'j, gvid'at'a'j de atavism'a'j inklin'o'j kaj la perfekt'o de la teknik'o, est'as vojaĝ'pret'a'j de'nov'e al la simi'arb'ar'o.

Sed kiam mi plej'e profund'iĝ'is en la pens'o'lud'o'j, dum la ĉeval'o'j far'is si'a'j'n turn'o'j'n kaj la parcel'o ŝrump'is, aper'is mal'grand'a, kurb'a figur'o kun long'a'j brak'o'j, kies unu man'o ripoz'is sur grand'a baston'o; li preter'glit'is la magazen'angul'o'n. Li paŝ'is al la kamp'o. Kaj nun mi vid'is, ke li est'as la sen'mort'a mal'jun'ul'o Norberg, preskaŭ kun'iĝ'ant'a al la griz'a mal'hel'o de la vesper'o. Li ven'is cert'e por salut'i kaj vid'i, kiel mi sol'a prosper'as pri la fojn'en'port'o. Jes, est'is li, pri kies pas'int'o mi aŭd'is de li mem kaj part'e de ali'a'j; oni tre volont'e rakont'as pri ali'a'j, kaj tiu'j rakont'o'j plen'ig'is mi'n per admir'o al li.

Ses'jar'a li est'is, kiam li komenc'is pri'zorg'i si'n mem; kiel paŝt'ist'knab'o li hav'is por si'a manĝ'o'sak'o kvar'on'o'n de haring'o, kelk'a'j'n ter'pom'o'j'n, par'o'n da nigr'a'j pan'pec'o'j, botel'o'n da buter'lakt'o kaj la katekism'o'n. Est'ant'e du'dek'jar'a, li edz'iĝ'is kaj apenaŭ percept'is, ke li est'as edz'o, kiam id'o'j el'ŝvel'ig'is la mur'o'j'n de la kaban'o. Iom post iom la infan'o'j plen'kresk'is kaj flug'is el la nest'o. Nun li pov'is dum la fest'o'tag'o'j ord'ig'i ĉio'n al si kaj konsum'i kelk'a'j'n tas'o'j'n da brand'miks'it'a kaf'o, sen ke li dev'us pugn'i la tabl'o'n kaj postul'i de la ĉirkaŭ'ul'o'j silent'o'n. Sed fin'e okaz'is io pli mal'bon'a ol la ĝis nun tra'viv'it'a'j. Foj'e, kiam li est'is erp'ant'a branĉ'o'j'n, la bov'o'j ek'sovaĝ'iĝ'is. Li ven'is sub la volv'erp'il'o'n kaj kelk'a'j el ĝi'a'j stal'pint'o'j bor'iĝ'is en li'a'n dors'o'n, en la pletiron. Post'e est'is rapid'a transport'o al la hospital'o, kaj neni'u esper'is re'vid'i li'n en tiu ĉi viv'o.

Li'a et'a, labor'ŝir'it'a viv'kun'ul'in'o iĝ'is sen'esper'a — tut'e kompren'ebl'e — sed tiam ŝi ek'hav'is sublim'a'n inspir'o'n, kiu baldaŭ evolu'is je fiks'a ide'o, neŭtral'ig'ant'a ŝi'a'n ĉagren'o'n. Ŝi ek'pens'is pri la funebr'a festen'o kaj decid'is prepar'i tut'e unik'a'n festen'o'n je si'a mal'feliĉ'a edz'o, kiu ja ne est'is vir'ideal'o en la viv'o, almenaŭ ne laŭ ŝi'a opini'o. Sed por est'i re'memor'at'a per funebr'a festen'o, li nepr'e taŭg'is. Jes, ŝi far'os grandioz'a'n manĝ'o'n kun kaf'o kaj bak'aĵ'o'j kaj gast'o'j. Por akir'i la neces'a'j'n rimed'o'j'n, ŝi komenc'is kolekt'i kaj vend'i ber'o'j'n. Ŝi kolekt'is, pur'ig'is, vend'is tag'e-nokt'e; pur'ig'is kaj atend'is la sci'ig'o'n pri la mort'o.

Sed la tenden'a-fortik'a korp'o de la mal'jun'ul'o vol'is i'o'n ali'a'n. Kaj iu'n post'tag'mez'o'n, kiam ŝi sid'is ĉe la fajr'uj'o kaj pur'ig'is vakcini'o'j'n, pri'pens'ant'e, kiel kutim'e, kiu'j'n ŝi invit'os kaj kiu'j'n ne al la funebr'a festen'o, ŝi ek'sku'iĝ'is kaj oblikv'ig'is la kap'o'n por aŭskult'i i'o'n. Strang'e kon'at'a'j son'o'j ven'is al ŝi'a'j orel'o'j. Melodi'o, aŭd'ebl'a pli kaj pli klar'e. Kant'melodi'o, kiu'n ŝi aŭd'is oft'eg'e ĉe ĉiu fest'o de la jar'o, eĉ dum mal'jun'ul'diboĉ'o'j kaj bru'o'j en la dom'o. Mal'bon'a konjekt'o kapt'is si'n. Ŝi pal'iĝ'is kaj lev'is si'n subit'e, for'bala'is la rub'aĵ'o'j'n de la vakcini'o'j el si'a kitel'o kaj ir'is al la fenestr'o, el'rigard'is kaj preskaŭ sven'is.

Kiu proksim'iĝ'as tie? Jes, li, la mal'jun'ul'o est'as, kiu laŭ hom'a konsider'o jam dev'us est'i mort'int'a, kaj nun li ŝajn'e ne nur est'as san'a kaj fort'a kiel antaŭ'e, eĉ se li'a ir'o est'as iom mal'cert'a, sed li hav'as pendol'ant'a'n valiz'o'n en unu man'o, preciz'e kiel antaŭ'e, kiam li ven'is el la urb'o, kun'port'ant'e iom da kuraĝ'ig'a fluid'aĵ'o. Li kant'is kiel kantor'o kaj aspekt'is feliĉ'a, kvazaŭ li est'us ek'vid'int'a la etern'a'n viv'o'n anstataŭ la tru'okul'a'n for'pas'em'o'n de la mort'o. Li sving'iĝ'is tra la ĝarden'a pord'o kaj paŝ'is al la peron'o.

Ho jes! Kvazaŭ subit'e ĉio kolaps'is ĉirkaŭ ŝi. Kie'n mal'aper'is nun la plezur'o de ŝi'a pen'o en la ber'plen'a arb'ar'o? Kie'n for'iĝ'is ŝi'a rev'o, kiu ten'is ŝi'n supr'e, kiu tiel ĝoj'ig'is ŝi'n, kiu riĉ'ig'is ŝi'a'n viv'o'n dum tiu'j ĉi sol'ec'a'j semajn'o'j? Fin'e ŝi koler'iĝ'is kaj apenaŭ don'is man'o'n al li, kaj apenaŭ respond'is je li'a gaj'agord'a salut'o, kiam li en'paŝ'is kaj etend'is al ŝi si'a'n grand'a'n kaj tuber'a'n man'o'n.

Ŝi pardon'is al li mult'e, ĉar est'as hom'ec'e pardon'i. Sed, ke li ne mort'is, kiam li sen'dub'e est'is sur la bon'a voj'o, kaj kiam ŝi far'is tiom da pen'o, tio est'is preskaŭ tro mult'e por pardon'i. Ŝi pens'is tiel oft'e nun dum sol'ec'a'j hor'o'j dum ŝtrump'ripar'ad'o kaj decid'is ne plu kolekt'i eĉ unu'nur'a'n ber'o'n.

Sed ŝi kaŝ'is la en'spez'o'j'n de la ber'kolekt'ad'o kaj kelk'foj'e ek'hav'is mal'fort'a'n esper'o'n, ke ŝi tamen ankoraŭ pov'os ili'n uz'i por la original'a cel'o, kvankam ŝajn'is est'i ne'kred'ebl'e. Sed mirakl'o pov'as okaz'i ankaŭ en ŝi'a long'a, monoton'a viv'o. Tiam ne est'us van'a'j la pen'o'j pri la id'o'j, la mal'dorm'o kaj rezign'o'j. Ne, tut'e ne van'e. Di'o indulg'u! Sed la tenden'a-fortik'a korp'o de la mal'jun'ul'o daŭr'e dezir'is i'o'n ali'a'n. Malgraŭ si'a'j ok'dek du jar'o'j li labor'as ĉiu'tag'e kaj pri'zorg'as si'n, dispon'as pri alkohol'porci'o kaj se iu ven'as al li iu'n fest'vesper'o'n, li pov'as montr'i kaj sent'ig'i, ke li ankoraŭ sen'mank'e posed'as si'a'j'n hom'a'j'n rajt'o'j'n.

La ĉeval'o rajt'is halt'i kaj ek'mord'i kelk'a'j'n bul'o'j'n da trifoli'o, dum ni salut'is unu la ali'a'n. Li rigard'is rid'et'ant'e el si'a barb'kron'o kaj frap'is mi'a'n man'o'n per si'a tuber'a man'o, post kiam ni sid'iĝ'is sur la rand'o de la fos'aĵ'o por parol'i pri veter'o kaj vent'o, pri la fojn'rikolt'o kaj io ali'a, kio'n oni pov'is lig'i al tiu tem'o.

Est'is ver'e agrabl'e babil'i dum iom da temp'o, li opini'is kaj el'pren'is si'a'n nov'arĝent'a'n skatol'et'o'n, frap'is sur ĝi'a'n kovr'il'o'n kaj puŝ'is ĝi'n al mi. Mi flar'tabak'is, tern'is kaj ek'larm'is pri'plor'ant'e unu milion'o'n da naz'bacil'o'j. Dum'e li bor'is la fund'o'n de la fos'aĵ'o per la baston'gum'o, kvazaŭ li est'us subit'e mal'kovr'int'a, ke tie est'as io special'e valor'a, kiu'n li pov'as el'skrap'i. Post'e li demand'is per serioz'a'j vort'o'j, ĉu mi efektiv'e intenc'as sol'a fin'i la fojn'en'port'o'n.

— Nu, tio ne koncern'as mi'n, li al'don'is sen atend'o pri la respond'o kaj post mal'long'a paŭz'o li daŭr'ig'is: Mi ja vid'as, ke vi komenc'is kaj mi kompren'as, ke ebl'e ne est'as pli bon'e ... Jes. Est'as terur'e strang'e nun'temp'e. Se est'as labor'o, ne est'as hom'o'j, se est'as hom'o'j, est'as neni'o por far'i. Kvankam mi ne pov'as plend'i tiu'rilat'e. Ĉar dum mi'a viv'o ĝis nun mi ne est'is sen'labor'a ... Tiam li far'is nov'a'n bor'tru'o'n en la ter'o'n, rigard'is for'e'n al la nebul'o super la river'o kaj ripet'is en pens'o'j, ke est'as terur'e rimark'ind'e pri ĉio nun'temp'e: sam'temp'e est'as tro mult'e kaj tro mal'mult'e el ĉio. Oni neni'o'n kompren'as. Kvazaŭ oni rigard'us en nebul'o'n. Oni aranĝ'as kaj konstru'as ĉie en la mond'o, ŝpar'as kaj divid'as. Kaj la unu'a est'as sam'e frenez'a, kiel la ali'a.

— Kiel dir'it'e. Tio memor'ig'as mi'n pri la mal'jun'a Karlsson en Eksbekken, kiel oni nom'as li'n, kiu kun'skrap'is dek'du mil kron'o'j'n; li est'as sen'infan'a kaj sol'a. Sed ke li dum tut'a viv'o nur kolekt'ad'is kaj ne hav'is ali'a'n plezur'o'n el la mon'er'o'j ol la cert'o'n ke li hav'as ili'n, tio est'as ne'kompren'ebl'a. Almenaŭ mi opini'as ... Nun li rigard'is mi'n, serioz'e jes'ant'e el si'a barb'o'kron'o. Mi re'jes'is serioz'e, post kiam li ripet'is post mal'long'a paŭz'o la last'a'n vort'o'n, ke tio est'u kompren'ebl'a kaj serioz'e daŭr'ig'is:

— Kiel dir'it'e ... Kaj ĉi'vesper'e mi ek'pri'pens'is, ke mi vizit'os vi'n. Kvankam tio'n mi ne est'us dev'int'a far'i, almenaŭ ne ĉi'vesper'e. Kvankam ebl'e ne est'us pli bon'e ali'a'n foj'o'n ... Nu! Kiam mi ven'is tie'n, li star'is ĉe la angul'o kaj plor'is. Mi ne vol'is paŝ'i antaŭ'e'n. Sed li ek'vid'is mi'n kaj mi dev'is — kompren'ebl'e — dir'i i'o'n kaj mi demand'is, kio mank'as al li. Li ne tuj respond'is, sed fin'e dir'is, ke li pens'as pri si'a'j pen'o'plen'e akir'it'a'j kaj ŝpar'it'a'j mon'er'o'j. Kaj jen, oni preter'vetur'is kun la kadavr'o de la mort'int'a Rennil. Tiam mi ek'hav'is em'o'n konsol'i li'n kaj mi far'is tio'n, kiel est'is ebl'e ... “Ho,” mi dir'is per instig'a manier'o kaj prem'is li'a'n man'o'n. Vi est'as ja tut'a'j'n du monat'o'j'n pli jun'a ol mi kaj vi pov'us for'konsum'i grand'part'e la ŝpar'it'a'n mon'o'n, se vi bon'e el'uz'us la temp'o'n. Sed li nur sku'is la kap'o'n, viŝ'is la okul'o'j'n per la post'flank'o de la dik'fingr'o, kaj en'ir'is. Tiam mi daŭr'ig'is la voj'o'n kaj pens'is, kiel kurioz'a'j est'as la hom'o'j. Ĉiam mank'as io al ili, kio ŝajn'as hav'i pli alt'a'n val or'o'n ol la jam gajn'it'a ... Nu! Tiam mi ek'aŭd'is vi'a'n falĉ'o'maŝin'o'n kaj decid'is ven'i ĉi tie'n kaj rigard'i, kiel vi prosper'as ... en la rikolt'a temp'o de la sol'ec'o ... he-he-he ... Kaj per tio la mal'jun'a Eksbekken est'is forges'it'a por ĉi tiu foj'o. La mal'jun'ul'o rid'is de'nov'e kaj daŭr'ig'is ruz'e okul'um'ant'e, ke oni mem est'as si'a plej bon'a serv'ist'o kaj ke fort'ul'o help'as si'n mem. Sed en'port'i sol'a tiel grand'a'n rikolt'o'n, est'as tro pen'e, li tim'is, kaj daŭr'ig'is post signif'o'plen'a paŭz'o:

— Nu! Ne por ke mi miks'u mi'n en vi'a'n far'o'n kaj labor'o'n, sed se vi ne obstin'as pri la sol'ec'o, mi pov'as ven'i kaj help'i vi'n. Ne mal'pli ol tri pet'is mi'n, ke mi help'u pend'ig'i fojn'o'n. Sed kiel mi vid'as, vi bezon'as mi'n pli mult'e ol tiu'j ali'a'j. Cert'e mi est'as mal'jun'a. Sed mi ĉiam far'as iom pli ol neniom.

Tio est'is ne'atend'it'a kaj ankaŭ bon'ŝanc'a propon'o. Mi kapt'is li'n je li'a dir'o.

— Bon'e! Mi do ven'os morgaŭ. Pro ĉio. Ni aranĝ'os tio'n. Kaj tio'n ankaŭ mi kred'is; post'e ni lev'iĝ'is, li por ir'i hejm'e'n, mi por fin'i la parcel'o'n. Kaj ni prem'is man'o'n unu al la ali'a kaj dezir'is bon'a'n nokt'o'n, kun la reciprok'a esper'o, ke ni la sekv'a'n tag'o'n re'vid'os unu la ali'a'n por ek'pren'i la fojn'o'fork'o'n kaj pend'ig'i la falĉ'it'a'n fojn'o'n.

Malgraŭ ĉio mi do hav'as help'o'n por la falĉ'o, kio tamen ne romp'as mi'a'n konvink'iĝ'o'n, ke la rilat'o de la hom'o'j inter si en ĉiu'j direkt'o'j iĝ'as mult'e pli de'pend'ant'a de la kontant'o, ol de la frat'ec'o. Fin'e ebl'e de'pend'os eĉ tiu ĉi ĝeneral'a si'n'ten'o al la ekzist'ad'o, ekskluziv'e de la konstant'e alt'iĝ'ant'a prem'o de la koncentr'it'a soci'a medi'o. De ni ĝi postul'as pli kaj pli mult'e da mon'o por viv'i kiel individu'o, kiel kolektiv'a est'aĵ'o, kiel civit'an'o, kiu'j kun'e destin'as la viv'tren'o'n. Ĉiu do dev'as klopod'i por la maksimum'o, por la plej mult'o da valut'o, don'i kiel ebl'e plej mal'mult'e por kiel ebl'e plej grand'a rekompenc'o, jes, fin'e pren'i kiel ebl'e plej mult'e por la nur'a risk'o, ke la negoc'o, surpriz'atak'o aŭ kapt'o mal'sukces'os.

Sed tamen mi hav'is ĉi'vesper'e la ŝanc'o'n ricev'i help'o'n de mal'jun'ul'o, kiu iel respond'as al mi'a'j ebl'o'j, kiu kresk'is per ter'pom'o kaj buter'lakt'o, kiu dum si'a tut'a viv'o dev'is kontent'iĝ'i per sek'a pan'o, kiu dum si'a'j plej bon'a'j jar'o'j labor'is ĉiu'tag'e dek'du hor'o'j'n kaj eĉ pli, por et'a salajr'o. Tiel est'us ideal'e, se la tag'salajr'o redukt'iĝ'us je minimum'o, sed la normal'a mon'konsum'o en ĉiu teren'o perturb'iĝ'us. Sed tiam, kiu kuraĝ'us pren'i labor'o'n, kiu'n li sol'a ne pov'us aranĝ'i, kaj kiu permes'us al si ek'pren'i la direkt'il'o'n de la ŝtat'o kun la esper'o trov'i spontan'a'n financ'ministr'o'n? Eĉ la diabl'o mem, kiu nun'temp'e ŝajn'e trans'pren'is la gvid'o'n en la ĉef'kontor'o de la mond'ord'o, ne kuraĝ'us pren'i sur si'n la task'o'n.

Est'as do plej bon'e, ke ĉio pov'as rest'i, kiel est'as, dum ĝi rest'as tut'o.

BJÖRN ERIK HÖIJER

Ankoraŭ iom da hel'a temp'o

Hodiaŭ est'as bel'a veter'o, hodiaŭ ŝi de'nov'e el'ir'as kun la vetur'il'o, est'as aŭtun'a veter'o, kvankam est'as jam ver'e mal'fru'e, la unu'a de novembr'o; ne trov'iĝ'as eĉ makul'o de la neĝ'o; oni ne pov'as sid'i en'dom'e kaj frot'i la krur'o'j'n; ne, hodiaŭ ŝi de'nov'e el'ir'os kun la vetur'il'o. Dum la last'a semajn'o neĝ'is, ne, ebl'e mi erar'as, est'is do unu semajn'o'n pli fru'e ... Tiam oni kred'is, ke la vintr'o al'ven'is. Tiam oni sur'pren'is la kamizol'o'j'n kaj vind'is la ventr'o'n per lan'tuk'o ĝis la brust'o. Mal'jun'ul'in'aĉ'o bezon'as tio'n; ŝi frost'as tiel facil'e. Sed tiam ne est'is vintr'o, ne. La neĝ'o for'iĝ'as. Kaj rimark'ind'e est'as, ke ĉe la aper'o de la neĝ'o oni opini'is, ke est'as eg'e bel'e, tre lum'e, ĉarm'e kaj pur'e, la tut'a nigr'e'brun'a nud'aĵ'o est'is vest'it'a en blank'o — jes! Sed jen, la neĝ'o degel'is fin'e de oktobr'o! Nu pren'u la vetur'il'o'n kaj ek al la voj'o, al la sam'a lok'o de'nov'e! Sen'util'e ni ne preter'las'u tiu'n ŝanc'o'n! Kaj la vintr'o? Ĝi est'as sufiĉ'e long'a, ne neces'e, ke ĝi komenc'iĝ'u en oktobr'o! Kaj lum'e! Eĉ la nud'a teren'o, ŝton'o'j, kaj la hel'a herb'o ja est'as du'obl'e pli lum'a'j! Neĝ'o, stri'o'j jen kaj jen, blank'a'j en la brun'o, kaj flav'verd'o kaj viol'blu'o — sufiĉ'as, ankoraŭ sufiĉ'as. En novembr'o pov'as ek'neĝ'i, aŭ en decembr'o, se Di'o vol'as. Est'us tre bon'e kelk'a'j'n tag'o'j'n antaŭ Krist'nask'o. Kial ne nur post Krist'nask'o? Kial ne? Krist'nask'o sen neĝ'o, jes, kial ne? Ne nur pro la hejt'lign'o. Est'as cert'e bon'e ricev'i ĝi'n; est'as tiel. Sed — vid'i la ter'o'n mem, la ŝton'o'j'n, la herb'o'n ĝis la komenc'o de la proksim'a jar'o ...! Jen ŝi pren'as la infan'vetur'il'o'n kaj rapid'as sur la ŝose'o. La hak'il'o kuŝ'as en si'a sak'o kaj en la knar'o de la vetur'il'o ĝi apart'e tint'ad'as obtuz'e. La voj'o'j est'as ŝton'plen'a'j, la tint'aĉ'a vetur'il'o salt'as kaj salt'as, la rad'o'j knar'as; bon'e oni aŭd'as, ke ŝi ven'as. Ŝi vid'as iu'j'n ĉe Jonsson kaj Karlsson kaj Andersson kaj Björk star'as ĉe la fenestr'o kaj rigard'as ŝi'n. Jes, tio'n oni vid'as laŭ la kurten'o'j; la kurten'o'j flank'e'n'iĝ'as, aŭ almenaŭ ek'ŝveb'as. Ili do star'u kaj ŝtel'rigard'u. Ĉiu'kaz'e ili ne plu el'ven'as por predik'i al ŝi pri nov'a'j temp'o'j kaj ne konsil'as al ŝi rest'i hejm'e kaj eĉ ne mok'as ŝi'n, demand'ant'e, ĉu ŝi hav'as tiel bon'a'n Di'o'n, ĉu ŝi ne fid'as pri Li, ĉu ŝi ver'e kred'as, ke Li las'os ŝi'n sen help'o, kiel li far'as pri la bird'o'j? Est'as bon'e. Ŝi mal'supr'e'n'ir'as ĉe la voj'o plej proksim'e al la marĉ'o kaj plant'ej'o'j; pri'pens'u, ke est'as tia'j hom'o'j, kiu'j plant'ad'as kaj okup'as si'n eĉ nun pri tio! Kaj ŝi turn'iĝ'as al la grand'a en'ir'voj'o. Nun ŝi vid'as, kial la ter'o kaj ŝton'o'j kaj herb'o lum'as ali'e nun ol pas'int'aŭtun'e, kiam ĉio est'is tiel mal'pur'a kaj mal'hel'a. Est'as ekstrem'e delikat'a prujn'o sur ĉio! Kaj la aer'o! Pas'int'aŭtun'e est'is mal'sek'e kaj griz'e kaj ŝlim'e, sed nun est'as frost'e kaj agrabl'e. Ĝi pinĉ'as la naz'tru'o'j'n, ili brul'et'as. Ŝi kvazaŭ ek'stimul'iĝ'as. Kaj eĉ ŝi'a'j mal'jun'a'j okul'o'j vid'as, ke est'as bel'e, bel'e! Bon'a Di'o ... Ŝi renkont'as neniu'n; est'as fru'maten'e, la sun'o ĵus lev'iĝ'is, la arbust'o'j ek'bril'as. Kelk'a'j korv'o'j proksim'iĝ'as. Aŭ ebl'e est'is kornik'o'j. Ĉiu'kaz'e: bird'o'j el la grand'a rub'alt'aĵ'o sur la ali'a flank'o de la mont'et'o. Ŝi ne vol'as ankoraŭ unu'foj'e renkont'i Bendriksson. Iam ŝi renkont'is li'n, tio okaz'is tuj sub la dom'et'o'j; tio'n ŝi neniam forges'os. Hendriksson lok'is si'n mez'e de la voj'o; ŝi dev'is halt'i. Li tir'as si'a'n long'a'n predik'ant'barb'o'n al la brust'o kaj blov'as si'a'n long'a'n spir'o'n rekt'e sur ŝi'n. “Ho, tiel do, Amalia Sjölander, ĉu vi est'as ekster'e kaj tir'as infan'vetur'il'o'n, ĉu? Krim'o kaj hont'o, krim'o kaj hont'o!” Kaj li klin'as si'n kaj el'pren'as la hak'il'o'n, kuŝ'ant'a'n sur la fund'o de la vetur'il'o. “Ho, ho, kiel ĉarm'a, et'a infan'o, ho, ho!” Kaj li lev'as la hak'il'o'n kaj ir'as rekt'e al ŝi kaj sibl'as: “Mal'jun'ul'in'aĉ'o, ir'u hejm'e'n! Ne vag'ad'u kaj incit'u la Majstr'o'n per tiu ĉi sen'senc'aĵ'o. Di'o pri'zorg'as la bird'o'j'n sub la ĉiel'o kaj la herb'o'n sur la ter'o, kaj vi, vi ir'as kaj tir'as, tren'as kaj mis'fid'as! Re'turn'u vi'n, turn'u vi'n, vi aĉ'a vir'in'o!” Sed ŝi est'as jam mal'proksim'e de si'a kaban'o, kaj ceter'e li kuŝ'as en la tomb'ej'o de tri aŭ kvar jar'o'j ... Sed ŝi tut'e ne pov'as forges'i tio'n ... Jes, ŝi ek'trot'as sur la ŝose'o kaj tir'as si'a'n vetur'il'o'n. La hak'il'o — sen'dub'e — kiel infan'o kuŝ'as sur'fund'e. Mal'nov'a infan'vetur'il'o pov'as est'i util'a tiel; ĝi tint'aĉ'as kaj knar'as ja, sed taŭg'as bon'e, taŭg'as bon'e. Est'as facil'e manovr'i per ĝi. Kaj ĝi don'as sam'temp'e i'a'n apog'o'n. Oni ten'as si'n bon'e per ĝi. Kaj ĝi ne balanc'iĝ'as tie'n-re'e'n, kiel la antaŭ'a ĉar'et'o, kies rad'o romp'iĝ'is; iam ĝi est'is bon'a.

Ne est'as mult'e da prujn'o, nur kvazaŭ membran'o, kvazaŭ — hi! — kis'o! Jes — kares'o. Sed: Glaci'o sur la river'et'o, glaci'o sur la river'et'o! Oni pov'as vet'i, ke nun infan'o'j glit'um'as tie supr'e sur la lag'et'o. Kaj tiu herb'o, tiu flav'a herb'o, preskaŭ blank'a, preskaŭ kiel infan'har'ar'o, sed pli long'a ol tiu, preskaŭ kiel vir'in'har'ar'o, tiel mol'a kaj kun neĝ'flor'o sur si.

Nun supr'e'n kaj sub'e'n sur la ali'a flank'o de la dekliv'o! La hom'o'j komenc'is si'a'n vetur'ad'o'n; tri-kvar aŭt'o'j jam preter'sibl'is, ŝarĝ'aŭt'o'j kun gruz'o; ili labor'as pri la ŝose'o; oni ord'ig'os la voj'o'n fin'fin'e ĝis la Fer'voj'a Bar'il'pord'o. Pord'o mez'e de voj'spiral'o! Se la trajn'o ven'as supr'e'n sur la voj'o, van'e ĝi signal'as kiom ajn, tiu'j, kiu'j sid'as en la aŭt'o sur la ŝose'o, ne aŭd'as. Kaj jen — krak! Ŝi dev'us ir'i tie'n, rigard'i kiel ili labor'as kaj parol'i kun ili. Sed — est'as iom tro long'e tie'n; ŝi'a'j pied'o'j kvazaŭ dir'us: “Pri'pens'u tio'n bon'e, Malia!” Ceter'e ili hav'os cert'e amas'o'n da lign'et'o'j por ŝi, met'os ili'n en la vetur'il'o'n kaj eĉ fiks'os ili'n per ŝnur'o, kaj eĉ propon'os kaf'o'n al ŝi. Tio okaz'is iam. Tiu'j, kiu'j labor'as, est'as tre help'o'pret'a'j kaj hom'ec'a'j, precip'e tiu'j, kiu'j labor'as en la fos'aĵ'o'j kaj sur la voj'o'j kaj simil'e. Sjölander — tiu'temp'e — sed ne pens'u pri tio, ne pens'u pri tio! Ŝi ir'as tiel proksim'e al la Pord'o, kiel ebl'e. Plej volont'e ŝi est'us ir'ont'a tie'n kaj trans la ali'a'n flank'o'n de la fer'voj'a dig'o. Sed, kiel dir'it'e, est'as iom tro mult'e por ŝi'a'j pied'o'j, kaj ŝi tamen ne est'as tia'spec'a mal'jun'ul'in'aĉ'o; se oni dir'as, ke oni hav'as fort'o'n por tio, tiam oni hav'u ver'e fort'o'n. Est'is pli bon'e sur la ali'a flank'o. Sed est'os somer'o ankaŭ ven'ont'jar'e; tiam ŝi marŝ'os tie'n, pren'os por si la tut'a'n tag'o'n, hav'os kaf'o'n en la termos'botel'o kaj kelk'e da buter'pan'pec'o'j. Nun est'is iom mal'varm'et'e por tia'j ekskurs'o'j; ŝi pov'is nun aranĝ'i iom mal'pli pen'ig'e.

Jen ŝi de'flank'iĝ'as de la ŝose'o ĝust'e ĉe la mal'nov'a sabl'o'fos'ej'o, kie ili far'is ia'spec'a'n pont'o'n super la fos'aĵ'o'n; tio'n ŝi trans'ir'as sen tro'a hezit'o. Est'as mal'nov'a voj'o ĉi tie, la mal'nov'a ŝose'o, antaŭ ol oni rekt'ig'is ĝi'n kaj for'ig'is ĉiu'j'n ne'neces'a'j'n kurb'o'j'n. Tiam ŝi ne kutim'is ir'i tiu'n voj'o'n, kiel ŝi memor'as. Sed tamen ĝi est'as tiel kon'at'a, tiel kar'a kaj plen'a de memor'o'j. Ĝi memor'ig'as ali'a'j'n voj'o'j'n el tiu temp'o! Kvankam ĝi est'as preskaŭ tut'e herb'ej'iĝ'int'a, kvankam la post'sign'o'j de ĉar'rad'o'j en'fos'iĝ'is kaj kuŝ'as tie kvazaŭ etern'e, kvankam la herb'o form'as jen kaj jen tuf'o'j'n, kvankam la salik'arb'et'o penetr'as en ĝi'n kaj kun'kresk'as kelk'lok'e; ĝi est'as kvazaŭ special'a voj'o, tiel facil'e est'as ir'i sur ĝi, tiel lum'a ĝi est'as. Tiel mol'a ĝi est'as! Kaj kvankam est'as preskaŭ novembr'o, kvazaŭ ŝveb'us somer'mez'a bril'o super la voj'o, super la arb'et'o'j ĉirkaŭ'e, super la marĉ'o sub la arb'et'o'j, eĉ super la pin'o'j. Di'o — est'as somer'mez'a bril'o eĉ super la prujn'o! Kaj ĉi tie ŝi for'las'as la vetur'il'o'n, pren'as la hak'il'o'n kaj ek'ir'as en la ver'a'n arb'ar'o'n.

Mal'jun'ul'in'o — Amalia Sjölander — kolekt'as lign'o'n. Ŝi ek'tir'as la kol'tuk'o'n kaj tuj trov'as branĉ'o'n, kiu'n ŝi pov'as uz'i kiel palp'baston'o'n. Ŝi opini'as, ke est'as plej saĝ'e palp'i antaŭ'e'n; la teren'o est'as tromp'a, pri tio ŝi hav'as spert'o'j'n; iu'n foj'o'n ŝi preskaŭ — sed nun de'nov'e ŝi ne vol'as pens'i pri tio. Por tio oni hav'os long'a'j'n, sen'sonĝ'a'j'n, mal'gaj'a'j'n nokt'o'j'n ... Ĉi tie ŝi est'is ĉiu'kaz'e oft'e dum la last'a'j jar'o'j. Ĉi tie est'as kvazaŭ pur'bala'it'e. Est'as kvazaŭ re'ven'i al mal'nov'a'j ber'trov'ej'o'j kaj ir'i trans la branĉ'o'j'n, kaj pens'i, ke cert'e rest'is iom. Sed ĉio est'as aĉ'e dezert'ig'it'a! Nu, nun fin'e montr'iĝ'as kapt'aĵ'o; tie kuŝ'as tut'a plen'brak'o da branĉ'o'j. Kiel ŝi pov'is preter'ir'i ĝi'n, ŝi, kiu tag'o'n post tag'o pas'int'somer'e flar'ad'is ĉi tie? Jes, jes, ŝi sent'is bon'e ĉi'maten'e, kiam ŝi mal'ferm'is la okul'o'j'n ...! ŝi fakt'e ŝvit'as pro la fervor'o. Ŝi dev'us unu'e por moment'o ek'sid'iĝ'i. Bon'a Di'o — jen tut'a pin'o! Ĉu ver'ver'e? Sed est'as tiel, est'as tiel; vi ir'as kaj ir'as kaj serĉ'ad'as, serĉ'ad'as kaj kolekt'as kaj kolekt'as kaj kun'skrap'as kaj skrap'as, sed tamen okaz'as, ke vi preter'ir'as, eĉ la plej bon'a'n branĉ'o'n, sonĝ'branĉ'ar'o'n, Tag'o'n post tag'o vi trov'as nur jen unu lign'o'pec'o'n, jen unu ali'a'n, kiu apenaŭ taŭg'as por kaf'kuir'ad'o, eĉ mal'pli'e por kuir'o de ter'pom'o'j. Sed, jen Malia, jen vi tuj ek'trov'as — kio'n? Oni fal'ig'is tiu'n ĉi pin'o'n ĉi-vintr'e; la branĉ'o'j est'as ankoraŭ brun'a'j, ne griz'a'j, ne sek'a'j. Mem la perfekt'ec'o! Kaj nun ne tro'rapid'u; memor'u, kiel est'is la antaŭ'a'n foj'o'n, kiam vi komenc'is — sed ne pens'u nun pri tio! Ĉi tie'n vi dev'as ven'i morgaŭ kaj post'morgaŭ kaj post'e la sekv'ont'a'n tag'o'n. Di'o — vetur'il'o post vetur'il'o kaj de'nov'e plen'a de lign'o! Tuj ŝi ek'hak'is. Nur rezist'a'j branĉ'o'j trov'iĝ'is. Tio'n ŝi tuj konjekt'is. Sed ŝi ja ne pov'is kred'i ... Kaj la hak'il'o est'as iom mal'akr'a. Ankoraŭ long'a'n temp'o'n ŝi ne pov'as vizit'i Erik'o'n, la lign'aĵ'ist'o'n, por pet'i, ke li akr'ig'u la hak'il'o'n; ŝi mem ja ne kapabl'as far'i tio'n. Lign'aĵ'ist-Erik'o pro hont'o ne pov'as akcept'i pag'o'n de mal'jun'ul'in'o. Do, anstataŭ tio, li rid'et'as malic'e kaj demand'as, ĉu li'a labor'ej'o est'as por pri'zorg'i la hak'il'akr'ig'o'n por ĉiu'j trov'ebl'a'j mal'jun'ul'in'aĉ'o'j, por ke ili pov'u hak'i ŝton'o'j'n per la il'o'j? Oni pov'as hak'i branĉ'et'o'j'n. Sed vid'u, ŝi aspir'as la grand'a'j'n. Ili kontraŭ'star'as, kvazaŭ ili est'us plen'a'j de malic'o. Kvazaŭ ili est'us parenc'a'j kun Lign'aĵ'ist-Erik'o, la sam'a koler'em'a, insid'a spec'o. Kvazaŭ ili kun'ag'us. “Ne, sed ne! Tiu ĉi hak'il'o ne kuraĝ'us ven'i al la akr'ig'il'o dum monat'o'j!” Sed ĉi'vesper'e ŝi ir'os tie'n. Li kvazaŭ ne aŭd'os, kiam ŝi parol'os pri pag'o, est'as klar'e. “Kur'u kaj kri'u,” li dir'as nur, far'int'e kelk'a'j'n turn'o'j'n per la akr'ig'a ŝton'o. Kaj post'e li star'as en la labor'ej'a pord'o kaj flar'tabak'um'as. “Vi mem dir'u, kiam vi bezon'os la ten'il'o'n! Kaj la hak'fer'o'n! Vi send'os sci'ig'o'n, kiam vi bezon'os la hak'fer'o'n, ĉu?” Sed li est'as tia; tia est'as li'a manier'o ... ŝi ek'hak'as tre koler'e, — ŝi komenc'as koler'iĝ'i — kurb'a'n firm'a'n branĉ'o'n, kiu far'as, kvazaŭ oni tikl'us ĝi'n kaj salt'as ĉiu'foj'e, kiam ŝi al'bat'as. Ŝi pens'as: Tio'n mi est'us dev'int'a hav'i antaŭ du'dek jar'o'j, tiam vi ne hav'us okaz'o'n sent'i vi'n tikl'iĝ'em'a. “Sed, Malia, pas'is long'a temp'o de tiam. Ĉu ne? Mi efektiv'e sku'iĝ'as je la pens'o, ke est'is antaŭ tiel long'e!” Du'dek jar'o'j, jes, kaj tiam ŝi tut'e ne bezon'is el'ir'i tag'e tiel al la arb'ar'o kun for'ĵet'it'a, mal'nov'a infan'vetur'il'o kaj mal'akr'a hak'il'o kaj vest'it'a en long'a trik'it'a jak'et'o kaj ŝal'o kaj mal'nov'a'j, du'on'ĉifon'a'j neĝ'ŝu'o'j, kaj hak'i rest'int'a'j'n branĉ'o'j'n, branĉ'o'j'n, kiu'j'n neni'u bezon'is. Sed mult'o ali'iĝ'as kun la jar'o'j en tiu ĉi mond'o. Rigard'u; kaj pri tio pens'u. Ekzist'is temp'o ankaŭ antaŭ kvin'dek jar'o'j. Jes. Ses'dek. Ŝi vol'is dir'i sep'dek, sed tiam ŝi est'is apenaŭ pli ol nov'nask'it'a; ŝi ne pov'as al'tabl'ig'i tia'j'n afer'o'j'n, pri kiu'j ŝi sci'as neniom, almenaŭ ne pli ol, ke ŝi jam trov'iĝ'is tiam. “Do, ni ambaŭ pov'as dir'i, ke ni ambaŭ est'as mal'jun'a'j! Ĉu ne?” La pens'o bat'is ŝi'n kiel skurĝ'o. Ŝi dev'is re'ir'i unu, du, tri paŝ'o'j'n. Ŝi dev'is de'las'i la hak'il'o'n kaj rekt'ig'i si'n kaj rigard'i. Nur for'ĵet'it'a'j branĉ'o'j. Ŝi dev'is ĉirkaŭ'rigard'i. Pin'o apud pin'o, apud pin'o. La pin'o'j ating'as cent jar'o'j'n, eĉ pli. Unu aŭ ali'a betul'o kun blank'a trunk'o. Betul'o'j putr'iĝ'as rapid'e kaj kolaps'as, ili pov'as ating'i ĉirkaŭ sep'dek kvin. Abi'o'j, et'a'j kaj ĝib'a'j — ĉu ili en'tut'e pov'as mal'jun'iĝ'i? Ŝi dev'is ir'i iom'et'e. Post'e ŝi dev'is sid'iĝ'i. Ŝi est'is preskaŭ lac'a. Ne est'as mult'o en ŝi'a'j brak'o'j. La man'o'j pren'as mal'facil'e firm'a'n ten'o'n sur la hak'il'aĉ'o, ili eĉ ne pov'as tut'e kun'ferm'iĝ'i, ne mal'oft'e ili ek'frost'as, eĉ tre. Est'as iom mal'varm'et'e en la aer'o. La frost'o — nu — ĝi for'iĝ'is. La sun'o bril'as, la arb'o'j ĵet'as ombr'o'j'n. Sed mem la sun'bril'o est'as tiel mal'varm'et'a. Ĉio star'as silent'a kaj atend'ant'a. Neni'o est'as tiel ne'kred'ebl'e jubil'a kiel somer'e. Neni'a krak'o est'as aŭd'ebl'a. Ankaŭ la bird'et'o'j est'as mal'aper'int'a'j. Kaj la kul'o'j: kvankam ne funebr'it'a'j, ne re'sopir'it'a'j! Ŝi sid'as sur tuf'o kaj ripoz'as. Est'is ia kap'turn'iĝ'o, ŝi labor'is iom tro fort'e, de'nov'e.

Ho-ho-ve-ve, vi pez'a mond'o!

Nun ven'as la gras'a'j bandit'o'j de la arb'ar'o kaj okul'um'as al ŝi, ar'o da junk'fask'et'o'j kur'as kiel ombr'o'j, kiel dik'a'j fantom'o'j sub kaj sur la arb'o'j, tie'n-re'e'n, ili ĵet'as si'n kaj salt'as, aper'as kaj mal'aper'as, ili est'as ruĝ'a'j kaj griz'a'j kaj strang'a'j, kaj sen iu son'o, sen iu son'o. Unu'e ŝi ek'tim'as, sed post'e ŝi re'trov'as si'n. Tia'j fier'aĉ'ul'o'j, ŝi pens'as, se oni sur'blov'as ili'n, la plum'o'j kaj la flok'o'j dis'flug'as kaj ne rest'as el ili pli ol el paser'o. Ven'u, ven'u, sed ne tro proksim'e'n, tio'n mi dir'as al vi.

Kelk'a'j nigr'a'j bird'o'j vag'as antaŭ'e'n ĝis la pin'o'pint'o'j. De'nov'e kornik'o'j. Aŭ korv'o'j.

Nun ŝi rimark'as, ke ŝi rigard'as sid'ant'e sur mem'fal'int'a arb'o, sur pin'o fal'int'a kaj kuŝ'ant'a kun el'ŝir'it'a'j radik'o'j, ĝi kuŝ'as en lul'il'o de si'a'j propr'a'j branĉ'o'j. Est'as ŝton'o'j jen kaj jen inter la radik'o'j. Ŝi ĝem'as, ŝi ne sci'as, kial. Tiu ĉi pin'o — ĉu ŝi neniam vid'is ĝi'n? Ĝi ver'ŝajn'e kuŝ'is ĉi tie dum plur'a'j jar'o'j. Sekv'e la branĉ'o'j ja dev'as est'i sek'a'j. Do ŝi trov'is ankoraŭ unu sonĝ'kapt'aĵ'o'n, ĉu ne? Ŝi sent'as pik'o'n en la dors'o. Ŝi star'as kaj observ'as la fal'int'a'n arb'o'n kaj met'as la man'o'j'n sur la dors'o'n. Ili kvazaŭ varm'ig'as ĝi'n. Ŝi sent'as, ke ŝi kurb'iĝ'is; la dors'o inert'iĝ'as. Nu, ŝi pov'os aranĝ'i la afer'o'n, kiam ŝi re'ven'os. Ho, tia fripon'o! La branĉ'o'j ne est'as mort'int'a'j. La arb'o ne est'as mort'int'a, kvankam ĝi kuŝ'is dum plur'a'j jar'o'j de la Sinjor'o. Rimark'ind'e! Preskaŭ strang'e! Kaj sur la supr'a flank'o el'iĝ'as ĝerm'o, nov'a'j burĝon'o'j, preskaŭ nov'a'j arb'o'j, kvankam et'a'j kaj rid'ind'a'j. Frenez'a pin'o! Ĝi ne nur viv'as, kuŝ'ant'e naz'al'ter'e kun la radik'o'j supr'e'n, sed ĝi eĉ re'kresk'as. Stult'eg'a pin'o, ĉu vi ne rimark'as, ke vi est'as rid'ind'a, kuŝ'ant'e tie, ĉu ne? Ĉu vi ne rimark'as, ke vi ne plu pov'as est'i ver'a arb'o?

Ŝi ir'ad'as kaj fingr'um'as inter la radik'o'j de la pin'o. Unu aŭ du el ili rest'is en la ter'o, la ali'a'j for'ŝir'iĝ'is.

Ŝi pens'as: se oni de'hak'us tiu'j'n ĉi radik'o'j'n, oni hav'us rev'kapt'aĵ'o'n de lign'o ĉi tie, por du tut'a'j jar'o'j.

Tie kuŝ'as la hak'il'o. Ŝi rapid'as por pren'i ĝi'n. Ŝi re'ven'as, spir'eg'as kaj blov'as. Ŝi rigard'as la nov'a'j'n arb'o'ĝerm'o'j'n. Kiel rid'ind'e ili aspekt'as! Nun oni vid'os i'o'n ali'a'n! Ŝi ek'sving'as la hak'il'o'n. Hak'u, hak'u! Persist'a'j radik'o'j, persist'a'j, kiel la malic'ul'o, mol'a'j, sed tamen firm'a'j, plen'a'j de mok'o. Sed ŝi hak'as, ŝi bon'e sci'as, kio'n ŝi far'as. Est'as long'e ir'i al la alt'aĵ'o ali'flank'e de la fer'voj'o. Proksim'a'n jar'o'n est'os eĉ pli pen'ig'e, tut'e natur'e! Tiam ŝi ven'os ebl'e nur ĉi tie'n. Kaj ŝi pen'is pri la kun skrap'o de tiu ĉi sek'a musk'o. Hak'u, hak'u! kaj jen ced'as la last'a radik'faden'o kaj ĝi mem ŝir'as si'n for, kvazaŭ kun ĝem'o.

Nun ŝi est'as lac'a, sed sam'temp'e kvazaŭ kontent'a. Ŝi sent'as, kvazaŭ ŝi est'us sciur'o, kiam ŝi re'sid'iĝ'as sur la tuf'o. Ŝi kolekt'is por ven'ont'a'j vintr'o'j. Se la vintr'o est'as mal'varm'a, ŝi bezon'as lign'o'n. Ŝi est'as kvazaŭ sciur'o. Hendriksson ne kompren'is tio'n ĉi, cert'e ne. Di'o nur pri'zorg'as, ke oni ekzist'u. Sed, se vi kred'as, ke li met'as ĉio'n en la man'o'j'n, vi do erar'as. Vi dev'as ir'i kaj al'port'i. Vi dev'as pri'zorg'i la afer'o'n. Vi dev'as pri'zorg'i, ke vi hav'u i'o'n, se vi mal'san'iĝ'os, ke vi hav'u el tio proviz'o'n. Ke vi hav'u ĝi'n proksim'e por tiu okaz'o, ke la krur'o'j komenc'as est'i mal'fort'a'j kaj ankaŭ la dors'o.

Bon'a Di'o — tia fripon'e gigant'a abi'o! Kaj far'int'e nun ver'a'n kontribu'o'n, ŝi kontent'iĝ'as por tiu ĉi foj'o. Ŝi kolekt'as et'a'j'n branĉ'o'j'n, ne grav'as, se ven'os inter ili iom da sek'a'j pingl'o'j, iom da brul'lign'et'o. Ŝi met'as la hak'il'o'n plej sub'e'n, kaj tret'as, kun'ig'as, for'ŝir'as la nigr'a'n musk'o'n, for'ig'as la plej ne'neces'a'n mal'pur'aĵ'o'n. Ne est'os ia kapt'aĵ'o por fanfaron'i pri ĝi. Ŝi alt'ig'as la ŝarĝ'o'n kaj lig'as ŝnur'eg'o'n ĉirkaŭ ĝi'n. Kaj jen: last'a rigard'o al la rev'pin'o. “Ĝem'u mi'a kor'o, sed ne krev'u!” Pin'o est'as pin'o. t. e. ĝi iĝ'os lign'o. Ĉu la bros'o pov'as kresk'i? Rid'ind'e, rid'ind'e! Ĝi est'as fal'int'a, ĉu ne? Nu! ne oft'e okaz'as, ke oni vid'as mal'jun'ul'in'o'n, kiu pren'as pin'o'n kun la radik'o'j enter'e! Tio neniam okaz'as.

“Ir'is mi kun pen’
tra l’ arb'ar’, sur rok’,
hejm'e'n'ven'os jen
mi kun lign'o'blok’ ...”

... ŝi kant'as kaj sent'as iel plen'a'n kontent'ec'o'n. Ĉiam, kiam iu'rilat'e ŝi sukces'as, ŝi iĝ'as kvazaŭ poezi'a. Ŝi pov'us verk'i kaj kant'i. Nun pov'us Hendriksson ven'i — se li viv'us. Nun Sjölander est'us pov'int'a sid'i hejm'e en la kaban'o kaj atend'i mi'n kun la kaf'uj'o — se li ne, ne ... Ne; sed re'ven'u nun, Lign'aĵ'ist-Erik'o, vi ricev'os respond'o'n je tio, kio'n vi dir'os.

Ŝi pens'as pri la moment'o, kiam ŝi fin'e est'is supr'e'n'grimp'int'a al la grand'a ŝose'o. Est'is pen'ig'e, minimum'e dir'it'e. La vetur'il'o balanc'iĝ'is en la kav'o'j kaj sur la tuf'o'j. Ŝi abund'e ŝarĝ'is ĝi'n. Ŝi ĉirkaŭ'ŝnur'is ĝi'n mal'bon'e, foj'o'n post foj'o ŝi re'ŝnur'is. Sed nun, nun ... La hor'o'j pas'is konsider'ind'e rapid'e. Lev'iĝ'is nub'o'j, griz'a'j mal'fru'aŭtun'a'j trup'o'j. Ne plu est'is sun'bril'o. La prujn'o mal'aper'is, la ter'o est'as sen special'a'j bril'o kaj bel'ec'o, nur sek'a kaj mort'a. La sol'a, kiu lum'as, est'as jen kaj jen neĝ'o'stri'o'j. La arb'ar'o est'as tiel ost'ec'a.

Sed ŝi sub'kant'as kontent'e kaj hav'as neni'a'n bezon'o'n de la teren'a bel'ec'o, nun. Ŝi ven'as supr'e'n al la grand'a dekliv'a supr'o kaj vid'as kiel la dom'aĉ'o'j de la urb'o montr'as si'a'n front'o'n al ŝi, kiel kon'at'a'j'n vizaĝ'o'j'n. Jes-jes, jes-jes. La preĝ'tur'o pik'iĝ'as supr'e'n, kiel ek'kri'o el la svarm'o de mult'kolor'a'j dom'tegment'o'j.

La glaci'o rest'as daŭr'e sur la river'et'o. La Lignulino, (tiel oni nom'as ŝi'n) ir'as proksim'e'n al la fos'aĵ'o, ĉar ven'as aŭt'o post aŭt'o, post aŭt'o. Ŝi ne hav'as interes'o'n pri ili. Hom'o'j ven'as kaj bicikl'as. Kaj ir'as. Ŝi sufiĉ'as por ŝi mem sub si'a mal'nov'mod'a kap'tuk'o. La vetur'il'o knar'as. Nun de'nov'e ar'o da nigr'a'j bird'o'j flug'as tra la arb'ar'o, mal'hel'a, aŭtun'a trup'o. Apenaŭ ŝi rimark'as ili'n.

Ĝust'e kiam ŝi turn'as si'n ĉe la lign'aĵ'ist'a labor'ej'o, ven'as Erik'o, la lign'aĵ'ist'o el'intern'e sur la pont'o'n, por fum'i si'a'n tabak'porci'o'n. Ŝi, ek'vid'ant'e li'n, mis'kompren'as la gest'o'n, per kiu li met'as la pip'o'n en la buŝ'o'n, halt'as kaj riverenc'as kun “bon'a'n tag'o'n”. Lign'aĵ'ist-Erik'o far'as sving'o'n per la pip'o kaj rid'et'as. Ŝi vol'as dir'i i'o'n. Sed kio'n ŝi dir'u? Tiam dir'as Lign'aĵ'ist-Erik'o:

— Nu, pa'nj'o Amalia, ĉu vi ebl'e baldaŭ bezon'os akr'ig'it'a'n hak'il'o'n? Ŝi sent'as, kvazaŭ la kor'o ŝvel'us en la brust'o.

— Dank'o'n, dank'o'n, kar'a mi'a, sed mi ver'e ne ... Li el'pren'as alumet'o'n kaj brul'ig'as ĝi'n. Kun la pip'o en'buŝ'e kaj suĉ'ant'e la fum'o'n kaj kelk'a'j'n fingr'o'j'n ŝtop'ant'e en la pip'tru'o'n, li dir'as bon'kor'e:

— Nu-nu, ne afekt'u de'nov'e! Mi send'os la knab'o'n al vi por la hak'il'o. Pli mal'fru'e.

Ŝi'a mien'o rid'ig'as li'n. Li dir'as:

— Jes, jes, rimark'u: tia bel'a, last'a tag'o antaŭ la neĝ'o! Ŝi kred'as ĉiu'kaz'e, ke li mok'as ŝi'n, ŝi ek'sku'as si'n, kvazaŭ sub skurĝ'o'bat'o.

— Neĝ'o?

Kaj tiam li montr'as supr'e'n al la mont'ar'o.

— Kie vi hav'as vi'a'j'n okul'o'j'n, pa'nj'o Amalia Rigard'u — nun kur'as blank'e la lagop'o sur la mont'o.

Ŝi prov'as vid'i. Sed ŝi ne vid'as, la okul'o'j est'as tre mal'fort'a'j. Sed, ĉu pro li'a'j vort'o'j, ĉu pro la lac'iĝ'o, ŝi komenc'as lac'iĝ'i; ŝi sent'as, ke est'as frost'e, frost'e, frost'e. Ŝi palpebr'um'as: ĉu ver'e? Ĉu sud'e de la mont'ar'o est'as blank'o de neĝ'o? ŝi ĉirkaŭ'rigard'as. La nub'o'j nur dens'iĝ'as, sud'e est'as pez'a, griz'e'nigr'a nub kumul'o, plen'a de neĝ'o. Pli kaj pli ŝi trem'as kaj frost'o'trem'as kaj mal'varm'as. Kaj ŝi rapid'ig'as la ir'o'n, ŝi rapid'ig'as la ir'o'n.

Lign'aĵ'ist-Erik'o post'kri'as ŝi'n:

— Ir'u hejm'e'n, kaj sur'met'u la kaf'uj'o'n, pan'j Amalia! Rapid'u, ĉar la neĝ'o jam kirl'iĝ'as sur la pin'pint'o'j.

Jes, jes, jes, jes, ŝi pens'as kaj ĝem'as. Neĝ'o. Ĝi'n anonc'is la bel'a tag'o. Ŝi est'us dev'int'a kompren'i tio'n.

Ĉar sci'u: neniam la aŭtun'a tag'o est'as tiel fajr'er'ant'a kaj viv'a kaj tiel klar'e el'ĉiz'it'a kiel ĝust'e en la hor'o'j antaŭ la unu'a vintr'a neĝ'o.

EYVIND JOHNSON

Etoliano

Li palpebr'um'is; oni opini'is, ke li hav'as malic'a'n rigard'o'n. Li'a nom'o est'is simpl'a kiel evident'a ver'o: Dekatos el Leŭkas en Leŭkadio en la Jon'a mar'o. Ne est'is ind'e pri'diskut'i, eĉ se li mensog'is iom pri tio, ĉu li est'is la naŭ'a, dek'a, aŭ dek'unu'a el la mult'a'j ge'frat'o'j; tio ne interes'is tiu'j'n, kiu'j rigard'is li'a'n korp'o'n, palp'is li'a'j'n muskol'o'j'n kaj demand'is li'n, ĉu li est'as manĝ'eg'em'a. Li ne est'is sklav'o, sed li dev'is labor'i ĉe la pork'ej'o'j, en la arb'ar'o, aŭ ĉe dom'konstru'o, por la viv'ten'o. Li est'is tre jun'a, kiam li komenc'is, sed li dev'is, kaj ĉar li ne reprezent'is i'a'n konserv'ind'a'n valor'o'n, oni ne indulg'is li'n. Oni demand'is li'n kelk'foj'e, kial li ne est'as milit'ist'o, kaj tiam li respond'is mal'laŭt'e en si'a krud'a, insul'a dialekt'o, kiu'n li neniam pov'is de'sku'i, ke li ne toler'as la sang'odor'o'n. Tial oni don'is al li tranĉ'il'o'n dum la grand'a pork'o'buĉ'o de la aŭtun'o kaj rid'is, kiam li for'las'is ili'n kaj vom'is. Li est'is mal'alt'a, sed pez'ost'a kaj persist'a. Li hav'is tuber'a'j'n pied'fingr'o'j'n, kvazaŭ li est'us dev'int'a hav'i sur si tro mal'vast'a'j'n sandal'o'j'n, la har'o'j kaj la barb'o est'is tiel nigr'a'j, kiel ili est'as en Etolio; Akarnanio kaj Fok'is insult'is li'n est'i kaoniano kaj moloso* el Epiroso. Li hav'is ankaŭ difekt'a'j'n dent'o'j'n, kaj tial sci'vol'is la ali'a'j serv'ist'o'j kaj la plej impertinent'a'j el ili eĉ demand'is, ĉu la pan'o de li'a jun'aĝ'o est'is tiel mal'mol'a, ke oni dev'is ĝi'n mord'i du'foj'e por ĉiu maĉ'o, kaj, strang'e ja, li respond'is per jes sen hont'o kaj ne for'turn'ant'e si'n. Li palpebr'um'is al ĉiu'j, al si'a'j labor'kamarad'o'j kaj al la mastr'o'j. Oni demand'is li'n, ĉu li'a patr'o est'is sklav'o kaj bat'is la vizaĝ'o'n de si'a'j infan'o'j, anstataŭ ili'a'n post'aĵ'o'n, kiel liber'ul'o'j far'as, sed tiam li sku'is la kap'o'n kaj dir'is mal'laŭt'e, ke li neniam kon'is si'a'n patr'o'n, sed li'a av'o est'is milit'ist'o kaj neniam bat'is infan'o'n. Tiam oni ŝerc'is pri li'a nom'o kaj nom'is li'n Ekatastos, kaj tiam li respond'is pac'em'e, ke tiu'n nom'o'n li hav'us volont'e, — ĉar vi ĉiu'j sci'as, li dir'is kaj palpebr'um'is ĉirkaŭ'e kun special'a ek'bril'o en la okul'o'j, ke tiu patr'in'o, kiu nask'is cent infan'o'j'n, pov'as est'i kompar'at'a al la mar'o, kun Poseidono kaj Demetri'o. La sklav'o'j kaj serv'ist'o'j, ne pov'ant'e diskut'i kun li pri la di'o'j, dev'is tiam ali'manier'e montr'i si'n pli alt'a'j. Ĉe fest'o'tag'o'j oni aranĝ'is manĝ'konkurs'o'j'n: ili manĝ'is varm'eg'a'n, fum'vapor'a'n pork'viand'o'n kaj trink'is selakt'o'n kaj kelk'foj'e vin'o'n, kaj la pac'em'a Dekatos el Leŭkas dev'is part'o'pren'i. Li ne est'is manĝ'eg'ul'o kaj ankaŭ la vin'o'n li ne toler'is; kiel ajn bon'a ĝi est'is, rapid'e li ebri'iĝ'is. Kelk'foj'e li ek'dorm'is tuj, post kelk'a'j gut'o'j, kaj tiam oni met'is li'n sur la kort'o'n, kie li pov'is kuŝ'i kaj re'sobr'iĝ'i, sed ne mal'oft'e li sent'is, ke li dev'as kant'i kaj tiam oni hav'is bon'a'n amuz'o'n pro li. Li sid'is sur la long'a benk'o kun si'a'j har'plen'a'j pied'o'j tir'it'a'j supr'e'n kaj la barb'a menton'o est'is apog'at'a per la genu'o'j; li'a'j ebri'a'j okul'o'j ne plu palpebr'um'is, sed li'a rigard'o est'is klar'a, vast'a kaj for'a kaj per si'a raŭk'a voĉ'o li prezent'is kant'o'j'n, kiu'j'n li lern'is en Leŭkadio, aŭ mem verk'is — kant'o'j'n pri la sezon'plant'aĵ'o'j, pri la pork'o'buĉ'o, pri la di'a'j kastel'o'j de Pierio, pri la ŝtel'em'a Hermes, la am'em'a Apolon'o, pri la stult'a Hefaistos: aŭ et'a'j'n, malic'a'j'n kant'o'j'n pri la avar'a'j kamp'ul'o'j kaj pri la arogant'a'j, sed mal'saĝ'a'j serv'ist'o'j kaj mal'kuraĝ'a'j sklav'o'j en Tesalio, kaj pri la kuraĝ'a'j fiŝ'ist'o'j kaj mar'ist'o'j en la Jon'a kaj Libia mar'o'j, pri la dezert'a'j voj'o'j en Iliro kaj Macedonio, pri la mir'konstru'aĵ'o'j en Kalkidicio, pri la bril'a'j urb'o'j ĉirkaŭ la Pieria golf'o kaj pri la puls'ant'a viv'o en Arg'os, Korintos kaj At'e'n. Tiam li ricev'is ia'spec'a'n dign'o'n, kiu silent'ig'is eĉ la plej kri'aĉ'em'a'j'n serv'ist'o'j'n. Ili iĝ'is sentimental'a'j, puŝ'is la dors'o'n unu al la ali'a, aspekt'is tragik'a'j, mult'vid'int'a'j kaj bon'a'j; ili singult'is kaj plor'is, sed kiam Dekatos ek'silent'is kaj per ne'kutim'e grand'a'j kaj mal'trankvil'a'j okul'o'j serĉ'is al si angul'o'n por el'dorm'i la ebri'ec'o'n, ili re'normal'iĝ'is, bat'is li'n, kompren'ebl'e ŝerc'e kaj ne malic'e, kaj el'ĵet'is li'n el la kort'o, aŭ ili ordon'is al li ir'i al la proviz'estr'o kaj pet'i pli da vin'o kaj sam'temp'e kun'port'i sklav'in'o'j'n, kiu'j almenaŭ iom plaĉ'a'j est'as kaj pov'as danc'i. Li far'is tio'n volont'e. Kaj ankaŭ tio incit'is la ali'a'j'n; kiam li ne kontraŭ'dir'is eĉ per gest'o, oni pens'is pri li, ke li est'as sink'urb'ig'a kaj plen'a de ruz'o kaj ke li port'as klaĉ'o'j'n al la mastr'o. Ebl'e li far'is tio'n: kiel ajn mal'bon'e oni trakt'is li'n ĉe la bien'o'j, kie li labor'is, neni'u el la sinjor'o'j, grand'bien'ul'o'j kaj milit'ist'o'j forges'is, ke li est'as liber'ul'o, kiu nur lu'don'is si'a'j'n man'o'j'n, sed mem posed'as si'a'j'n korp'o'n kaj viv'o'n. Kaj pov'as est'i, ke oni ŝat'is li'n, ĉar li pov'is rakont'i pi'a'j'n kaj ankaŭ sen'hont'a'j'n histori'o'j'n pri la di'o'j kaj malgraŭ la raŭk'ec'o de si'a voĉ'o, li kant'is pli bon'e ol la sklav'o'j kaj la ali'a'j serv'ist'o'j, kiu'j ne pov'is prezent'i i'o'n ali'a'n, krom plend'kant'o'j'n aŭ mal'dec'a'j'n Dionisos-strof'o'j'n, kiu'j'n ili mem el'trov'is. Se gast'o'j ven'is, Dekatos rajt'is sid'i ĉe la sojl'o aŭ kelk'foj'e ĉe la tabl'o; sed se li ebri'iĝ'is, oni ankaŭ de tie el'ĵet'is li'n. Li est'is liber'ul'o, tial neni'u el la sinjor'o'j li'n bat'is, sed neniam dir'is i'o'n, kiam la sklav'o'j baston'is li'n; ili ne hav'is temp'o'n en'miks'iĝ'i en tia'j'n afer'o'j'n.

Sed foj'e li lev'iĝ'is subit'e kaj intens'e, tiel ke oni pov'is kred'i, ke iu di'o obsed'is li'n. Li gajn'is grand'a'n liber'ec'o'n — tiel grand'a'n, ke ĝi sufiĉ'is al li por la tut'a viv'o — sed ĝi'a prez'o est'is unu el li'a'j okul'o'j. Post'e li mal'aper'is el la viv'o de Etolio kaj re'ven'is nur long'e, long'e post'e, en la jar'cent'o, kiam oni forges'is li'a'n krom'nom'o'n kaj don'is al li pli bon'a'n kaj rest'em'a'n.

Li labor'is kiel serv'ist'o sur bien'o en la proksim'o de Kalidon, kaj tie'n ven'is dum la aŭtun'a fest'o fanfaron'em'a milit'ist'o, buŝ'hero'o kun la nom'o Fenevs, parenc'o al la mastr'o kaj de'ven'a el Zakintos. Li est'is pli fru'e en Argolis kaj eĉ pli mal'proksim'e; li asert'is, ke li est'is ne mal'pli mal'proksim'e ol ali'flank'e de Tesalio kaj Kakidicio, ke li vid'is ruin'o'j'n de la mal'nov'a Ili'o'n, sed — kompren'ebl'e — pov'is don'i nur tre mal'cert'a'j'n inform'o'j'n pri la lok'o'j; grand'a ŝton'alt'aĵ'o est'as tie, li asert'is, super kiu ĉiam ŝveb'as nub'o de spirit'o'j, kun kiu'j oni pov'as parol'i kaj demand'i pri kio ajn, se oni hav'as la ĝust'a'n kuraĝ'o'n por tio. Li est'is manĝ'eg'ul'o kaj ŝtop'is en si'n lard'o'n, viand'o'n kaj horde'o'pan'o'n kaj verŝ'is en si'n tiom da vin'o, ke la okul'o'j ŝvel'is el li'a krani'o. Li kondut'is mal'bon'e ĉe la tabl'o kaj frap'ad'is la femur'o'j'n de la serv'ist'in'o'j kaj bru'is, ke li vol'as muzik'o'n kaj danc'o'n — kaj tiam oni ven'ig'is Dekatos-on. Sed Dekatos neniam hav'is i'a'n kant'voĉ'o'n, kaj nun li est'is krom tio mal'varm'um'a. Mal'vigl'e kaj sen interes'o li kant'is kelk'a'j'n kant'o'j'n, kiu'j'n li opini'is konven'a'j, kaj li dev'is jen kaj jen inter'romp'i si'n, pur'ig'i kaj viŝ'i la naz'o'n. Fenevs, kiu komenc'e aŭskult'is li'n kun simpati'o kaj iom'et'e eĉ kun kor'tuŝ'iĝ'o, ek'furioz'is kaj ek'insult'is, ne nur Dekatoson, sed en'tut'e ĉiu'j'n, kiu'j, laŭ li, nur parazit'as en la bien'o'j kaj ŝajn'ig'as nur la kant'kapabl'o'n, por ricev'i okaz'o'n por ek'kapt'i delikat'aĵ'o'j'n kaj glut'o'n da vin'o. Ne, en milit'o oni pov'us lern'i ali'a'j'n manier'o'j'n, kaj tiu'j ne dev'us sid'i hejm'e kaj grak'i raŭk'voĉ'e kaj imag'i, ke ili'a pep'ad'o kaj kri'ad'o hav'as i'o'n komun'a'n kun la ver'a kant'ad'o. Kaj ceter'e Dekatos ne pov'us kred'ig'i al iu, ke li est'as el Leŭkadio, ĉar li mem est'is tie, kaj tie oni pov'as parol'i almenaŭ kiel hom'o'j kaj tiel, ke oni pov'as kompren'i, kio'n ili dir'as. Li insult'is li'n krud'e kaj sen logik'o, sed Dekatos aŭskult'is li'n atent'e, ĝis li fin'is, kaj tiam li rigard'is li'n preskaŭ amik'e per si'a'j palpebr'um'ant'a'j okul'o'j kaj pet'is pardon'o'n, ke li mal'ferm'is si'a'n buŝ'o'n je tia aĉ'a kant'o. Li sen'dub'e aŭd'is, li dir'is, ke trov'iĝ'as orator-akademi'o en Argolis, sed li neniam sci'is, ke oni fond'is ankaŭ en Zakintos i'o'n tia'n, don'int'a tiel grandioz'a'n rezult'o'n. Plu'e li dezir'is sci'i, ĉu oni instru'as ankaŭ grand'a'j'n kant'ist'o'j'n tie, ĉar tiu'okaz'e li sam'moment'e vojaĝ'us tie'n. Sam'temp'e li est'us tre dank'a, se Fenevs por komenc'o vol'us kant'i kelk'a'j'n kant'o'j'n en si'a eminent'a zakintosa dialekt'o, ke simpl'a ĉarlatan'o, de'ven'int'a ebl'e de Macedonio, aŭ sam'e ebl'e el Epiros, kiu neniam pov'is lern'i la aten'an el'parol'o'n de la vort'o'j, pov'u hav'i lecion'o'n pri tio, kiel oni kant'as antaŭ tre moŝt'a'j sinjor'o'j. Tiam ek'salt'is Fenevs kaj verŝ'is el si tia'n amas'o'n da vulgar'aĵ'o'j, ke la vir'in'o'j kur'is en si'a'j'n ĉambr'et'o'j'n kaj la manĝ'aĵ'o acid'iĝ'is sur la tabl'o kaj la fajr'o en la mal'ferm'it'a fajr'uj'o spir'eg'is por aer'o. Li est'is renkont'ant'a sklav'o'j'n kaj ankaŭ kanajl'o'j'n dum si'a viv'o, li dir'is, kiam oni fin'e pov'is trov'i kelk'a'j'n prudent'a'j'n vort'o'j'n en li'a babil'ad'o, sed ĝis nun neni'u kuraĝ'is mok'i li'n pro li'a insul'o, li'a'j spert'o'j kaj la instru'o, kiu'n li ricev'is de la plej bon'a'j instru'ist'o'j, sam'e hejm'e kiel ankaŭ en Argolis. Sed post'e li ne ating'is pli. Li'a cerb'o strik'is. Li rigard'is help'o'serĉ'ant'e, kaj, ĉar ĉiu'j ali'a'j gast'o'j rigard'is ali'direkt'e'n, li tut'e perd'is la prudent'o'n. Li pren'is la du'on'e de'maĉ'it'a'n viand'ost'o'n, kuŝ'ant'a'n antaŭ li, kaj sving'is ĝi'n per plej grand'a fort'o rekt'e sur la vizaĝ'o'n de la palpebr'um'ant'a serv'ist'o, kiu kolaps'is de la dolor'o kaj blek'is kiel sur'tret'it'a hund'o; kaj kiam Dekatos lev'is si'a'n sang'a'n vizaĝ'o'n, oni vid'is, ke li'a mal'dekstr'a okul'o est'as frakas'it'a.

Dekatos ve'ad'is tut'a'n nokt'o'n, tiel, ke eĉ la mastr'o sent'is kompat'o'n kaj ven'is ekster'e'n al li kun fand'it'a pork'o'gras'o por met'i ĝi'n sur la vund'o'n, kaj kun ĉifon'o'j por vind'i la kap'o'n kaj kun grand'a pokal'o da sicilia vin'o. La tag'o'n post'e li ricev'is for'permes'o'n de la labor'o kaj kuŝ'is tut'e silent'a sur si'a benk'o, rigid'e rigard'is la fum'a'n tegment'o'n per la san'a okul'o kaj respond'is mal'laŭt'e kaj afabl'e je la demand'o'j. Nokt'e li komenc'is delir'i; oni kred'is, ke li mort'os, kaj Fenevs, kiu re'sobr'iĝ'is kaj pent'is, ven'is ekster en al li, pren'is dum moment'o li'a'j'n varm'eg'a'j'n man'o'j'n kaj murmur'is pardon'pet'o'j'n kaj preĝ'o'j'n, pri kio la tut'a bien'an'ar'o rid'eg'is, ĉar tio pruv'is, ke li ne est'as ver'a milit'ist'o. Por el'pel'i la varm'o'n el la korp'o de Dekatos, oni verŝ'is mal'varm'a'n akv'o'n sur li'n, ŝmir'is li'a'j'n lip'o'j'n per miel'o kaj ek'tranĉ'is unu el li'a'j vejn'o'j por el'ig'i la plej varm'eg'a'n sang'o'n; sed tio'n oni far'is laŭ mal'nov'a kutim'o; oni tamen est'is cert'a, ke li mort'os. La ali'a'j serv'ist'o'j kaj sklav'o'j sid'is du'on'cirkl'e ĉirkaŭ li kaj aŭskult'is atent'e je li'a delir'a babil'o, kaj ili est'is la sol'a'j en la tut'a mond'o, kiu'j ek'sci'is pri la ver'o, de kie li ven'is; ne el Leŭk'os, kiel li dir'is pli fru'e, sed de la mal'proksim'a nord'o kaj mal'proksim'a orient'o, kaj de region'o'j, kie li ricev'is plen'burs'o'n da etoliaj kaj jon'a'j dialekt'vort'o'j, kies en'hav'o'n oni apenaŭ kompren'is. kaj de la mal'proksim'a okcident'o, kie la mond'o fin'iĝ'as per alt'a rif'o kaj ne-tra'navig'ebl'a, blu'a mar'o, kaj de la land'o'j sud'e de Kreto, de la eben'aĵ'o de la danc'ant'a sabl'o. Kaj kiam li komenc'is babil'i pri di'o'j kaj du'on'di'o'j, kiu'j'n li renkont'is sur la alt'a'j mont'o'j kaj en la sub'mond'o, oni kompren'is, ke li nur fantazi'as ĉio'n, sed ili opini'is tio'n tre agrabl'a kaj amuz'a. Oni en tro'a konvink'o preĝ'is al la di'o'j, ke li pov'u viv'i almenaŭ, ĝis li el'babil'os la plej agrabl'a'j'n histori'o'j'n, kaj ili verŝ'is mult'a'j'n pokal'o'j'n da mal'varm'a akv'o sur li'n dum la sekv'a tag'nokt'o. Plur'a'j'n foj'o'j'n li ĝem'is tiel profund'e, ke oni kred'is, ke li est'as jam du'on'voj'e sub'e'n al la ombr'a regn'o de Hadeso, kaj oni klin'is si'n antaŭ'e'n sci'vol'e, sed ĉiu'kaz'e iom tim'e kaj aŭskult'is li'a'j'n vojaĝ'pri'skrib'o'j'n, kaj ili sent'is si'n mizer'e tromp'it'a'j, kiam en la kvin'a tag'o li fal'is en profund'a'n dorm'o'n.

Dekatos dorm'is dum tut'a'j tag'o kaj nokt'o kaj vek'iĝ'int'e, vol'is manĝ'i kaj trink'i iom, kaj tiam oni kompren'is, ke li est'as re'san'iĝ'ont'a kaj oni perd'is la interes'o'n pri li. Li kuŝ'is sur si'a benk'o kaj ripoz'is dum plur'a'j tag'o'j. Li kuŝ'is kaj palpebr'um'is per si'a okul'o tra la pord'apertur'o kaj atent'e rigard'is ĉiu'n, kiu trans'ir'is la kort'o'n; li fiks'is en si'a memor'o ili'a'n aspekt'o'n, ili'a'j'n vest'o'j'n, ili'a'j'n statur'o'n kaj ir'manier'o'n. Li neglekt'is la demand'o'j'n, kiu'j'n la ali'a'j serv'ist'o'j far'is al li. Nur kiam la mastr'o mem sci'ig'is al li iu'maten'e, ke tiu ĉi bien'o ne est'as tia, kie la hom'o'j pov'as kuŝ'i kaj re'fort'iĝ'i kaj fart'i bon'e dum long'a temp'o kaj nur manĝ'i kaj dorm'i, li for'las'is la lit'o'n, ĝust'ig'is la ĉifon'o'j'n sur la okul'o kaj ir'is ekster'e'n, kie li etend'is si'n kaj palpebr'um'is al la spac'o por rigard'i, ĉu est'os bel'a veter'o.

Li hav'is kap'turn'o'n; la detru'it'a okul'o ankoraŭ dolor'is kaj la krur'o'j trem'is. Sed la tag'o est'is tiel freŝ'a kaj seren'a, ke oni dev'is rid'et'i. Li aŭd'is la murmur'o'n el la kuir'ej'o, la boj'o'n de la hund'o'j ekster'e sur la kamp'o'j kaj la akr'a'j'n vok'o'j'n de la paŝt'ist'o'j, kiu'j eĥ'is inter la mont'o'j, la grunt'ad'o'n de la pork'o'j kaj la ronk'o'n el la grand'a'j hal'o'j, kie iu kuŝ'is kaj dorm'is. Sur ne'stabil'a'j pied'o'j ir'is Dekatos al la pord'o kaj en'okul'um'is. Plej intern'e en la mal'lum'a hal'o, tuj antaŭ la mal'ferm'a fajr'uj'o, kuŝ'is Fenevs sur fel'o kaj ronk'is kun mal'ferm'it'a buŝ'o. Dekatos turn'is si'n hezit'e al la mal'plen'a kort'o. Li fiks'is si'a'n rigard'o'n nun al la spac'o; est'is klar'e, sed tre for'e la nub'o'j grup'iĝ'is, li vid'is tiel, ĉirkaŭ la mont'pint'o'j. De tie ven'is la mal'varm'et'a vent'o kaj ankaŭ la ben'it'a pluv'o ven'is de tie.

— Ni'a Sinjor'o Zevs, li flustr'is, se vi don'as pluv'o'n je mi'a far'o, tio do est'as bon'a! Li mort'ig'is Fenevson mal'laŭt'e, preskaŭ zorg'em'e li pren'is li'a'j'n mantel'o'n kaj glav'o'n kaj for'ŝtel'is si'n el la bien'o. Oni serĉ'is li'n, sed li kaŝ'is si'n en la arb'ar'o'j kaj ir'is pli kaj pli mal'proksim'e'n; kaj oni hav'is ankaŭ ali'a'j'n afer'o'j'n por pri'zorg'i nun en la urĝ'ig'a aŭtun'o, kiam Zevs don'is pluv'o'n al la ter'o kaj dezir'is solen'a'j'n ofer'o'j'n.

Oni re'memor'is kaj kant'is kelk'a'j'n el la kant'o'j de Dekatos, tiel kiel oni pov'is, sed li'a nom'o kaj la mok'nom'o Ekatastos forges'iĝ'is dum la daŭr'o de la jar'o'j; ven'is mal'trankvil'a temp'o, kiam okaz'is mult'o kaj mult'e da pli grav'a'j afer'o'j. Kaj li mem akir'is ali'a'j'n nom'o'j'n. Supr'e en Farsalos kaj Atrakos oni nom'is li'n la et'a Kiklopo; en la mal'hel'a'j region'o'j ĉirkaŭ Olimp'o kaj en Stimfalio li ekzist'is sub la ali'a nom'o “Raŭk'a Joniano”, kaj en la et'a'j urb'o'j plej for'e ĉe la Termatia golf'o, kie li viv'is kelk'a'j'n jar'o'j'n, oni nom'is li'n simpl'e “Lam'a Drink'pork'o”; li trink'is mult'e tiu'temp'e kaj pro io unu el li'a'j krur'o'j rigid'iĝ'is. Li vojaĝ'is mult'e ter'e'mar'e, sed neniam part'o'pren'is milit'o'n. Li est'is tromp'ist'o kaj drink'barel'o, ĝis en Melibosa li perd'is ankaŭ la ali'a'n okul'o'n. Tiam li, blind'a vir'o, ek'migr'ad'is al la nord'o. Oni dir'is, ke li ricev'is bon'a'n kant'voĉ'o'n post la blind'iĝ'o. En Pierio oni nom'is li'n Homeros.

EYVIND JOHNSON

Kar'i

Plej for'e ekster'e situ'as grup'o de et'a'j insul'o'j, rond'a'j insul'o'j. Neni'o kresk'as tie, krom la etern'a fuk'o'kron'o, kiu ne'detru'ebl'e lev'iĝ'as kaj fal'as kun la tajd'o. Antaŭ'e est'as la sen'fin'a Atlant'o.

Unu tag'o'n antaŭ la Krist'nask'a Vesper'o, kelk'a'j fiŝ'ist'o'j rem'is al la rif'o inter la kontinent'o kaj la insul'o'j. Est'is kvin, ses boat'o'j, en ĉiu par'o da vir'o'j. Est'is du'on'mejl'o tie'n sed ili'n help'is la flu'o.

Ili nenio'far'is tie kelk'a'j'n hor'o'j'n, kiam ek'blov'is la vent'o. La flu'o turn'is si'n kaj ili hav'is ĝi'a'n help'o'n hejm'e'n, sed la vent'o — orient'a — est'is kontraŭ ili. Du boat'o'j ven'is hejm'e'n sen'difekt'e, du el ili dev'is fuĝ'i al la unu'a ter'pec'o, ĉar ili ne plu hav'is fort'o'n, sed unu el la boat'o'j sav'iĝ'is, kaj oni tren'is ĝi'n al la bord'o; unu romp'iĝ'is inter la rok'o'j, kiu'j est'as stern'it'a'j en la oblong'a fjord'o, sed la vir'o'j sav'is si'n. Unu el la boat'o'j mank'is kun mal'jun'a fiŝ'ist'o kaj li'a 25-jar'a fil'o.

Post'e blov'is la vent'o dum la tut'a fest'o. Oni marŝ'is laŭ'long'e de la bord'o kaj serĉ'is la ŝip'romp'it'o'j'n, sed neni'u kuraĝ'is ek'sid'i en boat'o'n. Silvestronokte la veter'o trankvil'iĝ'is, kaj tiam kelk'a'j rem'is al la rif'o por ankr'um'i. Ili ne far'is tio'n, ĉar ili kred'is, ke ili trov'os la kadavr'o'j'n, sed pro pli ego'ism'a'j kaŭz'o'j; por pli bon'e dorm'i dum la nokt'o'j. Tie sur'mar'e ili aŭd'is ili'a'n vok'o'n el la ond'o'j. Ili kompren'is, ke la flu'o ne for'ig'is la kadavr'o'j'n, sed, ke ili nepr'e kuŝ'as ie proksim'e. Se ili est'us driv'int'a'j kun la flu'o, ili ne kri'us. Oni kred'is, ke la boat'o fiks'iĝ'is ie ĉe la fund'o. Sed ven'int'e pli proksim'e'n al la insul'o'j, ili aŭd'is, ke de tie son'as la kri'o. Tie ili trov'is mal'jun'ul'o'n. Li est'is loĝ'ant'a dum la tut'a fest'o en bord'a kaban'o kaj manĝ'ant'a mitul'o'j'n, kiu'j'n li kapt'is ekster'e inter la fuk'o'j, kiam est'is re'flu'o. La boat'o est'is tut'e detru'it'a kaj la fil'o mal'aper'is. Ili trov'is la fil'o'n en la Lysgolf'o. Li driv'is dek mejl'o'j'n nord'e'n kun la flu'o kaj kuŝ'is en la akv'o tri semajn'o'j'n. Oni re'kon'is li'n laŭ unu el li'a'j ŝu'o'j; ceter'e li est'is preskaŭ ne're'kon'ebl'a. Oni opini'is, ke est'as bon'ŝanc'e tiel, ĉar est'is vintr'o, tiel ke li'a'j rest'aĵ'o'j ne mal'bon'odor'is tiel fort'e.

La insul'ar'o de tiam hav'as la nom'o'n Fest'o'tag'o'j. Foj'e, antaŭ jar'dek'o, unu el la grand'a'j rapid'ŝip'o'j fund'fiks'iĝ'is tie ekster'e, kiam en mal'bon'a veter'o ĝi klopod'is antaŭ'e'n en la fjord'o. Oni met'is mar'sign'il'o'n, stang'o'n pentr'it'a'n per nigr'a kaj ruĝ'a farb'o'j, bon'e ankr'it'a'n. Kiam la fiŝ'ist'o'j ven'is tie'n kaj puŝ'e hok'is moru'o'j'n, ili kutim'is lig'i la boat'o'n al la mar'sign'il'o, por tiel ŝpar'i la ankr'o'ĵet'o'n.

Sub'e ĉe la bord'o, en mal'alt'a torf'kovr'it'a dom'et'o, loĝ'as mal'jun'a vir'in'o, kies nom'o est'as Kar'i. Ŝi ne est'as tiel mal'jun'a, kiel ŝajn'as est'i; ŝi hav'as ĉirkaŭ 50 jar'o'j'n kaj viv'as el la mar'o. Ŝi'a edz'o dron'is antaŭ 15 jar'o'j ĉe fiŝ'ad'o en Lof'ot'e'n.

Antaŭ kvin jar'o'j du jun'ul'o'j, 17–18 jar'a'j, rem'is iu'n vesper'o'n ekster'e'n por fiŝ'i ĉe la rif'o. Unu el ili est'is la fil'o de Kar'i. Ili ne re'ven'is nokt'e, kaj maten'e unu el la bon'hav'a'j hom'o'j, kiu hav'is motor'boat'o'n, vetur'is post ili'n. Oni trov'is la rem'boat'o'n renvers'it'a, sed ĝi flos'is sur'mar'e. Ĝi kuŝ'is lig'it'a al la mar'sign'il'o. Kaj profund'e sub'e en la akv'o sid'is unu el la jun'ul'o'j; li kroĉ'is si'n al la stang'o kaj la ĉen'o'j kaj ne el'las'is ili'n. Nek li, nek li'a kamarad'o sci'is naĝ'i. Oni el'pren'is la kadavr'o'n kaj re'turn'is la mal'larĝ'a'n rem'boat'o'n en normal'a'n stat'o'n. Iu diven'is, ke la jun'ul'o'j lac'iĝ'is pro la ond'ad'o post iu el la grand'a'j bord'preter'a'j ŝip'o'j.

Post kelk'a'j semajn'o'j unu el la fiŝ'ist'o'j, mal'proksim'e ekster'e en la Lys-golf'o, el'pren'is la fil'o'n de Kar'i per haring'ret'o. Kar'i pov'is kun'vetur'i per kutr'o kaj ŝi re'kon'is si'a'n fil'o'n, laŭ la led'zon'o kaj tranĉ'il'ing'o. Est'is ankoraŭ fru'a aŭtun'o kaj varm'e. Oni port'is la kadavr'o'rest'aĵ'o'n al la bord'a bud'o, ĉe la ali'a flank'o de la du'on'insul'o. Tie trov'iĝ'is fiŝ'ole'a kuir-uzin'o, kie fetor'as ĉiu'kaz'e, oni opini'is.

Bon'ŝanc'e, ke oni trov'is li'n antaŭ ol la kapt'ad'o de grand'a'j fiŝ'o'j serioz'e komenc'iĝ'is, oni al'don'is, ĉar tiam oni bezon'as ĉiu'n minut'o'n, si'n propon'ant'a'n por la dorm'o.

Kar'i rem'as ĉiu'vesper'e kun tri'cent hok'o'j por fiŝ'kapt'i. Kiam est'as re'flu'o kaj la akv'o mal'lev'iĝ'as per du metr'o'j aŭ pli kaj grand'a'j part'o'j de la sabl'o'fund'o est'as nud'a'j, ŝi ir'as tie kun fos'il'o, kun fort'a, fork'o'simil'a fer'o kaj el'fos'as long'lumbrik'o'j'n. Ili simil'as ordinar'a'j'n lumbrik'o'j'n, sed pli mal'hel'a'j kaj sabl'o'plen'a'j ili est'as.

Neniam ŝi rapid'as, sed oft'e ŝi ven'as supr'e'n al la dom'et'o, kie ni loĝ'as, kaj ek'sid'as sur la ŝtup'o'ŝton'o kaj babil'as. Plej'part'e pri la veter'o. Ŝi laŭd'as tiu'n ĉi somer'o'n kaj don'as al ĝi bon'a'n atest'o'n. Sed ĝi tro'varm'ig'as la akv'o'n kaj la fiŝ'o'j ne ven'as supr'e'n, ŝi dir'as. Nun oni dev'as rem'i mal'proksim'e'n en la mar'o aŭ en la fjord'o. Pleŭronekt'o'j'n oni ĉiam kapt'as ĉi tie, sed nun est'as mank'o de moru'o. Kaj laŭ'dir'e en Amerik'o oni hav'as maŝin'o'j'n, kiu'j pov'as tun'kvant'e ĉerp'i salm'o'j'n el la akv'o. La akv'o ŝvel'as, ŝi lev'as si'n kaj re'ten'as iom'et'e la boat'o'n.

— Ĉiu'kaz'e est'as tro facil'e nun'temp'e pri ĉio, ŝi dir'as. Nun oni pov'as ek'sci'i, kia est'os la veter'o; oni nur sur'met'as la radi'o'aŭskult'il'o'j'n. Kvankam tio ne ĉiam konform'as. Sed cert'e ne est'as facil'e el'kalkul'i ĉio'n je minut'o.

— Ĉu vi rem'as mal'proksim'e'n? mi demand'as.

— Ne. Por unu hor'o aŭ simil'e.

— Sed vintr'e do?

— Oni dev'as i'e'n. Kaj tiam daŭr'as pli long'a'n temp'o'n. Du, tri hor'o'j'n. Sed kelk'foj'e ven'as la fiŝ'o'j ĉi tie'n al la ter'o. Kaj mult'e da fiŝ'o'j est'is kapt'at'a'j ĉi tie en la golf'o.

Ŝi rid'et'as kaj lul'as si'a'n grand'a'n, muskol'a'n korp'o'n; son'as preskaŭ koket'e, kiam ŝi dir'as:

— Sed tio est'as ja vir'labor'o. Iu'n vesper'o'n ŝi el'ir'as kaj falĉ'as la vent'o'ŝir'it'a'n herb'o'n sur kamp'et'o, ne pli grand'a ol ĝust'mezur'a kuir'ej'plank'o. Ni ven'as sur'voj'e kaj halt'as; ŝi paŭz'as kaj akr'ig'as al falĉ'il'o'n.

— Oni dev'us hav'i bov'in'o'n, ŝi dir'as. Mi hav'is kapr'o'n; ĝi ir'is sur la mont'et'o'n tie, sed tie ĝi mal'aper'is. Cert'e ĝi fal'is mar'e'n kaj la flu'o ja est'as fort'a. Sed oni dev'us hav'i bov'in'o'n. Antaŭ du jar'o'j mi hav'is ŝaf'o'n. Mi hav'is special'a'n mark'o'n sur ĝi, kol'ring'o'n. Ni ĉi'flank'e kutim'as hav'i ni'a'j'n ŝaf'o'j'n sur la mont'et'o de Ol'e. Sed mi'a ŝaf'o fal'is en la mar'o'n; kiel, mi ne sci'as. Sed ŝaf'o'j est'as tia'j; ili sci'as naĝ'i, se ili vol'as. Sed se la lan'o est'as tro dik'a, ili dron'as kaj paŝ'ad'as sur'fund'e, ĝis ili fal'as. Ili nur ir'as kaj ir'as, dum ili hav'as aer'o'n en si. Post'e ili kuŝ'ig'as si'n. Sed mi'a'n ŝaf'o'n ni trov'is post'e.

Mi pens'is pri Lys-golf'o, tie for'e, kie oni trov'as ili'n, dron'int'a'j'n ĉi tie.

Sed ŝi rakont'as:

— Ni trov'is la ŝaf'o'n sur la ali'a flank'o de la fjord'o. Kaj tie est'as cert'e pli ol du'cent klaft'o'j'n profund'e. Jes, cert'e neni'u preciz'e mezur'is, kiel profund'e est'as tie. Tiel, ke la ŝaf'o ne pov'is ir'i la tut'a'n voj'o'n.

Ŝi rid'as.

— Ne, mi dev'us hav'i bov'in'o'n. Ĝi almenaŭ ne for'vag'as en la mar'o'n.

— Sed vi jen sem'is ĉi tie.

— Jes, i'a'n plezur'o'n oni ja dev'as tir'i el la somer'o. Kaj kiam oni hav'as pret'a la falĉ'il'o'n, oni pov'as imag'i, ke oni hav'as bov'in'o'n.

Ŝi sid'iĝ'as, vol'as rakont'i, ebl'e iom fanfaron'i:

— Kiam mi edz'in'iĝ'is, mi hav'is bov'in'o'n. Mi est'as de tie. Tie ... Ŝi lev'as si'n de'nov'e, fervor'e montr'as.

— Tag'e, en klar'a veter'o tio vid'iĝ'as mult'e pli bon'e. Tie. Tiu hel'a part'o!

— Tie. Ĉu vi vid'as? Tie est'as tre mult'e da ter'o.

Sed tio est'as sur la ali'a flank'o de la larĝ'a fjord'o. Ni vid'as hel'a'j'n makul'o'j'n sub la mont'ar'o. Ŝi ven'is de unu el la et'a'j farm'o'j tie.

Tiam ŝi est'is bon'hav'a kaj hav'is bov'in'o'n.

— Sed la unu'a'n vintr'o'n, kiam ni loĝ'is ĉi tie en la fiŝ'ist'a koloni'o, la mar'o pren'is ni'a'n boat'o'n. Kaj fiŝ'ist'o dev'as hav'i boat'o'n. Kaj tiam ni vend'is la bov'in'o'n.

Se la bov'in'o nun viv'us, ĝi hav'us pli ol du'dek kvin jar'o'j'n. — Oni pov'as don'i haring'o'j'n al la bov'in'o'j, nu, tamen ne tro mult'e. Ĉar facil'e ĝi don'as gust'o'n al la lakt'o. Por mi est'as egal'e. Sed mult'a'j hom'o'j ne ŝat'as la haring'o'gust'o'n. Se oni est'us vend'int'a kelk'a'j'n litr'o'j'n.

Ŝi cerb'um'as:

— Jes, nun oni el'trov'as ĉio'n ebl'a'n. Ekzempl'e haring'farun'o'n. Tio'n oni don'as al la bov'in'o'j. Kvazaŭ la bov'in'o'j ne pov'us manĝ'i rekt'e haring'o'j'n. Ankaŭ la hom'o ne dev'as ricev'i la haring'o'n en la form'o de farun'o, por ke ĝi est'u manĝ'ebl'a. Kaj se la haring'o taŭg'as al la hom'o, ĝi do taŭg'as ankaŭ al la bov'in'o'j, kiel ajn alt'spec'a best'o ĝi est'as.

Kelk'a'j plen'brak'o'j da fojn'o est'as. Ŝi falĉ'as mal'rapid'e por ĉerp'i mult'e da plezur'o el si'a falĉ'ad'o.

Ŝi pri'zorg'as la fojn'o'n ĉiu'tag'e, iom'et'e ord'ig'as ĝi'n.

— Est'as unu'a'klas'a fojn'o, ŝi dir'as, kiam oni halt'as kaj parol'as kun ŝi.

Kiam ĝi est'as sek'a, ŝi for'donac'as ĝi'n.

— Jes, ĝi est'as bon'eg'a fojn'o, ŝi dir'as. Ĝi ricev'is almenaŭ tiom da sterk'o, kiom la ter'pom'o'j. Ĉi tie kresk'us aven'o kaj ankaŭ sekal'o, se oni hav'us temp'o'n por tio.

Tiu, de kiu ni lu'as la dom'et'o'n, rakont'as pri Kar'i. Ŝi volont'e ĉe'est'as en'ter'ig'o'j'n. Tio komenc'iĝ'is antaŭ long'e, kiam ŝi'a edz'o pere'is en la mar'o. Ĝeneral'e oni invit'as ŝi'n, sed ankaŭ se oni ne far'is tio'n, ŝi ir'as tie'n. Ŝi star'as inter la funebr'ant'o'j kaj plor'as pli ol iu ajn el ili. Ŝi parol'as pri si'a'j edz'o kaj fil'o. Eĉ se tem'as pri et'a infan'o, ŝi plor'as kvazaŭ ŝi est'us kon'int'a ĝi'n dum du'dek kvin jar'o'j.

— Li est'us pov'ont'a iĝ'i ver'a fiŝ'ist'o, se li rest'us viv'ant'a, la kompat'ind'a, ŝi dir'as. Aŭ li est'us pov'int'a ven'i mal'proksim'e'n, ebl'e li est'us loĝ'ont'a en la urb'o kiel plen'aĝ'ul'o.

Dum la milit'o ating'is tiu'n ĉi bord'o'n ne'kon'at'o'j. Kaj dum la hispan'a grip'epidemi'o est'is mult'e da en'ter'ig'o'j. Ŝi sekv'is ili'n ĉiam sur la long'a voj'o al la preĝ'ej'o kaj zorg'e rigard'is, ke ne est'u preter'las'o ĉe ili'a en'ter'ig'o. Sed kiam la rest'aĵ'o'j de ŝi'a fil'o est'is en'ter'ig'it'a'j, ŝi sid'is hejm'e.

— La voj'o est'as tiel long'a kaj mi ne hav'as fort'o'j'n, ŝi dir'is tiam.

Sed nun ŝi ir'as al la tomb'o unu'foj'e ĉiu'semajn'e, se ŝi hav'as temp'o'n. Ebl'e ŝi ne funebr'as tre mult'e nun, sed ŝi hav'as la kutim'o'n de la funebr'o. Ŝi kutim'as ir'i tie'n ankaŭ vintr'e.

Ĉi tie, en la koloni'o oni ŝerc'is pri ŝi kaj amuz'is si'n per tio. Ŝi hav'is kanarion; ĝi mort'is kaj est'is en'ter'ig'it'a. Ŝi met'is ĝi'n en skatol'o'n kaj invit'is kelk'a'j'n fiŝ'ist'onkl'in'o'j'n por trink'i kaf'o'n. Ili kant'is psalm'o'n; tio'n ili far'is volont'e kaj plezur'e pro la ekstr'a kaf'o.

Unu el la knab'et'o'j en la koloni'o, Ol'e, hav'is la task'o'n port'i la kanarion al la angul'o de la ter'pom'plant'ej'o, kiu'n ŝi elekt'is kiel la last'a'n ripoz'ej'o'n de la kanario sur tiu ĉi ter'o. La knab'o ir'is antaŭ la mal'jun'ul'in'o'j, kaj la infan'ar'o de la koloni'o sekv'is ili'n kaj kant'is, ĉar Kar'i hav'is ankoraŭ kaf'o'n en la kaf'kuir'il'o. Ol'e met'is si'a'n man'o'n en la skatol'o'n; li opini'is, ke est'us domaĝ'e met'i la bel'a'n bird'o'n en la ter'o'n. Li sukces'is el'pren'i ĝi'n kaj sub'ig'is ĝi'n en la pantalon'poŝ'o'n. Tiel oni en'ter'ig'is skatol'o'n. Sed kiam Ol'e vol'is el'pren'i suker'pec'o'n el la poŝ'o, kelk'e da bird'plum'o'j, kelk'a'j nur'a'j plum'er'o'j, sekv'is ĝi'n kaj ŝveb'is super la ter'pom'plant'ej'o.

— Jen, la spirit'o! dir'is Kar'i. Aŭtun'e fantom'o frap'is ŝi'a'n fenestr'o'n; du'on'kresk'ul'o'j far'is tio'n. Ili frap'ad'is sur la vitr'o kaj pep'is kiel et'a'j bird'o'j, kaj iu prov'is tril'i.

Sed Kar'i el'paŝ'is sur la ŝtup'o'supr'o'n kaj kri'is en la mal'lum'o'n:

— Ne kred'u, ke mi tim'as, eĉ tiam ne, se vi est'us agl'o. Ripoz'u en pac'o kaj rest'u trankvil'a, et'a monstr'o!

Iu'n bril'a'n nokt'o'n ŝi rem'is al la Fest-insul'o'j kun si'a'j tri'cent hok'o'j.

La sekv'a'n tag'o'n ŝi demand'is ne'kutim'e mal'laŭt'e:

— Ĉu vi aŭd'is neni'o'n dum la nokt'o?

Ne, neni'u aŭd'is i'o'n ne'kutim'a'n.

Ŝi rakont'as post'e:

— Mi al'bord'iĝ'is ĉe unu el la insul'et'o'j kaj kri'is tut'a'n hor'o'n.

— Kri'is?

— Jes, por tiu okaz'o, se oni est'us en danĝer'o, oni vol'us sci'i, ĉu la kri'o est'us aŭd'ebl'a ĝis ĉi tie. Mi pens'as pri tiu kompat'ind'a, kiu antaŭ long'e dev'is rest'i tut'a'n semajn'o'n tie.

Kaj Kar'i est'is raŭk'a.

IVAR LO-JOHANSSON

Infan'strik'o

En Kjula en Sörmland loĝ'is en la XIX-a jar'cent'o bien'serv'ist'o, kiu'n oni nom'is la Fort'a Andre'o, sed ceter'e li'a nom'o est'is Andre'o Andersson, unu el la sen'nom'ul'o'j, kiu sen si'a fort'o est'us rest'int'a ĉiam sen'nom'a. Jam kiel infan'o li pruv'is si'a'n ne'ĉiu'tag'a'n korp'a'n fort'o'n. Li iĝ'is dum si'a'j jun'a'j jar'o'j jun'serv'ist'o en Barva, kaj tie li prezent'is si'a'n unu'a'n ver'a'n fort'o'prov'o'n. Iu'n tag'o'n dum la tag'mez'a paŭz'o la vir'o'j amuz'is si'n per tio, ke ili prov'is kurb'ig'i du fer-rel'o'j'n, el'iĝ'ant'a'j'n el iu magazen'o. Du el ili sukces'is nuanc'et'e fleks'i supr'e'n la rel'o'j'n. Iu ŝerc'e demand'is la jun'a'n kort'serv'ist'o'n, ĉu ankaŭ li vol'us far'i prov'o'n. Andre'o star'is sen'vort'a moment'e, ne'sci'ant'e, ĉu li efektiv'e rajt'as part'o'pren'i en tiu ĉi fort'prov'o de la pli aĝ'a'j. Fin'e li ir'is antaŭ'e'n, kvazaŭ li ek'prov'us, far'is cert'a'n pren'o'n je ĉiu rel'o, mal'rapid'e lev'iĝ'is kaj je la konstern'o de la ĉirkaŭ'star'ant'o'j fleks'is ambaŭ fer'rel'o'j'n alt'e'n al la mur'o. I'o'n tia'n neni'u atend'is. De tiam flug'is la fam'o de Andre'o trans tut'a'j paroĥ'o'j de Sörmland. Li far'is mult'e da fort'o'prov'o'j, li mem est'is pens'mal'fru'a, ne precip'e inteligent'a cerb'e, far'is la labor'o'n de mult'a'j vir'o'j, se oni iom flat'is li'n, kaj la sinjor'o'j li'n el'suĉ'is. Li edz'iĝ'is, kiam li ating'is la ĝust'a'n aĝ'o'n kaj iĝ'is bien'serv'ist'o.

Post kelk'a'j jar'o'j li ven'is al la bien'o F. en la paroĥ'a distrikt'o Jeder kaj rest'is tie ĝis si'a mort'o. Dum la last'a'j jar'o'j li tro'streĉ'is si'n per lev'ad'o kaj iĝ'is pulm'o'mal'san'a. Li'a mort'o okaz'is inter dram'a'j cirkonstanc'o'j. Tio okaz'is en la sam'a temp'o.

kiam la unu'a'j organiz'a'j pens'o'j ating'is la eben'ej'a'n bien'serv'ist'ar'o'n de Sörmland. Tial ĝi est'u prezent'at'a per apart'a rakont'o.

*

Aŭtun'e vek'iĝ'is la burd'gigant'o de la draŝ'maŝin'o je viv'o en la kort'angul'o. Ankaŭ la infan'o'j'n oni pri'uz'is en la produkt'ad'o. Por gvid'i la ne'draŝ'it'a'n gren'o'n al la profund'a gren'plank'o oni uz'is long'a'n ĉen'o'n da infan'o'j.

Oft'e est'is pli ol du'dek infan'o'j, dek'jar'a'j kaj dek'du'jar'a'j, kiu'j vol'is prefer'e lud'i kaj kiu'j sufer'is terur'e pro la lum'kub'o'j de la draŝ'apertur'o, polv'o, tondr'o kaj sku'ad'o.

Ili do star'is tie vic'e, ĵet'is la gren'fask'o'n al la sin'o unu al la ali'a, ĝis la last'a en la vic'o met'is la gren'fask'o'n supr'e'n al la apertur'a tabl'o, post kiam la “nutr'ant'o” ig'is la fask'o'n dis'filtr'iĝ'i en la draŝ'cilindr'o.

Ekster la trem'ant'a'j draŝ'ej'mur'o'j 6–8 par'o'j da bov'o'j, gvid'at'a'j de sub'serv'ist'o, tir'ad'is en rond'o la draŝ'maŝin'o'n grand'a'n, kaj prov'is ŝtel'e sur'tret'i la bar'trab'o'j'n. La tondr'ad'o de la draŝ'maŝin'o plen'ig'is ĉiu'j'n val'o'j'n. Sur la ali'a flank'o de la gren'ej'o kresk'is la pajl'o je stak'o'j, simil'ant'a'j flav'e'blank'a'j'n mont'ar'o'j'n. Intern'e sur la plank'o kuŝ'is mus'id'o'j en et'a'j, vil'a'j nest'o'j. Sed la infan'o'j dev'is labor'i! Por 12-hor'a labor'o ricev'is ĉiu infan'o pag'o'n de dek du oer'o'j.

Tiam okaz'is dum la draŝ'temp'o, ke agit'ist'o ven'is pied'e de ali'a bien'o. Li en'ir'is la gren'ej'o'n dum la tag'manĝ-paŭz'o kaj dir'is al la vir'o'j:

En ni'a farm'o ni ricev'as pli da mon'o, ĉar ni minac'is, ke ali'e ni ne labor'os. La sinjor'o'j lern'u pag'i! Ni far'is tio'n tuj antaŭ la draŝ'ad'o ... La draŝ'ant'ar'o demand'is pri io kaj ali'o, kaj pov'is aŭd'i, ke tiu'j en la najbar'a farm'o ir'is simpl'e al la arb'ar'o, sed ili opini'is, ke tio ne konven'as por ili.

— Se ili ne hav'as ni'n, hav'as la ali'a'j'n, ili dir'is.

— Sed se ne ekzist'as tia'j, kiu'j'n ili pov'as hav'i? demand'is la serv'ist'o el la fremd'a bien'o. Fin'e li turn'is si'n al Fort'a Andre'o kun si'a demand'o.

— Labor'i est'as ja tio, kio'n mi plej'e kapabl'as, li dir'is post moment'o. Kaj se mi hav'us ĉiu'j'n kontraŭ mi, mi pov'us labor'i sam'e mult'e kiel ĉiu'j kun'e.

La agit'ist'o for'ir'is. Sed la infan'o'j en la “ĉen'o”, kaŝ'it'a'j en la gren'fund'o, aŭskult'is. Ili opini'is la plan'o'n ne mal'prudent'a. Se ili ricev'os 25 oer'o'j'n anstataŭ dek du, ili daŭr'ig'os la labor'o'n, sed ali'e ili kur'os arb'ar'e'n.

Tuj antaŭ ol ili vol'is komenc'i, ven'is la inspektor'o sur'voj'e al la gren'ej'o. Kiam li turn'is si'n ĉirkaŭ la angul'o, ĉiu'j infan'o'j star'is tie.

— Ni vol'as hav'i du'dek kvin oer'o'j'n tag'e! Ali'e ni kur'os arb'ar'e'n, ili kri'is.

La inspektor'o nur rid'is. Li daŭr'ig'is al la grand'a, lign'o'krenel'a draŝ'maŝin'o por don'i ordon'o'n pri labor'komenc'o. Sed ating'int'e la du'on'voj'o'n, li tamen turn'is si'n.

— En'ir'u nun, ĉar ni komenc'os sam'moment'e, li dir'is al la infan'o'j.

La infan'o'j rest'is obstin'e, ĝis la draŝ'maŝin'o ek'muĝ'is tie intern'e, sed kiam la inspektor'o el'ven'is kaj montr'is la baston'o'n al ili, escept'e unu, ili ek'kur'is ĉiu'j arb'ar'e'n.

Nun okaz'is io rimark'ind'a, ke malgraŭ tio, ke la draŝ'maŝin'o rond'ir'is, ĉiu'j rad'o'j mov'is si'n, la maŝin'o muĝ'is, tamen ne ven'is gren'o. Neni'u trov'iĝ'is por dis'tranĉ'i, neni'o trov'iĝ'is por ŝtop'iĝ'i en la cilindr'o'n. La apertur'a bret'o est'is mal'plen'a. La draŝ'il'o'j frap'ad'is la neni'o'n. La lagr'o'j minac'is est'i varm'a'j. La tut'a infan'ĉen'o est'is fuĝ'int'a al la arb'ar'o.

La inspektor'o ir'is al la vir'o'j ĉe la stak'o'j, simil'ant'a'j flav'blank'a'j'n mont'o'j'n, kaj dir'is:

— La infan'o'j for'kur'is escept'e unu. Mi fakt'e bezon'as kvin hom'o'j'n por al'port'i la gren'fask'o'j'n, sed kiel est'us, se mi hav'us nur unu, kiu super'as vi'n ĉiu'j'n? Se mi elekt'us vi'n, Fort'a Andre'o? Fort'a Andre'o pens'is tir'em'e kaj respond'is fier'e:

— La labor'o est'is tio, en kiu mi est'is la plej fort'a pli fru'e, kaj cert'e mi far'is oft'e la labor'o'n de kvin hom'o'j, tiel ke ankaŭ nun mi bon'e pov'os far'i tio'n.

Tiam Fort'a Andre'o paŝ'is en la gren'ej'o'n, grimp'is mal'supr'e'n al la profund'a gren'plank'o, ir'is al la ekstrem'o de la mur'o, pik'is la fork'eg'o'n en kun'pak'it'a'n amas'o'n, kiu est'is grand'a kiel du'on'a ĉeval'ŝarĝ'o kaj ek'pren'is. Rimark'ant'e, ke ĉiu'j rest'as kaj admir'as li'n, li met'is la ŝarĝ'o'n sur'dors'e'n. Kun ĝi li ir'is al la apertur'a bret'o, kie la tie forges'it'a knab'o star'is pret'a por far'i la dis'tranĉ'ad'o'n. La knab'o preskaŭ dron'is sub la amas'o.

De la gren'ej'o kri'is nun la serv'ist'o'j sub la gvid'o de la inspektor'o:

— Li'n oni pov'as nom'i vir'o. Li labor'as anstataŭ du'dek, kvankam anstataŭ infan'o'j! Fort'a Andre'o ŝajn'is iom ofend'it'a. Li respond'is tra la bru'o:

— Nun mi nur ek'prov'et'is. Sed ven'ont'foj'e sekv'os la ĝust'a plen'brak'o!

Li re'turn'is si'n, tord'is la fork'eg'o'n en la gren'o tiel profund'e, ke eĉ la ten'il'o ŝajn'is mal'aper'i en ĝi.

Sed nun okaz'is io ne'atend'it'a, sam'e ne'atend'it'a, kiel pli fru'e, kiam li fleks'is la unu'a'n foj'o'n la fer'rel'o'j'n. Kiam li nun dev'is lev'i la ĉeval'ŝarĝ'e grand'a'n amas'o'n, li halt'is du'on'far'e. Li las'is sub'iĝ'i la plen'brak'o'n. Li prov'is de'nov'e. Ĝen'at'e li kapt'hezit'is al la aer'o, iĝ'is kadavr'e pal'a, klin'is si'n mem super la amas'o'n. El li'a buŝ'o romp'is voj'o'n sang'ond'o kaj ruĝ'ig'is la gren'o'n. Tuj post'e li kolaps'is. Li ek'kuŝ'is rekt'e-etend'it'e en la gren'o.

Tiu'j, kiu'j star'is plej proksim'e en la gren'ej'o, kur'is sub'e'n al la polv'kirl'it'a gren'plank'o. Ili turn'is li'n dors'al'ter'e kaj fin'e el'port'is li'n al la liber'a aer'o. Ankoraŭ li spir'is mal'facil'e.

Tiam li ankoraŭ foj'e lev'iĝ'is, ek'dis'ig'is la brak'o'j'n, for'sku'is ili'n, kiu'j li'n ten'is, kaj ŝajn'is etend'i la man'o'j'n al la fork'eg'o. Li prov'is dir'i i'o'n sed sang'o ven'is. Post sekund'o'j li est'is mort'int'a.

*

La draŝ'maŝin'o, kiu funkci'is mal'plen'e jam tro long'e, dev'is plen'iĝ'i, kaj ĉiu dev'is labor'i, kaj tuj, kiam la mort'int'o transport'iĝ'is sub la tegment'o'n de serv'ist'a kaban'o, oni dev'is kur'i tuj en la arb'ar'o'n kaj kri'i, ĝis oni ricev'is respond'o'n:

— Vi ricev'os du'dek kvin oer'o'j'n! Re'ven'u tuj! Du'dek kvin! Re'ven'u! Ili kri'eg'is en la arb'ar'o.

— Nun vi ĉiu'j pov'as atest'i, aŭd'iĝ'is la respond'o post la arbust'o'j kaj supr'e sur la abi'o'j. Hola-ho, vi, en la tut'a arb'ar'o! Nun vi est'as ni'a'j atest'ant'o'j, ke ni ricev'u, kiom ni postul'is. — Du'dek kvin oer'o'j'n!

IVAR LO-JOHANSSON

La student'o kaj la Ter'prolet'id'o

Kiam li plen'kresk'is, li ag'is kiel la plej talent'a'j, t. e. — li “fuĝ'is el la klas'o”. Li fakt'e ne fuĝ'is, mal'e li vol'is labor'i por si'a klas'o de-ekster'e, de ali'a flank'o. Li est'is konsci'a, ke li pov'os far'i pli grand'a'n util'o'n en tiu manier'o. Tra la societ'viv'o baldaŭ li ven'is al la fak'a. Li leg'ad'is kaj labor'e romp'is voj'o'n al si. Fin'e li far'iĝ'is sindik'o de si'a sindikat'o.

Sam'temp'e kun li ek'hav'is interes'o'n pri la afer'o de la plej mal'riĉ'a'j ter'labor'ist'o'j jun'a student'o X, kies ge'patr'o'j est'is riĉ'a'j, kaj li mem hav'is romantik'em'o'n. Kaj de tiam la viv'o'voj'o de tiu'j du komenc'is kur'i paralel'e.

Dum si'a'j jun'a'j jar'o'j la karier'ul'o verk'is artikol'o'j'n al la lok'a gazet'o. Li verk'is bon'eg'a'j'n artikol'o'j'n pri la viv'grav'a'j problem'o'j de la ter'labor'ist'o'j.

Nun ankaŭ X komenc'is verk'i al la gazet'o. Kaj foj'e la iam'a prolet'knab'o konstat'is, ke la student'o ricev'as du'obl'e pli grand'a'n honorari'o'n por la artikol'o'j, kiu'j'n li verk'is, ol li por si'a'j. La redaktor'o est'is eks'labor'ist'o, aŭtodidakt'o. Li ir'is al la redaktor'o kaj demand'is:

— Sed se li ne ricev'as tiom, do li simpl'e preter'las'os skrib'i por ni! dir'is la redaktor'o.

— Sed mi do?

— Mi kred'is, ke vi skrib'as por per'labor'i ekstr'a'n mon'er'o'n, dir'is la redaktor'o. Tio est'as ali'a afer'o! Li ja ne est'as dev'ig'at'a!

Tio est'is ali'a afer'o. Tiam li serĉ'is kaŭz'o'n en si mem. Kaj tie li trov'is la mal'pli'valor'kompleks'o'n de si'a klas'o antaŭ la student'o.

Li'a'j propr'a'j kun'ul'o'j est'is fier'a'j pri la student'o, ke li verk'ad'is. Kiam li mem verk'is, tio'n ili konsider'is kiel rimed'o'n, uz'at'a'n de li por proksim'iĝ'i al la viand'pot'o, kiel oni kutim'as dir'i. Kiam li klopod'is plej'e, li far'is tiu'n ĉi observ'o'n ĉe la amas'o — ĝi ne vol'is vid'i supr'e'n. Ĝi pen'ad'is por mal'supr'e'n'tir'i li'n de'nov'e al si! Li re'kon'is ĉiu'j'n ĉi trajt'o'j'n, ĉar li mem nask'iĝ'is inter ili, ili est'is li'a propr'a ar'o. Kaj kun la antaŭ'sci'o kaj sent'o pri ili, li vol'is mild'ig'i ili'n. Li vol'is evit'i provok'o'n, vol'is mem ŝajn'i sen'pretend'a, prezent'i si'n kiel humil'a serv'ist'o. Sed tio mal'help'is li'n. Tio don'is ne'cert'ec'o'n al li'a kondut'o, don'is i'a'n rigard'o'n de fuĝ'em'o al li'a'j okul'o'j, kaj est'is kvazaŭ li ne est'us tut'e honest'a. Li'a'j sam'ul'o'j rimark'is tio'n plej'e el ĉiu'j. Sam'temp'e ili rimark'is, ke la student'o, eduk'it'a ali'manier'e, ne hav'as tiu'n hezit'em'o'n. Est'int'e sindik'o dum iom da temp'o, li komenc'is gras'iĝ'i, ricev'is rond'a'n ventr'o'n kaj dik'a'n kol'o'n kaj pez'a'j'n, pend'sak'a'j'n vang'o'j'n. La plej mult'a'j sindikat'a'j ofic'ist'o'j kaj funkci'ul'o'j sam'e hav'is gras'a'j'n ventr'o'n kaj nuk'o'n kaj pez'a'j'n vang'o'j'n. Tio est'is facil'e klar'ig'ebl'a. Ĉiu'j est'is tia'j, kiu'j trans'ir'is el la korp'a labor'o al la trankvil'e sid'a viv'o. Ili ĉiu'j prov'is dum cert'a temp'o konserv'i la form'o'j'n de si'a korp'o. Sed la labor'o lig'is ili'n al la seĝ'o'j, al la skrib'tabl'o'j. Ili aparten'is al tiu generaci'o de la labor'ist'a mov'ad'o, kiu trans'lok'iĝ'is rekt'e de la plug'kamp'o'j, mont'o'j kaj arb'ar'o'j. Nur en la sekv'a generaci'o ven'os la teori'ul'o, la libr'o'verm'o, la funkci'ul'o, eduk'it'a al tio. Nun ili est'is, kia'j ili est'is. Nun ili pov'is aŭd'i de si'a'j opini'kontraŭ'ul'o'j sam'e kiel de si'a'j sam'ul'o'j:

— Est'as abomen'ind'e vid'i gras'a'n social'ist'o'n! dir'is kontraŭ'ul'o.

— La dik'ventr'ul'o! dir'is li'a'j sam'ul'o'j. Pro kio li gras'iĝ'us, se ne pro ni. Kio est'os el ni? Tiam li ricev'is nov'a'n vund'o'n. Sed super ĉio star'is la afer'o. Li glut'is kaj forges'is.

Nun li vetur'is per aŭt'o, kiam li hav'is i'o'n aranĝ'ot'a'n en la bien'o'j kaj farm'o'j. La pied'ir'ad'o kaj bicikl'ad'o est'is pas'int'a period'o en la histori'o de la mov'ad'o. Kelk'foj'e tem'is pri diskut'at'a sum'o de dek kron'o'j. Sed la aŭt'o'taksimetr'o est'is jam supr'e ĉe du'dek kron'o'j, kiam li al'ven'is. Tio vek'is mal'amik'a'n sent'o'n. Tiam li halt'ig'is la aŭt'o'n mal'antaŭ la proviz'ej'o, aŭ mal'antaŭ la pajl'o'stak'o'j, kaj li pied'ir'is la last'a'n pec'o'n. Tio'n li far'is, ĉar li sci'is, kio'n la ter'prolet'o'j el la mal'nov'a gent'o pens'os, vid'ant'e kiel ili'a mon'o est'as uz'at'a. Sed la jun'ul'o'j opini'is, ke li est'as mal'kuraĝ'a.

Star'ant'e antaŭ la labor'don'ant'o'j, li mem est'is plej intern'e la ter'prolet'o. En la profund'o li tim'is. Ir'ant'e trans la grand'a'n kastel'kort'o'n supr'e'n al la grand'a ŝtup'ar'o, li sent'is, kiel li ŝrump'iĝ'as intern'e. Kiam li en'ven'is, li rest'is ĉe la pord'o. Kiam li ek'parol'is, est'is kvazaŭ li el'prem'us la vort'o'j'n. Kiam oni invit'is li'n, nur last'e li akcept'is. La ter'prolet'a karakter'o fum'eg'is pez'e en li'a intern'o. Ĝi simil'is al brul'ant'a'j ter'pom'tig'o'j. Li iĝ'is obstin'mien'a kaj re'tir'iĝ'em'a en societ'o. Li don'is grand'a'n grav'o'n al la vort'o (li est'is kutim'a al la pun'o pro ĉiu facil'anim'a vort'o). Long'e li star'is silent'a, kiam oni kverel'is kun li, kaj tial oni nom'is li'n mal'rapid'em'a (tio rest'is en li de tiu temp'o, kiam ne est'is permes'at'e kontraŭ'grumbl'i en la grand'bien'o). Li mir'is pro tio kaj flat'is li'n ĉiu'foj'e la menci'o de li'a nom'o, (li kutim'iĝ'is al tio, ke oni forges'u li'n, ke neni'u kalkul'us pri li, ke li ĉiam rest'u tie, kie li est'as)! Nun ankaŭ X, la student'o, komenc'is agit'i inter la ter'prolet'o'j kaj ter'labor'ist'o'j. Li est'is svelt'a kaj elast'a, ĉar li ĉiam est'is kutim'a al ĝust'a diet'o. Li konsider'is la tut'o'n romantik'a lud'o, ĉar tio est'is nur parentez'o por li, kaj ĉar li intenc'is iam fort'e avanc'i. La student'o vetur'is per aŭtobus'o, dir'is subit'e al la ŝofor'o, ke li halt'u, mal'supr'e'n'ir'is al la ŝose'a fos'aĵ'o kaj sid'iĝ'is por skrib'i afiŝ'o'n. Li parol'is ĉe proviz'ej'o'j kaj gren'ej'o'j, kaj li tut'e ne est'is angor'a ir'i al la kastel'o, ĉar li sent'is si'n hejm'e en ĝi'a intern'o. Iu'n tag'o'n li ven'is i'e'n, kie oni vol'is hav'i Krist'nask-fest'o'vesper'o'n. Tiam li ir'is al la arb'ar'o kaj fal'ig'is abi'o'n. Vesper'e li ven'is al la ej'o de la solen'o kun du prolet'id'o'j sur la ŝultr'o'j kaj unu en la brak'o'j, kaj post'e li danc'is kun edz'in'o'j kaj melk'ist'in'o'j ĝis'maten'e. Pri li oni dir'is:

— Rigard'u, li est'as sinjor'id'o, kaj tamen li ven'as al ni. Li'n ni kred'as! Sed pri la prolet'id'o, kiu iĝ'is sindik'o, ili dir'is:

— Tiu, jes, li vol'as ni'n uz'i por grimp'i sur ni'a'n dors'o'n kaj tiel ven'i supr'e'n! La dik'ventr'ul'o! X hav'is jam de'long'e propr'a'n dom'o'n, sed la ter'labor'ist'o konstru'is al si vila'et'o'n. En la antaŭ'urb'o ĝi star'is. Kaj ankaŭ tio'n li pov'is nun aŭd'i.

— Dank’ al ni li pov'is iĝ'i dom'posed'ant'o kaj kapital'ist'o!... dir'is li'a'j sam'ul'o'j, kiu'j zorg'e observ'is ĉiu'n li'a'n paŝ'o'n.

Kaj kiam la temp'o est'is pas'int'a, ili hav'is tut'e diferenc'a'j'n spert'o'j'n pri la labor'ist'o'j, kvankam ili renkont'is la sam'a'j'n unu'op'ul'o'j'n. La student'o pov'is dir'i sen'rezerv'e bon'a'j'n vort'o'j'n pri ili. Li admir'is kelk'foj'e eĉ ili'a'j'n difekt'o'j'n. Sed la ter'prolet'id'o est'us pov'int'a amar'iĝ'i, se la afer'o ne est'us tiel grandioz'a.

Tiam li ven'is al mal'nov'a kutim'a el'dir'o de soldat'o, pri kiu li aŭd'is parol'i kiam li est'is infan'o: “Se est'us milit'o, prefer'e ol hav'i iu'n talent'ul'o'n kun la ĉiu'tag'a nom'o Svensson, mi akcept'us kiel komand'ant'o'n stult'ul'o'n kun la elegant'a nom'o Gillenŝnits, ĉar tia'j'n ul'o'j'n oni sekv'as!” La student'o ne est'is mens'mal'fort'ul'o, mal'e, sed tia'j dir'o'j ne interes'is li'n. Kaj iam foj'e post la mort'o oni dir'os pri la unu'a: — Li ir'is de ni por prosper'i! Sed pri la ali'a: — Li ven'is mal'supr'e'n al ni! Kiu sci'us solv'i tiu'n sekret'o'n! Kaj jen est'is okaz'ont'a kongres'o kun jubile'o. Kaj mult'a'j atend'is, ke nun est'os milit'o je viv'o kaj mort'o por la gvid'ant'ec'o inter ili du. Kelk'a'j ebl'e atend'is, ke la ter'prolet'id'o ted'at'a de la labor'ist'o'j trans'ir'os al la labor'don'ant'o'j. Sed ali'a'j opini'is, ke oni dev'as el'ĵet'i li'n. Tiel stat'is la afer'o, kiam ili ambaŭ paŝ'is antaŭ'e'n por dir'i si'a'n parol'ad'o'n.

— Ebl'e ŝajn'as est'i kurioz'e don'i person'a'n deklar'o'n en tiu ĉi kontakt'o, dir'is la iam'a ter'prolet'a knab'o, kiam li pez'a kaj lac'a kaj el'merg'it'a paŝ'is antaŭ'e'n kiel unu'a parol'ant'o. — Kaj tamen est'as tio part'e la plej grav'a, kio'n mi vol'as deklar'i, io, kio tuŝ'as la tut'a'n mov'ad'o'n. Kaj nun mi dir'os tio'n! Kiam iu ven'as el la popol'o, la popol'o ne kompren'as aŭ ne vol'as kompren'i. Ili ne kred'as al li tio'n, kio'n li vol'as fin'far'i. Oni gard'as li'n preskaŭ kiel mal'amik'o'n. Sed mal'e, se iu ven'as de ali'a direkt'o, kiel ili'a propr'a, mal'supr'e'n al ili en ili'a'n mizer'o'n, tiam ili est'as mult'e pli volont'a'j aŭskult'i, ili est'as mult'e pli sen'suspekt'a'j sekv'i iu'n tia'n. Ili opini'as, ke li vol'as gajn'i neni'o'n, sed li est'as pret'a dispon'ig'i si'a'n fort'o'n por ili'a bon'o. Kiam ili supoz'as material'ec'o'n kaj ego'ist-profit'o'n en la antaŭ'a okaz'o, ili trov'as ideal'ism'o'n en la du'a. Tio prezent'as mem'akuz'o'n, ĉar tio vol'as alud'i pri tio, ke la labor'ist'o mem ne pens'as ideal'ism'e pri si mem. Kaj tamen ni sci'as, ke la konklud'o est'as erar'a ... Kiam la nun'a generaci'o en ni'a mov'ad'o ir'os en si'a'n tomb'o'n, ĝi kalkul'os inter si'a'j memor'o'j ankaŭ la soci'a'n mal'pli'valor'kompleks'o'n de la klas'o i. a. antaŭ la erudici'o kaj libr'o'stud'o'j. Ni ĉiu'j mult'e sufer'is de tio. Tio est'as nun mal'aper'ont'a de ni, sed ne mal'aper'int'a. Dum ĝi ekzist'as, ĝi mal'help'os esenc'a'j'n fort'o'j'n por liber'ig'i si'n tut'e, kaj tio est'os je mal'util'o por ĉiu afer'o. Mi ne sci'as, ĉu ĉiu kompren'as, pri kio mi parol'as. Por mi tio est'as sam'e person'a kiel la tut'a'n mov'ad'o'n labor'ist'a'n rilat'ant'a deklar'o.

— Li vol'as ĝem'aĉ'i pro io, kio mal'help'is li'n ven'i supr'e'n! flustr'is la aĝ'a'j ter'prolet'o'j. Kio pov'as est'i tio?

— Tio est'as nur, kio'n mi vol'as dir'i, dir'is la sindik'o kaj re'tir'iĝ'is.

Pez'a kaj vid'ebl'e lac'a, dik'karn'a kiel renesanc'figur'o, sed el'merg'it'a de labor'o kaj mal'dorm'o, li ir'is kelk'a'j'n paŝ'o'j'n flank'e'n.

Tiam antaŭ'e'n'paŝ'is la iam'a student'o, X kaj je ĉies surpriz'o dir'is simil'a'n parol'ad'o'n.

— Ankaŭ mi vol'us far'i person'a'n deklar'o'n, li dir'is, star'ant'e svelt'a kaj en posed'o de si'a'j ne'for'uz'it'a'j fort'o'j, antaŭ la kun'ven'int'o'j. Kiam mi aŭd'is la ĵus'a'j'n vort'o'j'n, mi kompren'is i'o'n, kio'n nur mal'mult'a'j, kaj nur de ekster'e ven'int'a'j kompren'as. Mi kompren'as, kiel mal'mult'e mi sci'as de la komenc'o pri tio, kio est'as la hom'a kor'o. Tio, kio'n oni instru'as en la lern'ej'o'j, est'as mizer'a, sen'pov'a sci'o kompar'e al la bril'a sci'o, kiu'n la viv'o instru'as. Tio est'as la universitat'o de la hom'kor'o. Kiam mi komenc'is mi'a'n labor'o'n inter la labor'ist'o'j, mi kred'is, ke mi kompren'as ĉio'n. Star'ant'a sur la du'on'voj'o, mi komenc'as kompren'i, ke mi est'as ne'kapabl'a lern'i tio'n, pri kio mi kred'is, ke mi jam perfekt'e sci'as. La postul'o de la ideal'ism'o, pri kiu ĉi tie est'is parol'o, est'as tiel ne'kred'ebl'e fort'a ĉe la labor'ist'o'j, ke ili ne fid'as si'a'j'n sam'ul'o'j'n. Ili est'as preskaŭ la sol'a'j en la tut'a mond'o, kiu'j postul'as tiu'n ideal'ism'o'n tiom'grad'e de si'a'j gvid'ant'o'j, ke por tio ili est'as em'a'j ver'ver'e ofer'i si'a'j'n propr'a'j'n hom'o'j'n. En tiu ĉi batal'o do plur'a'j bon'a'j kap'o'j, kvankam ne la plej fort'a'j ŝultr'o'j, dron'as. Neni'u ali'a klas'o kapabl'as don'i tia'j'n eg'a'j'n ofer'o'j'n por si'a afer'o. Iam la plej mal'fort'a'j infan'o'j ĉe la ne'civiliz'it'a'j popol'o'j est'is met'at'a'j en la arb'ar'o'n por mort'i tie. Ĉe la labor'ist'o'j la plej grand'a'j talent'o'j hav'as la sam'a'n sort'o'n por mort'i. Kaj se ili spit'e la plej mizer'a'j'n cirkonstanc'o'j'n, kaj dank’ al si'a'j super'hom'a'j fort'o'j, ne mort'as, ili'n ating'as nov'a'j persekut'o'j, kiam ili iĝ'as plen'kresk'ul'o'j, kaj tiu'j daŭr'as ĝis ili'a mal'jun'aĝ'o. Est'as kruel'a mor'o. Nur sen'ĉes'e kaj abund'e ag'ant'a klas'o kapabl'as kompens'i tiu'n ĉi sen'senc'a'n sang'el'tir'o'n. Sed est'as mal'ĝust'e, kiam ĝi gvid'as al grand'a mild'ec'o kontraŭ ali'a'j hom'o'j, kiu'j'n vi eduk'as kaj nutr'as per tiu vi'a plej bon'a sang'o.

— Mi pov'as neni'o'n al'don'i, li dir'is tuj post'e kaj ir'is elast'e kaj bel'e re'e'n al si'a lok'o.

— Ĉu ili re'pac'iĝ'is? flustr'is la mal'jun'a'j ter'prolet'o'j, tuj post kiam li re'ir'is.

— Sed tio est'as klar'a! dir'is la jun'a'j en la salon'o. Pri kio ili ne est'is sam'opini'a'j? La du orator'o'j ir'is trans la podi'o'n kaj etend'is la man'o'n unu al la ali'a.

Sed kiam la eks'sindik'o iĝ'is pli aĝ'a kaj ricev'is fil'o'j'n, kiu'j komenc'is kresk'i brav'e, li iĝ'is de'nov'e ŝancel'iĝ'em'a kaj don'is ĉiu'n fort'o'n de si'a vir'ec'o por influ'i si'a'j'n fil'o'j'n est'i student'o'j. Sed la fil'o de X, la unu'nur'a, ir'is al la sovaĝ'a kamp'o jam en la infan'aĝ'o, kiel jun'ul'o ir'is mar'e'n, for'kur'is kaj fin'e al'bord'iĝ'is kiel or'fos'ist'o en Alasko.

HARRY MARTINSON

Kalabozo

En Ĉilio, Peruo, Bolivio, Ekvadoro kaj Kolombio la polic'gard'ej'o'j est'as preskaŭ kiel karcer'o'j ali'lok'e, kaj ili hav'as la nom'o'n “kalabozoj”. La ter'trem'o'j don'as pretekst'o'n al la magistrat'o'j por ne konstru'i centr'a'j'n arest'ej'o'j'n. Ili detru'iĝ'os, opini'as la magistrat'o, kiam murmur'o aŭd'iĝ'as, kvazaŭ de mont'o'gnom'o, el la vulkan'o Illimani. Tio kaŭz'as, ke la “kalabozoj” est'as sam'e oft'a'j laŭ'long'e de la And'o'j kiel oft'a la agarik'o est'as en sved'a arb'ar'o.

La kalabozo est'as tim'at'a. Tiel tim'ig'a'j arest'ej'o'j, kiel laŭ'long'e de la And'o'j, trov'iĝ'as neni'e en la tut'a mond'o, escept'e Ĉini'o'n kaj Abiseni'o'n. La kalabozoj est'as odor'aĉ'ant'a'j tru'o'j sen aer'um'o kaj plej oft'e sen fenestr'o'j. En iu'j region'o'j de Peruo oni ankoraŭ praktik'as la ŝtip-pun'o'n kaj dek du, dek kvar kapt'it'o'j pov'as sid'i kun la pied'o'j sur sam'a trab'o.

Iu'n fetor'a'n nokt'o'n de mi'a viv'o mi sid'is kapt'it'a en la kalabozo en Tal-tal en Ĉilio. Post kiam la polic'ist'o'j ferm'is la ĉel'pord'o'n, mi sid'is tie intern'e, en la karb'nigr'o tut'a'n nokt'o'n kaj fantazi'is tut'e sobr'e. Oni arest'is mi'n pro ebri'ec'o. Ver'ver'e mi trink'is botel'o'n da “Selters”-akv'o. Tio est'is la tut'o.

Mi sid'is tie en la dens'a kaj mucid'a mal'hel'o kaj diven'ad'is, kio'n ili far'os pri mi'a'j ok'dek kvin pes'o'j, kiu'j'n oni pren'is de mi dum sam'temp'a'j kelk'a'j vip'bat'o'j trans mi'a'n naz'o'n.

En la silent'o de la nokt'o mi sent'is varm'eg'a la naz'o'n, ĝi ŝvel'is, brul'is kaj furioz'ig'is mi'n. Ekscit'it'a mi sid'is sur la sam'a ĉel'plank-pec'o tut'a'n nokt'o'n. Mi atend'is la al'ven'o'n de la hor'o, kiam oni de'nov'e konsider'os mi'n sobr'a. La ĉel'o ne hav'is fenestr'o'tru'o'n. Sen'fin'e, mal'rapid'e ramp'is la nokt'o, kiel limak'o, en la odor'aĉ'o. Post la for'gut'iĝ'o de la etern'ec'o de indign'o kaj ĉagren'o, ven'is la maten'o. Atend'ant'e ĉiam preskaŭ ĉio'n de la hom'o'j, mi ne special'e sen'rev'iĝ'is, kiam la kalabozo sen'konscienc'e re'ten'is maten'e ok'dek kvar pes'o'j'n kaj re'don'is al mi unu pes'o'n kun la asert'o, ke est'is tiom kiom mi kun'hav'is. Mi sci'is ja tre bon'e, ke en la kalabozoj de Ĉilio sid'as bandit'o'j en la gard'ĉambr'o'j, dum sur la ĉel'plank'o'j'n fal'as la plej sen'danĝer'a'j ul'o'j de la soci'o.

La konstern'iĝ'o est'is tut'e ali'spec'a ol pro la pes'o'j. Ĉar kiam la ĉel'pord'o ĉe la mal'ferm'o en'las'is ok kub'metr'o'j'n da maten'lum'o, sid'is sur kuŝ'benk'o jun'a indi'an'in'o kaj frost'o'trem'is. En la karb'mal'hel'o de la ĉel'nokt'o mi sid'is koler'e sur la sam'a benk'o kaj blasfem'is laŭ ĉiu'j skandinav'a'j manier'o'j. Ŝi opini'is mi'n ebri'a, danĝer'a sovaĝ'ul'o kaj mort'silent'e ŝi sid'is dum la tut'a nokt'o. Nun ŝi sid'is tie si'n kun'tir'ant'a kaj frost'is en la mal'dik'a'j koton'vest'aĵ'o'j, kiu'j est'is el'lav'it'a'j ĝis la dis'ŝir'iĝ'o; la flor'motiv'o'j est'is for'frot'it'a'j de korod'a perua ŝmir'sap'o. Ŝi nom'e est'is el Peruo, tio'n mi post'e ek'sci'is; ŝi est'is et'a, perua labor'ist'in'o de pajl'ĉapel'fabrik'o; ŝi intenc'is al'ven'i Santiag'o'n kaj serĉ'i serv'ist'in'a'n posten'o'n. Tio'n ŝi ne ricev'is, ĉar ŝi las'is tro mal'hel'ig'i si'a'n haŭt'o'n sub la perua sun'o, kaj io tia ne est'as konsider'at'a kiel elegant'a ĉe la sinjor'ar'o tie, en Santiag'o. Fier'aĉ'a rang'band'o, kompren'ebl'e; ili'a'j gras'a'j vir'in'o'j trem'as de instinkt'o'j kaj pasi'o, sed ŝajn'as, ke la arogant'ec'o'n kaj la rang'mal'san'o'n ili neniam pov'as for'fraj'i de si; kvankam ili'a fraj'uj'o est'as grand'a kaj balkon'o'j kaj verand'o'j (kun rigard'o al la neĝ'pint'o'j de la And'o'j) ark'iĝ'as kaj lul'iĝ'as kiel pra'hispan'a ŝip'bek'a fortik'aĵ'o sub ili'a id'ar'o. La indi'an'knab'in'o dev'is don'i si'n al vag'ad'o kaj almoz'pet'ad'o.

Nun est'as tiel, ke la vagabond'a viv'o en si mem ne hav'as koncern'o'n al la tragik'o, sed la ne'toler'em'o en Ĉilio est'as nigr'a magi'o, kiu korod'as la mal'riĉ'ul'o'n, simil'e kiel la salpetr'o'kamp'o de la intern'a land'o mord'as la pied'o'j'n de la vag'ant'a indi'an'in'o. Ŝi marŝ'as nud'pied'e kaj iĝ'as vund'a; ĉiu rifuz'as ŝi'n. Tiam ŝi ne sid'as kaj plor'as plur'a'j'n tag'o'j'n, kiel ia'spec'a Hiavatah, sed kiam la mal'sat'o iĝ'as atak'em'a, ŝi komenc'as ŝtel'et'i. Ŝtel'as ruz'e ov'o'j'n el kok'in'ej'o kaj sur verand'o, kiu en la fru'a maten'o ek'mal'ferm'as la panoram'faŭk'o'n al la neĝ'a vulkan'o en la mal'proksim'o, ŝi ŝtel'as, silent'e kiel kard'lanug'o vel'as, par'o'n da “paragattas” por si'a'j vund'o'plen'a'j pied'o'j.

Tiel ŝi viv'as sufiĉ'e adapt'int'a si'n al si'a subit'e form'iĝ'int'a viv'manier'o ĝis tio iĝ'as kutim'o kaj et'a difekt'o. Si'a'j'n koton'vest'o'j'n ŝi, natur'e, lav'as oft'e kaj zorg'e en la mont'river'et'o'j. Foj'e foj'e ŝi kapt'as iu'n “tortuga”, kiu'n ŝi prepar'as kiel sup'o'n en kun'port'it'a lad'a uj'o. Sed kiam iu'n fru'a'n maten'o'n ŝi vol'as strangol'i kok'in'o'n proksim'e al Tal-tal, ŝi mal'lert'um'as tiel, ke la kok'in'o ek'kri'as. Nun ŝi do est'as ĉi tie en la kalabozo de Taltal kaj kiam la ĉel'pord'o mal'ferm'iĝ'as, flu'as la larĝ'a sun'stri'o kiel or'kurten'o trans ŝi'a'n korp'o'n; tie ŝi sid'is kun indi'an'ec'e rudiment'a'j, sek'a'j larm'gland'o'j kaj funebr'e frost'is. Mi konstern'iĝ'is. Mi sid'is ĉi tie, du metr'o'j'n de ŝi kaj rulad'is la mal'ben'o'j'n de mi'a furioz'o. Nun mi iĝ'is star'ant'a kiel terakot-mar'ist'o kun du ruĝ'eg'a'j vang'o'j kaj kun kap'o tra'saĝ'it'a de pens'o'j kaj impres'o'j, tiel ke ĝi dolor'iĝ'is. Ŝi sid'is en la subit'a sun'flu'o kaj plekt'is si'a'n har'ar'o'n. Pri mi ŝi zorg'is sam'e mal'mult'e kiel pri la diabl'o.

Post la el'las'o mi pet'is kelk'e da klar'ig'o'j.

— Ŝi est'as perua vagabond'in'o, dir'is la gras'karn'a ĉef'bandit'o, ŝi ŝtel'is kov'kok'in'o'n ĉe Buena Vist'a de la Tard'e.

Mi star'is pacienc'e kaj aŭskult'is, dum tir'e kaj spir'eg'ant'e li rakont'is tiom, kiom ebl'is pri ŝi.

— Ĉu oni ebl'e pov'us el'aĉet'i ŝi'n? mi demand'is. Mi kaj la ali'a'j “marineros” hav'as mon'o'n sur la ŝip'o.

La gras'a vizaĝ'o bril'is strab'e, kvankam mal'varm'e kiel la lun'o:

Si señor, possible, possible. Mi dezir'is, ke li'a'j lip'har'o'j ek'brul'iĝ'u, sed mi dir'is:

Quanto costa? Ni inter'konsent'is pri cent pes'o'j. Li ek'brul'ig'is kontent'e mal'grand'a'n cigar'o'n.

— Bon'a'n ŝanc'o'n, li murmur'is rid'et'ant'e, re'ven'u do kun ili. Mi ir'is, mort'frakas'ant'e li'a'n memor'o'n inter mi'a'j dent'o'j.

Vesper'e ni el'aĉet'is la knab'in'o'n, kiu ceter'e est'us iĝ'int'a seks'matrac'o de la arest'gard'ist'o'j, ĉar tiel kutim'as form'iĝ'i la vir'in'sort'o en la kalabozo, dum la potenc'a dors'o de la And'o'j kuŝ'as mort'int'a kaj sen'help'a.

Ni aĉet'is koton'rob'o'n kaj bon'a'n pajl'o'ĉapel'o'n; laŭ'larĝ'e ĝi egal'is al mal'grand'a kaf'tabl'o. Nov'a'j “paragattas” kaj par'o da ŝtrump'o'j el flav'kolor'a art'silk'o, fer'voj'bilet'o tra Antofagasta al Uyuni, ŝi'a hejm'region'o en Peruo.

Ni inter'konsent'is, ke ni ne far'os erotik'a'n invit'o'n al ŝi, sed inter'rilat'os kun ŝi kiel misi'a'j frat'o'j de alt'a valor'o.

Jesuo akcept'u! Kiel feliĉ'a ŝi star'is tie ĉe la trajn'o, kiam ni man'sving'ad'is al ŝi. Ŝi ricev'is sep'dek kvin pes'o'j'n en valiz'mon'o, kiam ni aranĝ'is kaj aĉet'is ĉio'n. Per ili ŝi efektiv'e pov'is kred'ig'i al la hom'o'j en Uyuni, ke ŝi ĉiu'kaz'e labor'is en Santiag'o. Ni propon'is tio'n al ŝi; ŝi kap'jes'is kaj rid'et'is tre ruz'e kaj silent'e beat'e. Post'e ŝi for'vetur'is kaj man'sving'is kiel frenez'ul'o kaj kri'eg'is pro la ĝoj'o kaj preskaŭ fal'is de la trajn'o, kiu serpent'spiral'e en'ir'is mont'fend'aĵ'o'n.

— Ĝis, vi, et'a ĉapel'knab'in'o, ni dir'is en primitiv'hispan'a. Kiel vi nun vid'is, la mond'o est'as diabl'e problem'plen'a. Oni dev'as prov'i ĉiel en tiu ĉi tro'amas'iĝ'o de kalkul'ant'a'j vulp'o'j kaj veget'ant'a'j verm'o'j. Tio'n ni desegn'is kaj dir'is en primitiv'hispan'a, antaŭ ol la trajn'o ek'vetur'is. Post'e ni ĵet'is ni'n en la simpl'e kun'met'it'a'j'n labirint'o'j'n de vin'plezur'o'j kaj vend'it'a am'o en Tal-tal, sed la vesper'o est'is tro banal'a, post kiam la knab'in'o sub la kontent'iĝ'o kaj feliĉ'o de ni'a kor'o vojaĝ'is hejm'e'n al si'a Uyuni supr'e ĉe la plej supr'a'j bret'o'j de la And'o'j.

Ni ĉiu'j dorm'is, sen'dub'e, po si'a publik'ul'in'o, sed kutim'ec'e kaj indiferent'e, kvazaŭ ni est'us edz'iĝ'int'a'j de du'dek jar'o'j, kaj la tut'a bordel'o mir'is.

La sekv'a tag'o est'is dimanĉ'o, sed ni ir'is al la ŝip'o fru'e. Inter la palis'o'j ĉe la mar'bord'o ir'is kelk'a'j kok'in'o'j kaj pren'ad'is herb'sem'o'j'n inter kelk'a'j mar'ĉiz'it'a'j laf'blok'o'j. Ili kluk'is incit'e. Subit'e ni ŝajn'is est'i ŝarĝ'it'a'j de sam'a pens'o: ni ĉirkaŭ'ring'is ili'n. Ni tord'is la kol'o'j'n de ĉiu'j kaj ĵet'is ili'n en la mar'o'n. La Pacifik'a mar'o komenc'is lul'i ili'n, tie'n-re'e'n inter la ŝton'o'j. La mal'far'em'a'j'n kok'in'o'j'n de la cinik'a Ĉilio.

Ĉar ŝi iĝ'is viktim'o de bandit'o'j per la kok'in'o'j, ŝi la simbol'ul'in'o de ni'a kor'o en Uyuni.

Dum si'n'lav'o oni tra'ir'as si'a'j'n memor'o'j'n aŭ rigard'as en la est'ont'o'n. Mi pov'as sci'vol'i, kiel ŝi nun viv'as, tiu ĉi knab'in'o en Uyuni. Ĉu ebl'e ŝi sid'as tut'e kun'klin'it'a sub la sun'o ekster la pajl'o'ĉapel-proviz'ej'o kaj far'as eksport'ĉapel'o'j'n por la glat'parol'a mon'pleb'o de Nord'amerik'o. Ver'ŝajn'e jes. Ĉar la mond'o ĉiam est'as tia. Vi ne dir'u al mi, ke ĉio ord'iĝ'as. Ne est'as tiel.

Sid'ant'e tut'e kun'klin'iĝ'int'a ŝi iĝ'os kurb'dors'a, katar'em'a, ŝrump'it'a kaj velk'int'a kiel aĝ'ul'in'o.

Mult'a'j, mult'a'j milion'o'j da hom'o'j est'as bon'a'j kaj klar'a'j, sed mi ja sci'as, kia'j la ali'a'j est'as, kia'j la plej mult'a'j est'as. Ili est'as la plej malic'e malic'a'j.

Bon'a sap'o est'as tiu ĉi, ĝi ŝaŭm'as bon'e kaj ankaŭ la mar'o ŝaŭm'as de sal'o kaj meduz'o'j kaj fosfor'best'o'j tie ekster'e. Mi ir'as nud'a kaj en'sap'um'it'a antaŭ'e'n al la vent'um'il'o de la lav'ej'o kaj rigard'as kiel mal'aper'as la plej alt'a bord'mont'o de la mond'o en la nub'o kaj en la glaci'e blu'a'j neĝ'spac'o'j.

Kelk'a'j mar'pelikan'o'j, kiu'j kov'ad'is sur la insul'o Ĉinca, pez'e flug'as al la ter'o. Ili mal'aper'as iom post iom ĉe la gigant'a drap'aĵ'o, kiu ĉiu'vesper'e en'volv'as la ĉiliajn And'o'j'n.

HARRY MARTINSON

La liber'a dimanĉ'o

El'ĉerp'it'a'j patr'in'o'j kaj dorlot'it'a'j infan'o'j ĉiam trov'iĝ'as sur la sam'a branĉ'o. Ili est'as adjektiv'e inici'ant'o'j unu al la ali'a. Dum ok jar'o'j Hanna Fast ricev'ad'is definitiv'a'n promes'o'n pri liber'a dimanĉ'o. Dum ok jar'o'j oni ĉirkaŭ'pren'is ŝi'n per la promes'o, vind'ad'is ŝi'n en ĝi'n, ĝis ĝi iĝ'is pli mal'bon'a katen'o ol se oni neniam est'us promes'int'a i'o'n. Ŝi'a'j infan'o'j mem rev'is ĉiam film'form'e, ekzotik'e, sed ŝi'n ili katen'is tiel lok'e, kiel put'sitel'o est'as ĉen'it'a en la put'o. La sol'a ekzotik'a ek'bril'et'o, kiu'n ŝi pov'is tra'viv'i, est'is tio, kio'n ŝi vid'is sur la skatol'o de la fer'nigr'ig'a rimed'o “Zebr'o”.

Sed la infan'o'j kaj la edz'o don'is al ŝi la promes'o'n. Tio son'is jen'e:

— Iu'n somer'a'n dimanĉ'o'n vi vetur'os al la kamp'ar'o, pa'nj'o. Pri'pens'u, por tut'a dimanĉ'o.

Kaj ili pentr'ad'is al ŝi, kiel ŝi ĝi'a'temp'e pov'us kalkul'i pri tut'e mir'ind'a tag'o.

Ŝi kap'jes'is kaj rid'et'is.

— Jes, tio est'os tre agrabl'a, ŝi dir'is, kompren'ebl'e, se tio real'iĝ'os.

— Jes, cert'e est'os tiel, pa'nj'o, ili dir'is. Kiel vi, pa'nj'o, pov'us dub'i pri io tiel simpl'a. Tut'a dimanĉ'o.

Ili rid'et'is kaj promes'is. Sed est'is vid'ebl'e, kiel pen'ig'a tio est'as al ili. Ili ripet'is la afer'o'n tiel oft'e, ke ili tro'uz'is ĝi'n. Sub'konscienc'e tio est'is ili'a plej intern'a pens'o, ĉar ili mal'envi'is al ŝi ne ni'a'n trankvil'o'n.

Nun iĝ'is tut'e decid'it'e, ke ŝi dev'os vetur'i al la kamp'ar'o por tut'a dimanĉ'o.

— Ni mem kuir'os tiu'n tag'o'n, dir'is unu.

— Jes, pri'pens'u, kiel agrabl'e est'os al pa'nj'o tiu'n tag'o'n, dir'is ali'a.

— Tut'e cert'e, dir'is iu tri'a.

La kvar'a dir'is:

— Jes, pa'nj'o supoz'ebl'e bezon'as tio'n. Ni mem kuir'os tiu'n tag'o'n, se pa'nj'o dir'os, kiel ni dev'as kuir'i.

Dum kelk'a'j monat'o'j ili daŭr'ig'is la parol'o'n pri la afer'o. Ili neniam pov'is sufiĉ'e glor'ig'i, kiel agrabl'a est'os al ŝi tut'a dimanĉ'o en la kamp'ar'o.

Kiam la aŭtun'o al'ven'is, iĝ'is ili'a'j voĉ'o'j pli pal'a'j. Ven'is oktobr'o kun pluv'o, novembr'o kaj decembr'o kun neĝ'kot'o. Ŝi merg'is krist'kandel'o'j'n preskaŭ mort'lac'e, por ĉio'n hav'i en ord'o kaj ke est'u iom fest'ec'e, kiel dev'as est'i la 24-an de decembr'o.

Ŝi'a'j krur'o'j ŝvel'is pro la tag'long'a star'ad'o kaj kur'ad'o. La blu'a'j varik'o'j ek'flor'is kiel prunel'branĉ'o'j sur la krur'o'j kaj tibi'karn'o'j. Ŝi al'rigard'is ili'n kaj angor'o kapt'is ŝi'n. Special'a, strang'a angor'o. Sed tio'n oni ne montr'u, ĉar tio'n oni pov'as nek frit'i nek manĝ'i.

Foj'e-foj'e pov'is okaz'i, ke ŝi hav'is silent'a'n plezur'o'n pro la “diligent'a flor'o” aŭ kiam la pik'il'a kakt'bul'o ek'flor'is ĉe la sud'a fenestr'o, kiu rigard'is al farm'put'o, sed ankaŭ tio est'is io, kio dev'is rest'i en ŝi mem, ĉar el ĝi ne pov'is est'i kotlet'o.

En januar'o komenc'iĝ'is de'nov'e la promes'o'j. Est'as facil'e don'i somer'a'n promes'o'n en neĝ'tempest'o. La farm'put'o plen'iĝ'is de la kirl'iĝ'ant'a flok'ar'o. La neĝ'o'blov'aĵ'o'j rest'is kuŝ'ant'a'j ĉe la rand'o de la put'fund'o. Unu'e ili est'is pur'a'j kaj ili hav'is la plezur'o'n blank'a'n de la nov'o sam'e kiel blank'a tol'lav'aĵ'o, sed post'e ili iĝ'is mal'pur'a'j kaj bier'kolor'a'j. Kaj nun komenc'iĝ'is, kiel dir'it'e, temp'o de la promes'o'j.

— Ne est'is ebl'e pas'int'somer'e, sed pa'nj'o vid'os, ke est'os tiel, kred'u pa'nj'o. Pri'pens'u, tut'a'n dimanĉ'o'n en la kamp'ar'o.

— Jes, ŝi dir'is, jes, jes.

— Kaj ni aranĝ'os ĉio'n por la manĝ'o kaj ĉio'n ceter'a'n tiu'tag'e.

La edz'o aprob'is la afer'o'n. Ankaŭ li promes'is, ke est'os tiel ... iom post iom.

Tiel pas'is la vintr'o. La infan'o'j vizit'is la lern'ej'o'n kaj la lud'park'o'j'n. Kaj la pli aĝ'a'j? La ond'o de la sport'klub'o'j kapt'is ili'n kelk'foj'e ĝis la kamp'ar'o. Tio okaz'is vintr'e kaj somer'e. Kelk'foj'e ankaŭ la lern'ej'o ekskurs'is kaj grup'vojaĝ'o'j okaz'is. Ili komenc'is est'i ver'e dorlot'it'a'j koncern'e la kamp'ar'o'n.

Kelk'foj'e ili rakont'is i'o'n pri tio.

— Jes, dir'is la patr'in'o. Jes jes ... Dev'as est'i bel'e kaj agrabl'e tie ekster'e preskaŭ ĉiu'sezon'e. Mi ja memor'as pri tio, sed oni ne hav'as temp'o'n por memor'i. Baldaŭ mi forges'os kiel la kamp'ar'o aspekt'as.

— Sed tio okaz'os, ili dir'is. Tio okaz'os. Tut'a'n dimanĉ'o'n hav'os pa'nj'o. Tut'e cert'e, ili dir'is, tut'e cert'e.

Ili fiks'rigard'is si'n. Kial tiu ĉi lac'a mien'o? Kial ŝi ne est'as pli dank'em'a? Kiel strang'e, ili pens'is. Kurioz'e, efektiv'e. Ili incit'iĝ'is kaj intenc'is re'pren'i ĉio'n. Sed iel ili pent'is kaj kun la al'ven'o de februar'o ili komenc'is de'nov'e promes'i.

— Ĉu vi pov'as imag'i, tut'a'n dimanĉ'o'n, pa'nj'o.

*

Tiel for'flu'is kvin jar'o'j kun la font'o. La promes'o'j tiam jam ted'is ŝi'n. La tem'o iĝ'is ĝen'a. Nun eĉ la diabl'o ne sci'as, ĉu est'os io el ĝi. Ŝi montr'is dub'o'n ĉiu'foj'e, kiam iu parol'is pri ĝi. Ĉu ŝi ne kompren'is, ke ili vol'as bon'o'n? Ne. Ŝajn'e ŝi ne kompren'is tio'n. Nu, tiel do.

Fru'e dum iu aŭgust'a maten'o de la ok'a jar'o post la promes'o ŝi ŝtel'is si'n el la lit'o.

Kiam la ali'a'j vek'iĝ'is, ŝi jam est'is for.

— Ŝi for'ir'is, ili dir'is, nun ŝi pren'is si'a'n dimanĉ'o'n. Dum la tut'a antaŭ'tag'mez'o ili parol'is pri la afer'o. Tio est'as la plej impertinent'a, kio'n ili spert'is. Jes, efektiv'e! Dum tiu temp'o de la tag'o ŝi sid'is ĉe river'et'o, kiu mal'rapid'e plaŭd'ant'e pri'kant'is si'n mem al'ven'ant'e en verd'a'n valet'o'n. Sed ĉio lul'iĝ'is antaŭ ŝi'a'j okul'o'j. Ŝi sci'is nur, ke ŝi sid'as hav'ant'e si'a'j'n pied'o'j'n en la flu'ant'a akv'o. Sed kie est'is ceter'e la kamp'ar'o? Kvazaŭ ŝi ne est'us pov'int'a kapt'i ĝi'n.

Ŝi ek'kur'is cirkl'e sur la kamp'o, sed la ŝvel'int'a'j krur'o'j mal'help'is ŝi'n kaj eg'e dolor'is ŝi'n. Kie est'is la kamp'ar'o? Super la okul'o'j ankoraŭ rest'is la urb'a membran'o. La sent'o por la nov'o ŝajn'is aper'i nur iom post iom.

Ŝi sekv'is la river'et'o'n iom ekster'e'n. Ĝi mal'aper'is en bosk'o. Mez'e de la bosk'o ŝi ripoz'is sur ŝton'o. Tie ŝi sid'is tiel long'e kiel ŝi kuraĝ'is. Ŝi de'met'is la ŝu'o'j'n kaj met'is ili'n flank'e'n. Intern'e en ili jam svarm'is formik'o'j. Ŝi sid'is sub dens'a ark'o de foli'o'j. Sur la arb'o kant'is bird'o'j. Sed tamen ŝi pov'is kapt'i neni'o'n el la tut'o. Ŝi eĉ sent'is ia'spec'a'n angor'o'n, kiu ŝajn'e vol'is ŝi'n iĝ'i tut'e mal'plen'a. La rigard'o'j est'is sorb'it'a'j de arb'o post arb'o, de foli'a dens'o, aŭ de iu bird'o, hazard'e aper'int'a. Sed ŝi vid'is ili'n sen ke ŝi est'us vid'int'a, ĉar ŝi est'is prem'at'a de la sent'o, ke nur ŝi vid'as kaj sekv'e neni'u vid'as tio'n.

Jam ŝi est'is sid'ant'a ne mal'long'a'n temp'o'n kaj tamen ŝi ne sukces'is sent'i la ekzist'o'n. Ŝi mal'buton'um'is si'a'n bluz'o'n kaj el'pren'is unu el la grand'a'j mam'o'j. Ŝi ten'is ĝi'n en la man'o'j kiel en apog'ant'a pokal'o. Ĝi est'is puf'a, grand'a, har'subtil'e blu'vejn'it'a kaj tut'e neĝ'blank'a, ĉar dum eg'e mult'a'j jar'o'j ĝi est'is en'ŝlos'it'a en vest'o'j, dev'o kaj urb'o. Long'e ŝi rigard'is ĝi'n, dum ŝi trov'is sam'temp'e si'a'n ide'o'n tut'e sen'senc'a, kaj ŝi rest'is ankoraŭ sufiĉ'e long'e sid'ant'a kun la mam'o en la man'o'j. Fin'e ŝi dev'is pens'i pri la vojaĝ'o hejm'e'n. Pri tio efektiv'e ŝi pens'is dum la tut'a temp'o. Antaŭ ol ŝi for'vetur'is, ŝi forges'is mal'jung'i la anim'o'n kaj pend'ig'i la jung'il'ar'o'n sur fort'a najl'o en la kuir'ej'o. Sed ŝi forges'is de'met'i ankaŭ la lign'ec'a'n jug'o'n kaj ĵet'i ĝi'n en la devodefluilon. Ŝi hav'is kun si la obstin'e mal'ĝoj'a'n penetr'o'n de la real'o en la etern'a'n rond'ir'o'n de la tiran'cirkl'o'j. Kaj nun ŝi komenc'is el'verŝ'i la formik'o'j'n el la ŝu'o'j. Nun ŝi dev'as ek'ir'i kaj de'nov'e vetur'i hejm'e'n.

Sed kiam ŝi vol'is sur'pren'i la ŝu'o'j'n, ŝi rimark'is, ke la pied'o'j ek'ŝvel'is tiel, ke est'is ne'ebl'e trud'i la karn'ark'o'n sub la ŝu'ark'o'n. Kaj ĉar la real'o en si'a'j plej sent'em'a'j part'o'j konsist'as el karn'o kaj sang'o, ŝi ne pov'is eksterm'i si'a'j'n pied'o'j'n, aŭ ig'i ili'n spirit'e elast'a'j kaj grandioz'e sublim'a'j. Ŝi sci'is ankaŭ tio'n, kiel la vir'in'o'j persekut'is unu la ali'a'n per modokuloj kaj per okul'o'j kun sens'o por la dec'a kaj ĝust'a. Ven'i al la trajn'o kun nur'a'j du'on'ŝtrump'o'j, tio est'us konsider'at'a de la plej mult'a'j vir'in'o'j, malgraŭ la ŝvel'int'a'j pied'o'j, kiel liber'vol'a migr'o al la frenez'ul'ej'o. Trud'i part'o'n de si'a korp'o en la du rid'ind'a'j'n ŝu'o'j'n est'is viv'grav'a vir'in'a afer'o, kiu fidel'e sekv'is ordon'ant'a'n real'o'n. Kulp'o kontraŭ ĉi tiu regul'o est'is pun'at'a per ŝi'a propr'a angor'o kaj tim'o antaŭ la oni'a opini'o. Tiu angor'o kaj tim'o est'as sen'fund'a laŭ tiu'j mezur'o'j, kiu'j'n la real'o pri'decid'as.

Tial ŝi trud'is laŭ ĉin'a tortur'o la pied'o'j'n en la ŝu'o'j'n. Ver'ver'e ŝi ne pov'is sukces'i, sed ŝi far'is i'o'n super'hom'a'n. Post'e ŝi lev'is si'n, star'is moment'e kaj ŝi'a korp'o ek'ŝancel'iĝ'is, kvazaŭ ŝi star'us sur stang'o'j, kvankam la ŝu'o'j est'is plat'a'j. Ŝi ĝem'et'is, kaj dum ŝi ĝem'et'is, ŝi komenc'is simil'e al sen'pov'a kolimb'o ŝancel'iĝ'i al la staci'o. Ĝi est'is vid'ebl'a trans la somer'susur'a dens'ej'o kaj la murmur'ant'a'j foli'amas'o'j.

Kaj tiam fakt'e ŝi kolaps'is. Est'is ne'el'ten'ebl'e kaj est'as lim'o'j por ĉies pov'o. Ŝi rest'is sid'ant'a en mal'dens'ej'o kun ĉiu'spec'a'j flor'o'j, sed kun la difin'a influ'o de la real'o, kiu daŭr'e prem'is ŝi'a'j'n krani'o'n kaj pied'o'j'n. Tie per kelk'a'j mov'o'j ŝi liber'ig'is si'n de la ŝu'o'j kaj post'e ek'plor'is. La semafor'o star'is tie for'e kaj salut'is ŝi'n per si'a lev'it'a diktator'brak'o. Ŝi kuŝ'is sur la kamp'o kaj spir'is mal'am'o'n en la aer'o'n — plej'e kontraŭ si'n mem, ĉar ŝi for'ir'is. Nur ĉe la kvar'a trajn'o ŝi ven'is al la staci'o.

Hejm'e en la sun'rost'it'a brik'dezert'o de la urb'o trov'iĝ'is nun la kat'odor'a oaz'o, kiu'n ŝi ankoraŭ dev'is ating'i.

Kaj kiam fin'e vesper'e ŝi ven'is hejm'e'n, ŝi ne iĝ'is mir'ant'a pro la riproĉ'o'j. Ŝi pens'is nur: Dank’ al Di'o, ke mi'a'j ŝvel'int'a'j krur'o'j est'as hejm'e.

Sed ŝi dev'is toler'i. Oni long'e ne lac'iĝ'is en la klar'ig'o'j pri tio, ke est'as mal'dec'e tiel for'kur'i de hejm'e.

— Pa'nj'o est'us ja pov'int'a atend'i. Ni intenc'is ĝust'e nun propon'i al pa'nj'o dimanĉ'o'n.

— Jes. Kaj nun la ŝajn'o est'as, ke ni envi'as de pa'nj'o dimanĉ'o'n, malgraŭ tio, ke ni konstant'e pens'is preciz'e pri tio.

— Jes, je la diabl'o, sen'hont'e, tut'e simpl'e, dir'is tiu, kiu ven'is el la Stadion'o.

— Jes, jes, dir'is mal'rapid'e la patr'in'o kaj rigard'is per tim'a'j okul'o'j al ĉiu'j, atak'it'a de ĉiu'j. Jes, jes ... Kaj post'e la real'o daŭr'ig'is si'a'n voj'o'n. Kaj kiel sen'lac'a maŝin'risort'o, la patr'in'a anim'o turn'is si'n en la brik'put'o.

MOA MARTINSON

Vesper'a ruĝ'o anonc'as vent'eg'o'n

Simil'e al flam'ant'a incendi'o, kies varm'o est'is don'at'a nur al la ĉiel'o, sub'ig'is si'n la sun'o super la mal'long'a, frost'a oktobr'a tag'o en Guntofta kaj send'is purpur'border'o'j'n al la kuir'ej'o kaj al la hejm'e loĝ'ant'a plen'kresk'a fil'o de la famili'o, Lars Erik Larsson, kiu star'is mez'e de la plank'o kun si'a du'on'jar'a kri'ant'a fil'o ĉe la sin'o.

— La sun'o anonc'as ŝtorm'o'n, li murmur'as kaj grimac'as al la et'ul'o por silent'ig'i li'n. Sed la knab'o ek'kri'as eĉ pli fort'e, ĉar li ek'tim'is pro la grimac'o de la patr'o, kaj part'e, ĉar la patr'o ten'as li'n tro fort'e kaj mal'delikat'e, tim'ant'e ke li fal'ig'os li'n. Ceter'e ne est'as mal'bel'a vizaĝ'o, kiu klin'as si'n al la et'ul'o. Kaj la kontur'o'j de la iom alte-mal'gras'a figur'o est'as tia, ke la vir'in'o'j kun plezur'o dis'ig'as li'n de la amas'o jam de long'a distanc'o.

Oni frap'as sur la pord'o. Li rapid'e en'ir'as la ĉambr'et'o'n intern'e de la kuir'ej'o, met'as la et'ul'o'n sen special'a zorg'o en la lul'il'o'n, li ne vid'as tiel klar'e en la krepusk'o, sed dank’ al Di'o, la infan'o ek'silent'as sam'moment'e. Tiam li ir'as al la kuir'ej'o kaj kri'as en'ven'u-on.

Kamp'ul'o en'ven'as. Li est'as en long'a koĉer'mantel'o, supoz'ebl'e prunt'it'a, ĉar la sub'aĵ'o ating'as la ter'o'n kaj li konstant'e stumbl'as pro la pend'ant'a'j flik'ĉifon'o'j.

La jun'ul'o en la kuir'ej'o est'as tiel mal'amik'e agord'it'a kontraŭ la ne'invit'it'a vizit'ant'o, ke dum kelk'a'j sekund'o'j li pov'as far'i si'a'j'n silent'a'j'n observ'o'j'n pri la prunt'it'a koĉer'mantel'o kaj ankaŭ pri la stumbl'ant'a ir'o de la gast'o. Li dezir'as, ke la vizit'ant'o fal'u naz'al'ter'e, plen'pez'e. Sed tiel ne okaz'as, anstataŭ tio li trans'don'as leter'o'n.

— Tio est'as al Lars Erik Larsson en Guntofta, ĉu tiu est'as vi? La jun'ul'o kap'jes'as kaj li'a vizaĝ'o iĝ'as pli ruĝ'a. — Vi'a patr'o send'is mi'n. La vizit'ant'o rigard'as sci'vol'e al la jun'ul'o, kies vizaĝ'o est'as tiel ruĝ'a. Ĉu li sid'ad'is kaj drink'is sol'a dum la post'tag'mez'o? Kial li ne est'is kun si'a patr'o kaj si'a jun'a edz'in'o en la foir'o? Leter'o de mi'a patr'o, li ja dev'us ven'i hejm'e'n vesper'e, balbut'as la jun'ul'o.

— Tio'n li cert'e ne far'os laŭ tio, kio'n li dir'is, mi nun ja trans'don'is la leter'o'n, pag'o'n mi jam ricev'is de vi'a patr'o — adiaŭ, dir'is la kamp'ul'o kaj el'stumbl'as en si'a ter'bala'ant'a koĉer'mantel'o. La jun'ul'o star'as tie, kun la leter'o, ne dir'as dank'o'n, eĉ ne adiaŭ'as. La infan'o est'is silent'a. Ĉio iĝ'is tiel tim'ig'e silent'a. Kiam la kamp'ul'o ŝmac'is al la ĉeval'o'j, son'is kvazaŭ laŭt'a mok'rid'o.

La bru'o de la rad'o'j sur la frost'int'a ter'o kaj la klak'ad'o de la huf'o'j dolor'is la orel'o'j'n kaj ek'fajr'er'is antaŭ la okul'o'j.

Leter'o! Neniam li ricev'is leter'o'n. Tiel long'voj'a'j'n kon'at'o'j'n oni ne hav'is en Guntofta kaj Amerik'e'n vojaĝ'int'o'j ne trov'iĝ'is en la parenc'ar'o. Kaj nun ating'int'a si'a'n du'dek'tri'a'n jar'o'n, kiel edz'o kaj patr'o li ricev'is si'a'n unu'a'n leter'o'n. Leter'o'n de li'a patr'o, kiu vojaĝ'is kun si'a bo'fil'in'o al la foir'o.

Li ek'tim'is. La patr'o ĉiam est'is sen'respond'ec'a kaj kelk'foj'e ver'e brand'o'soif'a kaj facil'anim'a en la negoc'o'j. Kial la patr'in'o ne ven'as? “Unu hor'o'n,” ŝi dir'is. Li ek'lum'ig'is la lamp'o'n. Li est'as tiel ekscit'it'a, ke li dev'as sekv'i per la montr'a fingr'o la cifer'o'j'n de la grand'a kest'horloĝ'o en la kuir'ej'o, por el'trov'i kiom da temp'o pas'is. Unu hor'o'n kaj du'on'o'n jam la patr'in'o for'est'is. Kaj nun li star'is tie kun leter'o de la patr'o, kiu vojaĝ'is al la foir'o kun Lidia, ĉar la et'ul'o'n oni dev'us dis'ig'i de la patr'in'a mam'o.

Fru'e maten'e ili kri'is:

— Ni re'ven'os vendred'e vesper'e, est'u varm'a tiam la kaf'kaserol'o! Sed oni dev'us leg'i la leter'o'n. Li ne sci'is, kiel oni mal'ferm'as leter'o'n. Ebl'e est'as mon'o en ĝi, ne est'us bon'e dis'ŝir'i ĝi'n. Ebl'e la patr'o ir'is al iu for'a bien'o por rigard'i best'o'j'n. Li far'is bon'a'j'n negoc'o'j'n kaj send'is hejm'e'n mon'o'n. Sed la bo'fil'in'o? Ĉu li tren'ad'is kun si la edz'in'o'n de la fil'o dum bov'komerc'a vag'ad'o? La knab'et'o dev'us hav'i mam'o'n dum la tut'a vintr'o, li murmur'as. La pens'o'j flug'as kaj for'as ... dum li serĉ'as tond'il'o'n, li ek'memor'as, ke la kudr'o'korb'o de la patr'in'o trov'iĝ'as en la ĉambr'et'o, kie kuŝ'as la knab'et'o. Li rimark'as, ke la et'ul'o'n li kuŝ'ig'is en erar'a'n direkt'o'n. Li kuŝ'as pli alt'e ĉe la pied'o'j ol ĉe la kap'o; sed li dorm'as, li ne kuraĝ'as mov'i li'n, ĉar nun li dev'os leg'i leter'o'n, ne'ĝen'at'e de infan'kri'o. Li trov'as la tond'il'o'n, tond'as la rand'o'n si'n'gard'e kaj el'pren'as krajon'skrib'it'a'n, mal'facil'e leg'ebl'a'n leter'o'n.

— Cert'e li est'is ebri'a, murmur'as la jun'ul'o kaj komenc'as silab'i. Jes ja! Oni pov'is tamen leg'i. Li silab'um'as vort'o'n post vort'o, iĝ'as pli kaj pli pal'a, komenc'as blasfem'i mal'lert'a'j'n, rid'ind'a'j'n mal'ben'o'j'n kaj sam'temp'e li'a'j larm'o'j rul'iĝ'as. La patr'in'o est'as religi'a, tiel ke la vir'o'j en la bien'o blasfem'is mal'oft'e, escept'e kiam la patr'o est'is ebri'a. La patr'o! Bon'a Di'o! Infer'o! Li frot'as la okul'o'j'n per la man'o, sibl'ig'as la naz'o'n. Je la kruc'o, ĉu li plor'as. Ĉu li plor'as por tiu ĉi diabl'a, mal'ben'it'a leter'o? Ĉu ver'e, ĉu oni plor'as, kiam iĝ'as tiel? Ĉu li plor'as? Li kontent'us, la aĉ'ul'o, patr'o! Jes, tio'n oni nom'as patr'o! Kiu ĉiam est'is kontent'a, kiam li ek'plor'ig'is la fil'o'n, antaŭ ol li plen'kresk'is.

— Kar'infan'o de pa'nj'o, li kri'is, sur'pren'u jup'o'j'n, kar'infan'o! Kaj nun li sid'as ĉi tie kaj plor'as preciz'e kiel dum si'a infan'aĝ'o. Ne-e! Ĉi tie ne est'os plor'o! La infan'o dorm'as. Bon'e! La infan'o! Sankt'a Di'o! Li en'poŝ'ig'as la leter'o'n, sur'pren'as par'o'n da bot'o'j, ĉap'o'n kaj jak'o'n, esting'as la lamp'o'n kaj ir'as ekster'e'n. Et'a infan'o kuŝ'as sol'a kaj dorm'as en mal'komfort'a pozici'o en et'a bien'o, apud arb'ar'rand'o.

Per long'a'j paŝ'o'j li rapid'as al la dom'et'o, kie la preĝ'kun'ven'o okaz'as. La ver'a preĝ'ej'o est'as mal'proksim'e, tie'n oni ir'as nur dum la grand'a'j fest'o'j. Sed la religi'a'j kamp'ul'in'o'j kaj farm'et'ul'in'o'j iniciat'is special'a'n preĝ'kun'ven'o'n dum la temp'o de la foir'o; al la foir'o ili'a'j mal'pi'a'j edz'o'j ir'is kaj inter'ŝanĝ'is best'o'j'n kaj brand'o'n kaj blasfem'is kaj inter'bat'iĝ'is kaj nur Di'o, la sol'a, sci'is, kio'n ili far'as tie, ĝem'is la vir'in'o'j.

La preĝ'kun'ven'o ĵus fin'iĝ'is kaj la kaf'o est'is al'tabl'ig'it'a, kiam la jun'a vir'o en'ven'is. Li'a'j long'a'j okul'har'o'j salt'et'as suprensuben, kiam li okul'um'as al la lum'o.

Li ne salut'as, star'as tie kaj kun'tir'as la okul'o'j'n kaj serĉ'as iu'n en la amas'o. La lum'o romp'iĝ'as sur la, ankoraŭ mal'sek'a'j okul'har'o'j, iĝ'as long'a'j dis'a'j glor'o'j ĉirkaŭ la lamp'o'flam'o. Li vid'as mal'klar'e la vizaĝ'o'j'n. — Dir'u al patr'in'o mi'a, ke ŝi ven'u hejm'e'n tuj, li kri'as, ĉar mi dev'as for'ir'i por iom da temp'o. Kaj li de'nov'e el'ir'as las'int'e tie ar'o'n da mir'ant'a'j vir'in'o'j kun sen'decid'a predik'ant'o mal'antaŭ si.

Est'as pli ol dek kilo'metr'o'j al la gast'ej'o. Sed li kvazaŭ flug'as antaŭ'e'n. La ŝvit'o flu'as de li. Li de'met'as la jak'o'n, de'met'as la ĉap'o'n, ek'palp'as la poŝ'o'n por sent'i, ĉu la leter'o est'as en la poŝ'o ... Mi est'us dev'int'a voĉ'leg'i ĝi'n antaŭ la preĝ'kun'ven'o, tiam la afer'o est'us far'it'a, tiam oni nur dev'us ek'funkci'ig'i la venen'pik'il'o'j'n. Li mok'grimac'as. Ĉar li ne plu intenc'as plor'i. Ho ne! Ho, se tiu'j best'aĉ'o'j est'us tie ĉi! Ili'n oni dev'us mort'ig'i — la pork'o'j'n — ĉu karcer'o? — kiu'n incit'us karcer'o? Tiu'j fals'a'j diabl'o'j! “Est'u la kaf'kaserol'o varm'a ili kri'is. La mort'o mort!...” Li mend'as kaf'o'n kaj brand'o'n kaj la gast'ej'estr'in'o mir'as, ĉar neniam pli fru'e li trink'is brand'o'n en tiu ĉi ej'o. Bel'a knab'o, ŝi pens'as kaj ord'ig'as si'a'j'n bukl'o'j'n post la orel'o'j. Sed li aspekt'as tiel strang'a kaj ŝi mem serv'as al li.

— Ni hav'as bon'a'n farĉ'it'a'n bul'viand'o'n hodiaŭ kaj bon'a'n viand'sup'o'n, ŝi dir'as.

Li far'as mov'o'n, kvazaŭ li vol'us vom'i.

— Ĉu mi rajt'as aĉet'i du litr'o'j'n da brand'o, li dir'as.

— Vi sci'as, ke mi ne rajt'as vend'i brand'o'n por for'port'o.

— Ĉu mi do pov'as prunt'i du litr'o'j'n, mi hav'as mal'san'a'n bov'in'o'n.

La gast'ej'estr'in'o rigard'as medit'ant'e li'n. Ŝi aŭd'is la sam'a'n kant'o'n antaŭ'e pri mal'san'a'j bov'in'o'j, kiam la brand'o'soif'o ek'reg'is la kamp'ul'o'j'n.

— Ĉu ne vi mem est'as mal'san'a, ŝi flustr'as tut'e ĉe li'a orel'o kaj li rigard'as en varm'a'n, brun'a'n okul'par'o'n. Jes ja, ja! La gast'ej'estr'in'o en Eka, ŝi streb'is por Vendel, cert'e ŝi hav'is inklin'o'n ankaŭ je ali'a'j, ceter'e ŝi est'as bon'a, ŝi est'as ver'a vir'in'o, ŝi rigard'as varm'e kaj ĉarm'e al li. Tio kvazaŭ mal'pez'ig'as li'a'n intern'o'n. Por kelk'a'j minut'o'j li forges'is la leter'o'n. Li forges'is knab'et'o'n, kuŝ'ant'a sol'a, al kiu mank'as la varm'a, dolĉ'a patr'in'lakt'o por la nokt'o.

— Ven'u kun mi en mi'a'n kontor'o'n, dir'as la gast'ej'estr'in'o en komerc'a ton'o.

La jun'ul'o obe'as. Kiam li ir'as el la kontor'o, li hav'as lad'barel'et'o'n kun du litr'o'j da brand'o. La gast'ej'estr'in'o ŝajn'is kred'i pri li'a mal'san'a bov'in'o.

Est'is la unu'a brand'o, kiu'n li aĉet'is, la patr'o ĉiam pri'zorg'is tio'n.

— Nun est'as fin'it'e pri tio, murmur'as la jun'ul'o. Al la infer'o ĉiu'j'n, li kri'as, tiel ke onkl'in'o ven'int'a de la preĝ'kun'ven'o, rest'int'a iom ĉe najbar'o por koment'i la strang'a'n kondut'o'n de la knab'o el Guntofta en la preĝ'kun'ven'o, ek'tim'ant'e ŝtel'ramp'as en la fos'aĵ'o'n.

Fin'e li est'as hejm'e. Lum'as el la fenestr'o, kvankam est'as post la nokt'o'mez'o; li vid'as sur la kurten'o la ombr'o'n de la patr'in'o. Ŝi star'as ĉe la fenestr'o kun la knab'o ĉe si'a brust'o. Li ir'as rekt'e en la stal'o'n, kuŝ'iĝ'as en la mal'plen'a'n fak'o'n, kie'n li met'is delikat'a'n pajl'o'n por tiu okaz'o, se la foir'ant'o'j ven'us hejm'e'n kun ĉeval'o.

— Jen, mi iĝ'is brut'o, li murmur'as kaj ek'dorm'as ĉe la brand'botel'o.

Li vek'iĝ'as ĉirkaŭ la kvin'a, tiel, kiel li turn'is si'n ĉe la ek'dorm'o. Est'as karb'nigr'e, li frost'as, la kap'o dolor'as, la akr'a stal'odor'o, kiu neniam pli fru'e ĝen'is li'n, pik'as li'a'n naz'o'n. Sed li ja neniam pli fru'e ricev'is leter'o'n, nek kuŝ'is ebri'a en stal'o. Li ne ŝat'as brand'o'n. La patr'in'o far'is el tio merit'o'n kaj dir'is, ke tiel est'as dank’ al tio, ke Di'o aŭskult'is ŝi'a'j'n preĝ'o'j'n. Ŝi pet'is Di'o'n ĝis li nask'iĝ'is, ke li ne am'u brand'o'n, ŝi kutim'as menci'i, kiam la patr'o ven'as hejm'e'n kri'kant'ant'e kaj ŝancel'iĝ'ant'e.

— Di'o aŭskult'as preĝ'o'j'n; kuŝ'ant'e tie en la mal'lum'o li de'nov'e pri'pens'is la afer'o'n, dum li'a'j dent'o'j klak'ad'is pro la mal'varm'o. Di'o aŭskult'as preĝ'o'j'n! Li iom ek'tord'iĝ'as, li sent'as susur'i la leter'o'n en la poŝ'o. Ne, tio ne est'is sonĝ'o! Nu, patr'in'o vid'os ja, kiel Di'o aŭskult'as preĝ'o'j'n, nur li ven'u el tiu ĉi karb'nigr'a stal'o.

La ĉeval'o! Ĉu ili kun'pren'is ankaŭ la ĉeval'o'n? Ĉu ebl'e la leter'o est'as ŝerc'o de malic'ul'o? Ne, tio est'is skrib'it'a de la patr'o kaj tie est'is afer'o'j menci'it'a'j, pri kiu'j nur la patr'o pov'is sci'i. Li palp'as la trab'o'n, apog'as si'n kaj lev'iĝ'as. Tiam la pord'o mal'ferm'iĝ'as, lamp'o'lum'o radi'as en li'a'j'n okul'o'j'n.

— Kio est'as tio, dir'as la patr'in'o sen salut'o kaj ir'as supr'e'n al la fak'o, kie la fil'o star'as si'n apog'ant'e al la trab'o, li'a vizaĝ'o est'as griz'e-pal'a kaj tiel simil'a al la patr'o en li'a jun'aĝ'o, ke ŝi nur silent'as, nur rigard'as li'n, dum la angor'o ek'lev'iĝ'as en ŝi. La fil'o el'pren'as la leter'o'n kaj don'as ĝi'n al ŝi, klin'as si'n kaj palp'as rekt'e al la brand'botel'o. Ŝi star'as silent'e kun la leter'o en la man'o. Kun la instinkt'o de matur'a kaj hard'it'a vir'in'o, ŝi sent'as, ke la plej nigr'a mizer'o est'as si'n mal'lev'ont'a super ŝi'n, kaj ke la fil'o tie star'as kun la brand'barel'et'o en la man'o, est'as bagatel'o. La viv'o preter'kur'as ŝi'n dum kelk'a'j sekund'o'j. La avert'o de la ge'patr'o'j, kiam ŝi spit'is ili'n kaj edz'in'iĝ'is. La furioz'o de la vir'o, kiam la ge'patr'o'j aranĝ'is pri la apart'ig'o de la hav'aĵ'o por la fil'in'o. Kverel'o'j, drink'ad'o, kelk'foj'e am'o, ĉio preter'kur'as en la mal'varm'a stal'o kaj ŝi sent'as, ke ŝi volont'e mort'us. Kelk'a'j long'a'j okul'du'on'ferm'o'j. Si'n'ten'o kiu dir'as, ke ĉio est'as venk'ebl'a. Kiel kulp'a ŝi est'is, kiel mal'pur'a, kiam ŝi ced'is al la am'o por tiu vir'o. Kaj la fil'o, ankaŭ li spit'is kaj edz'iĝ'is al Lidia, la serv'ist'in'o. Kio okaz'is al la fil'o? Kio est'as tio? Kio'n signif'as la leter'o? Profund'e'n en la pek'o ŝi glit'is. Tie star'as la fil'o kun brand'barel'o en la man'o, kaj ŝi eĉ ne pens'as pri tio ke tio en si mem est'as mal'feliĉ'o. La konjekt'it'a mal'feliĉ'o ombr'um'as ĉio'n.

— Ĉu ni ne en'ir'u? dir'as la fil'o, sku'at'a de la mal'varm'o.

— Jes, mi hav'as la kaf'o'n pret'a, ŝi flustr'as. La varm'a, lum'plen'a kuir'ej'o kun la kaf'odor'o don'as kelk'minut'a'n trankvil'o'n al la vir'o. Li met'as la brand'barel'et'o'n en la mal'hel'a'n angul'o'n, kvazaŭ li subit'e est'us ek'hont'int'a pro ĝi, de'met'as la jak'o'n kaj la bot'o'j'n, dum la patr'in'o verŝ'as la kaf'o'n. Li trink'as, dum ŝi leg'as la leter'o'n. De intern'e el la ĉambr'et'o aŭd'iĝ'as la pep'ad'o de la infan'o.

Simil'e al si'n'gard'a'j arane'o'j inter mal'dik'a'j ret'faden'o'j, pas'is la hor'o'j.

Li okul'um'as tra la fenestr'o, blind'ig'it'a de la sun'o kaj frost'o. Li ombr'um'as la okul'o'j'n per la man'o. Jes, ŝi ir'as en la brut'ej'o'n. Jezuo! ŝi ja est'as kurb'dors'a! Ŝi, kiu ĉiam est'is rekt'a kiel soldat'o! Nur antaŭ kelk'a'j hor'o'j ŝi est'is rekt'a kaj trankvil'a kaj si'n kaŝ'em'a. Dum la hor'o'j, kiu'j sekv'is la leter'leg'o'n, ŝi aspekt'is, kvazaŭ neni'o est'us okaz'int'a. Ĉu nun ŝi kurb'iĝ'is? Ceter'e, ĉu tio est'is mir'ig'a! Ĉu ankaŭ li ne est'is sur'voj'e por kurb'iĝ'i? Kurb'ig'ot'a kaj idiot'o ... Sed ĉu help'is iom da kurb'iĝ'o? Tio ne narkot'is li'a'n eg'a'n furioz'o'n, kiu jam preskaŭ sufok'as li'n, tiu'n terur'a'n dolor'o'n en la brust'o, kiu'n li neniam antaŭ'e sent'is. Tie en la ĉambr'et'o kuŝ'as la infan'o. Neni'u en la mond'o antaŭ'e aŭd'is simil'e har'star'ig'a'n mal'ben'it'a'n i'o'n! Neni'u en la mond'o est'is traf'at'a kiel li — jes, patr'in'o kompren'ebl'e — ŝi, kiu ir'as kurb'a al la tri bov'in'o'j kaj en mal'plen'a'n stal'o'n.

Fin'fin'e tio de'pend'as de ŝi. Tiel est'as! Li mem est'is blank'a kiel la neĝ'o, pri kiu ŝi kant'is en la preĝ'ej'et'o. Neniam plu li pov'os montr'i si'n en la region'o. Ŝi ir'u tiel kurb'e, se ŝi vol'as. Ŝi cert'e nur ŝajn'ig'as. Ne pov'as est'i por ŝi tiel diabl'a la afer'o, ŝi ja baldaŭ iĝ'os kvin'dek'jar'a. Kaj la patr'o! La aĉ'ul'o! Li est'as nur kvar'dek kvin. Kial ŝi edz'in'iĝ'is al tiel jun'a vir'o? Ŝi est'us pov'int'a edz'in'iĝ'i al mal'jun'a, riĉ'a kamp'ul'o, kiu mort'us antaŭ ŝi. Sed, jes, est'as ja li'a patr'o kaj li simil'as ja si'a'n patr'o'n kaj la jun'ul'in'o'j — jes kompren'ebl'e — Lidia est'is bel'a kaj ŝi kaj la ali'a'j knab'in'o'j kur'is post li'n, ĉar li simil'as si'a'n patr'o'n, tio'n li nun kompren'is.

Sed pa'nj'o est'us pov'int'a pli bon'e pri'pens'i, ol edz'in'iĝ'i al tia ul'o, nun ŝi pov'is ir'i kurb'a, se ŝi tiel vol'is. La furioz'o en li trankvil'iĝ'is iom'et'e post la akuz'o kontraŭ la patr'in'o. Intern'e li ja sci'as, ke ŝi est'as sen'kulp'a, sed li dev'as akuz'i iu'n, eĉ iu'n, kiu est'as sen'kulp'a.

Akuz'i iu'n pro mizer'aĉ'o, pri kiu nek Di'o nek la reĝ'o pov'us help'i. Li sci'is en si'a intern'o, ke neni'u est'us pov'int'a mal'help'i tio'n, kio okaz'is. Simil'e mal'facil'e iu pov'us mal'help'i ŝtorm'o'n, aŭ tio'n, ke la abel'o'j svarm'u. Konsci'e li ir'as al la ŝrank'o, for'pel'as el si'a voj'o la blank'a'n kat'o'n, kiu de'flank'iĝ'as nur kelk'a'j'n col'o'j'n en la sun'stri'o de la mal'long'a oktobr'a tag'o, teks'ant'a si'a'n propr'a'n model'o'n sur la ĉifon'tapiŝ'o'j de la plank'o. Li pren'as la plen'a'n brand'botel'o'n kaj glas'o'n el la ŝrank'o.

Antaŭ ŝi'a naz'o li sid'os kaj drink'os, antaŭ la kurb'ul'in'o. Ŝi grumbl'ad'is. Ŝi apart'ig'is la drink'porci'o'j'n kaj ĝem'ad'is kaj pel'is por labor'o kaj avar'is kaj kur'ad'is al la preĝ'ej'o kaj parol'is pri si'a dot'o, ĝis la patr'o iĝ'is furioz'a. — Silent'u, — ĉu la infan'o ne mov'iĝ'is intern'e? Jes ja! Tiel mult'e li valor'is! Li kaj la infan'o ne taŭg'is! Ĉu li est'as efektiv'e la patr'o de la infan'o Jes tut'e cert'e. Ĉar tiu'temp'e Lidia ne kon'is si'a'n bo'patr'o'n. Bo'patr'o! Patr'in'o rajt'e met'is brid'o'n sur li'n. Ŝi est'us dev'int'a for'puŝ'i li'n, tiu'n drink'ul'o'n. Tiu'n ĉi dekorulon! ŝi est'us dev'int'a baston'i li'n, anstataŭ ir'ad'i al la preĝ'ej'o. Kaj Lidia! Patr'o don'is al ŝi i'a'n sorĉ'pulvor'o'n. Li verŝ'as al si brand'o'n. La sun'o romp'as bel'a'j'n kolor'o'j'n sur la fac'et'it'a vitr'o. Li rigid'e rigard'as la kolor'o'j'n, ombr'um'as la okul'o'j'n. Li sent'as si'n tiel strang'e lac'a pro la sun'o, pro la kolor'o'j de la glas'o, pro la muel'ant'a'j pens'o'j, kiu'j brul'ig'as kaj bor'as li'a'n intern'o'n.

Subit'e tern'as la kat'o. Mir'ant'e li ĉirkaŭ'rigard'as, li forges'as kurb'iĝ'i kiel la patr'in'o.

Ankoraŭ neniam oni aŭd'is tern'i kat'o'n simil'e al hom'o. La sun'o pik'as ĝi'a'n naz'o'n, li pens'as kaj pren'as la glas'o'n por verŝ'i en si'n la en'hav'o'n, kiam li sent'as, ke li dev'as tern'i. Si'n'gard'e li de'met'as la plen'plen'a'n glas'o'n, re'ten'as la tern'o'n kun grimac'o, kiu dolor'as la kap'o'n pro la brand'o konsum'it'a hieraŭ vesper'e ĉe la gast'ej'estr'in'o en Eka. Li vid'as ŝi'n antaŭ si, ŝi'n, la afabl'a'n, mal'hel'bukl'a'n, rond'plen'a'n vir'in'o'n, mal'klar'a'j impuls'o'j zigzag'as tra la cerb'o. Tiam li ek'tern'as. Grand'eg'a tern'o, kiu preskaŭ eksplod'ig'as la orel'membran'o'j'n. La larm'o'j flu'as el la okul'o'j, li for'viŝ'as ili'n, blov'pur'ig'as la naz'o'n kaj vol'as de'nov'e pren'i la glas'o'n, kiam li sent'as, ke li dev'as tern'i de'nov'e. Foj'o'n post foj'o li prov'as pren'i la glas'o'n kaj trink'i la brand'o'n, sed ĉiam li dev'as tern'i kaj kiam li ne tern'as, tern'as la kat'o. Fin'e li las'as ne'tuŝ'it'a la glas'o'n kaj sid'as trankvil'e sur la sof'o kaj atend'as la plej proksim'a'n tern'o'n. Li fiks'e rigard'as la kat'o'n. Ĉu ankaŭ ĝi intenc'as tern'i. Sed la kat'o est'as trankvil'a, dum la vir'o rigard'as al ĝi. Ĝi incit'as mi'n, tiu ĉi diabl'o, ĉio incit'as mi'n. Kaj la vir'o tern'as de'nov'e.

Tuj kiam li mov'as si'n, io tikl'as li'a'n naz'o'n por tern'o.

— Mi ne hav'as temp'o'n por kat'o'j! Mi ne hav'as temp'o'n por tern'i, li kri'as — mi dev'as el'pens'i i'o'n, kiel mi pov'us kapt'i ili'n, mi dev'as far'i i'o'n, mi mort'bat'os ili'n kaj ĉi tie mi sid'as kaj konkurs'e tern'ad'as kun kat'o, — est'as infer'e, se mi ne pov'as pren'i la brand'o'n en mi'n; li preskaŭ blek'as kaj verŝ'as la brand'o'n en si'n, sed preskaŭ sufok'iĝ'as, ĉar la tern'ad'o aper'as tuj kaj li ricev'as la brand'o'n en la bronk'o'n. Sam'moment'e en'ven'as la patr'in'o; ŝi rekt'ig'as la dors'o'n kaj kri'as pro la terur'o, vid'ant'e, ke la vizaĝ'o de la fil'o blu'iĝ'as kaj la blank'o de la okul'o'j el'turn'iĝ'as.

— Ĉu vi trink'is sublimat'o'n? La fil'o ek'spir'as de'nov'e. Li sent'as si'n iom mal'pez'iĝ'int'a vid'ant'e, ke la patr'in'o de'nov'e star'as rekt'a kaj ke ŝi de'nov'e est'as en la ĉambr'o. En si'a plej intern'a intern'o li tim'is, ke ŝi far'is i'o'n tie en la brut'ej'o. Ke ŝi pend'ig'is si'n per paŝt'o'ŝnur'eg'o aŭ iel simil'e ... Sed li tut'e ne pov'is reg'i si'n tiel, ke li el'ir'u kaj mal'help'u kio'n ajn. Cert'e ankaŭ ŝi kred'is la sam'o'n pri li. Ke li trink'is sublimat'o'n. Ho, ne, tiel stult'a li ne est'as! Kaŭz'i al ŝi tia'j'n dolor'o'j'n, kia'j'n ĝi est'ig'as. Sed li sent'as si'n iom mal'pli mizer'a pro la angor'o de la patr'in'o pri li'a viv'o. Li verŝ'as de'nov'e brand'o'n en la glas'o'n, sed ven'as de'nov'e la tern'o.

— Ni est'as sub sorĉ'o, li kri'as kun flu'ant'a'j okul'o'j, ili ek'sorĉ'is ni'n antaŭ ol ili for'ir'is, mi nun tern'is ĉi tie unu hor'o'n, kaj tiu ĉi mal'ben'it'a kat'o tern'as simil'e al hom'o kaj imit'as mi'n, kiam mi tern'as. Li ek'silent'as, rapid'e glut'as la brand'o'n kaj aspekt'as fier'a, ke li sukces'is glut'i ĝi'n ne'tern'ant'e. La patr'in'o ŝajn'as, kvazaŭ ŝi ne est'us aŭd'int'a tio'n. Tiam la fil'o ek'tern'as de'nov'e.

— Vi mal'varm'um'is en la stal'o dum la nokt'o, dir'as la patr'in'o mal'laŭt'e kaj rigid'e rigard'as la kat'o'n, kvazaŭ la best'o hav'us en si'a intern'o ili'a'n sekret'o'n. La fil'o verŝ'as ankoraŭ glas'o'n.

— El'pel'u la kat'o'n, ĝi tern'as de'nov'e! La patr'in'o obe'as, kaj el'pel'as la tern'ant'a'n kat'o'n.

— Ni cert'e est'as perd'ant'a'j la prudent'o'n, ni ambaŭ! Ĉu vi ne kred'as, se mi pren'os du'on'a'n glas'o'n da brand'o, nur du'on'a'n glas'o'n, tio ebl'e trankvil'ig'os mi'n; tio est'as ebl'a, ĉu ne, dir'as la patr'in'o kaj rigard'as post la kat'o'n tra la fenestr'o.

— Ĉu vi vol'as pren'i glas'o'n? Vi, kiu kur'ad'is dum vi'a tut'a viv'o al la preĝ'ej'o!

— Ne efik'as, se oni ir'as al la preĝ'ej'o, vi ja vid'as, — ceter'e neni'o'n mi preter'las'is per tio, ke mi ir'is al la preĝ'ej'o. Ŝi verŝ'as al si du'on'glas'o'n da brand'o.

— Vi dev'as pren'i pli, por sent'i ĝi'n, dir'as la fil'o kaj tern'as de'nov'e.

— Ebl'e vi ricev'is pest'o'n, la mal'jun'ul'o'j dir'as, ke la pest'o komenc'iĝ'as per tern'o. La mal'jun'ul'o'j dir'as ankoraŭ nun, kiam iu tern'as: “Help'u Di'o!” La patr'in'o verŝ'as glas'o'n plen'a'n al si kaj el'trink'as. La fil'o prem'as mal'mol'e si'a'n naz'o'n por mal'help'i la tern'o'n, balanc'as la korp'supr'o'n kaj flustr'as al ŝi:

— Kio est'os pri ni! Patr'in'o kiu neniam gust'um'is brand'o'n kaj nun komenc'as drink'i subit'e, kiel bov'komerc'ist'o. La patr'in'o ne aŭd'as li'a'j'n tra'naz'a'j'n flustr'ad'o'j'n, ŝi verŝ'as ankoraŭ glas'o'n al si. Kun konstern'o li vid'as, ke ŝi verŝ'as en si'n la kvar'a'n glas'o'n.

— Kio'n? Je la diabl'o! Pest'o? Li kri'as kun la sent'o, ke li dev'as mal'help'i si'a'n drink'ad'o'n per babil'ad'o. Ĉu tio est'as flav'mal'san'o, aŭ ftiz'o? Li tern'as de'nov'e.

— Oni ricev'as absces'o'j'n sur la tut'a korp'o, dir'as lakon'e la patr'in'o.

— Ĉu ver'e? Absces'o'j'n? Nur tio mank'as ankoraŭ al mi, mi est'as jam nun, kiel absces'o. La tut'a korp'o sufer'as. Kiam mi hav'os tiu'j'n ĉi absces'o'j'n, est'os ne'ebl'e viv'i post ĉio ĉi; pens'u, kiam la hom'o'j ek'sci'os ...

— Ne est'as pli mal'bon'e al vi ol al mi, dir'as la patr'in'o.

— Ĉu ne? Li iĝ'as ek'furioz'ant'a. Ĉu ne est'as? Tiu, kiu for'kur'is de vi, est'as mal'jun'a drink'barel'o, est'as ali'e pri mi'a Lidia, tiu best'aĉ'o.

— Ni neniam kverel'is, sed des'pli mult'e vi kaj patr'o. Li est'as fripon'o kaj diabl'o, sed vi ĉiam defend'is li'n kontraŭ la hom'o'j kaj nun la hom'o'j dir'os, ke anĝel'o'n vi perd'is. Li verŝ'as glas'o'n plen'a al la patr'in'o kaj al ŝi mem. Ŝi drink'u, se ŝi vol'as, jes ankaŭ ŝi, ne grav'as, tut'e ne, li dir'as laŭt'e. La ebri'o alt'iĝ'as en li, venk'as li'n. Ĉiu'spec'a'j ebl'a'j ide'o'j flug'as tra li'a kap'o.

— Est'as mums killibabba ĉi tie! Ĉu vi pov'as dir'i: mums killibabba?

— Ĉu vi parol'as ekster'land'a'n? Ĉu vi dir'is tio'n amerik'e? kri'as la patr'in'o.

— Jes, je la diabl'o, amerik'e, mums killibabba, tio est'as amerik'a. Patr'o mi'a kaj edz'in'o mi'a, ili est'as sur amerik'a ŝip'o kaj parol'as amerik'e kaj la ĉeval'o hen'as amerik'e.

Li rid'eg'as, bat'ad'as la genu'o'j'n. La patr'in'o ne pov'as li'n sekv'i tut'e. La brand'o dorm'em'ig'as ŝi'n.

— La ĉeval'o'n ili send'os hejm'e'n, ĉar vi'a patr'o ricev'is mil kron'o'j'n de mi por aĉet'i bov'in'o'j'n kaj du bov'o'j'n. Neniam antaŭ'e li pet'is mon'o'n de mi, kaj kiam li nun vol'is ricev'i, do li ricev'is. Sed vi vol'is, ke Lidia vetur'u al la foir'o, kaj nun ili est'as sur'voj'e al Amerik'o. La patr'in'o fuŝ'parol'as iom'et'e.

— Amerik'o, Amerik'o du'on'kant'as la fil'o. Ili vojaĝ'is al Amerik'o. Al la infer'o ili ir'u cert'e! Vi ricev'os nov'a'n ul'o'n, pa'nj'o! Vi ne hav'as griz'o'n en vi'a har'ar'o kaj vi'a dors'o est'as rekt'a, se vi mem ne persist'as pri kurb'iĝ'o. Mums killi babba, vi ne ricev'os pli da brand'o, se vi ne pov'as dir'i: mums killi babba.

— Se est'as amerik'e, mi ne dir'os, mi ne parol'as ili'a'n sen'di'a'n lingv'o'n. Di'o ig'os ili'n ambaŭ, vi'a'n patr'o'n kaj Lidia, brul'i en la infer'o, ili est'as adult'ul'o'j.

Ŝi est'as tut'e el'ĉerp'it'a, la okul'o'j bril'as, la vizaĝ'o est'as tim'ig'e ruĝ'a.

— Ĉu vi vol'as las'i la babil'aĉ'o'n pri di'o kaj la infer'o, kiam vi drink'as, dir'u mums killi babba, tiam vi ricev'os ankoraŭ unu glas'o'n, kri'as la fil'o.

Mums killi babba, dir'as obe'e kaj daŭr'e en pli bon'a agord'o la patr'in'o. Malgraŭ la koler'a al'vok'o de la fil'o, ŝi intenc'as stud'i la amerik'a'n lingv'o'n. Fuĝ'int'o'j kun propr'a'j bien'o'j kutim'as re'ven'i, tiam li pov'os aŭd'i, kio'n la fil'o ĵus dir'is, ke ŝi est'us pov'int'a ricev'i nov'a'n ul'o'n.

— Instru'u al mi pli da amerik'a lingv'o, ŝi dir'as al la fil'o en nov'a, pac'em'a ton'o. Sed la fil'o, kiu ne plu percept'as i'o'n, part'e pro la ebri'o, kaj mal'sat'o, part'e pro la strang'a kondut'o de la patr'in'o, hav'as sent'o'n, ke la mond'o ŝov'is si'n tro proksim'e al li, ke Amerik'o est'as li'n frakas'ont'a. Li kuŝ'iĝ'as sur la sof'o'n.

La patr'in'o ir'as kun ŝancel'iĝ'ant'a'j paŝ'o'j en la ĉambr'et'o'n al la et'ul'o, kiu ĵus ek'kri'is, met'as li'n en sek'aĵ'o'n, don'as al li botel'o'n, sed la lakt'o est'as mal'varm'a, tiel ke la infan'o kri'as kaj gest'ad'as per la brak'o'j, por ricev'i mol'a'n, varm'a'n brust'o'n. La av'in'o sid'iĝ'as en la lul'seĝ'o kaj komenc'as lul'i la nep'o'n kaj si'n mem al la trankvil'o.

La fil'o vek'iĝ'as post kelk'a'j hor'o'j. Li sent'as martel'ad'o'n en si'a kap'o, est'as mal'varm'e kaj preskaŭ mal'hel'e intern'e. Li vol'as lum'ig'i la lamp'o'n, star'as tie kun la brul'ant'a alumet'o — last'foj'e, kiam li ek'lum'ig'is la lamp'o'n, li leg'is leter'o'n. Diabl'a'n, mal'ben'it'a'n sterk'leter'o'n! — Est'is ja la patr'in'o, kiu don'is al ili vojaĝ'kost'o'n! Mil kron'o'j'n — por aĉet'i bov'in'o'j'n kaj bov'o'j'n! Pri'pens'u, kiel ili rid'aĉ'is pri ŝi.

Li brul'ig'as si'n per la alumet'o, ŝancel'iĝ'as al la fajr'uj'o kaj far'as fajr'o'n, verŝ'as brand'o'n en glas'o'n kaj el'trink'as, sid'iĝ'as sur la sof'o'n. Dank al Di'o, la tern'o'j ĉes'is. Nun li pov'as pens'i, pens'i. Patr'o kaj Lidia est'as sur'voj'e al Amerik'o. La knab'o! Est'as ja infan'et'o! Li stumbl'as en la ĉambr'et'o'n. La infan'o dorm'as kun konfuz'it'a kap'o pro la long'a lul'ad'o. La patr'in'o dorm'as kun kap'o fal'int'a al si'a brust'o. Li preskaŭ ek'plor'as ŝi'n vid'ant'e tie ... Plor'i! Tio koncern'as neniu'n, se li plor'as. Kompat'ind'a pa'nj'o! Tia infer'o! Tut'e naiv'e ŝi don'is al ili mil kron'o'j'n! Kaj post'e ŝi drink'is brand'o'n. Sed pri tio neni'u ek'sci'u! Ĉar ŝi ne plu pov'os vizit'i la preĝ'dom'o'n, kaj tiam ŝi est'os tut'e pri'klaĉ'at'a. Li vek'is ŝi'n. Silent'e ŝi ir'as en la kuir'ej'o'n kaj verŝ'as de'nov'e al ŝi brand'o'n. Li vol'as pren'i la glas'o'n de ŝi. Sed ŝi ver'ŝajn'e ne bon'e fart'is kaj ne tuŝ'is la glas'o'n. Ceter'e, ĉu grav'as, ke ŝi trink'is, nur ke neni'u ek'sci'u pri tio! Kio'n ŝi pov'us far'i kaj kio'n li pov'us far'i? Li sid'as kaj rigard'as ŝi'n. Ŝi hav'as ja ver'e bel'a'n aspekt'o'n. Pri tio li neniam pens'is. Ĉu ŝi ne konven'us ebl'e al tiu ĉi ... Nun komenc'iĝ'as la dolor'o en la brust'o de'nov'e, la gorĝ'o kun'tir'iĝ'as. Nun ili est'as sur'ŝip'e, ili lul'iĝ'as al la land'o de la oranĝ'o'j. Li neniam manĝ'is oranĝ'o'j'n. Ebl'e Lidia send'os tut'a'n kest'o'n da oranĝ'o'j al Guntofta. Li rid'eg'as.

La patr'in'o rigard'as li'n indiferent'e. Li ek'tim'as, vid'ant'e, kiel apati'a ŝi est'as. Li dev'as serĉ'i help'o'n por la infan'o, por la bien'et'o, best'o'j. Sed li ne pov'as vid'i hom'o'j'n. Li dev'us ir'i mar'e'n kaj dron'ig'i si'n nokt'e. Post'e est'os, kiel kutim'e, ia help'o. Li verŝ'as en la glas'o'n kaj el'trink'as.

— El'trink'u vi'a'n brand'o'n, vi, pa'nj'o, li dir'as kaj la voĉ'o iom'et'e ek'singult'as. Li pens'as pri tio, kiel mal'gaj'a ŝi iĝ'os. La edz'o mal'aper'is. La fil'o est'as mort'int'a.

Sur la pord'o oni frap'as. Plur'a'j leter'o'j, li pens'as indiferent'e. Aŭ ebl'e — — — ebl'e ili ne for'vetur'is, ili ebl'e ven'os nun — kaj ili ek'vid'os la patr'in'o'n tiel, — sed tiam ili re'tir'iĝ'os kun ŝvel'int'a'j kap'o'j. La hejm'o ne koncern'as ili'n nun. La leter'o! Ne, ne ili est'is. De'nov'e fremd'ul'o. Ceter'e li ne bezon'as dron'ig'i si'n. Est'is bon'e, ke iu ven'is. Li hav'as pest'o'n kaj nun la tut'a distrikt'o est'os infekt'it'a, la tut'a distrikt'o for'mort'os. Li aŭd'is pri tia okaz'aĵ'o. Tiam neni'u pov'us babil'aĉ'i pri la patr'in'o aŭ pri la for'kur'int'o'j aŭ pri io. La pest'o aranĝ'os la afer'o'n por Guntofta.

Oni frap'as de'nov'e kaj voĉ'o'j aŭd'iĝ'as.

— En'ven'u, li kri'as gaj'voĉ'e.

Li fiks'rigard'as la vizit'ant'o'j'n, ili rigid'e re'rigard'as li'n. Ili vid'as ruĝ'puf'a'n vir'o'n kun ŝvel'int'a'j okul'o'j. Ĉu ili aranĝ'is preĝ'kun'ven'o'n ĉi tie? Anne-Mari est'is ja tre pi'a de natur'o, sed pri la fil'o oni ne aŭd'is. — Pens'o'j kirl'iĝ'is en la cerb'o'j de la vizit'ant'o'j, dum la vir'o sen'esper'e serĉ'as i'o'n, kio'n li pov'us dir'i. Est'is la serv'ist'in'et'o Ester el Odby, — ŝi, kiu sekv'is post Lidia, — kaj la mal'jun'a Skroa.

Est'as bon'e. Li do pov'os ek'sci'i i'o'n pri la pest'o, la mal'jun'ul'in'o est'is medicin'kon'ant'o. Ebl'e ŝi pov'is kurac'i li'a'n tern'o'n. Li vol'is ĝust'e pet'i ili'n en'ven'i, sed li komenc'is tern'i.

— Mi hav'as pest'o'n, li kri'as inter du tern'o'j.

Mums killi babba, dir'as Anne-Mari kaj verŝ'as al si glas'o'n da brand'o.

La serv'ist'in'et'o el Odby star'as konstern'it'a kaj Skroa, kiu jam vid'is mult'o'n dum si'a viv'o, aspekt'as medit'ant'a.

— Ili ambaŭ est'as ebri'a'j, flustr'as la serv'ist'in'et'o kun trem'a voĉ'o.

— Ili mal'varm'um'is, respond'as mal'long'e Skroa. Ŝi kon'is tio'n; ŝi sci'is, ke oni ne dev'as kred'i pri ĉio, kio'n oni vid'as per la okul'o'j.

— Mi varm'ig'os akv'o'n, en kiu'n vi met'os la pied'o'j'n, tiam baldaŭ vi fin'os la tern'ad'o'n kaj tio'n ĉi ni for'ig'os, dir'as Skroa kaj for'pren'as la brand'botel'o'n kaj glas'o'n, post'e ŝi ir'as al la kuir'il'o kaj komenc'as far'i vigl'o'n. Sam'temp'e la et'ul'o ek'kri'eg'as. Kvazaŭ li est'us kompren'int'a, ke ne est'is praktik'e uz'i la gorĝ'o'n, antaŭ ol li ek'aŭd'is tiu'j'n ĉi fremd'a'j'n voĉ'o'j'n. Antaŭ'e li ricev'is nur lul'ad'o'n, ĝis li dev'is ced'i kaj la mal'plen'a stomak'o iĝ'is eĉ pli mal'plen'a.

La serv'ist'in'et'o el Odby en'ir'as al la knab'o kaj kiam la patr'o aŭd'as ŝi'n babil'i al la et'ul'o, li sent'as ke la terur'a muĝ'o kaj bru'o, kiu'n li hav'is dum long'a infer'a tag'o-nokt'o en la orel'o'j, subit'e ek'silent'as. Kvazaŭ iĝ'us pli hel'e intern'e, li vid'as la mal'nov'a'j'n, kutim'a'j'n aĵ'o'j'n, pri kiu'j li ne atent'is dum tiu ĉi tag'nokt'o. Li al'rigard'as la patr'in'o'n por vid'i, ĉu ŝi rimark'as, ke la tondr'o kaj bru'aĉ'o ek'silent'is. Ĉu ŝi aŭd'as, ke jun'a vir'in'o konsol'as la nep'o'n?

Mums killi babba, est'as amerik'e, dir'as Anne-Mari, sent'ant'e la okul'o'j'n de la fil'o direkt'iĝ'i al ŝi. Ŝi palp'as al la tabl'o por la glas'o, kiu'n Skroa for'pren'is.

Skroa ek'larm'as, ŝi sibl'as tra la naz'o kaj plor'et'as. Ŝi kon'as Anne-Marian en Guntofta jam de mult'a'j jar'o'j, ŝi sci'as, kiel klar'a kaj prudent'a ŝi ĉiam est'is kaj krom tio kiel harmoni'a. Io ver'e terur'a okaz'is al ŝi, tut'e cert'e.

La fil'o murmur'as: Pa'nj'o neniam plu trink'os, tio'n oni dev'as forges'i; la plej terur'a en la tut'a mizer'o est'as, ke la patr'in'o trink'is brand'o'n, sed tio'n oni dev'as forges'i. Se neces'e, li sub'aĉet'os aŭ bat'os la hom'o'j'n, sed tio ne dis'fam'iĝ'u.

Skroa verŝ'as vapor'ant'a'n akv'o'n en la kuv'o'n kaj li obe'em'e met'as en ĝi'n la pied'o'j'n, akcept'as la varm'a'n kaf'o'n, kiu'n ŝi don'as al li kaj li uz'as la okaz'o'n por flustr'i:

— Ni hav'as infer'a'n mal'ord'o'n, tial patr'in'o iĝ'is tia; ni ne manĝ'is de hieraŭ, ankaŭ la knab'o ricev'is neni'o'n. Lidia vol'as li'n de'kutim'ig'i de la mam'nutr'ad'o kaj tial ŝi sekv'is patr'o'n al la foir'o. Tiam li ek'silent'as, pren'as glut'o'n da kaf'o.

— Ni aranĝ'os manĝ'o'n por vi ĉiu'j, dir'as Skroa, kiam la serv'ist'in'et'o ven'as en la kuir'ej'o'n kun la knab'o sur la brak'o'j. La kamp'ul'o iĝ'as ĝen'at'a. Li sid'as ĉi tie kiel id'ot'o, kun la pied'o'j en la akv'o. Sed li dev'as liber'iĝ'i de la tern'ad'o, iĝ'i klar'a kaj prudent'a, tiel ke li pov'u aranĝ'i la afer'o'j'n kaj la problem'o'j'n. Ceter'e oni klaĉ'as ankaŭ pri la serv'ist'in'o en Odby. Oni dev'us dancig'i ili'n, tie en Odby, por ke la babil'o ĉes'u. Ili est'as en la sam'a situaci'o, la serv'ist'in'o'j en Odby kaj li, la fil'o en Guntofta. Kvankam kio est'as ili'a histori'o kompar'e al li'a? Kiel kul'pik'o al leon'mord'o. Ĉu trov'iĝ'as leon'o'j en Amerik'o? Ili dev'us dis'ŝir'i je pec'o'j la for'kur'int'o'j'n. Lidia dev'us ricev'i brust'inflam'o'n, kiel en la Blu'a-farm'o la jun'ul'in'o, kiu mort'ig'is si'a'n infan'o'n. Ŝi post'e frenez'iĝ'is.

La kompat'ind'a, ebri'a Anne-Mari lev'as la kap'o'n, kap'jes'as: Vi prav'as, Skroa. Vi sci'as. Vi sci'as mult'e. Post'e ŝi fal'ig'as la kap'o'n al la brak'o'j kaj ek'dorm'as.

— Mi help'os ŝi'n en'lit'iĝ'i, sed unu'e la knab'o dev'as hav'i nutr'o'n. Kio okaz'is ĉi tie? dir'as la serv'ist'in'et'o.

— Tio'n, kio okaz'is ĉi tie, neni'u pov'as pri'rakont'i, io tia neniam okaz'is sur la ter'o, respond'as la fil'o.

— Ĉu vi melk'is vesper'e? demand'as Skroa por romp'i la est'iĝ'ant'a'n silent'o'n.

— Mi ne sci'as, ĉu ni melk'is en'tut'e hodiaŭ, mi dev'as pri'pens'i, mi dev'us mort'bat'i iu'n, sed kat'o'j kaj ebri'ul'in'o'j kaj pest'o kaj tern'o kaj ĉio ebl'a bar'as la voj'o'n, mi ne ating'as la pens'o'n, sed mi dev'as pens'i. Lidia! Lidia, ŝi'n oni dev'us strangol'i, ankaŭ mi'a'n patr'o'n, sed — pri patr'in'o, neniam vi rajt'as dir'i i'o'n pri patr'in'o, ĉu vi aŭd'as; ŝi neniam trink'os, ŝi neniam trink'is ĝis tiu ĉi tag'o. Mi kompren'as neni'o'n, kat'o'j'n, pest'o'n, leter'o'n — mi est'as lac'a, li flustr'as, mi est'as lac'a, kuŝ'ig'u patr'in'o'n sur la kuir'ej'a'n sof'o'n — ne pov'as supr'e'n'ir'i ĉi'vesper'e en si'a'n ĉambr'o'n — mi ir'os kaj en'lit'iĝ'os.

Li tir'as la pied'o'j'n el la kuv'o, ŝmac'ir'as en la ĉambr'et'o'n kaj las'as grand'a'j'n, mal'sek'a'j'n sign'o'j'n post si.

La serv'ist'in'et'o kaj Skroa labor'as silent'e. Ili kuir'as nutr'aĵ'o'n al la et'ul'o. La serv'ist'in'et'o manĝ'ig'as li'n. Li kri'as tuj, se la kuler'o ne ven'as sufiĉ'e rapid'e. Fin'e li est'as sat'a. Skroa je vek'o sku'as Anne-Marion, help'as ŝi'n de'met'i la ŝu'o'j'n, prov'as de'pren'i la vest'o'j'n, sed ŝi ne pov'as de'met'i la kamizol'o'n, ĉar Anne-Mari ferm'is si'a'j'n man'o'j'n tiel fort'e ĉirkaŭ la leter'o, ke oni ne pov'as de'pren'i la manik'o'j'n. Skroa las'as ŝi'n en'lit'iĝ'i kun la kamizol'o sur si.

— Tie, en ŝi'a'j ferm'it'a'j man'o'j est'as la sekret'o, murmur'as Skroa, dum la jun'ul'in'o ir'as en la ĉambr'et'o'n kun la dorm'em'a knab'o.

La kamp'ul'o kuŝ'as kun ferm'it'a'j okul'o'j ... ŝi rigard'as mal'trankvil'e al li. Ŝi vol'as per si'a fingr'o tuŝ'i la long'a'j'n okul'har'o'j'n, la bel'a'n buŝ'o'n ŝi volont'e — ho jes, li est'as ja edz'o. Ŝi hont'as pro si'a'j mal'ĝust'a'j dezir'o'j. Ŝi lul'as la et'ul'o'n, zum'kant'as mal'rapid'e. Pro kio ŝi dev'us hont'i? Li est'as ja frenez'a pro mal'ĝoj'o. I'o'n oni dev'as far'i.

— Ni ven'is ĉi tie'n ĉi'vesper'e por invit'i vi'n kaj Lidi'an por danc'o sabat'e, sed nun mi aŭd'as, ke est'as ia frenez'aĵ'o pri Lidia. Lidia ja serv'is en Odby — ni est'as nur serv'ist'in'o'j, sed ĉar Lidia est'iĝ'is vi'a edz'in'o, ni kred'is, ke ankaŭ vi vol'as ven'i. Ŝi ek'silent'as. La kamp'ul'o kondut'as tiel konsider'ind'e. Li plor'as. La jun'ul'in'o star'as konfuz'it'a. Ŝi ne pov'as las'i la vir'o'n kuŝ'i tiel. Kio'n far'is tiu ĉi ĉifon'a Lidia, ŝi, kiu tiom fanfaron'is, ĉar ŝi edz'in'iĝ'is al ter'posed'ant'o! Ŝi ir'as antaŭ'e'n al li, tuŝ'as la okul'har'o'j'n per la fingr'o. Ŝi dev'is far'i tio'n, li pov'as pens'i, kio'n li vol'as. Neniam ŝi vid'is vir'a'n vizaĝ'o'n aspekt'i tiel mal'ĝoj'a, mol'a kaj bel'a.

— Rakont'u, kio est'as tio, ŝi flustr'as per si'a buŝ'o ĉe li'a orel'o.

— Mi'a patr'o kaj Lidia for'vetur'is al Amerik'o, li plor'et'as. Ŝi ne respond'as. Sam'moment'e ŝi plen'kresk'iĝ'is. La pens'o'j ven'as klar'e kaj logik'e. Lidia! Tia ul'in'o! Tio'n oni neniam pov'os pardon'i. For'las'i si'a'n infan'o'n kun tia brand'barel'o, kiu fingr'um'is kaj detru'is ĉiu'j'n vir'in'o'j'n, kiu'j'n li nur pov'is ating'i. Tio est'as la plej terur'a, kio'n ŝi aŭd'is. Ŝi ĉirkaŭ'rigard'as. Bel'et'a ĉambr'o, grand'a kuir'ej'o, propr'a kort'o. Ne, ne tem'is pri tio, sed pri la vir'o ĉi tie. La pens'o'j ĉirkaŭ'kirl'iĝ'as, ŝi dev'as ir'i rekt'e antaŭ'e'n, ŝi dev'as far'i decid'o'n. Tiu ĉi bon'a, bel'a vir'o! Tiu Lidia est'as stult'a. Ne est'as mal'ĝust'e help'i li'n, prov'i ricev'i li'n. Se li nur pov'os forges'i! Sed li ja hav'as la infan'o'n, li cert'e las'os si'n konsol'i. Est'us mal'pli danĝer'e, se la ĉifon'ul'in'o est'us kun'pren'int'a ankaŭ la infan'o'n.

Ŝi de'nov'e klin'as si'n al li.

— Vi ricev'os help'o'n tiel, ke vi forges'os ŝi'n. Ni kun'met'os iu'n mensog'o'n tiel, ke ni hav'os iom da temp'o. Ne est'as neces'e, ke la hom'o'j tuj ek'sci'u ĉio'n. Ni dir'os, ke Lidia vojaĝ'is al si'a'j parenc'o'j, ke ŝi hered'is, ke vi'a patr'o est'as kun ŝi por help'i ŝi'n, por ord'ig'i la hered'aĵ'o'n. La hom'o'j rapid'e forges'as.

La jun'ul'in'o est'as fier'a pri si. Ŝi opini'as, ke ŝi tre bon'e el'cerb'um'is tio'n. La vir'o tir'as ŝi'n al si, bor'as si'a'n kap'o'n kontraŭ ŝi'a brust'o.

— Ĉu vi kred'as, ke tio est'as ebl'a, ĉu vi pov'as ven'i ĉi tie'n? Sed vi ne pov'as for'las'i vi'a'n okup'o'n.

Skroa cert'e pov'as akir'i iu'n ĝis la printemp'o, tiam mi for'las'os tiu'n okup'o'n, kaj tiam oni est'os forges'int'a ĉio'n kaj vi pov'os eks'edz'iĝ'i. Skroa hav'as tiom da medikament'o'j, ke vi kaj ankaŭ vi'a patr'in'o cert'e ricev'os i'o'n, kaj vi ne bezon'os brand'o'n por trankvil'iĝ'i. Skroa trov'os el'ir'o'n, al ŝi ni pov'os parol'i pri ĉio. Ŝi help'is ni'n en Odby, ankaŭ mi'n la hom'o'j kalumni'is; sed ili mensog'as, ne est'as tiel, kiel ili dir'as, sed la hom'o'j vol'as nur mensog'o'j'n, tial ni pov'as trankvil'e kun'met'i mensog'o'j'n ankaŭ pri vi kaj do ĝis plu'e ni hav'os trankvil'o'n.

Li tir'as ŝi'n al si en la lit'o'n, ten'as ŝi'n fort'e, serĉ'as ŝi'a'n buŝ'o'n.

— Mi forges'os, se vi help'os mi'n, help'u al mi — kaj al la knab'o kaj pa'nj'o, ĉu vi aŭd'as — — — ? La jun'a serv'ist'in'o fort'e prem'as li'a'n kap'o'n al si, ŝi sent'as en si fort'o'n por ŝanĝ'i la tut'a'n paroĥ'o'n, ŝanĝ'i la tut'a'n mond'o'n.

— Vi neniam rajt'as parol'i pri tio, ke patr'in'o trink'is brand'o'n, li pet'as.

— Neniam, neniam, ŝi flustr'as kaj kis'as li'n hont'em'e kaj konfuz'e kaj post'e ŝi rapid'as en la kuir'ej'o'n al Skroa, kiu en'ven'is de la stal'o kun du sitel'o'j da dolĉ'a, varm'a lakt'o. La kompat'ind'a'j bov'in'o'j ne est'is melk'at'a'j dum la last'a tut'a tag'o.

— La mastr'o kaj Lidia for'vetur'is al Amerik'o, ni pov'as mensog'i i'o'n al la hom'o'j, mi rakont'os pli mult'e sur'voj'e, dir'as la jun'ul'in'o.

Skroa ŝajn'as ne est'i tre surpriz'it'a. Ŝi kred'is, ke est'as eĉ pli mal'bon'e.

— Ni rest'os ĉi tie dum la nokt'o, ŝi decid'as kaj la jun'ul'in'o de'nov'e en'ir'as al la kamp'ul'o.

— Ni rest'os ĉi tie, Skroa kaj mi. Ni port'os supr'e'n la knab'o'n kaj la lul'il'o'n kaj ni kuŝ'os tie, tiel ke vi kaj vi'a patr'in'o hav'os trankvil'o'n ĉi tie mal'supr'e. Mi dev'os for'ir'i morgaŭ fru'maten'e kaj tiam mi ne renkont'os vi'n, sed Skroa rest'os ĉi tie, ĝis vi trov'os help'ant'o'n. Kaj proksim'a'n sabat'o'n ven'u al Odby! Se vi ne ven'os, mi ven'os ĉi tie'n kaj kun'ir'ig'os vi'n.

Li nur kap'jes'as. Ŝi rest'as sid'ant'a sur la lit'rand'o moment'o'n, kares'as li'a'j'n ferm'it'a'j'n okul'o'j'n. La long'a'j'n okul'har'o'j'n ...

— Kiel oni nom'as vi'n, li dir'as dorm'em'e.

Ester. Ĉu vi forges'is tio'n? Ebl'e vi neniam aŭd'is tio'n, ni ja renkont'iĝ'is ĝis nun nur en la vend'ej'o.

Ester — li cerb'um'as iom'et'e, li kon'as la nom'o'n, patr'in'o kutim'is leg'i el la bibli'o pri iu Ester, kiam li est'is mal'grand'a. Est'is tre saĝ'a kaj bel'a vir'in'o. La jun'a mastr'o en Guntofta ek'dorm'as, dum la serv'ist'in'et'o el Odby sid'as kaj rigard'as li'n kaj kares'as li'a'j'n long'a'j'n okul'har'o'j'n.

Du foj'o'j'n dum la nokt'o ŝtel'ir'as la jun'a Ester mal'supr'e'n por rigard'i la mastr'o'n. Li dorm'as. Ŝi kovr'as Anne-Marian, varm'ig'as lakt'o'n kaj re'ir'as de'nov'e al la et'ul'o kaj Skroa.

Ŝi rid'et'as al si mem, kiam ŝi ir'as supr'e'n sur la ŝtup'o'j.

Mums killi babba! Kie lern'is Anne-Mari tio'n? Ŝi en'ir'as al la dorm'ĉambr'o de Anne-Mari kaj de ŝi'a eskap'int'a edz'o, don'as al la et'ul'o, kiu est'as mal'dorm'a, lakt'o'n, rigard'as, ĉu la mal'jun'a Skroa est'as kovr'it'a, pren'as la knab'o'n al si en la lit'o'n kaj esting'as la lamp'o'n.

Klar'a'j stel'o'j gard'as la bien'et'o'n kaj lum'ig'as la ŝip'o'n, vetur'ant'a'n okcident'e'n trans la mar'o'n.

GUSTAV SANDGREN

Susur'o de sekal'o

Anton'o ven'is supr'e'n laŭ la dekliv'o, gvid'ant'e si'a'n bicikl'o'n. Li vid'is, ke Paŭlo sid'as sur la musk'a sokl'o de la mal'nov'a mejl'o'ŝton'o. Ambaŭ'flank'e riverenc'is la sekal'o al la vent'atak'o kun strang'a, sek'a susur'o.

— Bon'a'n! dir'is Anton'o.

— Bon'a'n! dir'is Paŭlo.

Anton'o kuŝ'ig'is si'a'n bicikl'o'n kaj ankaŭ li sid'iĝ'is. Paŭlo maĉ'is pajl'er'o'n kaj rigard'is trans la ond'o'j'n de la plug'kamp'o'j. Anton'o mir'is pro tia trankvil'o de Paŭlo. Oni tuj ricev'is em'o'n sid'i, kie li sid'as. Kvazaŭ sekret'e li mal'ferm'us i'o'n ĉirkaŭ ŝi, mal'ferm'us la ter'o'n kaj ĉiel'o'n.

— Kaj vi'a frat'o, Johano, edz'iĝ'os, Johano ja, dir'is Anton'o. Kaj al ver'a urb'a fraŭl'in'o, oni dir'as.

Dir'ant'e tiu'j'n ĉi vort'o'j'n en li'a intern'a vid'o aper'is bild'o pri cirk'o en la urb'o. Nur unu'sol'a'n foj'o'n li vid'is tio'n. Pentr'it'a sinjor'in'o en hel'ruĝ'a trikot'o ĵet'ad'is si'n cirkl'e sur trapez'o, kaj kiam ŝi'a'j okul'o'j iĝ'is vid'ebl'a'j, ili fulm'is tiel mir'ind'e kiel ros'o en la maten'a sun'o. Tia est'is urb'a fraŭl'in'o por Anton'o.

Johano kompren'as neni'o'n. Hom'o'j, kia li est'as, kompren'as neni'o'n.

Ho jes, vi mem cert'e ne kompren'as tiel mult'e, eĉ vi ne, dir'is Anton'o kun iom da indign'o.

Paŭlo pren'is buŝ'harmonik'o'n el la poŝ'o kaj mal'rapid'e komenc'is blov'i ĝi'n. Paŭlo lud'is oft'e per buŝ'harmonik'o. Anton'o dev'us ver'ver'e daŭr'ig'i la bicikl'ad'o'n, sed li rest'is kun Paŭlo kaj aŭskult'is la harmonik'ad'o'n. Kaj la delikat'a muzik'o de la harmonik'o mal'aper'is en la sek'a'n susur'o'n de la sekal'o ambaŭ flank'e de la mejl'o'ŝton'o, — jes, oni hav'is la impres'o'n, kvazaŭ Paŭlo est'us vek'int'a la sekal'susur'o'n. Anton'o fiks'e rigard'is la pint'desegn'o'j'n sur la pneŭmatik'o, dum li pens'is, ke buŝ'harmonik'o est'as ĉiam konven'a instrument'o; oni el'pren'as ĝi'n, iom blov'as en ĝi'n kaj mov'as la lip'o'j'n.

— Ĉu vi ŝat'as ŝi'n? li demand'is.

Paŭlo ek'sving'is la buŝ'harmonik'o'n al la pantalon'o.

— Je-es, li respond'is kaj rid'et'is.

— Ĉu ŝi est'as bel'a?

Jees.

— Al kio ŝi simil'as?

— Mi ne sci'as preciz'e. Oni ne pov'as pri'skrib'i i'o'n tia'n. Io blank'a kaj io, kio'n oni vid'as la unu'a'n foj'o'n dum flor'ad'o.

Anton'o sen'vol'e vid'is flor'ant'a'n prunel'arbust'ar'o'n. Tio est'is mal'saĝ'a, kaj li dir'is:

— Kio'n vi vol'as dir'i per tio, ke ŝi simil'as i'o'n blank'a'n? Tio'n mi neniam aŭd'is pri knab'in'o.

— Sed ŝi est'as tia.

— Eĥ, vi est'as nur stult'a! Anton'o rid'is al Paŭlo, malgraŭ li'a'j vort'o'j. Li efektiv'e tre ŝat'is Paŭlon. Paŭlo lev'is de'nov'e la buŝ'harmonik'o'n al la lip'o'j kaj lud'is delikat'e kiel gril'o.

— Kiam ili ge'edz'iĝ'os? — Ven'ont'a'n semajn'o'n. — Est'os do vigl'a festen'o — . — Ebl'e. Ŝi ne vol'as grand'a'n festen'o'n. Sed io cert'e est'os. — Ĉu ŝi ŝat'as Johanon?

— Ne-e!

— Kial do?

— Mi ne sci'as. Cert'e, ĉar li kompren'as neni'o'n.

— Eĥ, vi kun vi'a “neni'o'n-kompren'as”! Ĉiu sci'as, ke Johano hav'as la kap'o'n sur la ĝust'a lok'o kaj est'as bon'a ter'kultur'ist'o.

— Jes, sed li kompren'as neni'o'n.

Anton'o silent'is koler'e, sed sci'vol'e. Est'is io en la voĉ'o de Paŭlo. Kaj tiu nenio'kompren'o. Li sent'is, ke li est'is iel simil'a al Johano, kaj ke Paŭlo sci'is, ke li volont'e kompren'us la afer'o'n tiel, kiel Paŭlo kompren'is.

— Tie sub'e est'as la vetur'voj'o inter la kamp'o'j, dir'is Paŭlo. Tie mi ir'is oft'e kun pa'nj'o, kiam ŝi viv'is. Nur de tie ĉi vi vid'as tio'n.

Anton'o sekv'is la rigard'o'n de Paŭlo. Ia'distanc'e de ili en la sekal'o kresk'is sol'a papav'o. Ĝi viv'is kiel okul'o, kiam tig'o'j lul'iĝ'is en la vent'o kaj jen kaj jen ili kaŝ'is ĝi'n. Infan'ec'a'j rev'o'j vek'iĝ'is en la anim'o de Anton'o, rev'o'j — est'i papav'o en la sekal'o.

— Kiel vi do plaĉ'as al ŝi?

— Al kiu?

— Ne ŝajn'ig'u. Al tiu de Johano.

Paŭlo kontrol'is en'pens'iĝ'e la buŝ'harmonik'o'n. Li palp'is per'fingr'e la relief'a'n skrib'o'n sur la zink'tabul'et'o. Ĝi est'is io fremd'lingv'a.

— Mi ne sci'as, kio'n ŝi pens'as, li dir'is fin'e kaj komenc'is lud'i hambodancon kaj bat'is la takt'o'n per unu el la pied'o'j. Anton'o sent'is, ke est'is pli por dir'i nun, ke proksim'iĝ'as la konfid'o, kiu varm'ig'os, sam'e kiel papav'o en la sekal'o.

— Ĉu vi am'as ŝi'n? li demand'is mal'laŭt'e.

— Jes.

— Mi pens'is tio'n. Tio'n Johano kompren'ebl'e ne ŝat'as.

— Mi dir'is ja, ke li kompren'as neni'o'n.

— Ĉu ŝi est'as bel'a — kiel film'o?

— Jes, ŝi est'as iel tia.

— Tiam vi est'os kompat'ind'a post'e. Paŭlo lud'is rev'ant'e. Anton'o rigard'is long'e trans la plug'kamp'o'j'n ĝis la blank'a sonor'il'ej'o de la preĝ'ej'o. Ĉirkaŭ la ŝton'a blank'o kuŝ'is rond'a'j kurb'aĵ'o'j de la verd'o, kaj li sci'is, ke ili est'as kaŝtan'arb'o'j. Li sent'is si'a'n anim'o'n hel'blu'a kaj mild'a, sent'is si'n mal'ferm'a, kiel grand'a sekal'kamp'o.

— Ĉu ŝi rigard'as vi'n? li demand'is. Paŭlo subit'e fin'is kaj rigard'is hont'e. Li lud'is plu, sed sen son'o.

— Jes, vi sci'as, kiel est'as. Kaj Johano kompren'as neni'o'n. — Tiam ne est'os tre bon'e post'e. Kiam ili est'os ge'edz'o'j.

— Tut'e ne bon'e.

— Ŝi al'kutim'iĝ'os. Anton'o sent'is si'n mond'spert'a kaj rezign'em'a. Ĉiu'j al'kutim'iĝ'as. Kutim'iĝ'as jes.

Nun Paŭlo dev'is parol'i kaj parol'i long'e. Li met'is la instrument'o'n flank'e'n.

— Ŝi est'as tut'e tia, kiel mi dir'as. Johano sid'as ĉe'tabl'e kaj dir'as: “Morgaŭ ni ricev'os la brun'a'n bov'id'o'n kaj tiu'n bov'id'o'n ni vend'os. La prez'o'j est'as sufiĉ'e bon'a'j nun,” li dir'as. Kaj tiam li dir'as al Olle: “Ĉu vi ripar'is la ten'il'o'n de la fork'eg'o?” Post'e li manĝ'as rapid'e kaj mult'e, manĝ'as kun la okul'o'j tra la fenestr'o, neniam li rigard'as al la manĝ'aĵ'o, Johano, neniam. Kaj tiam ŝi rigard'as al mi. Kaj tiam mi sent'as, kvazaŭ mi kuŝ'us en la fojn'o'vetur'il'o kaj muzik'us rekt'e en la spac'o'n, kaj mi est'as lac'a kaj feliĉ'a kaj varm'a. Sed Johano maĉ'as kaj dir'as al Olle: “Morgaŭ ni el'gvid'os Palan de'nov'e, nun la pied'o est'as kurac'it'a.”

Ankaŭ la okul'o'j de Anton'o ek'bril'is.

— Mi neniam vid'is tia'n knab'in'o'n. Nur sur film'o. Sed mi sci'as preciz'e, kia ŝi est'as, kaj kiel ŝi rigard'as vi'n.

— Jes, cert'e vi sci'as. Paŭlo hezit'as, sed re'pren'as la buŝ'harmonik'o'n. Li fin'as subit'e de'nov'e kaj dir'as!

— Sed est'as plej mal'bon'e dum la nokt'o'j!

— Ĉu vi pens'as tiam pri ŝi?

— Mi aŭd'as ŝi'n plor'i.

— Ĉu ŝi loĝ'as ĉe Johano?

— Ne. Ŝi ne vol'as antaŭ la ge'edz'iĝ'o.

— Strang'e, ke ŝi plor'as.

— Ŝi loĝ'as supr'e. Ŝi ir'as preter la pord'o, kie Olle kuŝ'as kaj post'e ŝi preter'ir'as mi'a'n pord'o'n. Kaj kelk'foj'e mi hav'as la pord'o'n mal'ferm'it'a, kiam mi en'lit'iĝ'as, ĉar est'as tro varm'e kaj mi ne vol'as kuŝ'i en'ŝlos'it'a, tio sent'iĝ'as kvazaŭ kapt'il'o; mi kutim'as mal'ferm'i ankaŭ la fenestr'o'n, tiam mi aŭd'as la unu'a'j'n bird'o'j'n, mi aŭd'as, kiam ili kant'as du'on'dorm'e, kvazaŭ en'sonĝ'e. Mi kuŝ'as mal'dorm'a kaj tiam pov'as okaz'i, ke mi sci'as, ke ŝi plor'as. Mi sci'as pli ol mi aŭd'as tio'n. Tiam komenc'as est'i tre mal'facil'e. Iu'n nokt'o'n ĵus mi el'lit'iĝ'is kaj el'ir'is al la ŝtup'ar'o kaj iom'et'e lud'is antaŭ ŝi'a fenestr'o. Nur tre, tre mal'laŭt'e, tiel mal'fort'e, ke ŝi pov'u aŭd'i tio'n. Ĉar mi ne vol'is aŭd'i, ke ŝi plor'as.

— Est'is bon'e, ke vi far'is tiel. Post'e ŝi cert'e ne plu plor'is. — Ne-e.

La susur'o de la sekal'o ven'as long'e de la val'o ĉe la lag'o, ir'as supr'e'n en vid'ebl'a'j ond'o'j kaj la mejl'o'ŝton'o, sur kiu ili ambaŭ sid'as, est'as kiel ŝton'o en torent'o de arĝent'son'o'j.

Ho, jes, dir'as Anton'o fin'e. Tial vi sid'as ĉi tie kaj lud'as.

Paŭlo kap'jes'as.

— Kio'n vi far'os do?

— Mi for'ir'os. Antaŭ ol ...

— Antaŭ ol?

— Jes. Post'e ŝi ja dev'os loĝ'i ĉe Johano. Kaj tiam mi vol'as est'i for de tie.

— Ĉu ŝi vol'as edz'in'iĝ'i?

— Ŝi ne vol'as. Ne tut'e.

— Kial do ŝi far'as tio'n?

Ho, ŝi hav'os mal'facil'aĵ'o'j'n. Ŝi ne vid'as el'ir'o'n. Iĝ'is tiel, ĉu vi kompren'as?

— Ne, mi kompren'as neni'o'n. Tia, kia ŝi, bel'a kaj ĉio.

— Jes, bel'a kaj ĉio.

— Eĥ, vi — Anton'o rigard'as Paŭlon; li vid'as, kiel ek'bril'as la okul'o'j kaj kiel ek'lum'iĝ'as li'a vizaĝ'o. Li sent'as ĵaluz'o'n kaj mal'plen'o'n kaj komenc'as skrap'et'i la ung'o'j'n per pint'a stang'et'o. Li'a'j man'o'j est'as grand'a'j kaj lentug'a'j de la sun'abund'o. Tio, kio'n Paŭlo tra'viv'as, est'as io. Tio pov'as est'i pez'a kaj mal'facil'a kaj gvid'i al dolor'o, sed tamen — ĉu ne est'as sam'e dolĉ'e-varm'e kiel lum'o en la urb'o? Ir'i kaj sci'i, ke iu hav'as okul'o'j'n, kiu'j iĝ'as grand'a'j kaj bril'a'j — li sci'as tio'n bon'e. Oni star'as ĉe bar'il'o aŭ post arb'o, kaj oni kun'est'as, oni hav'as la sekret'o'n, oni est'as nub'o. Oni est'as en film'o.

— Kaj ĉu Johano vid'as neni'o'n? La voĉ'o de Anton'o est'is, kiel tiu de vir'o'j, trankvil'a kaj mezur'hav'ant'a.

Johano kompren'as neni'o'n el la tut'o. Hodiaŭ li est'as en la urb'o.

— Kaj vi sid'as tie ĉi?

Anton'o ek'vigl'iĝ'is. Li komenc'is esplor'rigard'i sub'e'n al la sekal'kamp'o'j, al la bien'o, kie Paŭlo loĝ'as. Ĝi pik'as si'a'n ruĝ'a'n tegment'o'n supr'e'n long'e for de la sekal'o. Li lev'as si'n kaj dir'as: Iu ven'as tie sub'e ĉe la voj'o inter la sekal'kamp'o'j. Sur tiu voj'o, kie ankaŭ vi kutim'is ir'i kun vi'a patr'in'o.

Paŭlo ne rigard'as supr'e'n.

— Pov'as est'i, li respond'is. Sed ŝi ne ven'as ĉi tie'n. Ŝi rest'as tie. Tie oni ne est'as vid'ebl'a el la kort'o.

Anton'o de'nov'e sent'as si'n mal'plen'a kaj infan'ec'a kompar'e al Paŭlo. Paŭlo hav'as la vent'o'n kun ŝi. La et'a kolor'makul'o sub'e en la sekal'o mal'rapid'e proksim'iĝ'as. Post'e ĝi mal'aper'as. Anton'o sci'as, ke iu sid'as sur la fos'aĵ'rand'o tie mal'supr'e, sid'as kaj atend'as. Urb'a fraŭl'in'o, ĉarm'a bild'o de vizaĝ'o sub la foli'ar'o, supr'e'n direkt'it'a'j okul'o'j kaj kis'o, est'as kiel en film'o. Li lev'as si'a'n bicikl'o'n.

— Mi diven'as, ke vi nun ir'os, li dir'as. Mi do vetur'os. Mi intenc'as ir'i al la pilk'ej'o. Ebl'e oni ven'os tie'n ĉi'vesper'e.

— Jes, oni ven'os. Anton'o star'as ĉe la bicikl'o. Vi pov'os parol'i pri tio, kiel est'os post'e, li dir'is. Vi sci'as, mi neniam, eĉ unu vort'o'n dir'os al iu!

— Cert'e mi rakont'os al vi. Ni ja renkont'iĝ'os.

Anton'o vetur'as laŭ si'a voj'o kun sen'ĝen'e etend'it'a'j man'plat'o'j sur la direkt'il'o. Paŭlo en'poŝ'ig'as la buŝ'harmonik'o'n kaj lev'as si'n. Sku'o tra'ir'as li'a'n tut'a'n korp'o'n, li trem'as, kiel ruĝ'a papav'o inter la tig'o'j. La susur'o de la sekal'o ferm'iĝ'as super li.

ALBERT VIKSTEN

En mart'o okaz'is

Uno Skogman salt'e marŝ'is antaŭ'e'n en la neĝ'o. Ĝi alt'iĝ'is kelk'foj'e ĝis la sub'brak'o'j. Foj'e-foj'e li blasfem'is sen'senc'e kaj for'viŝ'is la ŝvit'o'n. La arb'ar'o ĉirkaŭ li ark'iĝ'is sub la neĝ'amas'o'j. Est'is mal'varm'e, tiel ke la spir'o halt'is ĉirkaŭ li kiel nub'o. Kaj post grand'a pen'o li ating'is tiu'n grup'o'n de la arb'o'j, kiu'j est'is stamp'it'a'j. Li de'met'is la ŝel'ŝpat'o'n, la hak'il'o'n kaj la seg'il'et'o'n, al'rigard'is la ĵus'las'it'a'n voj'direkt'o'n kaj est'is klar'e al li, en kiu'n direkt'o'n li dev'is fal'ig'i la arb'o'j'n por la okaz'ont'a for'tren'ad'o. Sen ke li est'us mal'ŝpar'int'a mult'e da temp'o, li fos'is sub si la lok'o'n ĝis la radik'o de stamp'it'a arb'o, far'is la unu'a'n ek'hak'o'n por la tranĉ'sign'o kaj fal'is lavang'o da neĝ'o sur li'n. Preskaŭ li sufok'iĝ'is. Kiam la farun'e subtil'a, kirl'iĝ'ant'a neĝ'amas'o dis'iĝ'is, li star'is tie, kiel neĝ'figur'o kaj sent'is kiel la neĝ'tuk'o degel'as je akv'o ĉe la kol'border'o de la bluz'o.

De'nov'e li blasfem'is. Sed tio est'is nur mal'nov'a kutim'o kaj sub ĝi est'is neni'o koler'a kaj malic'a en la krud'a vort'o. Li est'us pov'int'a sam'e dir'i sep hak'il'o'j'n, kiel sep'mil diabl'o'j'n. Tio'n li dir'us per la sam'a akcent'o kaj per la sam'a senc'o de la esprim'o.

Kun mult'jar'a spert'o li ek'hak'is ĉe la fal'sign'o kaj kun la seg'il'o ek'genu'is sen rapid'o. Ĝi fajl'is kaj klak'e tint'is. La abi'o komenc'is trem'i, mal'rapid'e klin'is si'n kaj kun obtuz'a tondr'o ĝi fal'is en la neĝ'o'n, kiu kirl'iĝ'is supr'e'n, kiel fum'o de bomb'traf'o. Li ir'is al pin'o kaj komenc'is sen'ŝel'ig'i ĝi'n per la hak'il'o, dum la neĝ'o kribr'iĝ'is al li kvazaŭ dum neĝ'tempest'o. Li fal'ig'is arb'o'n post arb'o, kaj baldaŭ li tret'is la neĝ'o'n kaj branĉ'o'j'n tiel sub si'n, ke la teren'o almenaŭ iom'et'e est'is firm'a sub la pied'o'j. Li komenc'is sent'i ver'e hejm'ec'o'n tie kaj agrabl'a bon'fart'o ŝtel'iĝ'is en li'n.

Post'e li komenc'is for'ig'i la ŝel'o'n de la arb'o. La tut'a afer'o okaz'is preskaŭ aŭtomat'e. La arb'ŝel'o est'is tiel krud'e frost'int'a, ke ĝi split'iĝ'is ĉirkaŭ la man'radik'o'j. Li for'ĵet'is la gant'o'j'n. De la ŝvit'ant'a'j man'o'j vapor'o kaj fum'o lev'is si'n, kiam li ek'pren'is la glaci'a'n ten'il'o'n de la ŝel'ŝpat'o. La nombr'o de la trunk'o'j kresk'is ĉirkaŭ li. Li met'is ili'n unu super la ali'a'j, ĉe la est'ont'a voj'o.

La pens'o'j flagr'is kiel voj'erar'a'j bird'o'j ĉirkaŭ la mond'o. Kelk'foj'e li pens'is pri la famili'o tie hejm'e, kelk'foj'e lev'iĝ'is bild'o'j pri garnizon'o mal'proksim'e, nord'e, kie li ĵus est'is. Sed plej oft'e li medit'is pri la milit'o. Kiel est'os? Kiel ĝi fin'iĝ'os? Subit'e li sent'is mal'sat'o'n; de trunk'o li for'bala'is la neĝ'o'n kaj met'is fask'o'n da abi'o'branĉ'o'j por sid'i sur ĝi. Post'e li ir'is al la dik'drap'a jak'o, pren'is el ĝi termos'botel'o'n kaj pak'aĵ'o'n da frost'int'a'j buter'pan'pec'o'j. Li ne hav'is temp'o'n por ir'i al la arb'ar'a kaban'o. Tio est'is tro mal'proksim'e.

Mal'rapid'e, simil'e al el'merg'it'a tren'ĉeval'o, li maĉ'ad'is la manĝ'aĵ'o'n kaj trink'is la varm'eg'a'n surogat'a'n kaf'o'n rekt'e el la botel'o. Li'a rigard'o rigid'iĝ'is en blu'a, sen'signif'a nebul'o. La korp'o est'is el'merg'it'a kaj la anim'o ŝtel'is dorm'moment'o'n intern'e, en si'a nest'o de inert'iĝ'int'a'j muskol'o'j.

Li ne est'is mal'kontent'a pri la ekzist'o. Por tio li ĝust'e nun ne hav'is fort'o'n. Anstataŭ'e li ĝu'is la ripoz'o'n kaj konsider'is la frost'int'a'n pat'kuk'o'n inter la pan'tavol'o'j rafin'it'a frand'aĵ'o kun la varm'a suk'aĉ'o, kiu dev'us prezent'i kaf'o'n.

La ĉiel'o est'is kovr'it'a de facil'a neĝ'nebul'et'o. Jen kaj jen est'is fend'et'o, kie la blu'o tra'lum'is. Tuj li komenc'is pens'i. La korp'o ricev'is hejt'aĵ'o'n kaj iom da ripoz'o, tiel ke la dorm'et'ant'a'j anim'o'posed'aĵ'o'j komenc'is vek'iĝ'i.

Li pens'is pri la mal'facil'a vintr'o. Ebl'e est'is io ver'a en tio, ke trov'iĝ'as pli alt'a potenc'o, kiu pun'as la hom'o'j'n pro si'a malic'o. Neniam li vid'is simil'a'n vintr'o'n. Eĉ por unu tag'o la arb'ŝel'o ne est'is ced'ant'a. Ĉio est'is konstant'e griz'a kaj sever'a. Kaj nun la vintr'o etend'iĝ'is en mart'o'n. Ĉu ebl'e tamen tio est'is pun'o por la hom'o'j? En la sekv'a moment'o li vid'is per si'a intern'a rigard'o la gigant'a'j'n titol'o'j'n de la gazet'o'j pri la milit'o, aŭd'is la monoton'a'j'n raport'o'j'n de la radi'o kaj prem'a pesimism'o kapt'is li'n. Ĉio ŝajn'is al li eg'e mal'lum'a kaj sen'konsol'a, ekzist'o sen est'ont'o, viv'o sen senc'o.

Tiam halt'is subit'e la makzel'o'j en si'a muel'a labor'o kaj la termos'botel'o inter'romp'is si'a'n ad'a'n mov'o'n al la buŝ'o.

Kio est'is tio? Per ĉiu'j si'a'j sens'o'j li aŭskult'is. Ĉu est'is ebl'e? Bird'o kant'is en la proksim'o. Ĝi kant'is preskaŭ kiel alaŭd'o.

Skogman ne hav'is tro'sent'em'a'n natur'o'n. Li kutim'is, kiel ĉiu'j arb'ar'labor'ul'o'j, ĝoj'e rimark'i la ŝanĝ'o'j'n de la sezon'o'j, kaj special'e tiu'n de la printemp'o. Li bon'e kon'is la plej mult'a'j'n el la est'aĵ'o'j de la arb'ar'o, ili'a'j'n spur'o'j'n, son'o'j'n kaj kutim'o'j'n. Sed neniam li zorg'is pri tio, ke li disting'u ili'n. La bird'kant'o ĉiu'kaz'e est'is io special'a. Tio est'is la printemp'o kaj la rav'a fru'somer'o. Pri tio neniam li pov'is dub'i.

Sed nun est'is vintr'o, sever'a kaj akr'a mal'varm'o, minimum'e 20 grad'o'j'n mal'varm'e, intern'e de la arb'ar'o. Tio est'is cert'e halucin'o.

Li sulk'ig'is la okul'o'j'n kaj aŭskult'is. La bird'kant'o daŭr'is preskaŭ super li'a kap'o. Strang'a sent'o kapt'is li'n. Ĉio iĝ'is subit'e trans'form'it'a. Est'is sun'o, blu'a ĉiel'o, flor'o'j kaj verd'o. Tiu ĉi terur'a vintr'o est'is nur malic'a inkub'o. La bird'kant'o kares'is li'a'j'n orel'o'j'n kaj io plezur'e ek'trem'ig'is intern'e li'a'n brust'o'n. Ne est'is alaŭd'o, est'is io eĉ pli bel'a, delikat'a fajf'ad'o kun mult'a'j sopir'tril'o'j, kant'o de am'o kaj viv'o, la etern'a esper'o.

Subit'e li preskaŭ ek'tim'is. Li ek'pens'is pri la mult'a'j sorĉ'aĵ'o'j en la arb'ar'o, pri kiu'j li'a patr'in'o parol'is, kiam li est'is et'a infan'o. Ebl'e li iĝ'is sorĉ'at'a de mirakl'a'j potenc'o'j, pri kiu'j li jam ne plu kred'is. Preskaŭ angor'e li mal'ferm'is la okul'o'j'n kaj serĉ'ad'is la kant'ant'o'n. Kaj tie kontraŭ la frost'a spac'o, ŝveb'is bird'o preskaŭ sen'mov'a, flagr'ant'a kiel alaŭd'o. La blank'a lum'o kuŝ'is sur la plum'vest'o kaj la bird'o ŝajn'is est'i bunt'a, kiel papag'o de la sud'o. Kaj la kant'o plaŭd'is, kvazaŭ ebri'o de la am'o kaj ekstaz'o. Subit'e la bird'o flug'is mal'supr'e'n kaj sid'iĝ'is sur la pint'o de abi'o.

La arb'ar'labor'ist'o sid'is pi'e sen'mov'e kaj rigard'is la pomp'a'n kant'ist'o'n. Mal'facil'e li pov'is for'ig'i si'n de la ĵus spert'it'a somer'agord'o. Subit'e la bird'o flug'is sub'e'n kaj ek'sid'is mez'e de la abi'o'j kaj tril'is tie kun vibr'ant'a'j flug'il'o'j, tut'e kiel am'pasi'a'j vir'bird'o'j kutim'as far'i dum la printemp'o. Li pren'is la ŝel'ŝpat'o'n kaj las'is ĝi'n sibl'i tra la frost'int'a ŝel'o de la trunk'o. Sed li hav'is strang'a'n sent'o'n, tut'e, kvazaŭ sorĉ'o ŝveb'us en la aer'o.

Foj'e-foj'e li rigard'is al la abi'o. Nun li kred'is, ke li klar'e vid'as nest'o'n mez'e de la arb'kron'o! Kaj nun de'nov'e ŝveb'is la bird'o en la mal'varm'a aer'o kvazaŭ sur ne'vid'ebl'a ŝnur'o kaj kant'is, kiel neniam antaŭ'e.

Fin'e ĵet'is Skogman la ŝel'ŝpat'o'n kaj ir'is al la abi'o. Ne est'is mal'facil'e grimp'i supr'e'n ĝis la nest'o. Tie est'is or'ruĝ'a bird'o kun trem'ant'a'j flug'il'o'j kaj rigard'is li'n per si'a'j perl'okul'o'j. Kiam li klin'is si'n super la nest'o'n, la bird'o ek'flug'is. Kaj je si'a grand'a mir'o li ek'vid'is tri preskaŭ tut'e blank'a'j'n ov'o'j'n en la profund'o de la nest'o. Li salt'is mal'supr'e'n al la neĝ'o kaj vid'is, kiel la angor'plen'a birdpanjo tuj re'pren'is si'a'n lok'o'n por ŝirm'i la ov'o'j'n.

Tiam Skogman ek'tim'is. I'o'n tia'n li neniam est'is spert'int'a, bird'ov'o'j'n mez'e de la sever'a vintr'a frost'o kaj sopir'a'n bird'kant'o'n el la spac'o. Li ek'hav'is la pens'o'n pri ĉiel'a sign'o. Cert'e la tut'a mond'ord'o el'iĝ'is el si'a'j vetur'sulk'o'j. Ebl'e neniam plu est'os printemp'o, se la bird'o'j komenc'as kov'i mez'e de la neĝ'a vintr'o. Kio'n ali'a'n oni pov'us atend'i post ĉio malic'a en la mond'o. Ebl'e la antaŭ'dir'it'a last'a juĝ'o ven'os iam ajn.

Est'is ne'ebl'e labor'i. Li pren'is la hak'il'o'n sur'brak'e'n kaj salt'marŝ'is tra la neĝ'o al la baz'a voj'o. Nun li tim'is, ke li'a observ'o est'is sekv'o de mens'konfuz'o.

Li renkont'is la jun'a'n arb'ar'estr'o'n mal'supr'e ĉe la marĉ'o. — Ĉu la tag'o jam fin'iĝ'is? li demand'is kun mir'o.

— Ne-e, kompren'ebl'e ne. Mi dev'as ir'i hejm'e'n por iom da temp'o, li respond'is evit'e. Sed li ne pov'is re'ten'i si'n de la demand'o. Se la arb'ar'estr'o vol'as, li ja pov'as rid'i pri li.

— I'o'n pli strang'a'n mi neniam vid'is, li dir'is. Bird'o kant'as. Kaj bird'in'o kov'as sur ov'o'j. Neniam mi vid'is i'o'n simil'a'n. Kaj mez'e de la dent'grinc'ig'a vintr'o.

— Est'as neni'o rimark'ind'a. Nur kruc'bek'ul'o. Ĝi hav'as id'o'j'n, kiam tio plaĉ'as al ĝi. Ankaŭ pli fru'e vintr'e, kiam trov'iĝ'as strobil'o'j kaj arb'sem'o'j por manĝ'i. Sed est'as interes'e, dir'is la arb'ar'estr'o.

Skogman re'komenc'is la sen'ŝel'ig'o'n. Sed neniel li sukces'is. La ŝel'o est'is kvazaŭ fiks'it'a al la arb'o. Kaj krom'e li ne hav'is fort'o'n en la brak'o'j. Nur la pens'o'j labor'is, kaj tiam oni sent'as la pugn'o'j'n preskaŭ super'flu'a'j.

Li cerb'um'is pri la viv'o. Sed ne pri si'a kaj pri tiu de la hom'frat'o'j, kiel ceter'e li kutim'is far'i. Li cerb'um'is pri la viv'o ĝeneral'e, pri la est'aĵ'o'j kiu'j trov'iĝ'as flank'e de la hom'o'j. Komenc'i konstru'i nest'o'n kaj par'iĝ'i kaj met'i ov'o'j'n mez'e de la tranĉ'e frost'a vintr'o, por tio dev'as est'i klar'ig'o. Jes, la arb'ar'estr'o ja parol'is pri strobil'o'j kaj pin'sem'o'j. Sed ĉiu'kaz'e est'as mult'e da mir'ind'aĵ'o'j, pri kiu'j oni ne pens'as.

Sed la kruc'bek'ul'o daŭr'ig'is la kant'ad'o'n. Kelk'foj'e ĝi sid'is pint'e de la abi'o kaj jen ĝi ŝveb'is ekster'e en la frost'a aer'o kaj las'is si'a'j'n am'ton'o'j'n flu'i en pasi'o'plen'a tril'ad'o.

Ĉu Skogman sci'is, ke tio est'as kant'o de la grand'a am'o? Ne, li pens'is pli'e pri la mal'facil'aĵ'o'j de la bird'o'j, pri ov'o'j kaj id'o'j en tiu sezon'o de la jar'o. Sed li sent'is ond'o'n de am'o en si mem, varm'ond'o'n de ĝoj'o pro la bird'kant'o kaj pro la sekret'o, kiu'n la abi'o kun la nest'o kaj kov'ant'a bird'o posed'as. Est'is am'o en li mem, kiu ond'ad'is antaŭ'e'n al la flug'il'hav'a'j est'aĵ'o'j.

Kaj li est'is tre si'n'gard'a, kiam li lok'is tranĉ'sign'o'n, por ke iu arb'o ne fal'u al la sankt'a abi'o. Li sci'is, ke li ne pov'as fal'ig'i ĝi'n, kvankam kiel la ali'a'j, ankaŭ tiu arb'o hav'is mort'stamp'o'n sur si. Pri tio li pov'is trankvil'e parol'i al la arb'ar'estr'o.

Sed kiam li ir'is hejm'e'n en la vesper'krepusk'o kaj kalkul'is si'a'n labor'rezult'o'n, ĉagren'e li rimark'is, ke li fal'ig'is ne'kutim'e mal'mult'e da arb'o'j. Sed pri tio li ne pens'is, ke li sam'temp'e renkont'is unu el la et'a'j esprim'iĝ'o'j de la grand'a am'o. Jen, li dron'is en pens'o'j. I'o'n tia'n la rimed'o'j de arb'ar'labor'ist'o tut'e ne permes'as.

BIRGER VIKSTRÖM

Bon'a arb'ar'labor'o

Fin'e tamen okaz'is, kiel kutim'e.

La skaniano kaj mi renkont'iĝ'is en Orsa, kun'puŝ'iĝ'is en la fer'voj'a atend'ej'o kaj ni ir'is al kaf'ej'o por diskut'i la est'ont'o'n. Plur'a'j'n foj'o'j'n antaŭ'e ni est'is kun'labor'ant'a'j, nun de'nov'e ni ĉas'is labor'o'n. Hav'ant'e iom da mon'o, ni decid'is, ke ni vetur'os intern'e'n en la finn'a'n region'o'n por rigard'i la arb'ar'o'j'n, t. e. serĉ'i bon'a'n arb'ar'labor'o'n. Unu foj'o'n ni dev'os est'is prudent'a'j, kaj ne vag'ad'i en la komun'um'o ĝis la mal'aper'o de la mon'o, ĉar tiam oni dev'is akcept'i la unu'a'n propon'it'a'n arb'ar'part'o'n kaj pen'eg'i kiel hund'o kaj blasfem'i pro si'a mal'bon'ŝanc'o.

Tiu'n tag'o'n trafik'aŭt'o vetur'is laŭ si'a kutim'a temp'o al la sovaĝ'ej'o. Ni inter'konsent'is pri kun'vetur'o, aĉet'is manĝ'proviz'o'n, lard'o'n kaj pan'o'n kaj jen ni est'is pret'a'j por la vojaĝ'o. La labor'il'o'j'n kaj la pak'aĵ'o'j'n ni las'is tie, ili'n ni pov'os kun'port'i, se ni trov'os bon'a'n arb'ar'part'o'n. Ni sci'is, ke trov'iĝ'as mult'e da fal'ig'ot'a'j arb'o'j kaj mank'o de hak'ist'o'j en la nord'a'j arb'ar'o'j. Ni do pov'is facil'e elekt'i kaj rifuz'i. Est'is ankoraŭ somer'o, klar'a aer'o kaj bon'eg'a veter'o por vag'ekspedici'o en la arb'ar'o'n.

Kaj tiel ni sid'is komfort'e sur la mol'a'j kusen'o'j de la aŭt'o. La sovaĝ'ej'o kuŝ'is antaŭ ni. Supr'e'n kaj mal'supr'e'n laŭ la mont'o'j grimp'is antaŭ'e'n la aŭt'o, ĉirkaŭ marĉ'o'j kaj arb'ar'a'j lag'o'j serpent'is la mal'larĝ'a kaj kurb'a voj'o. Ne est'is vilaĝ'o long'e-long'e, ne est'is dom'o'j, nur arb'ar'o kaj arb'ar'kaban'o'j.

Ni est'is 20 kilo'metr'o'j'n de Orsa, kiam ni el'grimp'is el la aŭt'o, tie kaban'o aper'is inter la arb'o'j. Laŭ la ŝofor'o ĝi est'as loĝ'at'a, tie ni pov'os ricev'i valor'a'j'n inform'o'j'n pri la ĉirkaŭ'a arb'ar'region'o. Ĉio form'iĝ'is bon'ŝanc'e.

La kaban'o ne est'is mal'bon'a, pli bon'a ol la plej mult'a'j kutim'as est'i. Sur la lit'benk'o'j trov'iĝ'is lign'er'o'j, bon'eg'a'j por kuŝ'i sur ili. Ebl'e est'is iom tro varm'e en la kaban'o, sed kiu jam kuŝ'is en mal'varm'a kaj tra'blov'a barak'o vintr'e, ne volont'e plend'as pro la varm'o. Ĝi est'as pli bon'a lit'kun'ul'o ol la mal'varm'o. Post'e la arb'ar'o.

— Est'as amas'e el'hak'ot'a'j arb'ar'o'j ĉi tie, dir'is la arb'hak'ist'o'j, loĝ'ant'a'j en la kaban'o. Est'as amas'e da arb'o'j, sed ni est'as la sol'a'j arb'ar'labor'ist'o'j, kiu'j'n la entrepren'o sukces'is hav'ig'i ĉi tie'n. Ni ne hav'is mon'o'n kaj i'e'n ni dev'is vetur'i.

La skaniano kaj mi sent'is, ke ni'a'j mon'bilet'uj'o'j ŝvel'as en la dors'a poŝ'o. Ni ne est'is sen mon'o. Almenaŭ ne tut'e. La proviz'o, kompren'ebl'e, kost'is mon'o'n, ankaŭ la aŭt'o, sed ĉiu'kaz'e ni ne est'is tut'e sen'mon'a'j. Ni ne akcept'us kia'n ajn arb'ar'part'o'n.

La sekv'a'n tag'o'n ni rigard'is la arb'ar'o'n. La hak'sign'o'j'n tut'e proksim'e al la kaban'o, kie la mal'riĉ'eg'a'j arb'hak'ist'o'j labor'as, ni tuj for'ig'is el la pens'o'j. Ali'a part'o iom pli for'e, tre mal'plaĉ'is al ni. Ni dir'is al ni, ke ni ne pov'as kompren'i, kiel iu pov'is stamp'i tia'n arb'ar'o'n. Ankaŭ sur dekliv'o tuj apud'e trov'iĝ'is arb'ar'part'o, kiu konsist'is el tim'ig'e aĉ'a'j, branĉ'o'plen'a'j abi'o'j, kies kresk'o halt'is.

— Mi kred'as, ke ni est'us dev'int'a'j plu'vetur'i per la trafik'aŭt'o, dir'is la skaniano.

— Neni'o mal'help'as, ke ni far'u tio'n morgan, mi dir'is. La trafik'aŭt'o ja preter'vetur'as la kaban'o'n.

Ni rigard'is kvar plu'a'j'n part'o'j'n, ĉiu'j est'is sam'e for'ĵet'ind'a'j, post'e ni re'ir'is al la kaban'o por atend'i la trafik'aŭt'o'n. Tiel ni ven'is al “Tranĉ'il'o”. La ŝofor'o propon'is, ke ni rest'u tie. Li dir'is, ke tie trov'iĝ'as ne-mal'bon'a arb'ar'labor'o.

La general'stab'ej'o de la “Tranĉ'il'o” est'is et'a, griz'a, ŝrump'int'a kaban'o. “Tranĉ'il'o” mem est'is mal'jun'a ŝose'a vagabond'o, kiu ek'ripoz'is en la sovaĝ'ej'o. Li'a jun'aĝ'a plezur'o est'is tranĉ'il'pik'i hom'o'j'n, kiel la ŝofor'o rakont'is. De tie la nom'o. Nun li sid'is sol'a en la kaban'o, mal'jun'a, puf'e gras'a kaj ted'it'a de la jun'plezur'o'j. Li nutr'is si'n per haring'o kaj ter'pom'o, hak'is kiel li pov'is kaj dum iu temp'o kolekt'is mon'o'n. Kiam li opini'is, ke li hav'as jam sufiĉ'e, li vetur'is al la koloni'o kaj ankr'is ĉe la plej proksim'a bier'far'ej'o, por ke li re'turn'u si'n post kelk'a'j tag'o'j al si'a kaban'o por re'komenc'i la arb'fal'ig'o'n kaj la haring'diet'o'n. Supoz'ebl'e li ne tra'viv'os mult'e de bier-epizod'o'j, antaŭ ol ven'os la temp'o de la tomb'fos'ist'o, kiu ŝovel'os tru'o'n por li.

“Tranĉ'il'o” est'is gaj'a pro la vizit'o. Ne oft'e okaz'is, ke hom'o'j klopod'is ĝis li'a kaban'o. Sed kiam post'e klar'iĝ'is, ke ni ne hav'as bier'o'n kun ni, li iĝ'is mal'pli gaj'a. Post'e ni babil'is pri la arb'ar'part'o'j. T. e. ke ni babil'is. “Tiam mi do hav'as diabl'a'n arb'ar'o'n,” est'is plej'part'e, kio'n “Tranĉ'il'o” dir'is. Nu jes, ebl'e mult'e pli oni ne pov'is dir'i. Ni ne vid'is mult'e da sign'it'a'j part'o'j ĉirkaŭ la kaban'o de “Tranĉ'il'o”, antaŭ ol ni klar'e kompren'is, ke de'nov'e ni ven'is al mal'bon'a lok'o. Sed la voj'o etend'iĝ'is plu al la intern'o de la region'o, kiel long'e, ni ne sci'is, sed cert'e al lok'o, kie ver'e bon'a arb'ar'o atend'is ni'n. Ni decid'is plu'vetur'i per la trafik'ant'o, ĝis est'is ebl'e kaj do ni star'is la sekv'a'n tag'o'n de'nov'e ĉe la voj'o kaj halt'ig'is la aŭt'o'n.

La ŝofor'o komenc'is iom'et'e kon'i ni'n.

— Ĉu vi ankoraŭ ne trov'is bon'a'n arb'ar'o'n? li demand'is, kiam ni bon'stat'e ven'is en la aŭt'o'n.

Ne, ni ne trov'is bon'a'n hak'labor'o'n. Ni ne akcept'is kio'n ajn. Trov'iĝ'as mult'e da arb'ar'labor'o kaj mal'mult'e da arb'ar'labor'ist'o'j, ni do pov'as elekt'i kaj rifuz'i.

En et'a finn'a vilaĝ'o, konsist'ant'a el ses farm'et'o'j, la voj'o fin'iĝ'is. La ver'a sovaĝ'a region'o est'is antaŭ ni, vast'a'j, ne'tuŝ'it'a'j arb'ar'o'j, bel'a'j kaj sign'it'a'j arb'o'j. La vilaĝ'an'o'j don'is al ni instrukci'o'j'n, al kiu direkt'o ni ir'u. Ni sekv'u mal'larĝ'a'n arb'ar'voj'et'o'n al kaban'o, kie du hak'ist'o'j de karb'ig'ot'a'j arb'o'j komenc'is labor'i.

Iĝ'is vesper'o, antaŭ ol ni al'ven'is al la kaban'o. La hak'ist'o'j — konstat'ebl'e — est'is hejm'e, la pord'o est'is du'on'mal'ferm'it'a kaj mal'fort'a, blu'a, tra'vid'ebl'a fum'o prem'is si'n antaŭ'e'n el lad'kub'o sur la tegment'o. Tio est'is la kamen'tub'o de la kaban'o. La kaban'o est'is long'a kaj larĝ'a, apenaŭ pli ol unu metr'o'n alt'a ĉe la long'flank'o'j, ebl'e du kaj du'on'o ĉe la tegment'o'supr'o. Plat'a, griz'a, silent'a konstru'aĵ'o.

Ni en'grimp'is tra la pord'o trans la sojl'o'n, kiu est'is tiel alt'a, ke la pord'o est'is proksim'um'e du'on'voj'e inter la plank'o kaj la plafon'o. Post'e ni palp'e ven'is al du'on'obskur'a intern'o, ni vid'is i'o'n mez'e de la plank'o, kvar'angul'a'n, larĝ'a'n varm'bed'o'n, la fajr'uj'o'n, kie kelk'a'j ard'aĵ'o'j dis'ig'is ŝpar'em'e lum'o'n. Ni salut'is kaj aŭd'is respond'o'n de la ali'a flank'o de la fajr'uj'o. Mal'jun'a, fulg'a, barb'a vir'o sid'is tie, proksim'e al la sol'a fenestr'o de la kaban'o. Ĉe la polv'a'j, et'a'j fenestr'o'kvadrat'o'j pend'is muŝ'o'j en neniam tuŝ'it'a arane'aĵ'o.

— Ĉu vi hak'os ĉi tie? dir'is la vir'o ĉe la tabl'o. — Ni intenc'as vid'i unu'e la arb'ar'o'n, ni dir'is.

— Ne est'as mult'e por vid'i, li respond'is. Est'as plej saĝ'e komenc'i rekt'e la hak'ad'o'n ... por ke est'u iom da mon'o, mi vol'as dir'i.

Post'e li demand'is, ĉu ni dezir'as kaf'o'n kaj antaŭ ol ni pov'is respond'i, li est'is ĉe la fajr'uj'o por blov'i viv'o'n en la nigr'iĝ'int'a'n ard'aĵ'o'n. Li sur'ĵet'is kelk'a'j'n lign'o'pec'o'j'n kaj pend'ig'is fulg'a'n kaf'uj'o'n sur hok'o'n super la fajr'o'n. Ses, sep ĝib'a'j, fulg'a'j kaf'uj'o'j prezent'is si'a'j'n rond'a'j'n form'o'j'n ĉirkaŭ la fajr'o. Du frit'uj'o'j hav'is lok'o'n ĉe la angul'o de la fajr'uj'o.

Nun, kiam la fajr'o ek'flam'is, trans'form'iĝ'is la kaban'o. Oni pov'is vid'i ĝi'a'n intern'o'n. Ĉirkaŭ la mur'o'j star'is kvar'person'a'j lit'benk'o'j, la plafon'o hav'is kovr'aĵ'o'n de griz'a karton'paper'o kaj ĝi est'is tiel mal'alt'a, ke oni apenaŭ pov'is star'i rekt'iĝ'int'a ali'lok'e, nur sub la tegment'o'supr'o. La ombr'o'j iĝ'is pli mal'hel'a'j, la vizaĝ'o'j ricev'is lum'o'n, sur la mur'o'j danc'is flirt'ant'a'j re'spegul'aĵ'o'j de la fajr'o. Nun ni rimark'is ankaŭ la du'a'n loĝ'ant'o'n de la kaban'o, pli jun'a'n vir'o'n, kuŝ'ant'a'n sur unu el la benk'o'j. Ŝajn'e li est'is sen'viv'a, sed kiam la kaf'uj'o komenc'is sibl'i, li ven'is de la benk'o al la fajr'uj'o kun fend'it'a tas'o. Nun ni komenc'is parol'i serioz'e pri la arb'ar'o.

— Est'as plej bon'e ek'labor'i tuj, asert'is la pli mal'jun'a. Oni nur mal'ŝpar'as temp'o'n, se oni rigard'as la arb'ar'part'o'j'n, ĉar unu simil'as la ali'a'n. Kiam la mon'uj'o est'as mal'plen'a, la arb'ar'o, kiel ajn ĝi aspekt'as, taŭg'as.

De'nov'e tio pri la mon'uj'o. Nu, ĝi ne plu est'is dik'a, ĉar la aŭt'o'vetur'o'j kost'is sufiĉ'e mult'e. Est'is jam temp'o trov'i baldaŭ tiu'n arb'ar'o'n, la ne'super'ebl'a'n arb'ar'labor'o'n, kie oni pov'is per'labor'i grand'a'j'n mon'bilet'o'j'n. Kun la firm'a decid'o, ke fin'e ni trov'os i'o'n tia'n, ir'is la skaniano kaj mi la sekv'a'n tag'o'n al la arb'ar'o.

Kritik'e ni ĉirkaŭ'rigard'is, fier'aĉ'e ni preter'ir'is kelk'e da mal'bon'aĉ'a'j arb'ar'part'o'j, ni rigard'is unu, kiu ne est'is mal'bon'a, sed est'is tro mal'proksim'e de la kaban'o. Fin'e ni rimark'is, ke ni grimp'as sur mont'o kaj kiel ajn ni direkt'is ni'a'j'n paŝ'o'j'n, ni ven'is pli kaj pli alt'e'n sur la mont'dekliv'o. Mi vol'is re'turn'i.

— Ne, je mi'a anim'o, dir'is la skaniano. Ni ir'os supr'e'n ĝis la pint'o.

Ebl'e li neniam vid'is ver'a'n mont'o'n, mi pens'is. Ne grav'as, li fin'e pov'as supr'e'n'grimp'i alt'a'n mont'o'n tiel ke li hav'os i'o'n por rakont'i al si'a'j parenc'o'j, post la re'ven'o al Skanio.

— Mi kred'as, ke la arb'ar'o est'as mal'bon'a en tiu ĉi ĉirkaŭ'aĵ'o, mi dir'is.

Post'e ni mal'supr'e'n'ir'is al la finn'a vilaĝ'o kaj pren'is la trafik'aŭt'o'n al Orsa. Post la pag'o de la vetur'o, ni est'is sen mon'o kaj la labor'per'a organiz'o help'is ni'n por la plej neces'a'j el'spez'o'j, per arb'ar'labor'o en la proksim'o. Ni ricev'is proviz'o'n je kredit'o ĉe naiv'a kolport'ist'o, kaj ni dev'is nur komenc'i la labor'o'n en arb'ar'o'part'o, kiu est'is mult'e pli mal'bon'a ol tiu'j, kiu'j'n mi vid'is en la sovaĝ'ej'o. Sed nun ni'a'j mon'bilet'uj'o'j perd'is si'a'n en'hav'o'n, ili est'is plat'eg'a'j kaj mal'plen'a'j. Ali'a hak'ist'o ven'is al la kaban'o kaj vetur'is de tie, sed ni dev'is rest'i. Ĉio est'is ver'e ĉagren'a, kaj oft'e okaz'is vesper'e, ke ni ek'kri'is: Ho, se ni tamen hav'us bon'a'n arb'ar'o'n! Est'is ĉiam ver'a sent'o mal'antaŭ tiu dezir'o.